La malnovperuaj erotikaj ceramikaĵoj de Mochica-kulturo de antaŭ 1500 jaroj estas ekspoziciataj,  nur por la plenkreskuloj,  en la Muzeo de Arkady Fiedler en la loko Puszczykowo apud Poznano en la okcidenta Pollando. La ekspozicio de „ceramika Kamasutra” en speciale konstruita pavilono konsistas el 30 figuroj de paroj en senprudaj seksaj pozoj. Laŭ la  kunkreinto de la muzeo, la filo de konata pola mondvojaĝanto kaj verkisto ĉi tiu ekspozicio estas unusola ne nur en Pollando, sed ankaŭ en Eŭropo. La kopioj de la figuroj prezentataj en la Muzeo Larco en Limo estis venigitaj al Pollando interkompreniĝe kun la perua kulturministerio. Arkady Radosław Fiedler atentigis, ke kvankam prezentataj figuroj de virinoj kaj viroj povas elvoki pudoran reagon aŭ ĉe aliaj iom rapidan korbaton neniu devus senti sin ĝenita. Estonte oni eldonos ilustritan gvidlibron tra la ekspozicio kaj eble estos vendeblaj ceramikaj miniaturaĵoj,  sed pri ĉi lasta ideo decidos la interesiĝo de la vizitantoj. La florinta antaŭ 1500 jaroj Mochica-kulturo famiĝis pro altgrade evoluinta agrikulturo, konstruarto, grundpliboniga sistemo kaj vojreto. Pri la evoluo de ĉi tiu kulturo atestas ankaŭ ceramikaĵoj. Mochic-anoj estis difinataj kiel grekoj de la Suda Ameriko. Por poloj temas pri interesa, sed mistera kulturo. Ĝi ne konis skriboarton kaj esprimis sin per ceramikaĵoj. Tiel kreiĝis la ceramika libro de ĉi tiu  popolo, kiu rilatas ankaŭ al ĝia seksa vivo. La Muzeo-Literatura Laborejo de Arkady Fiedler en Puszczykowo ekzistas de preskaŭ 40 jaroj kaj estas gvidata de liaj du filoj kun la  familioj. Ĉiujare vizitas ĝin ĉ. 20 mil personoj. La patrono de la muzeo Arkady Fiedler (1894-1985) realigis 30 mondvojaĝojn, verkis 32 librojn eldonitajn en 23 lingvoj en pli ol 10-miliona eldonkvanto.

El la elsendo 13.09.2015. Legas Tomek