Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Aleksander Gierymski en la varsovia Nacia Muzeo

Ekde la 20-a de marto en Varsovio eblas rigardi ekspozicion dediĉitan al elstara pola realisto Aleksander Gierymski. Temas pri  ĉ. 120 pentraĵoj, 70 desegnaĵoj kaj preskaŭ 110 lignogravuraĵoj. La ekspozicio prezentas ankaŭ fotojn de modeloj pozintaj al la artisto. Per la ekspozicio de unu el la plej elstaraj polaj pentristoj el la 2-a duono de la 19-a jarcento la ĉefurba Nacia Muzeo revenas al la tradicio prezenti verkojn de artistoj el la varsovia medio. La ekspozicion akompanas ampleksa katalogo konsideranta ankaŭ la verkojn de Aleksander Gierymski perdiĝintajn dum la 2-a mondmilito.

El la elsendo 21.03.2014. Legas Milada

Malnovurbaj keloj en Varsovio

Lastatempe estis restaŭritaj la malnovurbaj keloj de la Malnovurba Kvartalo en Varsovio, kiu kiel la tuto troviĝas sur la listo de la monda kultur­heredaĵo de Unesko kiel ekzemplo de preskaŭ kompleksa rekonstruo. La rekonstruitaj malnovurbaj keloj estas nova atrakciaĵo por turistoj kaj fonto de konoj pri la pola ĉefurbo. Levita el la ruinoj post la 2-a mondmilito la Malnovurba Kvartalo estas la unusola ĉi-speca histori­atesto. En la lastaj jaroj dank’ al la eŭropuniaj fondusoj oni efektivigis multajn renovigajn laborojn en ĝia subterejo farante kelkajn arkeologiajn malkovrojn, kiuj rilatas al la plej malnova historio de Varsovio. Dank’ al la uniaj fondusoj kreiĝis ankaŭ Interpreta Centro disponanta pri mapo de vizitindaj objektoj, ofertanta ekspoziciojn kaj lokojn por kulturaj-edukaj eventoj, kiel spektakloj, koncertoj, labor­renkontoj, historilecjonoj.

El la elsendo 14.03.2014. Legas Tomek

Nova investaĵo en Łazienki-Parko en Varsovio

En la varsovia Łazienki-parko estas planata unu el la plej grandaj investaĵoj de pli ol 150 jaroj. Temos pri Ĝardeno de la 21-a jarcento kun la subtera ekspozicia salonego, kies surfaco egalos al 1800 kvadrataj metroj. Ĝi servos por tempaj ekspozicioj kaj estos unu el la plej interesaj arkitekturaj objektoj de la pola ĉefurbo. La projekto estis elektita voje de konkurso, en kiu venkis studio Mecanoo Internacional plus Nawrocki Arkitektoj el Katowice, Steven Delva kaj Michael van Gessel. La ekspozicia spaco konsistos el du pavilonoj, unu el ili estos lumigita de la taga lumo venanta tra la tegmentofenetroj. Pro la fakto, ke la pavilono troviĝos sub la ĝardena herbejo ĝi ne damaĝos la historian arkitekturon de la Parko harmoniante aliflanke kun la flaŭro de la parko. La parko estas situonta sur la surfaco, en kiu ĝis nun troviĝis malnovaj forcejoj.

El la elsendo 14.03.2014. Legas Tomek

Saloneto de la Bela Libro en Varsovio

Saloneto de la Bela Libro en Varsovio ofertas por rigardo aŭ aĉeto faksimilojn de la grandaj verkoj de la pola kaj monda literaturoj. Apud la unua eldono de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewczz  el 1834 jaro troviĝas sur ĝiaj bretoj tia raraĵo, kiel la Biblio de Gutenberg kune kun la kopio de valizo, en kiu ĝi  estis kaŝita dum la 2-a mondmilito. La pola originalo de la verko troviĝas en Pelplin – la norda Pollando. Troviĝas tie ankaŭ faksimilo de la epokfara verko de Nikolao Kopernik kopiita laŭ unu el 11 ekzempleroj de la originala verko troviĝantaj en Pollando. Krom majstraj faksimiloj de la plej gravaj libroj de la mondo la salono Belaj Libroj ofertas librojn laŭvorte belajn, t.e. ravajn pro siaj ledaj kovriloj aŭ manaj desegnaĵoj.  La salono aĉetas ankaŭ malnovajn libro­eldonojn, kiu ricevas tie epokajn aŭ arte prilabor­itajn kovrilojn. La kunlaborantaj kun la Salono de Bela Libro librobindistroj ofertas siajn servojn ankaŭ al privataj klientoj, kiuj povas veni tien kun propra libro aŭ familia fotoalbumo.

