Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Festivalo de la Pola Kulturo en Pekino

Modparado, plastikaj ekspozicioj, koncertoj de klasika muziko en la plenumo de polaj artitoj estas la atrakciaĵoj de la 2-a eldono de la Festivalo de la Pola Kulturo en Pekino. I.a. pola-kanada pianisto Jan Lisiecki, kiu subskribis prestiĝan surdiksigan kontrakton kun  Deutsche Grammophon, ludas komponaĵojn de Chopin, Moniuszko kaj Penderecki. Julia Kociuban pianludas krom verkoj de Chopin ankaŭ komponaĵojn de Grażyna Bacewicz.  La loĝantoj de Pekino havas krome la eblecon rigardi du ekspoziciojn. Unu prezentas verkojn de junaj polaj kreantoj de novrealismo, la alia prezentas bildojn de ĉinaj artistoj inspiritaj per sia estado en  Krakovo.  La ekspozicio daŭros ĝis la 11-a de novembro.

El la elsendo 08.11.2013. Legas Milada

La Pekina Muzikfestivalo omaĝas Krzysztof Penderecki

Dum la okazanta en Pekino 16-a Muzikfestivalo, kiun de ĉirkaŭ 20 jaroj regule vizitas pola komponisto Krzysztof Penderecki, nunjare oni aparte omaĝis lian 80-an naskiĝ­datrevenon. Inter la 15-a kaj 18-a de oktobro eĉ tri fojojn aŭdiĝis liaj komponaĵoj i.a. plenumitaj de la Ĉina Nacia Simfonia Orkestro en la akompano de ĉina viol­inistino Vera Tsu Wei-ling  kaj litova ald­violonisto Julian Rachlin. La 18-an de oktobro  dum la Pekina Festivalo estis planita  speciala koncerto „La Shanghaja Kvarteto omaĝas la majstrojn de la ĉambra muziko – Verdi, Wagner, Britten, Penderecki, Aldridge kaj Zhou Long”. La unua festivala eldono okazis en Pekino en la 1998-a jaro. Dum ĝi estis prezentitaj komponaĵoj de Beethoven, Wagner, Brahms, Grieg, Verdi kaj Czajkovski.

El la elsendo 18.10.2013. Legas Milada

Rekorda puntaĵo el Pollando reklamas la polajn Beskidojn

La plej granda en la mondo puntaĵo kun la diametro de 5 metroj kaj pezo de 5 kilogramoj farita de puntistinoj el Koniaków (la sudo de Pollando) estis prezentita lastsomere en la landoj de la Viŝegrada Grupo. Pli frue ĝi estis admirebla en la 17-a Internacia Festivalo de Puntaĵoj en la kroata Lepoglava. La pola puntaĵo elvokinta la admiron de la kroata prezidento estas  verko de kvin puntistinoj laborintaj pri ĝi 4 monatojn kaj foruzintaj puntfadenojn kun la longeco de 50 kilometroj. Meze de aŭgusto ĝi eniris la Rekordlibron de Guiness.  La kreintinoj de la puntaĵo premisis, ke ilia verko disfamigos ilian regionon Beskidy en Karpatoj. La puntaĵoj el la vilaĝo Koniaków havas pli ol 100-jaran tradicion. Ili ofte servis kiel porokazaj donacoj. Interalie ricevis ilin papo Johano Paŭlo la 2-a kaj la brita reĝino, Elizabeta la 2-a.

