Felietonoj
Sojle de la 14-a ekzistojaro de Pola retradio en Esperanto!
Ne senkaŭze en la komenco de nia hodiaŭa elsendo tostefekto. Akurate antaŭ 13 jaroj, la 15-an de februaro 2011 aŭdiĝis la unua E-programo de la Pola RetRadio el Varsovio. La unua ekster la kadro de la publika Pola Radio. En ĉi tiu periodo ni emisiis 1300 programojn kaj bonvenigas vin hodiaŭ en la 1301. Antaŭ du tagoj, la 13-an de februaro ni solenis la Mondan Tagon de Radio, kiu kreiĝis laŭ la iniciato de Hispanio unu jaron post la ekfunkcio de nia Pola RetRadio en Esperanto kaj en la nuna jaro ĝi estis solenita la 12-an fojon. Per la proklamo de ĉi tiu festo Unesko celis atentigi pri la signifo de radio kiel la monda komunikrimedo, same en la evolintaj landoj, kie la radiostacioj uzas novajn teknologiojn kiel ankaŭ en la disvolviĝantaj landoj, kie la radio stimulas la socian evoluon. Tio revalidigis la rolon de radio kiel komunikrimedo, kiu en la kunteksto de la elsendoj en la IL-Esperanto tiun rolon reliefe ludis ekde la komenco kaj daŭre ludas. Antaŭ 13 jaroj kun la subteno de multaj, de la plej fidelaj aŭskutantoj ni entreprenis la riskon savi kontraŭ la detruo kaj forgeso la tradicion de la tiam 52-jariĝinta profesia E-Redakcio en la publika radiostacio, en la pola radiofonio. Kun senduba fiero en la jaro, en kiu ni memorigos en aprilo la 65-jariĝon de la unua profesia E-radioelsendo ni povas konstati, ke dank’ al la radiokolegoj, kunlaborantoj, aŭskultantoj malnovaj kaj tute novaj tiun tradicion ni sukcesis gardi. En plimulto la bazan trunkon de nia redakcia skipo konsistigas malnovaj kolegoj el la E-redakcio de Pola Radio: redaktorino Milada Szwedo, kiu apaud mi estas unu el la plej malnovaj laborantoj de tiu ĉi E-Redakcio de Pola Radio, geredaktoroj Gabi Kosiarska kaj Maciej Jaskot, kiuj venis al la Redakcio sojle de la 2-milaj jaroj. Kelkaj iom paŭzas, sed ni kredas pri ilia reaktiviĝo. Krystyna Grochocka, komencis kunlabori en Pola RetRadio ĉ. 2012-a jaro. Multaj el vi sendube memoras la malovan verdkoloran aspekton de nia retejo, kiu aperis en 2013 dank’ al ŝia kunlaboro kaj nun dank’ al ŝi eblas sekvi la elsendojn pere de la jutuba kanalo. Ĉio ĉi ne estus ebla sen la tuja teknika helpo, kiun ni ricevis de kelkaj aktivaj aŭskultantoj kaj helpantoj kiel Simono Pejno kaj Saliĥ Zakirow. La plej fidela en ĉi tiu grupo evidentiĝis nia kanada aŭskultanto Bruce Crisp, kiu kun zorgo, sindediĉo kaj financa subteno, kaj ekde 2020 kiel la aŭtoro de nia nova retejo asistas nian ĉiutagan laboron. Dankon al ĉiuj kunlaborantaj, ĉiuj radioamikoj, kiuj riĉigis kaj riĉigas nian laboron, disvastigas ĝin. Dank’ al vi ĉiuj ni sukcesis daŭrigi. Eĉ pli, ni deziras pludaŭrigi, kun kelkaj modifoj, aparte se temas pri la kontribuantoj, se temas pri tiuj kiuj ŝatus lerni el niaj spertoj kiel fari la radion – jen aŭtore, jen traduke, jen koncepte, jen voĉkontribue. Kaj ni kalkulas ankaŭ je tiuj, kiuj ŝatus helpi al ni suflorante teknikajn plibonigojn, kiuj ŝatus kontribui al ni en pli efika promociado de niaj elsendoj, elsendoj kiuj el la Patruj’ de Esperanto diskonigas informojn pri la lulilo de nia lingvo, kaj samtempe multan atenton donas al la E-movado kaj E-komunumo en la tuta mondo.Tio estas gravaj defioj. Sed ni kalkulas je via helpo!
El la elsendo 15.02.2024. Legas Barbara – 05′ 37″
El la E-gazetaro_05.02.2024
Hodiaŭ la lokon de nia felietono pri koninda Pollando ni deziras destini por laŭvica kunfoliumado de la E-gazetoj, venintaj antaŭnelonge al la redakcio. Meze de januaro en nia redakcia poŝtkesto ektroviĝis la aŭtuna numero de „Israela Esperantisto” 2023. Granda surprizo, ĉar la lasta numero duobla veninta aŭtune kovris la duoblajn numerojn 174 – aŭtuno, vintro 2022 kaj 175 – printempo, somero 2023. Tiel la redakcio sukcesis forigi la malfruon. La ideo sendube sukcesa, ĉar kiel skribis – krom gratuli kaj danki – unu el la legantoj Luiza Carol, en ĉi tiu duobla numero 2023 ŝi trovis interesajn kaj pensigajn rakontojn kaj artikolojn, kelkajn spritajn humoraĵojn ŝi kundividis kun siaj familianoj. La fotoj pri la isreala kongreso ne sole revivigis rememorojn, sed kiel ŝi konfesas povas eventuale stimuli la scivolemon de ŝia nepo por la E-movado. Do sendube konfeso kompensanta la klopodojn de la redakcio. La aŭtuna numero de „Israela Esperantisto” estas ankaŭ provizita per multaj koloraj fotoj kaj retrorigardaj artikoloj al la somera periodo, Amri Wandel diivdas personajn impresojn pri la Torina UK en la unua loko. La revuo trovas lokon por aldone prezenti la kongresrezolucion kaj mesaĝon de UEA okaze de la pasintjara 26-a de julio. El sub la plumo de Amri Wandel venas laŭvive lia artikolo pri „Milito inter Israelo kaj Ĥamas”, al kiu ni jam aludis foliumante la trian numeron de „Kontakto”. Ekde la militekspodo pasas kvar monatoj kaj multo okazas sur ĉi tiu militfronto, kiu ne estingiĝas. Estas bone, ke la aŭtoro faras la rezervon „ke li ne ĉion kapablas priskribi objektive”. Nun ja ne temas sole pri tio, ke oni diru kiu kulpas, kiu provokis, sed kiel reagas la mondo; ĉiam pli urĝa fariĝas la demando pri la skalo de la viktimoj inter la civila loĝantaro, aparte palestina. Alia loko, kiu daŭre enzorgigas la mondon estas la rusa-ukraina milito. Ne rekte pri ĝi ni legas en ĉi tiu numero de „Israela Esperantisto” kiom per kontribuoj de ukrainaj aŭtoroj, kio pruvas ke malgraŭ la milito ili kapablas sin retrovi en la kuranta esperantista vivo. Nina Daniljuk raportas pri sia partopreno en la itala ILEI kaj TEJO kongresoj, en kiu ŝi i.a. prelegis pri E-instruado en Ukrainio laŭ historia aspekto, kaj ankaŭ prezentis la ukrainan lingvon en la lingva festivalo, alia partoprenanto proponis eĉ kvar variajn prelegojn dum ĉi tiu kongresoj pri Ukrainio. Kiel skribas Nina Daniljuk „Multaj partoprenantoj demandis pri la situacio en nia lando, subtenis nian batalon. Mi ricevis mondonacojn por nia armeo de koreaj esperantistoj kaj de unu rusino, kiujn mi transois al teritoria brigado de Volino, kie militservas mia frato” – fino de la citaĵo. Kvankam la milito en Ukrainio daŭras evidentiĝis ke ukrainaj esperantistoj sukcesis organizi E-renkontiĝon en la okcidenta Ukrainio „Orest Kuzma-tagoj”, dum kiu unu el la tagoj Tago de Kolomeo okazis kun la partopreno de plurnombra ekstera publiko. Dank’ al Petro Polivoda la leganto ricevas multajn interesajn historiajn detalojn pri la tiea E-movado. Fine Tetiana Kolomijec felietonas pri malofta planto volemio nobla, kiu malgraŭ la milito riĉigis la kolekton de la 185-jara Botanika Ĝardeno en Kijevo kaj kiel en ĉi tiu aveturo helpis la aŭstralia ambasadoro en Ukrainio. La riĉevhavan aŭtutnan numeron de „Israela Esperantisto” fermas literatura suplemento. Eblas lege pluki kaj ĝui. Iom alian politikon intimi kun la E-literaturo proponas „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo. En ĝia januara numero 2024, krom movadaj kaj organizaj aktualaj informoj, ni trovas ankaŭ recenzojn de Mizro Iwaya kaj Sibayama Zyun’iti pri la legita en la 130-a legokunsido libro „Arne, la ĉefido” de Leif Nordenstorm. Tio estas konstanta kaj imitinda praktiko, ke partoprenantoj de la legosalono poste dividas siajn pripensojn skribe pri legitaĵo en la revuo. Sed fine de januaro la redakcion atingis alia reta periodaĵo, pli periodaĵoj dediĉitaj al la E-literaturo. La unua estas la konata al multaj „Penseo”, monata Belarta Revuo en Esperanto, redaktata de Vejdo. Ĝia 16-paĝa 388 numero el 2024 kun poezio kaj prozo, ne sole originala, sed ankaŭ tradukita ŝajnas mizera, kompare kun la veninta preskaŭ 140-a paĝa unua numero de „Beletra Edeno” neregula beletra revuo, kiu la unuan fojon aperas en februaro 2024. En la debutaj vortoj la redaktoro, la sama Vejdo anoncas: „Ĉe la komenco de redaktado mi serĉis surrete informojn pri la iamaj kaj nunaj Esperantaj revuoj kaj ties redaktoroj, precipe pri beletraj revuoj. Mi trovis, ke ili estis kaj estas famaj esperantistoj, kiaj Szilágyi, Kalocsay, Auld, Camacho k.a. Kiam mi trafis tiujn nomojn, mi tuj falis en dubojn. Ĉu mi kapablus redakti beletran revuon kiel tiuj famuloj? Ĉu mi estas tro ambicia arogi al mi famon de talentulo? Sed konsiderante mian multjaran sperton en redaktado de Penseo, mi sentis, ke memfidemo eksvarmas en mian koron. Kvankam Penseo ne estas grandformata revuo, ĝi postulas samajn redaktajn teknikojn kiel aliaj famaj Esperantaj revuoj. La nura diferenco estas ke ili posedas skipon de redaktoroj kaj multe da aŭtoroj, dum mankas al ni tiuj avantaĝoj. Tamen – daŭrigas la redaktoro – ni povos disvolvi nian potencialon por havigi al ni propran skipon kaj inviti aŭtorojn. Nuntempe, provizore, ni kuraĝigas nin mem elhaki la vojon kaj forbalai ĉiujn barojn sur la vojo. Ni ekis kaj ni fine sukcesas. Beletra Edeno premieras kun iom pli ol 130 paĝoj, espereble ĝis 140 paĝoj en venontaj numeroj. La spaco jam sufiĉas enteni pli aŭ malpli longajn verkojn de dekkelkaj aŭtoroj. Iom post iom kolektiĝos ĉi tie aŭtoroj pere de nia penego varbi el diversaj landoj. Kaj en tiu ĉi numero de Beletra Edeno videblas diversaj ĝenroj de literaturo, kiuj atingas la minimuman normon de beletra literaturo. Eble iuj asertas, ke Beletra Edeno ne daŭros longe pro manko de kontribuoj. Kiom “longe”? Cent jarojn? Mi vere ne certas pri ĝia longviveco. Mi nur esperas, – substrekas la redaktoro – ke ĝi sane kresku kaj bone servu al la Esperanta popolo. Longviveco ne gravas, sed efika ekzistado. Mi deziras, ke nia Beletra Edeno pli longe vivu sub subteno de niaj legantoj kaj aŭtoroj” – fino de la citaĵo. Kaj tion ni sincere deziras al „Beletra Edeno” kaj ĝia redaktoro, Vejdo!
