En la Malnovurba Kvartalo de Toruno estis funkciigita Muzeo de la Toruna Mielkuko, prezentanta pli ol 600-jaran bakhistorion de la lokaj specialaĵoj. Ĝi troviĝas en la adaptitaj 19-jarcentaj konstruaĵoj de la mielkuka fabriko de Gustaw Wasse. Pli frue kun la historio de la loka mielkuka bakado eblis konatiĝi kadre de la ekspozicio „La mondo de la Toruna mielkuko” funkciinta en la keloj de Kopernikdomo. La ekspozicio kaj akompanaj renkontoj pri la mielkuka bakado ĝuis grandan interesiĝon, kiun limigis tamen tro malgranda spaco.

En la nova muzeo la vizitantoj povas konatiĝi kun ĉiuj misteroj de la jarcenta tradicio de la toruna mielkuko komencante de necesaj ingrediencoj por pretigi la paston tra la bakmanieroj ĝis la mielkula distribuado. Ĉio ĉi estas prezentita en atrakcia formo kun utiligo de modernaj teknologioj. La ekspozicio prezentiĝas sur tri etaĝoj. En la kelo, kie la gastojn bonvenigas virtuala mielkuka vendistino troviĝas ekspozicio „La mielkukaj radikoj – de la bakformo ĝis la fornelo”, en kiu estas prezentataj unikaj mielkukaj bakformoj ekde la 17-a ĝis la 20-a jarcentoj kaj la industria fornelo por la mielkuka bakado el la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. La teretaĝo estas dediĉita por la mielkukaj labor­rendevuoj kaj ekspozicio „La sensoriĉa mielkuka mondo”. La vizitantoj povas mem partopreni la bakadon de mielkukoj el originala pasto kaj ankaŭ konatiĝi kun spicoj utiligitaj por la mielkuka bakado, sekvante sur la tuŝekrano la lokojn, el kiuj ili estis importitaj. Sur la unua etaĝo estis pretigita ekspozicio „Mielkuko en salonego, kuirejo, vendejo kaj klubo”. Ĉiu povas eniri tradician kuirejon, en kiu estis bakitaj mielkukoj, rigardi la liver­aŭtomobilon per kiu antaŭ jaroj la mielkukoj estis transportataj el fabriko al vendejoj. La ekspozicio ebligas konatiĝi kun diversaj specoj de mielkukoj kaj variaj pakumoj el diversaj periodoj. Tie ĉi funkcias ankaŭ nostalgia klubokafejo aranĝita en la stilo de la postmilita Pollando.  La vizitantojn atendas ankaŭ aliaj arakciaĵoj kiel filmo pri tio,  de kio deriviĝas la nomo de la plej fama toruna mielkuo „katarzynka” (katrinjo). Eblas enrigardi plur­funkcian kuirlibron kun receptoj pri diversaj mielkukoj kaj elŝuti interesan recepton. Aldone disponebla estas projekcio pri la mielkuka produktado en la fabriko „Kopernik” en Toruno. En la virtuala vestoŝanĝejo eblas partopreni ludon, kiu ebligas al vizitanto ekroli kiel mielkuka vendistino aŭ fabrika posedanto.

 La unuaj mencioj pri la mielkukoj de Toruń devenas el ĉ. 1380-a jaro kaj rilatas al bakisto Nicolas Czan, kiu krom pano bakis ankaŭ spickukojn. La membranta en Hanzo Toruno troviĝis ĉe la vojkruciĝo de la plej gravaj komercaj itineroj. Dank’ al tio eblis importi el la foraj landoj necesajn ing­rediecojn por la bakado de mielkukoj kiel cinamon, kariofilon, zingibron, muskaton, kardamonon. Dum jaroj en Toruno ekzistis multaj entreprenoj, en kiuj oni bakis mielkukojn, sed la posedantoj tre zorge protektis siajn bak­sekretojn ne nur kontraŭ la loka konkurenco, sed ankaŭ mielkukaj bakmajstroj el Nurimbergo.

El la elsendo 28.08.2015. Legas Maciek