POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Iom pri la civila stato de poloj
Antaŭneloge (junio 2017) la opinisonda centro CBOS okazigis interesan sociologian enketon pri la civila stato de poloj. Evidentiĝas laŭ ĝi, ke plimulto de plenkreskuloj civile liberaj ne superis la 24-an vivojaron. Temas pri 41 procentoj de la enketitoj. En la aĝogrupo 25-34 jaroj tiu elcento egalas al 39 procentoj. Civile libera estas ĉiu oka persono en la aĝogrupo inter la 35-a kaj 44-a vivojaroj. En tiu grupo temas pri 13 procentoj de personoj. 7 procentoj de personoj civile liberaj havas 45 kaj eĉ pli da vivojaroj. Kompare al la situacio de antaŭ 12 jaroj malkreskis la nombro de homoj civile liberaj en la aĝogrupo de 18-24 vivojaroj kaj kreskis en la aĝogrupo inter la 25-a kaj 44-a vivojaroj. 56 procentoj de personoj civile liberaj ne havas vivpartneron, ĉiu kvara (24 procentoj) tenas neformalajn ligojn kaj preskaŭ ĉiu kvina en tiu grupo flegante neformalajn kontaktojn ne kunloĝas kun sia partnero. Plimulto de plenkreskuloj civile liberaj loĝas kun siaj geaptroj (58 procentoj), 42 procentoj loĝas memstare. Preskaŭ ĉiun kvaran personon eblas difini kiel tipan solulon. 19 procentoj loĝas sen la gepatroj, sed en la akompano de partnero aŭ aliaj kunloĝantoj. Samtempe kompare al 2005 malkreskis elcento de plenkreskuloj civile liberaj loĝantaj kun la geaptroj. Duobliĝis tiu de personoj loĝantaj solece aŭ kun personoj aliaj ol la geaptroj. Plimulto de personoj civile liberaj estas finance plene sendependaj disde la geaptroj kaj tiu elcento estas ĝenerala en la aĝogrupo ĉirkaŭprenanta personojn super la 45-a vivojaro.
El la elsendo 12.09.2017. Legas Milada – 2’37”
La nova lernojaro 2017/2018
Laŭ la pola klerigministerio la lernadon en ĉiuj polaj lernejoj lastlunde komencis pli ol 4,9 milionoj da lernantoj. Inter ili troviĝis pli ol 370 mil lernantoj de la unuaj klasoj de la bazaj lernejoj. La nova lernojaro ligiĝas kun la nova strukturo de la klerigsistemo, kies celo estas 8-jara baza lernejo, 4-jara liceo, 5-jara teknikumo, 3-jara branĉa lernejo de la 1-a grado, 2-jara branĉa lernejo de la 2-a grado, 3-jara specializa lernejo preparanta al la profesia laboro kaj postlicea lernejo. Al la plej gravaj ŝanĝoj en la lernojaro 2017/2018 apartenas la unua jaralo de infanoj, kiuj lernos en la 7-a klaso de la bazaj lernejoj, forigo de pagendeco por 6-jaruloj frekventantaj antaŭlernejojn kaj la rajto, ke la 3-jaruloj povu frekventi antaŭlernejojn. Interesaj ŝanĝoj okazas en la reformita programo pri la pola lingvo, kiu baziĝos sur tri pilieroj: lingvaj kompetentoj, retoriko kaj mempritakso. La lingvaj kompetentoj akiris prioritaton rilate la komunikprioritatojn. La celo estas, ke lernenato komprenu kiel kreiĝas la teksto, kiujn funkciojn plenumas alineo, kiel elekti kaj apliki lingvajn aŭ retorikajn rimedojn, kiel efike oratori kaj argumenti. La mempritakso helpas al la lernanto komprenon, ke la programo kaj lernejo preparas al permanenta lernado kaj ke krom scioj gravas kompetentoj. Alia grava ŝanĝo en la programo de la pola lingvo estas revenigo de la kanono de la lernejaj legolibroj, al kiu revenas klasikaj titoloj reprezentantaj diversajn epokojn.
