La 3-an de oktobro, en la biblioteko de la Varsovia Universitato jam la 25-an fojon okazis solena enmanigo de Nike-premio. La premio Nike, la plej prestiĝa en Pollando literatura premio estis establita en 1997 kaj ĉiujare estas aljuĝata al aŭtoro de la plej bona libro de la antaŭa jaro. Ĉi-jare ricevis ĝin Zbigniew Rokita, ĵurnalisto kaj raportisto, specialistiĝanta pri la problemaro de la Centra kaj Orienta Eŭropo, de la Supra Silezio. La premiita libro “Kajś. Rakonto pri la Supra Silezio” estas rakonto pri identeco, aparteneco, pri klopodoj kompreni malsamecojn. Dum la solena vespero la jubilean premion okaze de la 25-a datreveno de la establo de Nike-premio ricevis Mariusz Szczygieł pro sia libro Nie ma (“Ne estas”). Dum kelkaj semajnoj antaŭ la solena premiproklamo la legantoj de “Gazeta Wyborcza” povis rete voĉdoni favore al la tiel nomata premio de legantoj por unu el la sep libroj troviĝantaj en la finalo. Ankaŭ tiun ĉi premion ricevis la gajninto de la nunjara eldono de Nike-premio, Zbigniew Rokita.

El la elsendo 08.10.2021. Legas Maciek – 1′ 16″