La plej proksiman sabaton en la tuta lando okazos la laŭtlegado de la fama romano de Bolesław Prus „La Pupo”. Inaŭguros la legadon en Varsovio en la Saksa Ĝardeno la prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino. La legadon daŭrigos aktoroj, kiujn akompanos muziko de sep komponistoj aŭdiĝanta realtempe. La unuopaj  12 ĉapitroj de la romano, eblas elŝuti el la interreta paĝo de la kampanjo. Ĉiu persono, kiu  kunportos al la varsovia Saksa Ĝardeno propran ekzempleron de la romano ricevos porokazan memorstampon. La nacia legotago estis iniciatita antaŭ tri jaroj kun la celo popularigi la bazajn verkojn de la pola kulturo, firmigi senton de la nacia identeco kaj popularigi la kulturon de la parola lingvo en ĝiaj plej kremaj manifestiĝoj. Kun ĉiu jaro grandiĝas la nombro de la partoprenantoj de la kampanjo. Pasintjare la „Trilogio” de Henryk Sienkiewicz estis legita en pli ol 2 mil lokoj en Pollando: bibliotekoj, lernejoj, oficejoj, stacidomoj kaj sur la urbaj foriplacoj.

El la elsendo 04.09.2015. Legas Gabi