El la elsendo 06.09.2017. Legas Milada – 2’26”
Tre bona stato de la pola mastrumado
Preskaŭ duono de poloj (49 procentoj) pozitive taksas la ekonomian staton de Pollando. Laŭ la opinisondado de CBOS laŭ poloj la nuna situacio estas la plej bona post 1989. La pritakso estas stabila kaj ne multe diferencas disde tiu esprimita en julio. Tamen pliboniĝis pritaksoj rilate la ĝeneralan situacion en la lando. Pliboniĝis rilate al julio taksoj pri la politika situacio en Pollando. Je tri procentoj pli da enketitoj traktas ĝin kiel bonan. Je pli ol 5 procentoj kreskis la bona pritakso de la ekonomia situacio. Relative stabilaj estas pritaksoj pri la materialaj kondiĉoj de la hejmaj mastrumejoj. 59 procentoj taksas ilin kiel bonajn, 5 procentoj kiel malbonajn, 36 procentoj taksas ilin kiel mezajn. Kreskis aliflanke sento de maltrankvilo pro laborperdo, kiun esprimis unu kvarono de la enketitaj laborantoj. En aŭgusto same kiel el julio pli ol unu kvarono de la enketitoj deklaris, ke en la daŭro de unu jaro la situacio en Pollando pliboniĝos. Plej multaj enketitoj prognozas ĉi-rilatan stabilecon.
El la elsendo 06.09.2017. Legas Milada – 1’40”
La 78-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito
En la tuta Pollando la 1-an de septembro en la 78-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito kaj la germana agreso kontraŭ Pollandon okazas pluraj eventoj: sanktaj mesoj favore al la Patrolando kaj ĝiaj pereintaj defendantoj, historiaj rekonstruoj, ekspozicioj kaj florkronomaĝado ĉe la tomboj kaj monumentoj. Kiel ĉiujare la ĉefaj ŝtataj solenaĵoj okazis frumatene ĉe la promontoro Westerplatte en Gdansko kun la partopreno de la polaj ĉefministro Beata Szydło kaj defendministro Antoni Macierewicz. Nunjare prezidento Andrzej Duda posttagmeze venis al Wieluń, kie la 1-an de septembro 1939 Luftwaffe pribombis nefortikigitan urbon mortigante 1200 senkulpajn civilulojn. La germanaj trupoj senproklame frumatene la 1-an de septembro 1939 invadis la limojn de Pollando komencante la 2-an mondmiliton. La solecaj en batalo polaj armeaj fortoj ne povis efike kontraŭstari la agreson de Germanio kaj sovetunian invadon, kiu okazis la 17-an de septembro 1939.
El la elsendo 01.09.2017. Legas Barbara- 1’29”
Gvidlibro tra la historio de Pollando 966-2016
Gvidlibro tra la historio de Pollando 966-2016, pretigita de la Instituto pri la Nacia Memoro kaj Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj okaze de la Mondaj Tagoj de Junularo estas disponebla interrete. El la paĝo pamiec.pl eblas ĝin senpage elŝuti en naŭ lingvoj: pola, angla, hispana, franca, itala, germana, portugala, rusa kaj ukraina (
La genezo de la Varsovia Batalo 1920
La pola-bolŝevista konflikto komenciĝis tuj post kiam Pollando reakiris suverenecon la 123-jaraj dispartigoj inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio. La 18-an de novembro 1918 per la ordono pri inaŭguro de la operaco „Wisła”, Lenin decidis pri supervenko de Pollando, kio estis taktita celo. La la ĉefa celo estis subteni komunistojn, kiuj klopodis eksplodigi revolucion en Germanio kaj la landoj kreinĝintaj post la malkomponiĝo de la Aŭstro-Hungara Imperio. En la tagoj 13-15-a de aŭgusto 1920 sur la antaŭkampoj de Varsovio okazis decida batalo. Difinata kiel „Miraklo apud Vistulo” kaj agnoskita kiel la 18-a batalo en la historio de la mondo. Ĝi decidis pri la sendependeco de Pollando kaj bremsis ekspansion de komunismo al la okcidenta Eŭropo.
El la elsendo 15.08.2017. Legas Barbara – 1’09”
Distingoj por elstaraj polaj militistoj
La pola prezidento Andrzej Duda dum la lastlunda Memoromaĝa alvoko al la pereintaj soldatoj okaze de la Festo de la Naciaj Armeaj Fortoj en Powązki-tombejo enmanigis postmorte je la manoj de familimembroj avancoaktojn je la generalaj kaj admiralaj gradoj. Pli frue dum solenaĵo ĉe Piłsudzki-Placo en Varsovio la pola defendministro Antoni Maciarewicz konstatinte, ke ne ekzistus la sendependeco de Pollando sen soldatoj de 1920 enmanigis distingojn kaj medalojn al la meritiĝintaj soldatoj kaj laborantoj de la polaj armeaj fortoj. Pli ol 200 soldatoj kaj civilaj personoj ricevis ministeriajn distingojn. Kelkdek oficiroj estis avancitaj kaj pliaj kekdek rivevis gratulleterojn. Hodiaŭ antaŭtagmeze la prezidento Andrzej Duda kaj defendministro Antoni Maciarewicz metis florkronojn ĉe la Tombo de Nekonata Soldato. En Varsovio okazis parado de militistaj fortoj.
El la elsendo 15.08.2017. Legas Barbara- 1’13”
Japanio avertas pri minaco flanke de Norda Koreio
Japanio avertis marde pri kreskanta minaco flanke de la Norda Koreio, kiu minaco eniris novan etapon i.a. pro la atingita kapablo de Pjongjang katapulti interkontinentajn batalobusojn. En la publikigata ĉiujare blanka libro pri defendeco la japana defendministerio raportas, ke ekde la pasinta jaro la Norda Koreio efike okazigis du nukelajn provojn kaj 20 provojn kun batalobusoj. Dum la tuta 18-jara regado de la antaŭa noordkorea gvidanto Kim Dzong Il estis katapultitaj nur 16 obusoj. En julio 2017 la Norda Koreio katapultis du interkontinentajn batalobusojn ICBM, kiuj falis en la maron ĉe la okcidenta bordo de Japanio. Malgraŭ severigitaj sankcioj flanke de la UN-oa Sekureckonsilio la aŭtoritatoj en Pjongjang ne ĉesas labori pri la raketa armilaro.
El la elsendo 08.08.2017. Legas Barbara – 1’06”
Turisma rekordo en la salminejo Wieliczka
Nur lastlunde, la 7-an de julio 2017 la salminejo Wieliczka apud Krakovo notis en la nuna jaro la unumilionan turiston. Tio signifas, ke la faman salminejon vizitis je 10 procentoj da turistoj pli ol en la sama periodo de la pasinta jaro. La bonŝanculo ricevis inviton por la silvestra balo en la salminejaj subterejoj kaj komplekson da kosmetikaĵoj bazitaj sur salo. La duonon de la nunjaraj vizitantoj konsisitigas eksterlandanoj: britoj, italoj, germanoj, francoj kaj hispanoj. Pliajn lokojn okupas usonanoj, svedoj, koreoj, ĉeĥoj kaj belgoj. Pasintjare Wieliczka gastigis entute pli ol unu kaj duonan milionojn da personoj. La salminejo funkcias senpaŭze ekde la mezo de la 13-a jarcento. En la daŭro de 7 jarcentoj sur naŭ niveloj kun la profundeco ĝis 327 metroj estis ellaboritaj 26 ŝaktoj kaj salon oni ekspluatis el 2040 kameroj. Sub Wieliczka kreiĝis labirinto de koridoroj longa preskaŭ 300 kilometrojn. Organizita turismo en la minejo funkcias ekde la fino de la 18-a jarcento. De 39 jaroj la salminejo Wieliczka troviĝas sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
El la elsendo 08.08.2017. Legas Tomek – 1’21”
Centro de Polusaj Esploroj en Toruno
En la Fakultato de la scienco pri la Tero de Kopernik-Universitato en Toruno kreiĝis Centro de Polusesploroj. Tio ebligos al la lokaj sciencistoj ankoraŭ pli intense esplori la polusregionojn. Ĝi samtempe kronas iliajn gvidatajn dum multaj jaroj esplorojn sur Antarkto, en Islando, sur Spicbergo. Nur dank’ al la ekspedicioj al Spicbergo kreiĝis preskaŭ 500 disertacioj. La estro de la Centro fariĝis Ireneusz Sobota el la Katedro de Hidrologio kaj Akva Mastrumado, kiu estras la tiean polusstacion. La Centro aktivos baze de ĉi tiu stacio en Norvegio, ĝi okupiĝos ankaŭ pri vojaĝoj al aliaj polusregionoj. La torunaj esploristoj volas koncentriĝi pri Arkto kaj Antarkto. Ili kunlaboros ĉi-sfere kun polaj kaj eksterlandaj sciencaj centroj kaj krome popularigos konojn pri polusregionoj. Sciencistoj el Kopernik-universitato partoprenas polusregionajn ekspediciojn ekde 1975. Al Spicbergo estis veturantaj biologoj, hidrologoj, glaciologoj, geomorfologoj kaj klimatologoj. Al Islando estis direktiĝantaj unuavice geomorfologoj.
El la elsendo 08.08.2017. Legas Barbara – 1’27”