El la elsendo 05.02.2024. Legas Barbara – 09′ 42″
Koninda polo – Michał Boym
Antaŭnelonge ni informis pri restaŭro de la figuro de Kristo por Boym-kapelo en Lvovo. Tiu ĉi historia manierisma tombokapelo de Boim-familio estis fondita de veninta el Hungario György Boym, komercisto kaj urbokonsilisto, sekretario de reĝo Stefan Batory. Edziĝinte al Jadwiga Niżniowska li eniris en la medion de riĉaj burĝoj kaj urbokonsilantoj de Lvovo. Hodiaŭ tamen ni deziras proksimigi al vi alian membron de ĉi tiu fama pola familio,nome lian nepon Michał Boym. Tiu unu el la plej elstaraj polaj mondvojaĝantoj, sciencisto, diplomato,misiisto, kiu kiel la unua eŭropano signis sur la mapo Pekinon, komplekse priskribis Ĉinion kaj ĝis hodiaŭ liajn prilaboraĵojn utiligas sciencistoj en la tuta mondo en Pollando estas tamen preskaŭ tute forgesita. Oni ne memoras, ke tiu fidela patrioto, ĉiam akcentanta sian polecon ĉiujn siajn sciencajn disertaĵojn kaj leterojn signis per la subskribo „Michał Boym, polo”. Michał Boym naskiĝis en 1612 en Lvovo en la familio de la kortega kuracisto de reĝo Sigismundo la 3-a Vasa. Kiel 14-jarulo pro grava malsano li ĵuris, ke se li resaniĝos li dediĉos sian vivon al misiista laboro. Tiel en 1631 Michał Boym eniris en Lvovo jezuitan kolegion, kion sekvis filozofiaj, teologiaj kaj pedagogiaj studoj preparantaj lin al misiista laboro en la Fora Oriento. Kiel jam pastrigita monako tra Romo – kie li ricevis benon de papo Urbano la 8-a – tra Lisbono kune kun grupeto de aliaj pastroj li direktis sin al Makao. Jam dum ĉi tiu vojo el Eŭropo Orienten manifestiĝis eksterordinaraj observaj kaj desegnistaj talentoj de pastro Boym. La vojo kondukis ĉirkaŭ Afriko kaj Hindio kaj jam el ĝi li sendis al Romo priskribon de Kafraria, la tiama Mozambiko kun desegnaĵoj de la loka faŭno kaj flaŭro. En Makao Michał Boym dum du jaroj intense studis la ĉinan lingvon kaj kutimojn, ĉinan medicinon. Post tio en 1643 li estis direktita de la jezuita ordeno al la ĉina insulo Haynan, kiun kiel la unua eŭropano li detale priskribis. Liaj ampleksaj kaj ĝisfundaj esploroj entute fruktis per pluraj verkoj pri la ĉina medicino, farmacio, filozofio, kutimoj kaj de ĉinaj loĝantoj. Unu el liaj plej gravaj verkoj estis „Flora Sinesis”, la unua en la historio atlaso de ĉina flaŭro, kiu ankoraŭ estis dum lia vivo eldonita en Vieno. Krom ĝi Michał Boym aŭtoris i.a. alian verkon “Specimen medicinae Sinicae”, kiu priskribas la sekretojn de la ĉina medicino, prezentas al la leganto akupunkturon aŭ la diagnozadon helpe de pulso. Krome li priskribis pli ol 200 kuracilojn. Tio estas kaŭzo de rekono, kiun Michał Boym ĝuas en Ĉinio, kion konfirmas la fakto ke ĝuste en Ĉinio kiel la unusola lando ĝis nun estis eldonis ĉiuj liaj verkoj. Kaj ja al ili apartenas ankaŭ lia „Ĉina Atlaso”, non troviĝanta en la Vatikana Biblioteko. Per 18 kartonoj Boym signis la ĉefajn ĉinaj riverojn, lagojn kaj urbojn, kaj eĉ la plej gravajn minejojn de la naturaj ercoj. Dank’ al ĉiuj ĉi precizaj priskriboj, dank’ al provizo de skizoj kaj mapoj per nomoj en la ĉinaj ideogramoj la 17-jarcentaj eŭropanoj kaj iliaj sekvuloj pli bone konatiĝis kun Ĉinio en maniero science strukturita. Cetere ankaŭ dank’ al li konfirmiĝis la legendeca ĝis tiam informo, ke en la 8-a jarcento en Ĉinio ekzistis la unua en ĉi tiu lando kristana fluo, nestorianismo. Pastro Michał Boym persone vojaĝis al Xi’An en la provinco Shaanxi, kie en 1625 estis malkovrita mistera steleo kun surskriboj en la lingvoj ĉina kaj siria, kiuj priskriis la historion de nestorianoj. Boym faris ĝian skrizon kaj tradukon de la teksto el la ĉina en latinon, kio estis la unua ĉi-rilata materia pruvo. Al la plej grandaj meritoj de Michał Boym kalkuliĝas tio, ke li definitive konfirmis, ke diversaj nomoj de Ĉinio aplikataj de Marco Polo kaj aliaj mondvojaĝanoj pli frue rilatantaj kun Ĉinio efektive koncernas la saman landon. Ke la Korea Duoinsulo ne estas insulo, kiel oni pli frue asertis k.s. Post la konkero de Haynan fare de manĉuroj en 1647 Michał Boym kiel misiito iris al Tonkin. Sed jam du jarojn poste li estis direktita al la kortego de imperiestro Yongli, la lasta reganto el la dinastio Ming. Tio ne estis facila periodo, la lando dronis en la interna milito, kio kuraĝis la atakemon de manĉuroj. Komence Yongli helpe de portugaloj repuŝis ilin, sed la loniĝanta krizo malhepis al portugaloj en iliaj komercaj interesoj. Ilia subteno estis malkreskanta. La Ming-kortego ĉiel do klopodis reakiri ilian subtenon kaj samtempe firmigi sian povon. Kiel unu el la rimedoj estis kristanigo de la imperiestra kortego, en kiu jam iuj membroj de la imperiestra familio agnoskis sin katolikoj. Yongli mem ne konvertiĝinte tamen esperis akiri subtenon de Romo kaj de la kristana Eŭropo. Necesis tamen diplomatiaj klopodoj kaj la rilata misio al Vatikano. Kiel komisiito estis elektita Michał Boym. Tiel li fariĝis la lasta sendito de la lasta indiĝena ĉina dinastio deriviĝanta el la popolo Han. Pastro Michał Boym kune kun Andrzej Czeng, ĉina kristano elektita flanke de Ming-kortego kiel lia akompananto, laŭ la kontineta vojo atingis Smyrna (nun Izmiro en Turkio), de kie marvoje tra Venecio ili atingis Vatikanon. La misio celis peti la kristanan mondon pri helpo por la kristana kortego de Ĉina Imperio kontraŭ la invado de paganaj manĉuroj. Tiun helpon Vatikano rifuzis. Papo Aleksandro la 7-a benis Michał Boym por la revenvojo certigante lin kaj ĉinan kortegon pri siaj preĝoj. Revenvoje Boym haltis ankoraŭ en Lisbono kaj renkontiĝinte kun la portugala reĝo Johno la 4-a li efektive ricevis promeson de militista helpo por Ĉinio. Sed la reveno evidentiĝis pli danĝera ol la unuan fojon. Atinginte Goa Boym ricevis leteron de jezuita superulo en Makao kun la informo, ke la situacio de imperiestro Yongli estas katastrofeca kaj li perdas la povon. Oni malkonsilis la revenon al Ĉinio. Pastro Michał Boym ne observis tamen tiun sugeston decidinte alkonduki sian mision – kiel ĝia lojala membro – ĝis la fino. Li planis atingi la imperiestron Yongli tra Tonkin, sed la kondiĉoj estis tre malfacilaj pro la veteraj kondiĉoj kaj ribelemo de superŝticaj maristoj. Tio ne malkuraĝigis pastron Boym, kiu daŭrigis la malfacilan revenon. Iuj fontoj sciigas, ke li ne sukcesis revidi la imperiestron. La aliaj, ke tio okazis komence de 1659, kiam Yongli ĝuis momentan venkon super manĉuroj, baldaŭ tamen estis tutece venkita kaj fuĝis al la najbara Pegu. Michał Boym, uzanta en Ĉinio la nomon Mi-ko Cze-juen finis sian teran vivovojon en aŭgusto de la sama jaro do antaŭ 365 jaroj, onidire pro elĉerpiĝo kaj zorgoj. Lia tomboloko ne estas konata. Por longe forgesiĝis la memoro pri misiisto, diplomato ĉiuflanka etnografo, kulturhistoriisto, malkovrinto, botanikisto aŭtoro de multaj bazaj verkoj, korektantaj misinformojn pri Ĉinio kreiĝintajn post la ekspedicio de Marco Polo.
