La direktoro de Auschwitz-muzeo, Piotr Cywiński transprenis en Italio la premion Cherasco Storia pro la meritoj en popularigado de historio, kiu estis al li aljuĝita en 2020. La premio Cherasco Storia inaŭgurita en 1997 estas unu el la plej prestiĝaj ĉi-sfere en Italio. Ĝia celo estas eksponi historion kiel la bazan sciencbranĉon pri la kunekzistado de civitanoj en la socio kaj veki la pasion konatiĝi kun historio, instruante ke amon al historio eblas peri nun aplikante klaran kaj logan lingvaĵon ligitan kun profundeco de esploroj. La ĵurio apartan atenton donis al la libro de Piotr Cywiński „Epitafo…. Kaj aliaj surpaperigitaj maltrankviloj”, kiu estis tradukita en la italan lingvon kaj aperis ĉe la eldonejo Bollati Boringhieri”. Pro la pandemio la enmaigo de la premio okazis nur nunjare en la kunligo kun la premio 2021. Antaŭtage de la premienmanigo ĝiaj laŭreatoj renkontiĝis tradicie kun lernantoj kaj studentoj de Piemonto. Piotr Cywiński prezentis prelegon pri la nuntempaj defioj de la eksa germana koncentrejo Auschwitz. I.a. li diris: „Simile al la homa sperto la memoro estas unuavice instrumento por konstrui la nuntempon kaj estontecon de nia mondo. Aliajn simile grandajn instrumentojn ni ne havas. Tial la memoro devas veki en ni moralan maltrankvilon kaj la deziron serĉi vojojn de propra respondeco”.

El la elsendo 08.10.2021. Legas Maciek – 1′ 45″