Ekde mezo de aŭgusto ĝis la 5-a de decembro 2021 en la Nacia Muzeo de Krakovo eblas admiri verkojn de japana artisto Katsushika Hokusai, la kreinto de la fama ciklo „36 bildoj de la monto Fuĵi”. La ekspozicio titolita „Hokusai. Vagante…..” estas la unua tiom ampleksa prezento de liaj lignogravuraĵoj el la krakova kolekto. Vizitantoj havas la eblecon rigardi preskaŭ 180 panelojn kaj 45 albumojn. Inter ili estas la plej famaj verkoj de Hokusai, prezentantaj la monton Fuĵi laŭ diversaj perspektivoj, en malsamaj momentoj de la tago kaj en malsamaj momentoj de la jaro. Ili devenas el la krakova Nacia Muzeo, ĉefe el la kolekto de Feliks „Manghha” Jasieński. En 1920 li donacis al la muzeo sep mil japanajn artverkojn, inkluzive de ĉirkaŭ 5 mil lingvogravuraĵojn, inter kiuj 300 aŭtoris Hokusai. La ekspozicion kompletigas pli ol 80 lignogravuraĵoj donacitaj de doktoro Jens Wiebel el Hamburgo. La naskiĝinta en 1760 Hokusai estas agnoskita kiel la plej fama majstro de lignogravuraĵoj de la skolo >ukiyo-e<.

El la elsendo 10.09.2021. Legas Gabi – 1′ 38″