Esploristoj el la Belarta Fakultato de la Universitato en Toruń (Toruno) en la norda Pollando esplordifinis, ke la tegmenta trabaro de la katedralo en la loko Kamień Pomorski estas la unika tiom bone konserviĝinta lignokonstruaĵo sur la tereno de la lando. Ĝi devenas el la 13-a jarcento kaj lignon por ĝia konstruo oni venigis el la proksima insulo Wolin. Ĝis hodiaŭ ĝi havas la saman strukturon kiel en la 13-a jarcento, tamen kelkloke en la daŭro de ĝia pli ol 650-a historio estis ŝanĝtaj iuj lignaj elementoj kaj aldoniĝis novaj. La lignaj, kverkaj grandparte, elementoj konserviĝis en „almenaŭ bona stato”. Kelkaj entenas spurojn pri la flosigado de lignopecoj. Temas pri malgrandaj truoj, tra kiuj helpe de ŝnuroj, la lignopecoj estis ligitaj kaj flosigitaj. La katedralo en Kamień Pomorski ĝis nun estis taksata kiel la plej malnova sakrala objekto en la Okcidenta Pomemrio. Ĝia historio radikas en la 12-a jarcento. Post la konkero de Pomerio fare de la Piast-dinastia reganto, princo Bolesław Krzywousty la regiono estis kristanigita. La unua episkopejo sur la insulo Wolin establita en 1140 post danaj invadoj estis transportita al Kamień Pomorski. La novan katedralon, en kiu ĵus okazis esploroj fondis la pomeria princo, Kazimierz la 1-a.

El la elsendo 25.09.2021. Legas Maciek – 1′ 36″