El la elsendo 25.01.2024. Legas Barbara – 10′ 23″
El la E-gazetaro_20.01.2024
La komencaj tagoj kaj semajnoj de la Nova Jaro estu – ankaŭ en la kazo de nia Redakcio – bona okazo reveni al bonaj programtradicioj, al kiuj apartenis la kunfoliumado de la venantaj al la Redakcio E-gazetoj. Eĉ se temas pri ĉiam malpli la presitaj revuoj tiu ĉi decido ne estas lastmomenta, kaj aldone spronis ĝin laboro de energia redaktorino de la revuo „Kontakto”. Nelonge post la fb-a informo, ke Karina Oliveira transprenas la redaktoran oficon en duomonata socikultura revuo de TEJO nian redakcion atigis ŝia unua numero, cetere entute la 1-a numero de 2023, komence de novembro. La 2-a numero 2023 atingis nin la 3-an de decembro kaj la 3-a jam estas kun ni ekde la 2-a de janurao 2024. Nur antaŭ kelkaj tagoj ni eksciis el fb-o, ke finpretiĝas la 4-a pasintjara numero. Admirinda laborstreĉo, sed ne nur ĝi meritas gratulojn, sed ankaŭ la enhavo. En la 1-a numero aparte mi ŝatis la redaktoran artikolon dediĉitan al la 60-jariĝo de „Kontakto” kaj memorigon de iuj momentoj el ĝia historio. Ili gravas ne sole por ĝeneralaj konoj, sed ankaŭ por la firmigado ĉe novaj generacioj de identecosento kun la ĝenerala E-komunumo pere de iamaj junuloj, nun la dojenoj de la E-movado kiel Humphrey Tonkin, la unua redaktoro, kiun citas la redaktoriono. Li nome „difinis tiom klare kia estu „Kontakto” ke oni simple devas jardekon post jardeko, reveni al tiu unua numero (de „Kontakto”) kaj memori, kiel entute la tiamaj junuloj de 1963 kreis la revuon”. Nu, en ĉi tiu unua numero iom surpizis min relative multaj kontribuoj – amasiĝintaj en ĝia dua parto – ligitaj kun la E-movado: Bobelarto, E-kantoj dum la nederlanda IJK-2022, la NASK-a sperto, la raporto pri IJK 2023, Junulara programo dum UK 2023, Dum IJK… La surprizo ja venis el la iama kutimo, ke „Kontakto” mem pri la movadaj aferoj ne aparte okupiĝas. Sed mi estu justa, multas aliaj interesaj ekstermovadaj kontribuoj, inkluzive de la malnovaj rubrikoj aŭtorataj de Viktoro Solé kaj István Ertl. Mi aparte ŝatus atentigi pri la intervjuo kiun Karina Oliveira faris kun Soraya Alvarez, argentina esperantistno, kiu naskiĝis sen maldekstra brako, kaj tiu fakto estas la okazo proksimigi gravan socian problemon, kiun homoj sen handikapo ne ĉiam rimarkas. Mi citu mallonge el ŝia lasta respondo je la demando de la redaktorino „Kion vi pensas, ke povus esti pli bona en la socio ĝenerale por ke la personoj ne juĝu iun nur laŭ la fizika aspekto de tiu persono?”. Soraya Alvarez respondas i.a. „Mi opinias, ke por ne juĝi iun laŭ la fizika aspekto de tiu persono estas necese kompreni, ke same kiel estas normale vidi homojn kun diversaj haŭtkoloroj, altecoj, hararkoloroj ankaŭ ekzistas homoj kun vere malsama fizika aspekto kaj tio normalas. Mi pernsas, ke unu grava afero estas kompreni, ke ni povas pensi kaj decidi pri ni mem same kiel aliaj homoj. […] Oni devas kompreni ke ni estas parto de la socio kaj ke ni rajtas elekti kiel ni volas vivi aŭ kion fari same kiel aliaj homoj faras”, fino de la citaĵo. Jen la mesaĝo por ni kaj pere de ni meaĝo portebla en niajn mediojn. Kun aparta scivolemo kaj ja ankaŭ plezuro mi ekfoliumus la 2-an numeron de „Kontakto” 2023, kiu kiel la ĉeftemon elektis podkastojn. En ilian historion kaj aparte en la historion kaj nunon de E-podkastoj kaj podkastado enkondukas Tobiasz Kubisowski, kvankam iom ne tute prave skribante pri podkasto, kiel moderna radioelsendo, sed ja tute prave dirante pri podkastoj, kiel retaj sonelsendoj, aŭskulteblaj en ajna momento. Reliefe tion proksimigas la enkonduka intervjuo de la redaktorino kun la teamo de la podkasto „Usone Persone” kiu triope (Brandon Sowers, Rafa Nogueras, kaj Hans Beklin) renkontiĝas por trakti anticipe difintajn temojn. Ankaŭ en ĉi tiu numero de „Kontakto” estas kelkaj E-movadtemaj kontribuoj, min tamen aparte kaptis la nova nemovaduma rubriko „Scivolemo kun Kontakto” de Frank van Hertrooij, kiu amplekse traktas la demandon „Kio estas ĥemio al vi? Ĉu kaŭzo aŭ solvo”. Mi diras pri „la nova rubriko”, ĉar lia laŭvica amleksa – same interesa – felietono troviĝas en la 3-a numero de „Kontakto”, kiu atingis min jarkomence. Ĉi-foje pri „Kolora fenestro al la nanomondo”. En la 3-an numeron enkondukas la artikolo de Alvaro Motta el Brazilo, kiu prokismigas al la leganto la brazilan leĝon „La Tempa Marko” celitan kontraŭ indiĝenajn popolojn, kaj – kiel li eksplikas – „unu el la problemoj de tiu leĝo estas, ke ĝi ne konsideras iamajn forpelojn de kelkaj indiĝenaj popoloj” avantaĝe al grandbienuloj, entreprenantoj, orministoj. Forpelojn de indiĝenoj ĝis 1988. Tiun skuan en sia emfazo tekston akompanas traduko de Fernano Maia pri subtila fedeno inter skriba kaj parola tradicio, kiu aldone prilumas la indiĝenan problmeon en Brazilo. Ne nur ĉi tiu teksto rilatas al la teritoriavido de unuj kontraŭ la aliaj. En ĉi tiu numero la redaktorino donas la parolon al Amri Wandel kaj lia – juda – starpunkto pri la daŭranta milito inter Israelo kaj Hamas, atentigante ke ŝi ne trovis kontribuonton por prezenti la aferon el la palestina vidpunkto. Mi esperas tamen, ke estonte ni konatiĝos kun tia starpunkto des pli, ke tio, kio okazas en kaj ĉirkaŭ Gazo ne havas maleskalan tendencon. En la 3-a numero de „Kontakto” la ĉefkontribuantoj de la numero estas brazilanoj. Ana Riberio el Brazilo de kelkaj jaroj loĝanta en Eŭropo prezentas sian starpunkton „Kiel malsame oni spertas Esperantujon en malsamaj mondopartoj”. Alia brazila kontribuanto Ilvero Almejdo koncentriĝas en la movada rubrkriko pri laboroj de TEJO-komitato kaj la 10-a TAKE en Fortalezo. Ĉuj ĉi numeroj enhavas kontribuojn de Jonas Marx pri elektronikaj ludoj, de Stela Besenyei-Merger pri Bobelarto, krome en la lastaj du numeroj ni trovas artikolojn pri Litovio, la lando de la nunjara IJK. Sendube Karina Oliveira meritas niajn gratulojn pro la leginda, ritme reaperinta „Kontakto”, kiu sendube interesos junulojn ne nur en TEJO-aĝo. Estas interese sekvi ŝian redaktoran evoluon, kaj se mi ion kritikus, eble kelkajn testojn, en kiuj foresto de interpunkcia komo, iom ĝenas dum la legado. Por ne koncentriĝi sole pri „Kontakto” permesu ke el inter revuoj, kiuj troviĝas hodiaŭ apud mia komputilo mi elektu la delonge ne ricevitan paperan „Esperantolehti”, ĝian 5-an de numeron de 2023, kiun ni ricevis ankoraŭ fine de la pasinta jaro. Malfermas ĝin la enkonduka felieno de AEF-prezidanto Juha Metsäkallas. La titolo „La „dua” vintro de milito” estas emfaza kaj pruvas, ke pri mondskalaj problemoj E-parolantoj mem ne hezitas preni la parolon. La redaktoro skribas i.a. „Rusio atakis Ukrainion jam en 2014, do fakte jam temas pri la deka vintro de milito, sed dum la unaj ok ni ne vere reagis. Nur la nuna, pli ampleksa atako vekis nin. La atako estas klare nigra-blaka en sia aranĝo. Rusio kondukas agresmiliton, kiuj ĉiam estas senrajtaj […] Rusio devas sperti „deputinĝon”, kie la kulpoj estas juĝataj. Juha Metsäkallas daŭrigas. „La konflikto inter Isrealo kaj la paletinanoj daŭras ekde 1948. […] Kiel solvi tiun konflikton certe estas malfacile. Dum la pasanta fazo multaj ofte atentigas pri la rajto de Israelo defendi sin. Kompreneble tio pravas, sed al la palestinanoj ankaŭ apartenas simila rajto. Isrealo jam longe sekvas la doktrinon de masiva kontraŭatako, laŭ kiu oni renkontas ĉiun agreson per troa uzo de forto. Kvankam novaĵoj pri la amasaj seksperfortoj kaj mutiladoj faritaj de Hamaso al isrealaj civitanoj estas ŝokaj, ili neniel pravigas la masivan murdadon