El la elsendo 18.10.2013. Legas Milada

La unuan fojon Janusz Korczak ĉine

La unuan fojon libroj de la pola elstara pedagogo, Janusz Korczak aperis en la ĉina lingvo. Ekde septembro la ĉina leganto povas aĉeti en siaj librovendejoj tiajn librojn, kiel „Reĝo Maĉjo la 1-a” kaj „Kiam mi denove estos etulo” kaj krome la biografion de Janusz Korczak verkitan de usona verkistino Betty Jean Lifton „La reĝo de infanoj”. Janusz Korczak laŭprofesie kuracisto, pro la korinklino pedagogo kun tre modernaj tiuepoke eduk­konceptoj kaj verkisto aŭtoris 24 librojn kaj pli ol 1400 eseojn. En la ĉinan lingvon la du menciitajn  librojn de Korczak tradukis Wei Rongmei. Pasintjare Pollando solenis bunteventan Korczak-Jaron i.a. lige kun la 70-a datreveno de Janusz Korczak.

El la elsendo 15.10.2013. Legas Gabi

Tagoj de la Eŭropa Kulurheredaĵo

En la Cisterciana Abatejo  en la loko Wąchock la 7-an de septembro estos inaŭgurita la 21-a eldono de  Tagoj de la Eŭropa Kulturheredaĵo. Nunjare ilia devizo estas “Ne tuj oni Pollandon elkonstruis”, reliefig­anta la kontinuecon de la pola ŝtato, kiu daŭras senĉese ekde la 10-a jarcento. Tio estas la okazo memorigi ĉiajn konstru­formojn de la pola ŝtato kaj batalon favore al  ĝia sendependa ekzisto. La devenanta el la 12-a/13-a jarcento Cisterciana Abatejo en Wąchock apartenas al la plej belaj kaj plej valoraj objektoj de la romanika arkitekturo en Pollando. Ĝia fondinto en 1179 estis la krakova episkopo Gedko. La troviĝantaj tie preĝejo de la Plej Sankta Maria Virgulino kaj de la sankta Floriano superbe spegulas en arkitektura formo la severan cist­ercianan orden­regularon. Pri la elekto de Wąchock decidis ankaŭ ĝiaj patriotaj kaj sendepend­igaj tradicioj. Dum la inaŭguro estas antaŭviditaj pluraj historiaj vivscenoj, kiel ĉasista tendaro el la ŝtona epoko, metioj en la mezepoka setlejo, kavalira parado sub la standardoj de Sandomierz-regiono kaj prezento de insurgentaj taĉmentoj el la 1863-a jaro. Ĉi lasta evento memorigas, ke la nunjaraj Tagoj koincidas kun la 150-a datreveno de la Januara Insurekcio 1863. Lige kun tio dum la tagoj apartan atenton oni donos al la rolo de la polaj insurekcioj por transdaŭro de la nacia identeco. La Tagoj de la Eŭropa Kulturheredaĵo estos solenataj en la tuta Pollando dum du sinsekvaj semajnfinoj. Inter la 7-a kaj 9a kaj inter la 14-a kaj 15-a de septembro eblos viziti milojn da historiaj lokoj kaj objektoj, kiuj plurfoje ĉiutage estas ne­viziteblaj.

El la elsendo 06.09.2013. Legas Gabi

Festo de la Pola Kavalerio

Semajnfine en Varsovio disvolviĝos Festo de la Pola Kavalerio. La eventon partoprenos ĉ. 150 rajdantoj kaj ĉevaloj el la Ĉevalrajda Kompanio de la Polaj Militistaj Fortoj, filiaj taĉmentoj de la societo Ĉevalrajda Kompanio de Pola Respubliko kaj de aliaj societoj flegantaj la ulanajn tradiciojn. Sabate posttagmeze tra la varsoviaj stratoj moviĝos la parado de la ĉevalrajdaj formacioj kaj inter oficialaj punktoj de la tago okazos meto de floroj ĉe monumento de marŝalo Józef Piłsudzki ĉe la prezidenta palaco Belveder kaj Omaĝalvoko al la pereintaj soldatoj ĉe la Monumento de la Pola Rajdantaro. Dimanĉe por la partoprenantoj de la familia pikniko – kadre de  kiu okazos ankaŭ prezento de la ĉevajradaj talentoj de polaj soldatoj – trafikos speciala buso. La Festo de la Pola Kavaliero estas solenata la 3-an fojon en la datreveno de la batalo apud Komarowo en 1920, kiam polaj soldatoj venkis la kvaroble pli fortan bolŝevistan Ĉevalarmeon de Siemion Budionny.

