Ĉirkaŭ 260 objektoj, inter kiuj estas skulptaĵoj, pentraĵoj, afiŝoj troviĝas en la inaŭgurita en la Nacia Muzeo de Koreio ekspozicio „La pola arto: Nerezistebla spirito”. Temas pri la sama ekspozicio, kiu sub la titolo „Trezoroj el la lando de Chopin” estis pli frue prezentata en Pekino. La ekspozicio prezentas la historion de la pola arto – komencante de la mezepokaj skulptaĵoj tra tolaĵoj de la polaj 19-jarcentaj pentristoj ĝis la 20-jarcenta arto. Elektante ekspoziciaĵojn la polaj organizantoj gvidis sin per la karaktero de la pola 19-jarcenta pentroarto, enhavanta historiajn referencojn kaj ĝia arta kvalito. Laŭ la deziro de la koreaj organizantoj la ekspozicio estis pliampleksigita per eksponaĵoj rekte ligitaj kun Fryderyk Chopin kaj Mikołaj Kopernik. Temas i.a. pri muldaĵo de la mano de Chopin, liaj portertoj pentritaj de Wojciech Weiss kaj Janusz Przybylski. Krome temas pri la tolaĵo de Jan Matejo  „Astronomo Kopernik, alivorte interparolo kun Dio” kaj kopioj de la instrumentoj uzataj de la sciencisto.  La inaŭguron de la ekspozicio akompanis koncerto de pianisto Maciej Grzybowski kaj ciklo da prelegoj pri la pola historio kaj kulturo, i.a. pri la pola desegnaĵo kaj dezajno. La lekcion pri la pola kinematografio gvidis la korea reĝisoro Song II Gon, studinta en Lodzo kaj perfekte reganta la polan lingvon. La ekspozicio „La pola arto: nerezistebla spirito” en la Nacia Muzeo de Koreio en Seŭlo daŭros ĝis la fino de aŭgusto.

 El la elsendo 21.08.2015. Legas Tomek