Pli ol 300 objektoj de la japana arto: tolaĵoj, skulptaĵoj, ceramikaĵoj kaj metiaĵoj el la periodo de la 17-a – 20-a jarcentoj ĝis la 9-a de aŭgusto estas ekspoziciataj en la Nacia Muzeo en Varsovio kadre de la ekspozicio „La artverkoj de la japana arto en la polaj kolektoj”.  Ili devenas el la kolektoj de la Naciaj Muzeoj en Varsovio kaj Krakovo, kiuj disponas pri la plej riĉaj kolektoj. Krome estas prezentataj japanaj artaĵoj el la Naciaj Muzeoj en Poznano kaj Vroclavo kaj el la Palaco de la reĝo Johano la 3-a Sobieski el la varsovia Wilanów.

Jam en la 17-a kaj 18-a jarcentoj nederlandaj komercistoj importis el Japanio porcelanaĵojn, ĉefe blank-blue dekoritajn kaj porcelanaĵojn imari, ankaŭ elfaraĵojn el lako. La japana arto estis rekonita la apogeo  de rafiniteco kaj belo. Favoris tion en la 19-a jarcento la ekspozicioj de la japanaj arto kaj metiaĵoj en Londono kaj Parizo.  La plej fama pola amanto de la japana arto Feliks „Manggha” Jasieński dum sia estado en Parizo kolektis japanajn artaĵojn, kiujn li sekve donacis al la Nacia Muzeo en Krakovo. Tiu ĉi kolekto konsistante el ĉ. 6500 objektoj estas la plej riĉa en Pollando. En la ekspozicio estas prezentitaj ĉ. 150 el ĝiaj objektoj. Temas pri lignogravuraĵoj i.a. de Hokusai el la ciklo „Tridek ses bildoj de la monto Fuji”, bildoj de japanaj belulinoj aŭtoritaj de Kitagawa Utamaro, pejzaĝoj kaj naturbildoj de Utagawa Hiroshige, kelkaj pentraĵoj i.a. de unu el la plej elstaraj japanaj pentristoj Watanabe Seitei.  En la ekspozicio estas ankaŭ lignoskulptaĵoj kaj artaĵoj el  eburo, teksaĵoj.  La japana kolekto en la Nacia Muzeo en Varsovio estas pli modestaj kaj konsistas el du mil objektoj. En la palaco en Wilanów troviĝas kolekto inaŭgurita de grafo Stanisław Kostka Potocki riĉigata dum la tuta 19-a jarcento. Plimulto de la objektoj ornamas la palacajn internojn. En la ekspozicio eblas do prezenti nur du objektojn el ĉi tiu kolekto – vazon imari el la komenco de la 18-a jarcento kaj 17-jarcentan lakan skatolon. La ekspozicio organizita lige kun la 20-jariĝo de la Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha en Krakovo post Varsovio estos prezentita en Toruno kaj Vroclavo.

  El la elsendo 10.07.2015. Legas Tomek