Muzeo de Jacek Malczewski en Radom de multaj jaroj kolektas pentraĵojn kaj memoraĵojn ligitajn kun la naskiĝita en ĉi tiu urbo elstara pola pentristo-simbolisto. La aĉetitaj en 1925 triptiko „Mia sepulto” kaj la pentraĵo „Aŭtoportreto” kreita por la debatsalonego de la Urbokonsilio inaŭguris kolekton de liaj pentraĵoj en Radom. Nun la urba Muzeo estas la kvara laŭ sia grandeco en Pollando. De kelkaj jaroj ĝi prezentas konstantan ekspozicion dediĉitan al la kreado de Jacek Malczewski. Troviĝas tie ĝiaj propaj posedaĵoj kaj tolaĵoj deponitaj de privataj kolektantoj. Nun en Radom kreiĝis la unua el la ciklo de dommuraj pentraĵoj prezentantaj la verkojn de Jacek Malczewski, kadre de la civitana projekto „Pentraĵoj de Jacek Malczewski XXL-dimensiaj”. Ĝi prezentas unu el la plej konataj pentraĵoj de la artisto. Ĝia originalo troviĝas en la muzeaj kolektoj. La murpentraĵo „Venenita puto kun kimero” ornamos la lokan Teknologian-Humanisman Universitaton.

El la elsendo 03.10.2021. Legas Maciek – 1′ 16″