de palestinaj civitanoj. Mi ne estas eksperto pri militaj krimoj, sed mi demandas min, ĉu ne la mortigo de oli ol 18 mil civiluloj (la numero anoncita de la ministrejo de la sano en Gazo ĉe la momento de skribado) pro mortigo de pli ol 1200 konstituas ian militan krimon. […] Bedaŭrinde – skribas la aŭtoro sekve – estas pliaj armilaj konfliktoj. En decembro 2010 komenciĝis la t.n. arabaj printempoj, kiam homoj de kelkaj arabaj landoj komencis postuli demokration kaj pli bonan registaron. La rezultoj varias inter la landoj. Ie oni iel sukcesis, sed ekzemple Libio kaj Sirio falis en cirklon de perforto, kiu cirklo daŭras jam jarojn kaj el kiu ŝajnas ne ekzistas facila eliro. Verŝajne preskaŭ neniu notis – daŭrigas la redaktoro – la denove flamiĝintan sudanan internan militon en aprilo. […]Kompreneble ĉiu konflikto estas malsimila laŭ siaj kialoj, aranĝo kaj viktimoj. […] Ĉiu konflikto ja estas solvigebla, se nur la partioj kapablas sidi ĉe la sama negocitablo kaj se la nedemokratiaj gvidantoj komprenas, ke ilia tempo forpasis”. Fino de la citaĵo, ampleksaj citaĵoj, nepre enpensigaj, espereble komprenebalaj ne sole por finnaj esperantistoj. Ĉiu ti numero de la dulingva – kiel ĉiam – „Esperantolehti” en plimulto estas dediĉita al la movadaj demandoj, kiel apermaniero de la revuo en 2024, interesaj lokaj informoj, inter kiuj kun scivolemo ni ekscias, ke en Taivalkoski kreiĝis memorĉambro pri la milita tempo, en kiu inter aliaj memoraĵoj, estas spektebla la E-lingvo filmo de Roman Dorzyński „La reveno al Finnlando”, ke dank’ al la asocia stipendio, ĝia estrarano diplomitiĝis pri gvidado kaj administrado kaj nun per siaj profesiaj konoj al la asocio helpas. Oni amplekse informas pri la martaj Vintraj Tagoj kaj Jarkunveno. La legantoj ekscias detalojn pri la oficialigo de la radiko finn- fare de la Akademio kaj pri la kreiĝinta konversacia medicinista vortaro Finna-Esperanta-Ukraina. Por nia redakcio aparte kortuŝa estas paĝoj (bedaŭrinde finnalingvaj) dediĉitaj al nia fidela, siatempe tre aktiva aŭskultantino Terttu Tynynelä forpasinta en la pasintjara oktobro. Foto de ŝia ridetanta vizaĝo restas en nia redakcia memoro kaj multajn rememorojn spronas.
El la elsendo 20.01.2024. Legas Barbara – 14′ 17″
Koninda Pollando: Łańcut
Kvankam ni jam kelkfoje invitis vin gesinjoroj al la sud-orienta Pollando, por viziti diversajn interesajn lokojn neniam ankoraŭ ni vizitis unikan perlon de ĉi tiu regiono, la urbon Łańcut, prefere ĝian palacan-parkan komplekson. La plej malnova historio de Łańcut estas malfacile difinebla, sed la arkeologiaj esploroj konfirmas, ke jam antaŭ 4 mil jaroj antaŭ Kristo la regiono estis enloĝata. Sed mankas informoj ankaŭ pri pli posta historio, ekzemple la origino de la urbo. La unua dokumento el la 1387-a jaro estas la papa buleo konfidanta al la dominikanaj monakoj en Łańcut la misiajn taskojn en la Orientslavujo. Tamen 4 jarojn poste la urbo Łańcut aperas en lokiga dokumento de la vilaĝo Langenau, kien estis venigitaj germanaj setliĝontoj el la bavara Landshut, kiuj en la daŭro de jarcentoj fandiĝis kun la loĝantaj tie poloj. Tiuperiode en Łańcut troviĝis jam ligna preĝejo dediĉita al sankta Barbara kaj laŭ ekleziaj dokumentoj kun ĝi ligiĝas la komenco de la paroĥo kaj atribuo de la urborajtoj fare de la pola reĝo Kazimiro la Granda. La unua posedanto de la urbo estis Otton el Pilcza-Pilecki, laŭblazone Topór. Łańcut estis la posedaĵo de lia familio preskaŭ ĝis la 16-a jarcento. Poste ĝi estis pasanta pro la familiaj ligoj el la manoj de unu al la alia polaj magnataj familioj. Kun la historio de la urbo firme ligiĝas la nomoj de tiaj polaj grandsinjoroj kiel Stadnicki, Lubomirski kaj Potocki. En la periodo de siaj unuaj posedantoj, la familio Pilecki, Łańcut situante ĉe grava komerca itinero floris. Jam en la 1406-a la tiej teksistaj gildoaspirantoj ricevis statuton, kies sigelo prezentas sanktan Mikaelon pereiganta la drakon. Ĝis hodiaŭ tiu bildo troviĝas en la urboblazono. La prestiĝon de Łańcut altigadis kaj pri ĝi atestis plurfojaj vizitoj de reĝoj kaj altranguloj, kiel la reĝoj Kazimiro la Wielki, Vladislavo Jagello, Sigismundo la Luksemburga, Sigismundo la Maljuna. Pro sia situo la urbo spertis tempoestecan historion estante multfoje prirabata kaj bruligata de balkanaj triboj, tataroj, tramarŝantaj soldattrupoj. Kiam Łańcut fariĝis la posedaĵo de la magnata Potocki-familio komence de la 19-a jarcento la urbo komencis leviĝi el la kadukiĝo. La membroj de tiu magnata familio spronis la ekonomian kaj konstruan elanon. En Łańcut komencis funkcii vodkoproduktejo, fabriko de likvoroj kaj fajnaj alkoholaĵoj, sukerfabrikoj, staplejoj. La urboevoluon aldone spronis la funkciigo de la fervoja linio inter Krakovo kaj Lvovo. En la intermilita periodo ĝi perdis iom sian evoluelanon fariĝante tipa provinca urbeto. Tamen ambaŭ mondmilitoj mirakle ne multe damaĝis Łańcut, kaj ĝia dinamika evoluo denove okazis post la 2-a mondmilito. Estis en Łańcut elkonstruita tiam urba akvoreto, plukonstruiĝis kanaliza infrastrukturo, kreiĝis novaj laborestabloj, kulturaj kaj klerigaj objektoj. Dank’ al tio Łańcut komencis plenumi la rolon de la loka administra kaj ekonomia centro. Kreskis ĝia turisma kaj kultura signifo ne nur en la loka, sed ankaŭ tutlanda skalo. Ĝis nun nenion apartan mi diris pri eksterordinara atrakciaĵo de Łańcut, kiu estas la tiea kastelo, unu el la plej belaj aristokrataj rezidejoj en Pollando, fama pro siaj loĝejaj internoj kaj enorma interesa kolekto de ĉevalĉaroj. La palaca komplekso estas ĉirkaŭita per malnova pritoreska anglastila parko, en kiu multas pavilonoj kaj mastrumkonstruaĵoj ligitaj kun la iama ĉiutaga vivo de la rezidejo. La nuna kastelo estis konstruita laŭ la komisio de Stanislaw Lubomirski en la mezo de la 17-a jarcento. Temis pri la moda tiam palaca fortikaĵo konsistanta el la magnata rezidejo kun bastionaj turoj angule de la defendomuro. En la dua duono de la 18-a jarcento la laŭvica posedantino de Łańcut, Izabella Lubomirska familie Czartoryska transformis la fortreson en palacan-parkan komplekson. La plej gravaj ŝanĝoj koncernis la aranĝon kaj ekipon de la kastelo, kiuj estis adaptitaj al la aktuala tiam modo. La palacon plenigis multegaj artverkoj. Fine de la 18-a jarcento en la rezidejo de Łańcut floris vivo muzika kaj teatra, multis elstaraj gastoj. Post kelkjara malpli favora periodo, kiam la posedantoj ne ofte gastis en la palaco ĝi fariĝis la posedaĵo de laŭvica familiano Roman Potocki. Li kun sia edzino Elizabeta, familie Radziwiłł revenigis al ĝi iaman brilon. Oni ne sole rekonstruis, sed ankaŭ alikonstruis ĝin kaj tiuj renovigaj laboroj okazis ĉiuetaĝe. Krome oni instalis en la palaco la akvoprovizajn aranĝaĵon , la kanalizan sistemon, al la palaco estis alkondukita elektro. Tiam kreiĝis la plejmulto de la ĝis hodiaŭ funkciantaj internoj. Denove la palaca-parka komplekso de Łańcut akiris la renomon de unu el la plej luksaj rezidejoj de la kontinenta Eŭropo. Ofte gastis en ĝi arkiprinco Rudolf kaj Francisko-Ferdinando. Ofte gastis tie reprezentantoj de fremdaj aristokrataj familioj kaj konataj diplomatoj. Komence de la 20-a jarcento la rezidejo en Łańcut okupis laŭ sia grandeco la 5-an lokon en Pollando. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento oni modernigis la centran hejtadon kaj en la subterejo aranĝis Banejon. Fine de la milito en la 1944-a jaro Potocki devis forlasi Łańcut kaj elmigris al Svislando. La reĝimaj transformiĝoj malebligis lian revenon kaj li mortis en elmigrejo. Kiel dirite preskaŭ ne damaĝita dum la militagadoj la palaca komplekso, la palacaj internoj de Łańcut kalkuliĝas al la plej belaj en Pollando. La la plej malnovaj internoj devenas el la 40-aj jaroj de la 16-a jarcento, kvankam evidente ne en origina formo. Relative multnombraj estas salonoj el la 18-a jarcento, sed la plej reprezentaj kreiĝis ĉirkaŭ la 1800-a jaro. Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis aranĝitaj multaj interesaj internoj, el kiuj pli multo konserviĝis ĝis nun. Al la plej interesaj apartenas Biblioteko, Angula Salonego, Manĝejo super la Pordo kaj multaj banĉambroj. La internoj kaŝas plurajn artverkojn el la iamaj kolektoj, la postmilitajn akiraĵojn kaj deponaĵojn el aliaj muzeoj. La plej malnovaj konsistigas parton de kolekto kreata de princino Lubomirska kaj en Łańcut aperis en la 2-a duono de la 18-a jarcento. Temis same pri la komunuzaj kiel ankaŭ ornamaj objektoj. La plej valoraj perloj el tiu kolekto troviĝas nun en la Artgalerio de la Antikva Arto en la varsovia Nacia Muzeo. La kadro de nia felietono ne estas sufiĉa por priskribi ĉiujn vidindaĵojn de Łańcut. Krom la kolektoj de la pentroarto kaj grafiko, mebloj, muzikaj instrumentoj, arĝentaĵoj, porcelanaĵoj, vitroelfaraĵoj, teksaĵoj ja menciiindaj estas staloj, en kiuj estas riĉe ekspoziciitaj objektoj ligitaj kun la ĉevalrajdado kaj krome du apartaj kolektoj de ĉevalveturiloj. Nepritakseblan valoron havas 55 veturiloj de la familio Potocki. Diversspecaj kaj diverstaskaj ĉevalveturiloj el la plej renomaj vienaj, londonaj kaj parizaj firmaoj malgraŭ tio, ke sole zorgeme flegataj konserviĝis en perfekta kaj originala stato. Menciinda estas riĉa kolekto de la Ortodoksa Arto, la plej riĉa en Pollando, el kiu parto estis transdonita por la praktikado de la religia kulto. Menciinda estas oranĝerio kaj la plej nova orkidea pavilono – konsistanta el la ekspozicia segmento, kultivejo la somera kafejo. Kvankam relative nova ĝi enhavas plantojn devenantajn el la antaŭmilita kolekto de Potocki-familio. Ne eblas mencii ĉion, ekzemple la bibliotekon kun ĝiaj unikaj eksponaĵoj. Ĉirkaŭ la palaco etendiĝas la anglastila panorama parko. Ĝia nuna formo signifaparte devenas el la limo de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiam ĝi estis posedaĵo de princoj Stanisław kaj Izabela Lubomirski. La parko okupas la areon de 36 hektaroj kaj konsistas el la interna kaj ekstera segmentoj. En la interna troviĝas la Itala Ĝardeno kaj Roza Parko. Krome troviĝas la 19-jarcentaj vidindaĵoj kiel Oranĝerio, Romantika Kasteleto, rajdejo, orkidea pavilono. Nun ĉiuj laboroj tie celas laŭeble plej fidelan rekreon ne sole de la spaca aranĝo, sed ankaŭ de la kultivataj en ĝi plantoj. La kastelo kaj ĝiaj eksponaĵoj estas viziteblaj dum la tuta jaro ekscepte de la periodo inter la 1-a de decembro kaj la 31-a de januaro, kiam unusole vizitebla objekto estis la orkidea salono. La muzeajn kolektojn ne eblas viziti ankaŭ en la daŭro de la okazanta tie Muzika Festivalo, kiun gastigas la palacaj internoj ĉiujare inter la 8-a kaj 16a de majo.
El la elsendo 15.01.2024. Legas Barbara – 11′ 02″
Plensukcesa 2023 de polaj kulturkreantoj
La 2023-a jaron ne ĉiam ni rememoros pro ĝojaj okazintaĵoj, sed se temas pri la pola kulturo kaj ties populareco eksterlande, la pasinta jaro sendube apartenas al jaroj sukcesaj. Se temas pri muziko daŭran rekonon ĝuis la jam konataj ekde jaroj polaj operkantistoj Piotr Beczała kaj kaj Tomasz Konieczny – kiuj ienteralie triumfis sur la scenejo de la Viena Opero en “Lohengrin” de Wagner – aŭ Jakub Józef Orliński, kontraŭtenorulo, pri kies sukcesoj ni jam plurfoje informis kaj kiu en 2023 lanĉis bone akceptitan de la kritiko albumon “Beyond”. Kreskas la populareco de Hania Rani – pseŭdonomo de Hanna Maria Raniszewska, 33-jaraĝa komponistino kaj kantistino el Gdansko. Ŝia nova albumo „Ghosts” (“Fantomoj”) aperis en oktobro. Antaŭaj albumoj lanĉitaj sub Deutsche Grammophon-etikedo, alportis al ŝi bonegajn recenzojn kaj internacian sukceson. Ne mirige do, ke la inviton al nova albumo de Hania Rani akceptis tiaj steluloj kiel Patrick Watson, Ólafur Arnalds aŭ Duncan Bellamy. Anna Sułkowska-Migoń, talenta orkestra direktistino – kies karieron ni sekvas kaj proksimigas al niaj geaŭskultantoj – ne ĉesis esti invitata al prestiĝaj festivaloj kaj muzikaj eventoj kaj komence de 2024 ŝi dufoje direktos unu el la plej gravaj usonaj simfoniaj ensembloj, la Filadelfian Orkestron. Eŭropaj teatroj estis lokoj, en kiuj polaj teatroreĝisoroj manifestis sian talenton, varme akceptitan de la ekserlanda spektantaro. Krzysztof Warlikowski surscenigis “Macbeth” de Verdi en por la festivalo de Salcburgo, kaj “Hamleton” – tiun de Ambroise Thomas, franca kreinto el la 19-a jarcento – en la Opero Bastille en Parizo. Menciindas Ewelina Marciniak, kiu surscenigis “Brilan Amikinon” surbaze de la romano de ítala verkistino Elena Ferrante en la teatro Thalia en Hamburgo kaj Grzegorz Jarzyna reĝisorinta la “Dekduan nokton” de Ŝekspiro en Zagrebo. Ĉiuj ĉi teatraĵoj ricevis pozitivajn recenzojn en la menciitaj urboj. Pasintjare daŭris la triumfao de la romano de Władysław Reymont “Chłopi” (“Kamparanoj”), en nova anglalingva traduko de Anna Zaranko, eldonita en la prestiĝa serio Penguin Classics. La romano, pro kiu Reymont ricevis la literaturan Nobel-premion en 1924, estis tre bone akceptita preskaŭ 100 jarojn poste. En “The Times Literary Supplement” oni rimarkis la brilan tradukon kaj admire taksis kiel la pola Nobelpremiito priskribis la kamparan medion. Ankaŭ la filmo “Chłopi” ricevis favorajn recenzojn. Ĝi havis sian mondpremieron dum la Toronta Filmofestivalo, kaj evidentiĝis kinobildo je kiu entuziasme reagis spektantaro. “La Kamparanoj” estis la pola kandidato por Oskar-premioj, sed ĝi ne ektroviĝis en la mallonga listo de internaciaj filmtitoloj. La verko ankoraŭ havas ŝancon esti nomumita en la kategorio por la plej bona animacia filmo. Se temas pri la filmoarto, la atenton de filmkritikistoj kaptis ankaŭ “La Verda Limo” de Agnieszka Holland. La filmo, pri migrantoj ĉe la pola-belorusa limo, premieris dum la Festivalo de Venecio kaj estis montrita ankaŭ dum filmofestivaloj en Toronto, Vankuvero kaj Novjorko. Fine de nia kultura sukcesraporto ni parolu pri pola literaturo, ĉi-foje nuntempa. Unu el ĝiaj plej grandaj lastatempaj sukcesoj estas la usona eldono de la romano “Rejwach” de Mikołaj Grynberg, aperinta sub la titolo “I’d Like to Say Sorry, but There’s No One to Say Sorry To”, tradukita de Sean Gasper Bye. Alia romano, “Gorzko, gorzko” de Joanna Bator, tradukita de Lisa Palmes, estis publikigita en Germanio. Aperis ankaŭ ĉina traduko de poemoj de Adam Zagajewski, aŭtorita de profesorino Wu Lan de la Gdanska Universitato. Sukcesan aperon sur eksterlandaj libromerkatoj notis ankaŭ libroj de Michał Korkosz, konata al la pola publiko kaj kuiremuloj kiel Rozkoszny. Lia antaŭa libro, “Fresh from Poland”, estis bone akceptita en Usono kaj aperis, interalie, sur la listoj de la plej gravaj kuirlibroj de la jaro en Booklist kaj San Francisco Chronicle. Lia lasta libro – “Polish’d. Modern Vegetarian Cooking from Global Poland” estis ĵus eldonita en la angla. Juĝante laŭ la recenzoj en la populara retejo “Goodreads”, usonaj legantoj komencas kuiri kun Rozkoszny. Fine, ni ne povas forgesi pri pliaj premioj por Olga Tokarczuk. En aŭgusto la Nobel-premiitino gajnis la internacian literaturan premion “Literatura Flamo” („Literary Flame”), kies ĵurio estas prezidata de alia Nobel-premiito Mario Vargas-Llosa.
