POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Ekspozicio en la vestiblo de la Sejmo

En la ĉefvestiblo de la Sejmo estas prezentata ekspozicio prilaborita de la krakova filio de la Instituto pri la Nacia Memoro, prezentanta malfacilajn kaj komplikajn sortojn de la polaj legioj en la jaroj de la 1-a mondmilito.  Ĝi prezentas ne sole ilian militistan dimension, sed ankaŭ politikajn komplikaĵojn tra kiuj kondukis la vojo al sendependeco. Kronologie estas prezentitataj la plej gravaj militagadoj, siluetoj de komandantoj kaj legisoldatoj. Aŭtune de la 1917 estis jam sciate, ke Pollando ekzistos kaj la 11-a de novembro estas dato simbola. Sekvis ĝin ankoraŭ tri pliaj jaroj plenaj de bataloj sur ĉiuj frontoj kaj kreado de la suverena ŝtato el tri diversaj organismoj, kiuj dum 123 jaroj estis aneksitaj de rusoj, prusoj kaj aŭstroj. La ekspozicio reliefigas, ke la reakiro de la suvereneco ne okazis mirakle, sed estis sekvo de plurjara laboro de centoj da miloj da homoj el diversaj grupiĝoj.

El la elsendo 10.11.2017. Legas Milada – 1’26

Gvidlibro pri la pola flago kaj himno

Lige kun la Nacia Festo la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj inaŭguris kampanjon, kies celo estas altigi respekton por la pola nacia flago kaj himno. En la prilaborita gviidlibro estis formultitaj principoj pri la eksponado de la pola flago kaj korekta kantado de la himno. Temas pri du eldonaĵoj „Blanka-Ruĝa” kaj „Himno de Pollando”. La publikaĵo i.a. elmontras diferencojn inter flago kaj naciaj koloroj kaj klarigas la korektan uzon de la himnovortoj. La elŝutebla gvidlibro jam troviĝas interrete  ĉe la adreso de la ministerio por la internaj aferoj kaj administracio kaj estis elŝutita pli ol 100 mil fojojn.

El la elsendo 10.11.2017. Legas Milada – 0’58”

Du novaj omaĝtabuloj sur la Tombo de Nekonata Soldato

Sur la Tombo de Nekonata Soldato estos baldaŭ solene malkovritaj novaj tabuloj dediĉitaj al polaj soldatoj batalantaj kontraŭ OUN (Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj) kaj UPA (Ukraina Ribela Armeo). Temas pri soldatoj, kiuj estis defendantaj polan lokan socion kontraŭ ukrainaj naciistoj el la du menciitaj grupiĝoj. Ili memorindigas eventojn i.a. en la lokoj Korytnica (12.03.1944), Narol (21-22.05.1944), Rzeczyca (02.06.1944) kaj Bircza (1945-46). La lasta tabulo sur la piliero de la Tombo de Nekonata Soldato estis senvualigita la 15-an de aŭgusto 2016 kaj estis dediĉita al la Trudforgesitaj Polaj Soldatoj, tio estas polaj patriotaj soldatoj murditaj de la komunista reĝimo. Tombo de Nekonata Soldato kreiĝis laŭ la decido de la Ministrokonsilio el 1925 en la arkadoj de la Saksa Palaco en Varsovio. En ĝia centro troviĝanta sub tri centraj arkadoj estis metita tabulo de griza ŝtono kun la surskribo „Ĉi tie kuŝas pola soldato pereinta por la Patrolando”. Samjare estis entombigita tie korpo de nekonata pola soldato transportita el hazarde elektita batalloko en Lvovo. Samtempe sur la pilieroj ektroviĝis la unuaj granitaj tabuloj kun la nomoj de batallokoj el la jaroj 1914-20.

