POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La pandemio kaj la ekonomia bonfarto de poloj

La konsilfirmao KPMG enketis en aŭgusto polojn pri ilia ekonomia bonfarto sekve de la pandemio. Preskaŭ la duono (44 procentoj) deklaris la malboniĝon de sia financa situacio, 8 procentoj deklaris signifan malboniĝon kaj 5 procentoj asertis, ke ne povas kontentigi siajn bazajn bezonojn. Kaj krome poloj opinias, ke tiu situacio daŭros almenaŭ unu jaron kaj eble eĉ pli longe. Sekve de tiuj agordoj 70 procentoj de konsumantoj deklaris limigon de la butikumado, inter kiuj 51 procentoj limigis la aĉetadon al necesaj produktoj. 19 procentoj ne limigis la ĉiutagan butikumadon, sed investajn aĉetaĵojn ŝovis al posta periodo. Nur unu kvarono elspezas samtiom kiom antaŭ la pandemio. Dum la butikumado kaj ĉiutaga aĉetado poloj en la unuan lokon metas sian sekurecon. Tial eĉ 41 procentoj de poloj malpli ofte pagas per kontanta mono kaj je unu triono kreskis la nombro de poloj uzantaj bankajn kartojn. Pli ofte poloj butikumas rete. La nombro de klientoj de retaj vendejoj kreskis je 6 procentoj. Siajn unuan butikumadon rete dum la pandemio faris unu triono de poloj.

El la elsendo 13.10.2020. Legas Milada – 1′ 50″

Omaĝtago al generalo Pułaski en Usono

La prezidento de Usono, Donald Trump proklamis la 11-an de oktobro kiel Memortagon de generalo Kazimierz Pułaski. Tiutage en 1779 generalo Pułaski mortis pro la vundoj suferitaj en la batalo apud Savannah. En la proklamdokumento estis reliefigita la kuraĝo kaj elstara taktiko de la generalo batalinta unue por defendi suverenecon de Pollando kontraŭ fremda tiraneco, sekve batalinte por la libereco de Usono. En 1777 laŭ la decido de Benjamin Franklin Kazimierz Pułaski aliĝis al la Kontinenta Armeo de generalo Georg Washington kaj du sekvajn jarojn servis al Usono en ĝia batalo por suvereneco kaj libereco distingiĝante kiel militista komandanto. En la dokumento la usona prezidento substrekis, ke la heredaĵo de Pułaski portata en la koroj de preskaŭ 10 milionoj da poloj en Usono por konstante eniris grandan historion de Usono.

El la elsendo 13.10.2020. Legas Maciek – 1′ 05″

Polaj pomoj ankaŭ por eksterlandaj klientoj

Pollando estas la eŭropa avanulo, se temas pri la produktado de pomoj kaj en la monda skalo ĝi okupas la trian lokon post Ĉinio kaj Usono. Samtempe poloj ĉiam pli volonte aĉetas importitajn fruktojn, kiuj en nia klimato ne estas kultivataj. Ekzemple en 2017 poloj konsumis pokape 13 kilogramojn da pomoj jaroj, je 4 kilogramoj malpli ol en 2013. La malkresko de la konsumado de polaj klientoj eldevigis serĉadon de eksterlandaj merkatoj malgraŭ tio, ke en la nuna jaro estos je pli ol tri milionoj da tunoj da pomoj malpli ol progozite. Jam de kelkaj jaroj ili trafas al Azio kaj la Suda Ameriko, ekzemple al Tajvano kaj Tajlando, al Kolombio. Oni alte taksas eksterlande la speciojn Gala, Golden Delicious kaj Red Price. De kvin jaroj polajn pomojn aĉetas ankaŭ portugalaj klientoj. En 2019 800 tunoj da pomoj de la menciitaj markoj trafis tien al la portugala komerca reto Pingo Doce, kiu apartenas al la posedanto de la reto, en kiu troviĝas la konata sur la pola merkato Biedronka (kokcinelo). Biedronka estas grava kanalo por liveri pomojn ankaŭ al polaj klientoj. Ekzemple pasintjare eĉ 98 procentoj de pomoj en Biedronka devenis de la polaj hortikulturistoj.