El la elsendo 04.03.2014. Legas Tomek

Pola Jaro en Turkio

La programon de la nunjare solenata en Turkio Pola Jaro konsistigos trarigardoj de la polaj filmoj, muzikkoncertoj, prezento de la plej nova arto kaj trarigardo de la turka arto en Pollando. La jaro ligiĝas kun la 600-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Ili estis starigitaj en 1414-a jaro, kiam sultano Mehmed la 1-a Çelebi akceptis la unuan polan diplomatian mision en la tiama ĉefurbo de la Otomana Imperio, Bursa. Oni ne forgesas, ke ĝi kiel la unusola lando en la epoko de la 18-jarcentaj dispartioj defendis la polan suverenecon atendante senditon el Leĥistano,  alivorte Pollando. La Polan Jaron en Turkio inaŭguros ekspozicio “Pollando-Turkio. 600 jaroj de la politikaj kaj kulturaj rilatoj”. Ĝi funkcios inter la 6-a de marto kaj la mezo de junio en Sakip Sabanci-Muzeo en Istambulo. Preskaŭ 400 eksponaĵoj, polaj kaj turkaj artverkoj devenas el 34 kultur­centroj de la tuta Pollando. En aparta maniero speguliĝos la rolo de Bursa kaj Krakovo kiel centroj de la politika vivo kaj kulturo. Bursa estos krome prezentita kiel centro produktanta kaj ekspetanta teksaĵojn, i.a. al Pollando. La ekspozicion akompanos film­prezentoj kaj prelegoj.

El la elsendo 28.02.2014. Legas Barbara

Pola libro distingita en Bologna Ragazzi Award

“Majn Alef Bejs”,  libro  kun ilustraĵoj de Urszula Palusińska kaj teksto de Jehousza Kamiński ricevis la ĉefan premion en la konkurso Bologna Ragazzi Award en la kategorio non-fiction. Bologna Ragazzi Award estas la plej prestiĝa distingo rilate la ilustraĵojn por infanlibroj, kiun organizas ĉiujare la Librofoiro por infanoj en Bolonjo. La internacia ĵurio pritaksas unuavice grafikajn kaj editorajn valorojn de publikaĵoj en kvin kategorioj: Fiction, Non Fiction, Opera Prima (por debutantoj,  novaj talentoj), New Horizons (libroj el la arabaj landoj, Suda Ameriko, Azio kaj Afriko) kaj en la kategorio Digital (aplikaĵoj). Polaj libroj regule estas dum la konkurso premiataj. La distingita nunjare pola libro „Majn Alef Bejs” ligas tradicion kun moderneco. Konsistigas ĝin jidaj rimaĵoj de juda verkisto Jehoshua Kamiński grafike ilustritaj de Urszula Palusińska. La polajn versiojn de la versaĵetoj aŭtoras Wojciech Wilczyk. Nunjare al BolognaRagazzi Award estis anoncitaj unu mil libroj el 42 landoj. La premioj estos enmanigitaj la 24-an de marto.

El la elsendo 28.02.2014. Legas Barbara

La 204-a naskiĝ­datreveno de Chopin

En la proksimaj tagoj pasas la 204-a naskiĝdatreveno de Frederiko Chopin, kvankam daŭre oni mencias du malsamajn datojn,  la 22-an de februaro kaj la 1-an de marto.

Jam morgaŭ, t.e. la 22-an de februaro estos inaŭgurita ekspozicio en la Muzeo de Frederiko Chopin en Varsovio „Diru dankon al Kolberg pro lia pena laboro. Oskar Kolberg: etnografo, muzikologo, „chopinologo”. Ekde la 1-a de marto samloke aldoniĝos ekspozicio de la plej interesaj plastikistaj laboraĵoj de infanoj kaj gejunuloj inspiritaj per la figuro de Frederiko Chopin. La 1-an de marto estos inaŭgurita ankaŭ aldona ekspozicio dediĉita al la popolaj instrumentoj sur la polaj teritorioj en la tempo de Freeriko Chopin. Ĝi funkcios en la naskiĝdomo de la komponisto en Żelazowa Wola, prezentante popolajn instrumentojn konatajn al Chopin el liaj pluraj vojaĝoj. Temos ankaŭ pri la plej karakterizaj kaj plej interesaj objektoj el la regionoj de li vizititaj eĉ se mallonge.