El la elsendo 10.11.2017. Legas Barbara – 1’07”

Polaj patrinoj

Laŭ la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo la nuntempa polino sian unuan infanon naskas havante 27 jarojn. 17 jarojn pli frue, en la  2-mila jaro la meza aĝo de la patriniĝo egalis al ne plenaj 24 jaroj. En pli multo la polaj patrinoj estas diplomitinoj de altlernejoj (52 procentoj). Tio ligiĝas kun la rimarkebla tendenco, ke same junaj virinoj kiel viroj unuavice deziras akiri diplomon kaj ekonomian stabilecon kaj nur poste alprenas decidon pri establo de la familio aŭ ĝia grandigo. Polinoj daŭre plej ofte decidas naski la infanon en la formala geedzeco, kaj temas pri 75 procentoj de tiaj kazoj. En plurinfanaj familioj tiu elcento estas pli alta kaj egalas al 84 procentoj. Se temas pri la plurinfanaj familioj  en Pollando 627 mil patrinoj edukas triopon aŭ pli da infanoj. Plej multnombran grupon konsisitigas patrinoj, kiuj edukas tri infanojn, temas pri 74 procentoj. 4 infanojn edukas 14 procentoj de la patrinoj. 7 procentoj de la virinoj havas 5 infanojn kaj 5 procentoj de la patrinoj havas pli da infanoj. Laŭ la donitaĵoj de la Asocio de Grandaj Familioj „Tri Plus” 68 procentoj de plurinfanaj patrinoj estas plentempe profesie aktivaj kaj en iliaj familioj regas la partnera divido de la ĉiutagaj devoj. Tio signifas, ke same patrinoj kiel ankaŭ patroj plenumas tiajn hejmajn taskojn kiel vestolavado, domordigado, kuirado. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo de pli ol jarcentkvarono konserviĝas naskodepresio. En 2015 la fekundecindico egalis al 1,29, kio signifas ke je 100 virinoj en la aĝo de 15 ĝis 49 jaroj estis naskiĝantaj 129 infanoj. Ekde aprilo 2016 en Pollando funkcias la registara programo „Familio 500 plus”, kiu ĉirkaŭprenas 4 milionojn da infanoj. Kadre de la programo ĉiu familio pli ol unuinfana ricevas po 500 zlotojn monate por ĉiu dua kaj plia infano ĝis plenkreskiĝo sendepende de la enspezoj. Familio kun malaltaj enspezoj, se plenumas konformajn financajn  kriteriojn ricevas monservon ankaŭ por la unua infano. Ĝis la 1-a de oktobro nunjare la registaro destinis por la programo 500 plus 33 miliardojn da zlotoj.

El la elsendo 07.11.2017. Legas Tomek – 2’55”

Ortografia testo pri la kaŝuba lingvo

Ĉirkaŭ 200 personoj – ĉefe lernantoj de la bazaj lernejoj, gimnazioj kaj mezlernejoj estis atendataj dum la 16-a ortografia testo pri la kaŝuba lingvo en Wejherovo en la norda Pollando. La kaŝuban lingvon en la Pomeria Vojevodio lernas libervole ĉirkaŭ 20 mil infanoj kaj junuloj. La ortografia testo estas do por ili ekzameno pri la akiritaj konoj, aliflanke ĝi popularigas la kaŝuban kiel la unusolan regionan lingvon en Pollando. La flegado de la kaŝuba ortografio des pli gravas, ke la nunaj gejunuloj estas la unua generacio, kiu lernas la kaŝuban en lernejo. La instruado okazas en ĉirkaŭ 430 lernejoj de la Pomeria Vojevodio. La lingvon uzas ĉ. 108 mil personoj. Ekde 2005 ekzistas ebleco subiĝi al la abiturienta ekzameno pri ĉi tiu lingvo kaj de 4 jaroj en la Gdanska Universitato funkcias 3-jaraj licencaj studoj en la fakultato pri kaŝuba etnofilologio.