El la elsendo 05.01.2024. Legas Maciek – 05′ 51″
Vitraj kristnaskaj ornamaĵoj
Ĉiujare dum la sanktvespera tago antaŭkristnaska en multaj domoj oni ornamas la kristnaskan abion per la Bet Leĥema Stelo, koloraj paperaj ĉenoj, per la t.n. anĝelaj haroj (fajne tranĉitaj celofanaj folioj) bombonoj kaj ĉiujare oni singarde prenas en la manojn fragilajn, vitrajn, bele ornamitajn, plurkolorajn vitrajn globojn, kiuj pendigitaj sur la kristnaska abio kompletigas la ĉarmon de la akompana al la festotagoj eterne verda arbeto. Ili de jardekoj kunkreas la fabeleskan etoson de la familia Kritnasko.
De jaroj Pollando okupas unu el la unuaj lokoj en la mondo, se temas pri ilia produktado kaj eksportado. En plimulto ili estas ornamataj mane, produktataj manufakture. La fabrikoj de ĉi tiuj ornamaĵoj troviĝas en la tuta lando, ĉe kelkaj el ili kreiĝis muzeoj, en kiuj eblas rigardi milojn de la jam produktitaj modeloj, kaj eĉ partopreni laborrenkontojn pri ilia produktado.
La tradicio de la kristnaskaj vitrogloboj en Pollando estas relative longa, la unuaj aperis en la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento. Komence oni importis ilin el Nurimbergo, poste oni komencis produkti ilin en la lando. La lulilo de ĉi tiuj ornamaĵoj estas la germana urbo Lausch kaj ĝia vitrofandejo kie – laŭ legendo – faris la unuajn Hans Greiner. Ne povante ornami la kristnaskan arbeton per tiaj luksaĵoj kiel nuksoj, pomoj aŭ bombonoj, li kreis vitrajn ornamaĵojn en ilia formo. Tamen la kutimo ornami la abibranĉetojn per nuksoj kaj pomoj aperis multe pli frue. Oni notas, ke jam en la 15-a jarcento ĝi estis konata ekzemple en Francio.
La vitraj branĉetornamaĵoj de Hans Greiner ekfuroris. Ili ekplaĉis kaj ĉiam pli multaj najbaroj volis sammaniere ornami sian kristnaskan arbon. La fabriko ekfloris kaj ĝis hodiaŭ produktas la kristanaskajn ornamaĵojn. La vitraj globoj el Lausch unue trafis al Britio, sekve al la tuta Eŭropo. Fine de la 19-a jarcento ili atingis Usonon kaj ankaŭ tie ili tuj furoris. Samperiode ili aperis ankaŭ en Pollando, komence importitaj poste komencis produkti ilin polaj vitrometiistoj. Komence ili havis la formon de fruktoj kaj nuksoj, poste evoluis alprenante formojn familiarajn por la vintro kaj Kristnasko, do vitrogloboj prezentis neĝhometojn, anĝeletojn, S-tajn Nikolaojn, episkopaj bastonetojn.
La vitraj ornamaĵoj havas propran simbolaron – ekzemple vitra nukso simbolas longan vivon kaj sanon, pomo – sanon kaj kapablon fari saĝajn elektojn, strobilo – fekundecon, fungo – feliĉon. Sed ekzemple vitraj ornamaĵoj en la formo de naturgranda kukumo el la pola Złotoryja ĝuas apartan popularecon en Usono, pri kies mirakla povo kredas ĝiaj loĝantoj. Onidire pendigita sur la kristnaska verda arbeto vitra kukumo certigas financan sukceson, bonstaton kaj feliĉon.
La produktado de la abibranĉaj ornamaĵ oj ne ligiĝas sole kun la industria procezo, ĝi transformiĝis en tradicion, peradon de kultura heredaĵo de generacio al generacio. Poloj sukcesis rezisti la lavangan invadon de kristnaskaj ornamaĵoj el Ĉinio plastaj kaj amasproduktaj. Daŭre gravas unuavice estetikaj valoroj kaj manelfarado. Tial ili ĝuas popularecon de eksterlandaj klientoj.
Polaj kristnaskaj vitrogloboj ornamis/ornamas la plej grandajn kaj konatajn kristanskajn abiojn, i.a. en Vatikano kaj Blanka Domo. Fiere demonstras ilin mondfamaj steluloj, polaj diplomatoj per ili dekoras kristnaskajn arbetojn en ambasadoj kaj konsulejoj dum festaj eventoj kaj renkontiĝoj.
La eksporto de la polaj kristnaskaj ornamaĵoj ne malkreskas. En 2021 kaj 2022 la plej grandaj klientoj estis Germanio kaj Usono. En 2021 la valoro de tiu eksporto al Germanio egalis al 67,3 milionoj da polaj zlotoj, en 2022 kreskis ĝis 85,6 milionoj da zlotoj. La valoro de la eksporto al Usono en 2021 egalis al 55,8 milionoj da zlotoj, en 2022 kreskis ĝis 71, 2 milionoj da zlotoj. Gravaj klientoj de la polaj kristnaskaj vitrogloboj troviĝas en Francio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Rumanio.
Nun unu el la plej grandaj fabrikoj de kristnaskaj vitrogloboj troviĝas en Piotrków Trybunalski. Ĝiajn produktojn admiras klientoj en Britio, Usono, Aŭstralio. Ĝi ne establis propran muzeon, sed eblas viziti ĝian manufakturon, sekvi la produktoprocezon kaj mem dekori sian propran vitroglobon.
Dum 57 jaroj (1951-2008) la plej granda pola manufakturo de la vitrogloboj funkciis en Milicz; ĉiujare oni produktis tie pli-malpli unu milionon de tiuj ornamaĵoj. En 2013 en Milicz estis establita muzeo, en kiu troviĝas ĉirkaŭ 6 mil vitroglobaj modeloj. Ĝi funkcias dum la tuta jaro, sed sojle de Kristnasko instruktoroj-elfoj gvidas muzeajn lecionojn, okazas ankaŭ laborrenkontoj pri la vitrogloba ornamado.
De 70 jaroj en Złotaryja funkcias la familia fabriko de kristnaskaj vitrogloboj, enlaboriganta ĉirkaŭ 200 personojn. Ankaŭ tie eblas rigardi la produktoprocezon, sed ne en la antaŭfesta periodo, kiam oni gvidas konsrvistajn laborojn. La apogea vizitperiodo datiĝas je someraj monatoj. La ideon pri la muzeo ekhavis antaŭ dek kelkaj jaroj juna entreprenisto Janusz Biliński inspirita de malnovaj, polvokovritaj ornamaĵoj ĉe la geava fatraso. Same kiel li ankaŭ en aliaj produktolokoj de la polaj vitrogloboj kreiĝis muzeoj, okazas demonstroj, organizataj vizitoj. Kio plej gravas, en ĉiuj oni zorgas, ke niaj kristaskaj arbetoj estu ornamitaj laŭeble plej bele.
