20 novaj objektoj kaj fenomenoj ektroviĝis en la pola Landa Registro de Nemateria Kulturheredaĵo. Temas pri listo notanta vivajn manifestiĝojn de la nemateria kulturheredaĵo el la tereno de Pollando, rolanta kiel protektoformo de la kulturheredaĵo baze de la rilata Unesko-konvencio el 2003, kiun subskibis Pollando. La listo havas informan karakteron kaj priskribon de eventoj kaj fenomenoj kun detaligo de ilia historia fono, aperolokoj kaj signifo por la kultivantaj ilin medioj. Aktuale troviĝas en ĝi 49 registroj, inkluzive de la lingvo Esperanto aldonita en 2014. Dum la lastmarda solenaĵo estis enmanigitaj decidoj de la Pola Kuturministerio por 20 novaj eventoj en ĉi tiu listo. Al ĝi aldoniĝis i.a. la pola nacia danco polonezo, kaŝuba kristnaska kutimo Gwiôzdka, la karnavala kutimo vagi kun urso el Opole-regiono, la samregiona oramado de paskaj ovoj per batika tekniko, la kapablo mane pentri Opole-regionan ornamaĵojn, procesioj de la Dikorpa Festo kun la aranĝado de flortapiŝoj en la lokoj Klucz, Olszowa, Zalesie Śląskie, Zimna Wólka; brodtekniko el la apudvistula Urzecze. Dum la solenaĵo estis aldonitaj ankaŭ registroj al la Landa Listo de Bonaj Praktikoj favore al la Protektado de Nemateria Kulturheredaĵo. La solenaĵo okazis dum la 7-a Kongreso de Regionaj Kulturoj organizita de la Krakovregiona Kulturcentro Sokół (falko) en Nowy Sącz.

El la elsendo 22.10.2021. Legas Maciek – 1′ 46″