El la elsendo 06.10.2020. Legas Milada – 1′ 51″

Greklando la plej ŝatata ripozloko 2020

Greklando estis la plej populara inter la nunjaraj vizitlokoj elektataj de polaj turistoj. En aŭgusto elektis ĝin 40 procentoj de la klientoj de la portalo Wakacje.pl. Tio estis je 6 procentoj pli ol en julio. Greklando de jaroj estas unu el la plej volonte elektataj por ripozo landoj unuavice pro belega somera vetero, multaj insuloj kaj ripozlokoj, gastamo de la loĝantoj. Nunjare ankaŭ pro la sekurecprincipoj envivigitaj lige kun la kronvirusa pandemio. La duan lokon okupis Turkio kaj la trian Bulgario. Greklando estis ankaŭ la plej populara ripzoloko en julio, Bulgario troviĝis sur la dua loko, la trian lokon okupis Hispanio. Poloj forveturante ripozcele eksterlanden plej ofte uzas aviadilon. En aŭgusto eĉ 94 procentoj de poloj flugis por la eksterlanda somerumado, kio signifis 5 procentan kreskon kompare al julio. La donitaĵoj estis kolektitaj kaj analizitaj baze de ripozofertoj de pli ol 100 vojaĝoficejoj.

El la elsendo 06.10.2020. Legas Maciek – 1′ 17″

Nova ortodoksa kirko en Varsovio

En Varsovio estis inaŭgurita la unua de pli ol 100 jaroj ortodoksa kirko de Sofia, la Dia Saĝo (Haga Sofia). La unuaj klopodoj pri la nova kirko en la pola ĉefurbo estis entreprenitaj en 2004, sed la fondoŝtono estis konsekrita nur en 2015. La preĝejo estis konstruita laŭ la greka stilo sur la plano de kvadrato 35 je 35 metroj. La alteco de la ĉefkupolo egalas 22 metroj. Ĝia sonorilturo havos naŭ sonorilojn. La finpretigaj laboroj daŭros ĝis printempo 2021. La kirika interno estos tutece kovrita de polikromiaĵoj de la devenanta el Ukrainio Wołodymir Teliczko. La kirko estas destinita por ortodoksuloj el la regiono de du varsoviaj kvartaloj Ursynów kaj Wilanów. La ĵus inaŭgurita kirko estas la tria en la pola ĉefurbo. La du aliaj estis konstruigitaj ankoraŭ dum la rusa anekso de Pollando. Reprezentantoj de la ortodoksuloj en Pollando taksas, ke en la tuta lando vivas ĉirkaŭ 450-500 mil personoj de ĉi tiu konfesio.

El la elsendo 29.09.2020. Legas Maciek – 1′ 22″

Pli ol duono de poloj volus labori post la emeritiĝo

Pli ol la duono de poloj – 54 procentoj – preferus labori post la emeritiĝo por ricevi pli altan emerituron. 46 procentoj dezirus emeritiĝi tuj post la akiro de ĉi-rilataj rajtoj, eĉ se tio ligiĝus kun malpli alta emerituro. Plimulto de laborantaj poloj ŝatas sian laboron (66 procentoj). Inter ili dominas virinoj. Plej multaj poloj dezirantaj labori post la emeritiĝo troviĝas en la aĝgrupo inter la 25a kaj la 34a vivojaroj. Inter enketitaj poloj laboras profesie 55 procentoj, la ceterajn 45 procentojn konsistigas personoj nelaborantaj. En ĉi lasta grupo troviĝas neregistritaj senlaboruloj, emeritoj, studentoj, personoj malsanaj aŭ neplenlertaj, personoj nelaborantaj pro familiaj motivoj kaj ankaŭ tiuj, kiuj ne deziras labori. En la menciita enketo estis konstatita dependeco inter la nivelo de edukiteco kaj la profesia situacio. Inter personoj kun supera edukiteco laboras eĉ 71 procentoj de poloj. En la grupo de personoj kun la baza edukiteco laboras apenaŭ 40 procentoj.