El la elsendo 06.09.2013. Legas Gabi

Polaj libroj legeblaj en Vankuveraj kafejoj

Ekde la nunjara somero librojn de polaj verkistoj eblas legi en 13 kafejoj de la kanada Vankuvero. Eblas ilin preni libere por la plulegado hejmen, gravas tamen, ke post la tralego oni pludonu libron. La kampanjo en la angla lingvo „Book Polishing” estis organizita de la loka Ĝenerala Konsulejo de Pollando. MSz: Book Poliŝing, la ideo de senkosta interŝanĝ­ado de libroj sekve de la lasado de ili en publikaj lokoj kaj en lokoj tiucele kreitaj, kiel libro­interŝanĝaj bretoj kaj tabloj ĝuas popularecon en multaj urboj de la mondo. En la oferto de la Vankuvera Book Polishing troviĝas 70 libroj disponig­itaj en la lokaj kafejoj konataj pro sia kultura agado. Ĉiu el libroj, inter kiuj troviĝas i.a. libroj de Stanisław Lem aŭ Ryszard Kapuściński enhavas flufolion kun informoj pri Pollando, gravaj wawo-wawo-wawo-adresoj kaj mini­vortareto de la bazaj polaj parolturnoj en la fonetika formo. Ĉiu el la libroj kovrilpaĝe surhavas informan glumarkon pri la kampanjo kaj individuan numeron. Dank’ al tio la librotrovinto de la libro povas sekvi sortojn de ĉiu ekzemplero sur la paĝo: www.bookcrossing.com. En la paĝo troviĝas preskaŭ 10 milionoj da libroj, kiuj estas libere interŝanĝ­ataj en 132 ŝtatoj de la mondo. Preskaŭ du milionoj da personoj sekvas iliajn sortojn.

El la elsendo el la 16.08.2013. Legas Barbara/Milada

Jubileaj Romaaj Tagoj en Gorzów Wielkopolski

Inter la steluloj de la jubilea, 25-a Internacia Rendevuo de Ciganaj Ensembloj – Romane Dyvesa (Romaaj Tagoj) troviĝas pola kantistino Edyta Geppert kaj la rumana dancteatro Romafest. La jubilea festivalo disvolviĝanta inter la 5-a kaj 7-a de julio okazos en Gorzów Wielkopolski (la orienta Pollando). Sabate prezentiĝos la ciganaj trupoj el Ĉehio kaj Rumanio kaj ankaŭ Romaa Harpista Orkestro el Pollando. Dum la solena koncerto la plej proksiman dimanĉon okazos recitalo de Edyta Geppert, ludos la argentina trupo Zingaros, la hungara grupo de Vojas kaj la serba grupo KAL. La Festivalon kronos la prezentiĝo de la Romaa Muzika Teatro TERNO kun ĝiaj gastoj el Moldavio, Rusio, Serbio kaj Svedio. La festivalon akompanas internacia scienca konferenco „Ciganoj/Romaoj en Pollando kaj en Eŭropo. Religio, kulturo kaj kutimaro”. Samtempe estos lanĉita libro dediĉita al tiu ĉi etna malplimulto. Post ĝi estos inaŭgurita foto­ekspozicio dokument­anta la 25-jaran tradicion de Romane Dyvesa. Ĝia unua eldono okazis en 1989 laŭ iniciato de komponisto, akordion­virtuozo kaj estro de la Romaa Muzikteatro, Edward Dębicki. Gorzów Wielkopolski ne senkaŭze gastigas la festivalon, nome printempe 1947 atingis ĉi tiun urbon la unua veturilaro de polaj ciganoj direktita el la iamaj polaj rand­regionoj. Inter ili estis familioj, el kiuj devenis la konataj en la tuta mondo kreantoj de la romaa kulturo. La ĉefaj taskoj de Romane Dyvesa estas firmigo kaj protekto de la romaaj kultur­tradicioj, inspirado de romaaj kreantoj kaj kultur­animantoj al la arta, scienca kaj eduka agado celanta la flegadon de la identeco de ĉi tiu etna grupo. Dum la ĝisnunaj eldonoj de Romane Dyvesa partopenis pli ol 160 profesiaj grupoj el plimulto de la eŭropaj landoj. Ankaŭ el aliaj mondopartoj, inkluzive de la lulilo de romaoj, la Hinda Unio.

