POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Polaj sanaj nutraĵoj ŝatataj en Pollando kaj ekster ĝi

Poloj en ĉiam pli signifa grado elektas polajn konsumproduktojn – laktaĵojn, viandon, legomojn, fruktojn kaj bakaĵojn. Kiel rezultas el la pasintjara esplorado por la bezonoj de la projekto „Konsumanto 2016” eĉ 73 procentoj de poloj preferas la landajn produktojn kaj pli ol la duono pretas pagi pli por la pola produkto. Por plimulto de la polaj konsumantoj (66 procentoj) la pola produkto signifas produkton faritan en Pollando dank’ al la landa kapitalo. Aliflanke produkto farita en Pollando, sed kun la partopreno de la eksterlanda kapitalo estas rekonita pola nur de 8 procentoj de la konsumantoj. La polaj nutraĵoj ĝuas ĉiam pli grandan popularecon ne nur sur la landa, sed ankaŭ eksterlanda merkatoj. Pasintjare Pollando eksportis al. la Eŭropa Unio nutraĵojn kun la valoro de pli ol 24,1 miliardoj da zlotoj. Temas unuavice pri lakto kaj laktoelfaraĵoj kaj pri viando. Pasintjare la vendo de la kortbirdaro grandiĝis je 20 procentoj, kaj en la unua duono de la 2017 je pliaj 9 procentoj. Pollando estas ankaŭ grava importanto de pomoj. Inter tri unuaj landoj aĉetantaj polan kortbirdan viandon troviĝas Germanio, Britio kaj Francio. Tiuj landoj sume aĉetas preskaŭ unu trionon de la polaj kortbirdaj produktoj. Sekvas Nederlando, Ĉeĥio, Slovakio, Hongkongo kaj Hungario. 

El la elsendo  24.10.2017. Legas Milada – 2’03”

Kreskas la aĝo de la uniaj civitanoj

Laŭ la donitaĵoj de Eurostat dum la lastaj dek jaroj la nombro de senjoroj en la uniaj landoj kreskis je 7 milionoj. En 2016 temis pri 27 milionoj 300 mil personoj, kiuj superis la 80-an vivojaron, kio signifas, ke ĉiu 20-a loĝanto de la unio havis almenaŭ 80 jarojn. En plimulto temis pri virinoj. Laŭ statistikaĵoj oni vivas pli longe en la sudo de Eŭropo, do en tiaj landoj kiel Italio, Greko, Hispanio, Portugalio.  Similan fenomenon oni notas ankaŭ en la riĉa Germanio. La plej malmultaj 80-jaruloj vivas en Irlando, Slovakio, Kipro, Luksemburgio, Ĉeĥio, Pollando kaj Malto. Personoj 80-jaraĝaj fartas ĉiam pli bone kaj prognozoj pri la vivodaŭro post la 80-a vivojaro kreskas. Laŭ la donitaĵoj el 2015 la plej longa vivo post la 80-a vivojaro estis prognozita en Francio (10,5 jaroj), en Hispanio (9,9 jaroj), Luksemburgio (9,8 jaroj), Italio kaj Finnlando (9,5 jaroj).

El la elsendo  24.10.2017. Legas Maciek – 1’15”