El la elsendo 29.09.2020. Legas Milada – 1′ 41″

Eksterlandaj korporacioj elportis 17 miliardojn da zlotoj

Kiel pritaksas Pola Ekonomika Instituto en 2018 breĉo pro la CIT-imposto (imposto de la kompanienspezoj) en 2018 egalis al 22 miliardoj da zlotoj. Daŭra problemo estas la forportado de la profitoj fare de eksterlandaj kompanioj eksterlanden. Informis pri tio la gazeto „Puls Biznesu”. Unu jaron pli frue impostomanko pro CIT-imposto estis je 4 miliardoj pli granda. Malgrandigo de ĝia alteco atestas pri pli efika impostoprenado dank’ al entreprenitaj pluraj kompaktigaj paŝoj. Laŭ ekspertoj tio ligiĝas ankaŭ kun tre bona ekonomia konjunkturo. Iuj ekspertoj asertas, ke ĉi tiu impostobreĉo tamen povas esti pli alta. Laŭ ekonomikaj ekspertoj gravan problemon konsistigas la daŭra elportado de la profitoj akiritaj en Pollando fare de internaciaj korporacioj al la uniaj impostaj paradizoj. Plimulto de profitoj trafis al tri landoj. Al Irlando – 5 miliardoj da zlotoj, al Nederlando – 4 miliardoj kaj Luksemburgo – 3 miliardoj da zlotoj.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Milada – 1′ 34″

Poloj daŭre deklaras sin por la nacia valuto

Jen kaj jen ripetiĝas enketadoj kaj esploroj pri la rilato de poloj al encirkuligo de eŭro en Pollando. La plej nova enketado de la analiza laborejo Social Changes konfirmis, ke daŭre decida plimulto de poloj deklaras sin favore al zloty kiel la nacia valuto. Nur 23 procentoj de la enketitoj deklaris sin por rezigno de la nacia valuto favore al eŭro. Inter ili 10 procentoj subtenis la ideon senrezerve. Kontraŭ eŭro deklaris sin 59 procentoj de la enketitoj kaj inter ili 41 procentoj esprimis sian firme malaproban opinion. Inter la argumentoj oni elstarigas, ke ne temas sole pri la simbola signifo de la nacia valuto, sed unuavice pri la ebleco gvidi suverenan, elastan, adaptitan al la landaj bezonoj valutan kaj financan politikon. Post la akcepto de eŭro la ebleco de la aktiva rolo de la ŝtato en ĉi tiu sfero radikale malkreskas.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Maciek – 1′ 08″

 

Malpli da latino en polaj lernejoj

Ekde la nova lernojaro 2020/2021 latino kaj antikva kulturo povos estis instruataj en la 1-a klasoj de la ĝeneralklerigaj liceoj kaj teknikumoj, kiel elektebla lernoobjekto. La instrua programbazo detaliganta akirotajn konajn fare de la lernantoj antaŭvidas por ĝi unu horon semajne. Ĝi estas elektebla lernoobjekto apud filozofio, plastiko aŭ muziko. La elekto dependas de la lernejestro. Lernantoj lernos legi simplajn latinajn tekstojn, alproprigos konojn pri la influo de latino kaj la greka-romia kulturo je la pli postaj eŭropaj lingvoj kaj kulturo. La instruprogramo traktas latinon kiel certan kodon, kiun la eŭropaj elitoj uzis dum jarcentoj, sed kies deĉifro postulas specifajn kompetentojn. Oni ne antaŭvidas la transdonon de la lingvokono nek de la gramatika strukturo de la lingvo. Ĝis nun en la 4-jaraj ĝeneralklerigaj liceoj kaj la 5-jaraj teknikumoj la instruado de latino kaj de la antikva kulturo povis estis instruata nur sur ampleksa instrunivelo.

El la elsendo 01.09.2020. Legas Maciek – 1′ 18″

Bezonateco de varstaplejoj

En la raporto „Merkato de varstaplaj surfacoj en Pollando” oni konstatis, ke bezonateco de varstaplejoj estas unu el la rezultoj de la kronvirusa epidemio. Ĝi grandigis interesiĝon pri la reta butikumado. La paŭzo en la tradicia komerco kaj malcerteco pri kontinua varliverado instigis firmaojn certigi al si necesajn staplosurfacojn. Tiel en la 1-a duono de la 2020-a estis luitaj preskaŭ 2,43 milionoj da kvadrataj metroj, do je 25 procentoj pli ol en la sama periodo de la pasinta jaro kaj je 6 procentoj pli ol en la apogea ĉi-rilate ĝis nun jarduono, kiu pasis en 2018. Aktuale en la lando troviĝas 19,5 milionoj da kvadrataj metroj de modernaj industriaj loĝistikaj spacoj. Laŭ prognozoj ĝis la fino de la 2020-a jaro Pollando disponos pri 20 milionoj da kvadrataj metroj de la stapleja spaco.

El la elsendo 18.08.2020. Legas Milada – 1’21”