El la elsendo 25.12.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 07′ 57″
Koninda polo – Tamara Łempicka
Nia hodiaŭa heroo, Tamara Łempicka – konata en la mondo kiel Tamara de Lempicki apartenas al la plej distingiĝantaj kaj popularaj pentristinoj, kies famo ade kreskas dank’ al famaj ekspozicioj kaj aŭkcioj en diversaj mondopartoj. Sufiĉas mencii, ke nur unu el ŝiaj tolaĵoj „Portreto de Marjorie Ferry” atingis en 2020 la prezon de 16 milionoj da pundoj (preskaŭ 83 milionoj da zlotoj). Varias informoj pri la naskiĝinta antaŭ 125 jaroj kaj mortinta antaŭ 42 jaroj Tamara. Ŝi ĉiam kiel lokon de sia naskiĝo estis mencianta Varsovion kaj dum la tuta vivo deklaris sin polino, kion konfirmas ankaŭ ŝiaj nepinoj kaj nepinoj. Ŝi naskiĝis kiel Maria Gurwik-Górska, ŝi estis apenaŭ kelkjara kiam la familion forlasis la patro kaj al kiu ŝi apenaŭ referencis. Ekde tiu momento pri la edukado de Tamara kaj gefratoj okupiĝis la patrino kaj geavoj, Klementyna kaj Bernard Dekler. Ĝuste kun la avinjo Tamara pasigis duonan jaron dum eksterlandaj vojaĝoj junaĝe, aparte en Italio kaj Parizo, kie la knabino saturiĝis de la ravaj artverkoj, eamiĝis al la arto. La riĉa famiilio apartenis al la societa kremo de la tiama Varsovio. Laŭ ŝiaj rememoroj inter la amikoj de la domo troviĝis Ignacy Jan Paderewski kaj Artur Rubinstein. Kun tiu periodo liĝas la radikoj de ŝia posta arta kariero. Ankoraŭ antaŭ la 1-a mondmilito la familio forveturis al Sankt Peterburgo. Tie ŝi ankaŭ prenis desgnolecionojn, sed unuavice la familio ĝuis la kulturan oferton de la urbo. Dum unu el la vesperaj programoj Tamara ekkonis junan junan polan aristokraton, juriston, Tadeusz Łempicki. Malgraŭ spitemo de la familio Tamara fariĝis en 1916 lia edzino kaj baldaŭ la paro bonvenigis sian unusolan filinon. Post la eksplodo de la bolŝevista revolucio Tadeusz estis arestita de ĉekistoj, sovetia sekurecservo. Tamara serĉis diversajn eblojn liberigi lin, kio finfine sukcesis kaj la familio fuĝis al Parizo. Tie instaliĝis jam pli frue la fratino kaj la patrino. Tamen rapide elĉerpiĝis iliaj vivtenprovizoj i.a. juveloj kaj ls familio frontis mizeron. Pro la instigo de la fratino Tamara okupiĝis pri la pentrado. Ŝi komencis per la fajnigo de sia laborstablo fariĝinte lernantino de Maurice Denis kaj André Lotha, ne nur pentristo, sed ankaŭ artkritikisto kaj artteoriisto. Li montris al Tamara modernajn fluojn en dezajno kaj pentroarto. Ŝi rapide ellernis ligi elementojn de kubismo kaj klasika pentroarto. Ŝiajn pentraĵojn unuarigarde „simpligitajn” karakterizis dekoraciemo, kolorbunto kaj zorgo pri ĉia detalo. Tamara kapablis pentri eĉ dum dek kelkaj horoj tage por akiri perfektecon. Ŝia arta aktivado datiĝas al la senbridaj 20-aj jaroj, kiam homoj klopodis distanciĝi kaj forgesi pri la krueleco de la 1-a modmilito. En ĝia sekvo okazis ankaŭ moraj-sociaj transformiĝoj, emancipiĝo de virinoj, kiuj ekpostulis esti traktataj egale al viroj. Tamara famiĝis ne sole pro siaj pentraĵoj, pro sia arto, sed ankaŭ pro sia skandalema vivstilo, en kiu abundis nekaŝataj aŭ apenaŭ kaŝataj seksaj raviĝoj, malfidelecoj, kokroj, kiuj incitadis la ekscitiĝeman publikon. Fone de tiuj ŝanĝoj riĉaj virinoj estis mendantaj ĉe Łempicka naturgrandajn portretojn dum la pentristino mem famiĝis pro siaj virinaj aktoj. En ŝia arto sentiĝis la influo kaj mikisiĝo de la moderna arto kun grandaj renesancaj verkoj en kiu figuroj simpligitaj, saturitaj de viglaj sukoplenaj koloroj ravis la publikon, trafis al ĝia gusto. La unuan fojon siajn tolaĵojn ŝi prezentis publike en 1922 en la Aŭtuna Salono kaj en la Salono de Sendependaj Artistoj. Ekde tiam siajn pentraĵojn Tamara komencis provizi per la aldono de aristokrata „de” kaj kiel „de Lempicki” ŝi estas konata en la mondo. Tiam komenciĝis ankaŭ modo por la tolaĵoj de „ de Lempicki”. Rapide sukcesoj transformiĝis en financan sukceson, la periodon de internacia famo kaj deziremo je ŝiaj pentraĵoj. Ŝia geedza vivo plena de kvereloj kaj kokroj fiaskis. La divorco okazis fine de la 20-aj jaroj, kvankam du fojojn Tamara revenadis al Varsovio esperante, ke la edzo rezignos pri divorco. Tiel ne okazis, sed por Tamara, kion ŝi ĉiam akcentis Tadeusz estis viro de ŝia vivo. En 1934 ŝi edziniĝis al aŭstra barono, Roul Kutner kiu ne estis tiom rezervema rilate ŝian liberan vivstilon. Tuj antaŭ la 2-a mondmilito kun Kutner ŝi translokiĝis al Usono, al Holivudo kie Łempicka portretis filmstelulojn. Post kelkaj jaroj ili translokiĝis al Novjorko. Bedaŭrine la fortuna periodo pasis, ŝia novjorka ekspozicio evidentiĝis malsukcesa. La ĝenro art déco ne plu estis moda. Łempicka por 10 jaroj formetis la pentristan penikon. Poste ŝi rekomencis ŝanĝante la stilon, pentrante abstrakciaĵojn, tolaĵojn kun surrrealismaj pejzaĝoj, ciklon kun malviva naturo. Tamen en la 70-aj jaroj ŝi allasis al si la penson, ke la plej bonaj jaroj pasis. Post la morto de la edzo Tamara translokiĝis al Teksaso, kie ŝi loĝis kun la familio de sia filino. La lastajn vivojarojn ŝi pasigis en Cuernavace en Meksiko. Antaŭ la morto surprizis ŝin la reaperinta interesiĝo pri ŝia arto. La francaj kaj usonaj artgalerioj komencis organizi ekspoziciojn kun ŝiaj tolaĵoj el la intermilita periodo, ŝiaj verkoj denove estis aŭkcie vendataj kontraŭ kapturnaj sumoj. Pri la arta heredaĵo de Tamara Łempicka okupiĝas nun ŝiaj nepinoj kaj pranepinoj, pri kies arta eduko kaj impresiĝemo Tamara zorgis kaj kiuj antaŭ kelka tempo gastis en Pollando liverante aĉetitajn por la muzeo en Lublino eĉ 18 pentraĵojn el ŝia meksika kolekto. Kvankam Tamara Łempicka mortis en Cuernavaca kaj ŝiaj cidroj estis disŝutitaj super la vulkano El Popo, eble iuj cinderoj venis eĉ ĉi tien, al Pollando. Ĝin ŝi amis, portis enkore, flegis la polan lingvon, kiun onidire ŝi uzis senerare ĝismorte. De la patrino ŝi heredis fortan senton de pola nacia identeco, de ŝi Tamera lernis pri la pola tradicio kaj aŭdis admonojn pli ofte viziti Varsovion.