El la elsendo, 05.07.2013. Legas Milada

Internacia piankonkurso por infanoj en Szafarnia

Junaj pianistoj el Singapuro, Italio, Belgio kaj Pollando fariĝis laŭreatoj de ĉefpremioj de la 21-a Internacia Pianista Konkurso por Infanoj kaj Junularo en la loko Szafarnia. La premioj egalis de 700 ĝis 1300 eŭroj. Inter specialaj premioj estas la eblo koncerti en la hispana Pampeluna kaj estado en Hungario. En la konkurso partoprenis pianistoj en la aĝo de 6 ĝis 18 jaroj, inkluzive de tiuj, kiuj ne estas lernantoj de Ŝtataj Muzikaj Lernejoj. Entute temis pri 47 partoprenantoj el Azerbejĝano, Belgio, Israelo, Kanado, Litovio, Germanio, Rusio, Rumanio, Serbio, Singapuro, Ukrainio, Turkio, Hungario kaj Italio. Pollandon reprezentis 30 junaj artistoj. La ideo de la Pianistaj koncertoj en Szafarnia kreiĝis en 1992. Por multaj pianistoj ĝi estis la unua paŝo al la artista kariero. En Szafarnia apud Golub-Dobrzyń en la jaroj 1824 kaj 1825 feriis Frederiko Chopin gastante en la biendomo de sia lerneja kolego Dominik Dziewanowski. Tie Chopin komponis 4 mazurkojn kaj redaktis  la lokan gazeteton, kies celo estis detale priskribi por la gepatroj eventojn, kiuj okazis dum lia estado en Szafarnia.

Legas Milada

La 54-a sezono de Chopin-koncertoj

La 19-an de majo okazis la solena inaŭguro de la 54-a sezono de Chopin-koncertoj en la varsovia Łazienki-parko. Krom la prezidenta paro partoprenis ĝin ambasadoroj de la landoj, el kiuj devenis la ĝisnunaj laŭreatoj de la internacia Chopin-konkurso ekde 1927. La inaŭguro de la sezono kun amasa partopreno de la publiko estis ne sole granda muzika evento, sed aŭguris samtempe laŭvican sukcesan sezonon. Ekde 1959 la formulo de la koncertoj plurfoje ŝanĝiĝis. Jen temis pri fortepianaj koncertoj akompanite de simfonia orkestro, jen pri recitaloj kaj deklamadoj de la romantika poezio. De dek kelkaj jaroj okazas klasikaj recitaloj de elstaraj pianistoj. La aparta karakterizaĵo de la dimanĉaj Chopin-koncertoj en Łazienki-Parko estas, ke Chopin-muziko miksiĝas kun la urbobrueto, kanto de birdoj, sono de la superflug­antaj aviadiloj kaj ĉiufoje sonas alimanire. Samtempe kun la inaŭguro de la muzika sezono estis solene malfermita ĝardeno ĉirkaŭ la monumento de Chopin post la okazigita rearanĝo. I.a. estis plantitaj 6600 rozujoj kaj 15 mil aliaj plantoj. La ĉiudimanĉaj Chopin-koncertoj en Łazienki-parko daŭros ĝis la 29-a de septembro.

Legas Milada