El la elsendo 07.11.2017. Legas Maciek – 1’06”

La plej bonaj demorafiaj donitaĵoj post 2010

En la unuaj tri jarkvaronoj de 2017 naskiĝis 306 mil infanoj, je 19 mil pli (kresko 6-procenta) ol en la analogaj periodoj de la 6 antaŭaj jaroj. Se tiu naskodinamiko konserviĝos tio signifas,  ke entute nunjare enmondiĝos 407 mil suĉinfanoj, kio estos la plej bona rezulto ekde 7 lastaj  jaroj. Laŭ ekspertoj signifagrade kontribuas al tio la registara porfamila programo Familo 500+, sed krome signifan rolon havas la reguloj ligitaj kun la propatriniĝa forpermeso kaj t.n granda familia ĉarto, krome la milzlota monhelpo por ĉiu naskiĝinta infano. La kresko de la naskiĝoj rezultas ankaŭ el la decido de tridekkelkjaraĝaj virinoj,  kiuj prokrastis la decidon naski la infanon pro sia edukiĝado aŭ profesia kariero. Temas ĉi-rilate pri multaj virinoj el la jarala apogeo 1979-1984. Ili konscias, ke baldaŭ ili superos la 40-an vivojaron kaj estos malpli facile iĝi patrino pro biologiaj konsideroj. Multaj el ili do alprenas nun decidon pri sia dua aŭ tria infano. Kvankam la nombro de la enmondiĝantaj infanoj kreskis en Pollanso daŭre ili estas tro malmultaj por superi la demografian krizon. De pli ol 20 jaroj la nombro de la naskiĝoj ne garantias rektan generacisekvadon. Laŭ la Ĉafa Statistika Oficejo la infanposeda indico de virinoj en Pollando en 2016 egalis al 1,36. La favora situacio aperos nur tiam, kiam je 100 virinoj en la genera perido kalkuliĝos 210-215 infanoj.

El la elsendo  31.10.2017. Legas Milada kaj Barbara – 2’12”

Centro por Esploro kaj Praktiko en Kultura Kontinueco

En la Varsovia Unversitato kreiĝis la internacia esplorcentro, kiu okupiĝas pri revivigo de endanĝerigitaj lingvoj. Centro por Esploro kaj Praktiko de Kultura Kontinueco kunlaboras kun universitatoj en Londono, Leinden, Groningen kaj MaxPlanck-Instituto en Jeno. Ĝi kreiĝis en la fakultato „Artes Liberales”, kie de jaroj la kolektivo de doktorino Justuna Olko gvidas interbranĉajn projektojn pri kultura perado inter Eŭropo kaj Ameriko kaj reviviĝado de lingvoj minacitaj de formorto. La esplorojn partoprenas ne nur sciencistoj el diversaj centroj en la tuta mondo, sed ankaŭ indiĝenaj uzanoj de la endanĝerigitaj lingvoj. En Pollando temas pri reprezentantoj de la vilamovica lingvo, lingvo de karpatiaj montaranoj (ŭemka) kaj la kaŝuba. La centro kunlaboras eksterlande kun loĝantoj de Man-insulo, Guernsey, Eŭskio, kun sameoj en Finnlando kaj Norvegio kaj kun parolantoj de la azteka lingvo en Meksiko. La sciencaj projektoj fruktas per praktikaj strategioj kaj materialoj ligitaj kun lingorevivigo. Krom lernolibroj, vortaroj, popularsciencaj libroj kaj aliaj helpmaterialoj sciencistoj gvidas rendevuojn kaj laborrenkontojn  dum someraj kaj regionaj lernejoj. Ili substenas lokajn iniciatojn servantajn al konservo de la kultura kaj lingva aparteco de loĝantoj de koncernaj regionoj.  Ne laste ili kunorganizas artajn kaj popular-sciencajn eventojn. Jam en novembro la nova centro organizos eŭropan konferencon dediĉitan al la azteka lingvo en Meksiko kaj laborrenkontojn kaj internacian konferencon „Engaĝita humanismo”, kiu estos ligita kun revivigado de lingvoj minacitaj.