El la elsendo 25.11.2023. Legas Barbara – 08′ 59″
Pramalnovaj kaj originaj fagaj arbaroj en la polaj Karpatoj
La komencaj tagoj de aŭtuno tradicie vekas ravajn asociaciojn kaj logas pro bunto de la arbofoliaro, kiu perdante la verdan prezentas la tutan paleton de koloroj – ruĝaj, oranĝaj, flavaj. Ekzemple la fagofolioj alprenas la akroranĝan-ruĝan koloron, plej intensan meze de novembro. Nun de plimulto de la arboj la folioj forfalas, sed ne de la fago. Ili verdire perdas sian aŭtunan akroranĝan-ruĝan koloron, kaj fariĝos brunaj, sed forfalos nur tiam, kiam printempe fago akiros novajn plantidojn. Kaj kial hodiaŭ pri fagoj? Ĉar ĝis nun ni parolis verŝajne pri tio, ke la polaj fagaj arbaroj ekde 2021-a jaro troviĝas sur Unesko-listo. La fagoarbaroj kun la origina karaktero troviĝas en la montoĉeno Bieszczady (bjeŝĉadoj), pli precize en la Bjeŝĉada Nacia Parko. Unesko rekonis tiujn arbarajn terenojn, kiuj en Unesko-registro ĉirkaŭprenas naturteritoriojn de 18 ŝtatoj – Albanio, Aŭstrio, Belgio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Kroatio, la Norda Makedonio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svislando kaj Ukrainio. Dank’ al la registro el 2021 la polaj Bieŝĉadoj fariĝis loko pli bone rekonebla kaj turisme alloga. La fagoarbaroj kun la origina karaktero de la Bjeŝĉada Nacia Parko karakteriziĝas per alta grado de natureco kaj estas protektataj eĉ ekde 1958-a jaro. Ili troviĝas en la plej neenpenetreblaj partoj de la parko. Multaj estas pli ol 140-jaraj kaj la plej malnova, maljuna fago en la parko havas eĉ pli ol 360 jarojn. Tiuj fagoarbaroj sur la teritorio de Pollando estas samtempe escepta ekzemplo de ekologiaj kaj biologiaj procezoj, esencaj por la evoluo de plantoj kaj bestoj. Valoras scii, ke fago havas apartan ekspansihistorion. Ĝi komenciĝis antaŭ 12 mil jaroj, fine de la lasta glaĉera periodo. La fagoarbaroj transdaŭris ĉi tiun periodon nur kiel malgrandaj azillokoj en la Suda Eŭropo. Kiam glaĉero malaperis la kreskotendenco de fagoj etendiĝis al la nordo. Kaj tion Unesko agnoskis kiel unikan fenomenon en la monda skalo, ĉar la karpatiaj fagoarabaroj estas la ekzemplo de la postglaĉera evoluo de kontinentaj ekosistemoj. La ekspertoj taksas, ke la fagoarbaroj estas la vivejo de preskaŭ 10 mil animalspecioj. Do sekvu nun kelkaj pliaj vortoj pri la Bjeŝĉada Nacia Parko, situanta en la plej ekstrema sudorienta parto de Pollando, en la montoĉeno de Okcidentaj Bjeŝĉadoj, la plej okcidente troviĝanta parto de la Orientaj Karpatoj. Ekde 2021 11 procentoj de la parko troviĝas sur la menciita jam listo de la kultura Unesko-heredaĵo. Ĝia ĝenerala surfaco, do la surfaco de la parko superas 29 mil hektarojn. Temas pri la tria laŭ la grandeco Nacia Parko en la pola montaro, establita en 1973. Ĝia simbolo estas la plej granda eŭropa kato, linko, kiu estas la plej granda eŭropa rabomammulo post urso kaj lupo. Ĉirkaŭ 80 procentojn de la parko okupas miksitaj folifarbaroj, en kiuj aperas ankaŭ abioj kaj piceoj. Preskaŭ 70 procentoj de tiu surfaco estas strikte protektitaj. Sur la alteco de 1150-1250 metroj super la marnivelo etendiĝas unikaj kaj ne renkontataj en alia regiono de Pollando orientkarpatiaj herbejoj, sur kiuj ĝis la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento oni paŝtis brutojn. La herbejojn surkreskas pluraj plantoj malofte aperantaj aliregione aŭ entute ne aperantaj. La tereno de la Parko kune kun la tujĉirkaŭa tereno estas la plej valora en Pollado kaj unu el la plej valoraj eŭropaj bestovivejoj. Temas pri la tuto de grandaj kaj mezgrandaj rabobestoj, pri hufbestoj de jarcetoj vivantaj en la arbaroj de Karpatio. Entute oni elkalkulas 284 vertebrulajn speciojn, inter ili estas 54 mamulspecioj, 192 birdospecioj, 7 specioj de reptilioj, 12 rampulspecioj, 14 fiŝspecioj kaj unu specio de petromizo. La populacioj de la vivantaj tie brunaj ursoj, lupoj, linkoj kaj ruĝaj cervoj apartenas al la plej multnombraj en Pollando. Sur la tereno de la parko vivas ankaŭ bizonoj, kiuj estis enkondukitaj tien en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento el la bredejoj en la lokoj Pszczyna kaj Niepołomice. La elformiĝinta tie montara grego de sovaĝe vivantaj bizonoj estas la plej granda en la mondo. La Bjeŝĉada Nacia Partko estas krome protektejo de vico da unikaj en la lando senvertebruloj. Inter ili estas pluraj karpatiaj endemioj kaj reliktaj specioj. Tra la parko kondukas multaj promenitineroj kaj dekkelkaj natur-historiaj padoj. La montoĉeno Bieszczady kaj la Parko apartenas al la plej volonte vizitataj montaraj regionoj en Pollando. Turistojn logas sileto, trankvilo, rekta kontakto kun la naturo. Daŭre temas pri la plej sovaĝa montara tereno de Pollando, ne tuŝita, ne damaĝita de nerefuteble evoluanta civilizacio.
El la elsendo 15.11.2023. Legas Barbara – 07′ 25″
Polaj nomumoj por Oskar-premio – Michał Łabenda
Ĉiujare en oktobro komenciĝas la elekta sezono por Oskar-nomumoj, la premio de la Usona Filmakademio en la branĉo de fremdlingvaj filmoj. Partoprenantaj landoj sendas po unu filmkandidaton al la Akademio de Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj, kiu unue nomumas por la premio kelkajn el ili, kaj poste anoncas la venkinton. Kompreneble, informoj pri ĉi tiu branĉo lokiĝas en la amaskomunikilaj ĉefpaĝoj, kune kun premioj por la plej bona reĝisoro, aktoro kaj aktorino, kvankam ankaŭ multaj aliaj sukcesaj filmkreantoj ricevas Oskar-statueton. Ĝi estas tiel grava premio, ke en la filmindustrio mem la nomumo estas konsiderata kiel granda sukceso. La unua poldevena nomumito estis Anton Grot, naskiĝinta en 1887 en Kiełbasin, malgranda vilaĝo en la norda Pollando. En 1909 Anton elmigris al Usono, kie li fariĝis akciulo de la entrepreno Warner Bros. Li estis nomumita kvinfoje por Oskar-premio kiel la plej bona scenografisto, sed la sola premio, kiun li atingis, estis aparta Oskaro pro teknikaj inventaĵoj en 1941. Li konstruis tre utilan kaj malmultekostan aparaton, kiu imitis en la studio marondojn. La unua pola nomumito, kiu efektive ricevis Oskar-premion, estis Bronisław Kaper, aŭtoro de muziko por pli ol 150 holivudaj filmoj. Li ricevis krome kvar Oskar-nomumojn kaj akiris Oskar-premion pro la muziko en la filmo “Lilly” en 1953. Bronisław Kaper kiel membro de la Usona Filmakademio povis atentigi pri polaj filmoj en Holivudo, prezentante ilin al decidantoj de la usona filmindustrio, kio rezultis per vico da nomumoj por polaj artistoj en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj. Pli frue Ida Kamińska, fama pola juddevena aktorino, estis la unua reprezentantino el socialista lando, kiu ricevis Oskar-nomumon. Tio okazis en 1967 en la kategorio por la plej bona aktorino, pro ŝia rolo en la slovaka militdramo “Butiko ĉe la ĉefstrato”. La unua nomumo por fremdlingva filmo venis al Roman Polański, pro lia “Tranĉilo en akvo”, psikologia dramo el 1963, la dua nomumo en ĉi tiu kategorio estis en 1966 por Jerzy Kawalerowicz kaj lia “Faraono”, baze de la samtitola romano de Bolesław Prus, bone konata al esperantistoj pro la traduko de Kabe. Plurfoja nomumito por Oskar-premio estis Roman Polański. Li estis nomumita en la kategorio la plej bona adaptita filmscenaro en psikologia dramo “Bebo de Rosemary”, en la kategorio la plej bona filmo pro la militdramo “La Pianisto”, kaj en la kategorio la plej bona reĝisoro pro la krimfilmo “Chinatown” en 1974, pro la melodramo “Tess” en 1979 kaj militdramo “La Pianisto” en 2003. Tiu lasta estis lia plej granda sukceso – Polański efektive ricevis la oran statueton. Alia polo, Tadeusz Jaworski ricevis nomumon en la kategorio la plej bona mallonga dokumenta filmo en 1973. La sekvan jaron Jerzy Hoffman akiris nomumon en la kategorio la plej bona fremdlingva filmo pro la historia filmo “La Inundo”. En la sama branĉo estis nomumitaj sociaj dramfilmoj: „Noktoj kaj tagoj” de Jerzy Antczak en 1976 , “La promesita tero” en 1975 kaj „Fraŭlinoj el la bieno Wilko” en 1979, ambaŭ reĝisoritaj de Andrzej Wajda. Wajda poste ricevis aliajn du nomumojn – pro siaj historiaj filmoj „Homo el fero” en 1981 kaj “Katyń” en 2007. Fine, li estis premiita per la Honora Oskaro en 1999 pro la tuto de sia elstara reĝisora laboro en la daŭro de kvindek jaroj. La listo de polaj reĝisoroj, kies filmoj estis rimarkitaj de la Usona Filmakademio, kreskis rapide. Du historiaj filmoj, “Amara rikolto” en 1985 kaj “En mallumo” en 2011, ambaŭ reĝisoritaj de Agnieszka Holland, rivalis por la premio kiel la plej bonaj fremdlingvaj filmoj. Ŝia militdramo “Eŭropo, Eŭropo” en 1999 estis nomumita en la kategorio de la plej bona adaptita scenaro. Zbigniew Rybczyński ricevis Oskar-statueton en 1983 pro la socia dramo “Tango”, kiu estis premiita kiel la plej bona mallonga animita filmo. Rybczyński certe memoras la ceremonion pro alia kialo – li forlasis la konstruaĵon por ekfumi ekstere, tenante la statueton en la mano. Li estis haltigita de gardistoj, kiuj suspektis, ke iu ŝtelis la oran statueton kaj klopodas eskapi… La plej grandaj sukcesoj estis venontaj. Janusz Kamiński, elstara pola filmkameraisto, kvin fojojn estis nomumita por Oskar-premio kaj ricevis ĝin dufoje – pro la mondfama filmo “La Listo de Ŝindler” en 1993 kaj la militdramo “Savante soldaton Rajanon” en 1998. Ankaŭ Eva Braun kaj Allan Starski ricevis Oskaron por sia laboro. Ili kreis la scenografion por “La Listo de Ŝindler”. En 2004 la muziko de Jan Kaczmarek por la fantazia dramo „Revulo” estis premiita per Oskar-premio. 10 jarojn poste, en 2014 Oskar-premion ricevis Paweł Pawlikowski kaj lia historia dramo “Ida” kiel la plej bona fremdlingva filmo. Ĉijare la nomumkomisiono ĉe la Pola Instituto pri la Filma Arto kandidatigis por Oskar-premio la filmon “La kamparanoj” de Dorota Kobiela kaj Hugh Welchman. La filmo estas bazita sur la samtitola verko de Władysław Reymont, kiu ricevis pro ĝi la literaturan Nobel-premion en 1912.
El la elsendo 05.11.2023. Legas Milada – 08′ 58″