Almenaŭ ĝis la jarfino en la Nacia Muzeo de Varsovio funkcios la ekspozicio “Hoplitoj. Pri la militarto de la antikva Grekio”. Ĝi proksimigas la sukceson de la greka civilizacio, kiu estus neebla sen alta nivelo de la militarto, dank’ al kiu grekoj sukcesis ofte supervenki eĉ multe pli grandajn armeojn. Venkon i.a. apud Maratono elbatalis unuavice hoplitoj, peze armitaj infanterianoj formitaj en falangoj. Iliaj sukcesoj elformis signifagrade la miton de eŭropa civilizacio – kapabla sin defendi kontraŭ la multnombra malamiko dank’ al moralaj valoroj de individuaj soldatoj kaj bona organizo.

Inter la eksponaĵoj de la varsovia ekspozicio troviĝas unika kasko el la epoko de Homero kaj ŝildo de hoplito el la junperiodo de Leonidas, la komandanto de 300 spartantoj pereintaj apud Termopiloj (inter la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo). Temas pri speciala ekspozicio okazanta en la vestiblo de la galerio de la antikva arto, kiu ankoraŭ ne estas disponigita al la publiko pro alikonstruado.  La antikvaj armiloj kaj militekipaĵaro devenas el la kolektoj de la Nacia Muzeo kaj Muzeo de la Polaj Armeaj Fortoj. Aliaj valoraj eksponaĵoj devenas el la iama kolekto de Axel Guttmann, kiuj estis deponitaj en la Nacia Muzeo de lia filo Aleksander. Entute temas pri ĉirkaŭ 40 eksponaĵoj. Krom antikvaj armiloj kaj militekipaĵaj elementoj temas ankaŭ pri pentritaj grekaj vazoj, sur kiuj estas prezentitaj ekzemple hoplitoj dum rajdo, la leĝerarmitaj rajdantoj.

Lige kun ĉi tiu prezento en la muzeo daŭras ankaŭ ĝis la jarfino akompanaj eventoj – renkontiĝoj, prelegoj, laborrenkontoj – inkluzive de specialaj por familioj kun infanoj. Jen kelkaj iliaj titoloj: “Hoplitoj – la piliero de la greka poliso (urboŝtato), “Antikva Sparto – faktoj kaj mitoj”, “De Trojo ĝis Ĥeroneo – evoluo de la greka militarto”, “Hoplitoj – kuraĝaj, fortaj, batalpretaj”.

El la elsendo 14.08.2015. Legas Tomek