Ekde la plej proksima sabato, la 4-an de septembro en la Centro de la Pola Skulptarto en la vilaĝo Orońsk eblos rigardi ekspozicion de monumentecaj skulptaĵoj de Ursula von Rydingsvard, unu el la plej konataj artistinoj en Usono. Ursula von Rydingsvard naskiĝinta en 1942, loĝanta kaj kreanta en Novjorko havas polajn radikojn estante filino de polino. Ŝiaj verkoj troviĝas en la plej renomaj artgalerioj kiel Museum of Modern Art kaj National Gallery of Art w Vaŝingtono. Ursula von Rydingsvard estas unu el malmultaj en la mondo artistinoj, kiu en maniero eksterordiara regas la monumentecan formon samtempe ligante precizecon kaj laboremon – karakterizan por la mezepokaj kreantoj – kun moderna abstrakta arto, al kiu ŝi donis apartan, unikan karakteron. La prezentataj skulptaĵoj estis kreitaj el la cedra ligno, bestaj intestoj, poliuretana rezigo. En la ekspozicio estos krome prezentitaj ŝiaj desegnaĵoj kaj artinstalaĵoj. Aŭtune la ekspozicio de skulptaĵoj de Ursula von Rydingsvard estos prezentita en la Nacia Muzeo de Krakovo kaj en la reĝa Łazienki-parko en Varsovio.

El la elsendo 03.09.2021. Legas Maciek – 1′ 24″