El la elsendo  31.10.2017. Legas Maciek kaj Barbara – 1’57”

Polaj sanaj nutraĵoj ŝatataj en Pollando kaj ekster ĝi

Poloj en ĉiam pli signifa grado elektas polajn konsumproduktojn – laktaĵojn, viandon, legomojn, fruktojn kaj bakaĵojn. Kiel rezultas el la pasintjara esplorado por la bezonoj de la projekto „Konsumanto 2016” eĉ 73 procentoj de poloj preferas la landajn produktojn kaj pli ol la duono pretas pagi pli por la pola produkto. Por plimulto de la polaj konsumantoj (66 procentoj) la pola produkto signifas produkton faritan en Pollando dank’ al la landa kapitalo. Aliflanke produkto farita en Pollando, sed kun la partopreno de la eksterlanda kapitalo estas rekonita pola nur de 8 procentoj de la konsumantoj. La polaj nutraĵoj ĝuas ĉiam pli grandan popularecon ne nur sur la landa, sed ankaŭ eksterlanda merkatoj. Pasintjare Pollando eksportis al. la Eŭropa Unio nutraĵojn kun la valoro de pli ol 24,1 miliardoj da zlotoj. Temas unuavice pri lakto kaj laktoelfaraĵoj kaj pri viando. Pasintjare la vendo de la kortbirdaro grandiĝis je 20 procentoj, kaj en la unua duono de la 2017 je pliaj 9 procentoj. Pollando estas ankaŭ grava importanto de pomoj. Inter tri unuaj landoj aĉetantaj polan kortbirdan viandon troviĝas Germanio, Britio kaj Francio. Tiuj landoj sume aĉetas preskaŭ unu trionon de la polaj kortbirdaj produktoj. Sekvas Nederlando, Ĉeĥio, Slovakio, Hongkongo kaj Hungario. 

El la elsendo  24.10.2017. Legas Milada – 2’03”

Kreskas la aĝo de la uniaj civitanoj

Laŭ la donitaĵoj de Eurostat dum la lastaj dek jaroj la nombro de senjoroj en la uniaj landoj kreskis je 7 milionoj. En 2016 temis pri 27 milionoj 300 mil personoj, kiuj superis la 80-an vivojaron, kio signifas, ke ĉiu 20-a loĝanto de la unio havis almenaŭ 80 jarojn. En plimulto temis pri virinoj. Laŭ statistikaĵoj oni vivas pli longe en la sudo de Eŭropo, do en tiaj landoj kiel Italio, Greko, Hispanio, Portugalio.  Similan fenomenon oni notas ankaŭ en la riĉa Germanio. La plej malmultaj 80-jaruloj vivas en Irlando, Slovakio, Kipro, Luksemburgio, Ĉeĥio, Pollando kaj Malto. Personoj 80-jaraĝaj fartas ĉiam pli bone kaj prognozoj pri la vivodaŭro post la 80-a vivojaro kreskas. Laŭ la donitaĵoj el 2015 la plej longa vivo post la 80-a vivojaro estis prognozita en Francio (10,5 jaroj), en Hispanio (9,9 jaroj), Luksemburgio (9,8 jaroj), Italio kaj Finnlando (9,5 jaroj).

El la elsendo  24.10.2017. Legas Maciek – 1’15”

[/audio

Tago de batalo kontraŭ la povreco

Hodiaŭ pasas Internacia tago kontraŭ povreco, en Pollando solenata ekde 2010. Lige kun ĝi Eurostat publikigis donitaĵojn pri povreco en la  Eŭropa Unio. Laŭ ili evidentiĝas, ke en la lastaj jaroj la povreco en plej signifa grado malkreskis en Pollando.  En 2016 pli ol 23 procentoj de la uniaj civitanoj, t.e. 117,5 milionoj da civitanoj estis minacitaj per povreco aŭ la socia ekskludo. Kompare al la 2008 la malkresko de povreco en Pollando egalis al 8,6 procentoj, en Litovio al 5,7 kaj Rumanio al 5,4 procentoj. Ekde 2008 la minaco de povreco kreskis en Greklando je 7,5 procentoj, en Kipro je 4,4 procentoj, en Hispanio je 4,1 procentoj. En 2016 la plej granda risko de povreco kaj socia ekskludo estis en Bulgario – pli ol 40 procenta, en Rumanio – preskaŭ 39 procenta kaj en Greklando – pli ol 35 procenta. La plej malmulte minacita de provreco kaj socia ekskludo estis Ĉeĥio (pli ol 13 procentoj), Finnlando, Danlando kaj Nederlando (pli ol 16 procenta).

El la elsendo  17.10.2017. Legas Milada – 1’46”