Okaze de la 204-a naskiĝdat­reveo de la komponisto okazos ankaŭ koncertoj. En Żelazowa Wola la 1-an de marto tagmeze koncertos Akiko Ebi, elstara japana pianistino, laŭreatino de la 5-a loko dum Chopin-konkurso en 1980, nun ĵurianino de plej gravaj muzikaj konkursoj en la mondo. Samtage en la varsovia  Nacia Filharmonio koncertos  vespere Yundi Li,  la venkinto de Chopin-Festivalo en 2000 kaj la laŭreato de speciala premio pro la plej bona plenumo de polonezo.

El la elsendo 21.02.2014. Legas Milada

Nova eldonaĵo pri la Nacia Muzeo en Varsovio

“La artveroj. La Nacia Muzeo en Varsovio” eldonita de Arkady estis elektita  en januaro la Libro de la Monato. La distingita de la Literatura Magazino LIBROJ albumo, en la unua jarduono de 2014 aperos anglalingve. Ĝi prezentas al la leganto krom verkoj de la pentroarto, skulptarto, desegnaĵo kaj grafiko ankaŭ artverkojn de la pola dezajno kaj fotoarto  proksimig­ante amplekson de la muzeaj kolektoj. Dum la prilaborado de la albumo la Muzeo reakiris kelkajn perditajn dum la lasta mondmilito verkojn. Ĝi aĉetis krome tre interesan portreton pentritan de Józef Mehoffer, kiun sendube eblas kalkuli al la trezoroj de la varsovia Nacia Muzeo. La 150-an jaron de sia ekzisto la ĉefurba Nacia Muzeo eniris kiel plur­segmenta institucio kolektanta, konservanta kaj disponig­anta artverkojn de multaj generacioj ekde la antikva epoko ĝis la nuntempo. Al aparte menciindaj apartenas kolektoj de la pola kaj eŭropa pentroarto, desegnaĵo, grafiko kaj artmetio. Ĝi fieras pri eksterordinare interesaj kolektoj de la malfru­mezepoka eklezia arto, de la antikva arto inkluzive de unikaj laŭ la monda skalo antikvaĵoj el la nubia katedralo en Faras. Menciindaj estas ĝiaj kabineto de numismataĵoj kaj medaloj, kaj artkolekto rilatanta al la Fora Oriento.

El la elsendo 14.02.2014. Legas Milada

Laŭvica rabita dummilite artverko revenis al Pollando

Komence de februaro en la pola konsulejo en Novjorko estis transdonita al Pollando la ŝtelita dum la 2-a mondmilito pentraĵo „Sankta Filipo baptas servon de la reĝino Kandaki” de la germana pentristo Johann Conrad Seekatz. Temas pri la 17-jarcenta pentraĵo sur la kupra lado kun motivo el la Nova Testamento. La pentraĵo ŝtelita plej verŝajne dum la Varsovia Insurekcio 1944 revenos al la Nacia Muzeo en Varsovio. Dum la solenaĵo la ĉeestanta kultur­ministro, Bogdan Zdrojewski memorigis, ke dum la 2-a mondmilito Pollando perdis grandegan parton de la kultura nacia heredaĵo. Laŭ lia pritakso el la muzeoj mem malaperis ĉ. 70 mil artverkojn. Pollando ne ĉesigos klopodojn por reakiri la ŝtelitajn dummilite aŭ perditajn kultur­trezorojn.

El la elsendo 14.02.2014. Legas Tomek

100-jariĝo de Andrzej Panufnik

Last­merkrede, t.e. la 5-an de februaro per koncerto en la londona Barbican Hall komenciĝis la solenaĵoj de la 100-a naskiĝ­datreveno de Andrzej Panufnik. La Londona Simfonia Orkestro sub la direkto de Michael Francis plenumis du liajn komponaĵojn – la 3-an Simfonion “Sinfonia Sacra” el 1963 kaj Lulkanton por 29 arĉ­instrumentoj kaj du harpoj el 1947. Panufnik plimulton de sia vivo pasigis en Britio. Lia “Sinfonia Sacra” komponita por la miljariĝo de la pola ŝtato enhavas citaĵojn el la plej malnova konserviĝ­inta religia pola kanto kaj poezia teksto “Dipatrino”, kiu en la Mezepoko rolis kiel –  laŭ nunaj konceptoj – ŝtata himno. Krome ĝi citas la favorpetan liturgian preĝon al Dipatrino. La Sinfonio Sacra entute emfazas la patriotajn kaj religiajn sentojn de komponisto.  En “Lulkanto” Panufnik kombinis siajn du tendencojn al eksperimentado kaj al tradicifideleco.

El la elsendo 07.02.2014. Legas Milada