[/audio

Tago de batalo kontraŭ la povreco

Hodiaŭ pasas Internacia tago kontraŭ povreco, en Pollando solenata ekde 2010. Lige kun ĝi Eurostat publikigis donitaĵojn pri povreco en la  Eŭropa Unio. Laŭ ili evidentiĝas, ke en la lastaj jaroj la povreco en plej signifa grado malkreskis en Pollando.  En 2016 pli ol 23 procentoj de la uniaj civitanoj, t.e. 117,5 milionoj da civitanoj estis minacitaj per povreco aŭ la socia ekskludo. Kompare al la 2008 la malkresko de povreco en Pollando egalis al 8,6 procentoj, en Litovio al 5,7 kaj Rumanio al 5,4 procentoj. Ekde 2008 la minaco de povreco kreskis en Greklando je 7,5 procentoj, en Kipro je 4,4 procentoj, en Hispanio je 4,1 procentoj. En 2016 la plej granda risko de povreco kaj socia ekskludo estis en Bulgario – pli ol 40 procenta, en Rumanio – preskaŭ 39 procenta kaj en Greklando – pli ol 35 procenta. La plej malmulte minacita de provreco kaj socia ekskludo estis Ĉeĥio (pli ol 13 procentoj), Finnlando, Danlando kaj Nederlando (pli ol 16 procenta).

El la elsendo  17.10.2017. Legas Milada – 1’46”

En Pollando kreiĝas la plej granda fabriko de baterioj

La kompanio LG Chem Vroclavo ricevis licencon por la ekonomia agado sur la tereno de speciala ekonomia subsfero Wrocław-Kobierzyce. La korea LG Chem, la filio de la konzerno LG planas elkonstrui tie fabrikon de baterioj por elektraj aŭtomobiloj. La finkonstruado estas planita por 2018. La fabriko produktos eĉ 100 mil bateriojn jare. Ĝi estos la plej granda ĉi-speca fabriko en Eŭropo, en kiu laboros 2 kaj duona mil dungitoj. Ĝiaj klientoj estos la plej grandaj aŭtomobilaj konzernoj. LG planas samtempe establi la esplorevoluigan centron.

El la elsendo  17.10.2017. Legas Milada – 0’53”

Ne ekzistantaj homoj

La Monda Banko envivigis programon, kiu helpos en la identigado de personoj dank’ al la bita teknologio. Unu miliardo cent milionoj da homoj en la mondo oficiale ne ekzistas. Temas pri personoj, kiuj ne posedas persondokumenton aŭ alian oficialan dokumenton, kiu konfirmus ilian identecon. Ili loĝas unuavice en Afriko kaj Azio. Manko de dokumentoj senigas ilin je la sanserva protekto, ebleco ricevi la socian helpon, financajn servojn aŭ kleriĝon. Laŭ la Monda Banko inter personoj oficiale ne ekzistantaj pli ol unu trionon konsistigas infanoj, neniel post la naskiĝo registritaj. Tiu situacio sentiĝas unuavice en la landoj, en kiu okazas ofta truda migrado de personoj.

El la elsendo  17.10.2017. Legas Tomek – 0’48”

Ĉiam pli da turistoj en Varsovio

Ĉiam pli da eksterlandaj turistoj vizitas Varsovion. Sume en la nuna jaro temos pri 1,81 milionoj da gastoj, el kiuj ĉiu elspezas meze 445 dolarojn. Fine de septembro Mastercard informis, ke en la rangolisto de la mondaj celurboj Varsovio avancis je 7 lokoj kaj akiris la 65-an. En la listo estis klasifikitaj 132 urboj de la mondo laŭ la nombro de eksterlandaj turistoj kaj iliaj elspezoj. La unuan lokon konservis Bangkoko, la duan okupas Londono kaj la trian Parizo.  Ĉiam pli da eksterlandaj turistoj en la pola ĉefurbo estas tendenco notita baze de informoj el la antaŭaj jaroj. En Eŭropo Varsovio okupas la trian lokon inter 36 urboj post Bukureŝto, Lisbono kaj Sofio. Inter eksterlandanoj vizitantaj Varsovion dominas turistoj kaj ne vizitantoj venantaj oficmotive. Tial la turisma apogeo estas notata inter julio kaj septembro. Kreskanta nombro de eksterlandaj turistoj signifas iliajn kreskantajn elspezojn. En 2016 temis pri 777  milionoj da usonaj dolaroj (ĉ. 2,8 miliardoj da zlotoj). Tio estis je duona miliardo pli estis ol en la 2015-a jaro. Laