Kulturkroniko
Festivalo de la pola kinoarto en Londono
Ĝis dimanĉo, la 3-a de aprilo en Londono daŭras festivalo de la pola kinoarto. La tuta enspezo estas destinita por infanoj suferantaj pro la daŭranta en Ukrainio milito. La jam 20-a eldono de la Festivalo de la polaj filmoj Kinoteka estas organizita de la Instituto pri la Pola Kulturo en Londono kunlabore kun la Pola Instituto de la Filmarto kaj IKH Productions. La plena repertuaro troviĝas rete https://kinoteka.org.uk/. Krome sur la platformo BFI Player eblas rigardi 10 klasikajn filmojn de la pola kinoarto.
El la elsendo 01.04.2022. Legas Maciek – 0′ 43″
Antoni Gaudi en la Kulturcentro Zamek en Poznano
Ĉirkaŭ 150 eksponaĵojn prezentas la ekspozicio dediĉita al Antoni Gaudi en la Kulturcentro Zamek de Poznano daŭronta ĝis la 3-a de julio. Ĝi estas la unua en Pollando kaj la plej granda en Eŭropo prezento de la arto de ĉi tiu hispana artisto. Inter la eksponaĵoj estas planoj, basreliefoj, desegnaĵoj, skulptaĵoj, mebloj, akitekturaj elementoj, ceramikaĵoj kaj fotografaĵoj de Gaudi. Ili devenas el la kolektoj de la hispanaj publikaj institucioj kaj de privatuloj. La preparoj al la ekspozicio daŭris kelkajn jarojn kaj ĝia okazigo prokrastiĝis pro la pandemio. La ekspozicio sub la honora patroneco de la Hispana Ambasado en Pollando kaj la urbo Poznano estas interesa kultura oferto same por personoj, kiuj vizitis Barcelonon, kiel ankaŭ por personoj kiuj ankoraŭ ne konatiĝis kun la kreado de Gaudi. Ĝi estas la unua en Pollando kaj la plej granda en Eŭropo prezento de la arto de ĉi tiu kataluna artisto.
El la elsendo 01.04.2022. Legas Tomek – 01′ 09″
Polaj artrezidejoj por artistoj el Ukrainio
La pola kulturministerio informis, ke la Instituto de Adam Mickiewicz, Centro de la Nuntempa Arto Ujazdów-kastelo, Nacia Artgalerio Zachęta – ambaŭ en Varsovio kaj la Centro de la Pola Skulptarto en Orońsko deklaris sian helpon al Ukrainio organizante artajn rezidejojn. La menciitaj institucioj ofertas al ukrainaj artistoj i.a. lokojn por la krea laboro, aliron al la artgalerioj, bibliotekoj kaj aliaj objektoj troviĝantaj en ilia dispono, kuratoran protekton kunlabore kun la pola arta medio, loĝigon en Varsovio aŭ Orońsko. La loĝiga helpoformo rilatas ne sole al la kreantoj mem, sed ankaŭ al iliaj familioj. La menciitaj institucioj certigas ankaŭ al la koncernatoj la loĝistikan helpon kaj krome helpon rilate la medician protekton. Kiel informis la pola kulturministerio la rezidejoj por ukrainaj artistoj en Pollando estas organizataj konforme al la proceduroj validaj en la polaj kulturinstitucioj.
El la elsendo 25.03.2022. Legas Maciek – 1′ 04
Iwona Chmielewska nomumita por Andersen-premio
Internacia Konsilio pri Libroj por Junularo (IBBY) anoncis mallongan liston de aŭtoroj kaj ilustristoj nomumitaj por la nunjara Premio de Hans Christian Andersen. Temas pri la plej prestiĝa interacia premio por la infanaj libroj. Inter ses finalanoj en la ilustrista kategorio troviĝas pola desegnistino Iwona Chmielewska. Ŝi troviĝas inter aliaj finalanoj – Beatrice Alemagna el Italio, Ryoji Arai el Japanio, Gusti el Argentino, Suzy Lee el Koreio kaj Sydney Smith el Kanado. La polino la unuan fojon estis nomumita por Anderson-premio en 2018 kaj en la finalo ŝi ektroviĝis jam antaŭ du jaroj. Iwona Chmielewska estas unu el la plej bonaj nuntempaj polaj ilustristoj. Ŝian kreadon konas kaj alte taksas ankaŭ eksterlandaj legantoj. Ilustritaj de ŝi libroj estas eldonitaj i.a. en la Suda Koreio, Ĉinio, Japanio, Tajvano, Meksikio kaj Germanio. Chmielewska estas la duobla laŭreatinno de la premio Bologna Ragazzi Award pro la aŭtora libro „Okuloj” kaj pro „Maum. La domo de animo” por la teksto de Heekyoung Kim. La premio de Hans Christian Andersen estos atribuita la 66-an fojon en la literatura kategorio, kaj la 56-an fojon en kategorio grafika. La premioj en la formo de ora medalo kaj diplomo estos enmanigitaj dum la solenaĵo kadre de la 38-a Kongreso de Internacia Konsilio pri Libroj por Junularo (IBBY) en Putraĝajo en Malajzio.
El la elsendo 25.03.2022. Legas Maciek – 1′ 51″
Arta instalaĵo Light Travel
Antaŭnelonge en la Scienca Centro Experyment en Gdynia eblis rigardi artan instalaĵon, kiu popularigas la ideojn de la kvantuma fiziko. Tio estas „Light Travel”, la projekto el la sfero „arto kaj scienco”, kiun doktorino Karolina Wojnowska-Paterek, arkitekto el la Universitato de Mikołaj Kopernik en Toruno realigis kune kun sia edzo, profesoro de fiziko Tomasz Paterek el la Gdanska Universitato. „La vojaĝo de lumo” estis prezentita jam en Gdynia, baldaŭ ĝi akompanos konferencon dediĉitan al la kvantuma fiziko en Gdansko. Meze de aŭgusto eblos rigardi la instalaĵon en la ArtCentro de Bydgoszcz. La artistino intencas prezenti ĝin en kelkaj pliaj lokoj de Pollando kaj ankaŭ ekster ĝiaj limoj, en Oksfordo. Kiel eksplikis la artistino enirante duonluman ejon homo fariĝas observanto de multobligita, moviĝanta skulpta formo vidante ĝin samtempe deekstere kaj deintere. Tiel la instalaĵo ilustras la samtempan estadon en du diversaj lokoj, kio estas la fundamento de la kvantuma fiziko. Ŝiaopinie la arto evoluigas la abstraktan pensadon kaj ebligas popularigi eĉ malfacilajn temojn, klarigante la mondon pere de sentoj kaj emocioj, ŝelpanteformiĝi al intuicio. Ĉe iu esploretapo en fiziko oni ankaŭ agas intuice, tio estas ĉe la etapo de malkovrado de problemoj, kvankam ilia solvado estas tute alia afero. Doktorino Wojnowska-Paterek planas jam nun sian laŭvican artan instalaĵon, ĉi-foje inspirotan de biofiziko.
El la elsendo 25.03.2022. Legas Tomek -1′ 52″
Penderecki sepultota en la Nacia Panteono
La renoma pola komponisto Krzysztof Penderecki post longa malsano mortis la 9-an de maro 2020. Krom esti komponisto li laboris ankaŭ kiel direktisto kaj muzika pedadogo. Pro sia arta kreado li ricevis la honoroficajn doktortitolojn de 39 universitatoj, li estis membro de la plej gravaj artaj kaj muzikaj akademioj. La sepulta meso okazis komence de aprilo 2020, post kio la urno kun liaj cindroj estis metita en la kripto de la bazilio de s-ta Floriano en Krakovo. La 29-an de marto 2022 post du jaroj okazos oficiala ŝtata ceremonio, dum kiu la urno kun la cindroj de elstara pola komponisto, Krzysztof Penderecki estos transportita al la Nacia Panteno, en la krakova preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo.
El la elsendo 19.03.2022. Legas Maciek – 0′ 57″
Kompreni la Universon dum EXPO-2020 en Dubajo
Kadre de la finiĝonta fine de marto EXPO 2020 en Dubajo en februaro 2022 en la pola pavilono eblis rigardi la ekspozicion “Understanding the Universe” (Kompreni la Universon). Estis prezentitaj en ĝi multaj artaj instalaĵoj, kiuj referencis al la Kosmo aŭ rekte prezentis la atingaĵojn de polaj astronomoj kaj de la pola scienco. I.a. apartenis al ili projektoj de du astronaŭtaj tutaĵoj, por kiuj estis uzitaj motivoj de konataj fajencaj floroj el Włocławek. La ekspozicio „Kompreni la Universon” referencis ankaŭ al la 550-a naskiĝdatreveno de Mikołaj Kopernik solenota en 2023 kiel invito al Pollando por komune rigardi la ĉielon kaj koncentriĝi pri komunaj valoroj. Dum la ekspozicio inter aparte honoritaj sciencistoj estis radioastronomo, profesoro de fizikaj sciencoj, Aleksander Wolszczan, la malkovrinto de la unuaj ekstersunaj planedoj.
El la elsendo 19.03.2022. Legas Pamela – 1′ 12″
Nacia Muzeo en la pola kaj ukraina lingvoj
La varsovia Nacia Muzeo engaĝiĝis al la helpkampanjoj por la rifuĝintoj el Ukrainio. Ekde la 2-a de marto, ĉiuj ukrainaj rifuĝintoj povas viziti la Muzeon senpage. Por infanoj estis pretigitaj senpagaj okupoj en la lingvoj pola kaj ukraina. Gvidas ilin laborantino de la Muzeo flue parolanta ambaŭ lingvojn. Krome kunlabore kun la landaj kunordigantoj la varsovia Nacia Muzeo organizis kolektadon de materiala helpo. La konkretaj bezonoj estas aktualigataj kaj afiŝataj en la retejo de la muzeo. La muzeo ne organizis monkolektadon.
El la elsendo 11.03.2022. Legas Maciek – 0′ 37″
Polaj kulturinstitucioj helpe al rifuĝintoj
La pola kulturministerio en sia retejo informas pri la polaj kulturinstitucioj, muzeoj, arkivejoj, bibliotekoj, artaj lernejoj kaj altlernejoj, kiuj engaĝigas al helpo por Ukrainio. Temas same pri materiala helpo (laborofertoj, stipendioj, rezidejoj por homoj de kulturo kaj arto), kiel ankaŭ pri helpo en la kultura sfero (koncertoj, ekzpozicioj, spektakloj kaj edukoferto). Inter la menciitaj helpoformoj troviĝas speciala programo de reta senpaga psikologia helpo de la Nacia Instituto de Muziko kaj Danco. Ĝi estas adresita al ĉiuj ukrainaj artistoj sendepende de la praktikata artbranĉo kaj iliaj proksimuloj. Multaj kulturinstitucioj gvidas samtempe por ukrainaj rifuĝintoj monkolektadon kaj kolektadon de materiala helpo.
El la elsendo 11.03.2022. Legas Maciek – 0′ 52″
Chopin-koncertoj omaĝe al ukrainaj militviktimoj
La nunjaraj koncertoj okaze de la 212-a naskĝdatreveno de Frederiko Chopin, pasinta la 1-an de marto estis dediĉitaj al la ukrainaj militviktimoj. En ilia daŭro okazis kvestado favore al la ukrainaj rifuĝintoj kaj favore al la humaneca helpo en Ukrainio mem. Dum la porokaza gazetara konferenco la pola vicministro pri kulturo informante pri tio reliefigis, ke poloj bonege scias, kiom grandan rolon plenumas kulturo por spirita mobiliziĝo batali kontraŭ agresiton, kontraŭ tiranecon. La partoprenanta la konferencon Bruce Liu, la venkinto de la 18-a Internacia Pianista Chopin-konkurso deklaris, ke por li estis afero absolute natura dediĉi siajn koncertojn al la militviktimoj en Ukrainio, kie li plurfoje prezentiĝis kaj havas multajn amikojn. Bruce Liu koncertis en la Nacia Filharmonio la 1-an kaj la 2-an de marto.
El la elsendo 04.03.2022. Legas Barbara – 1′ 17″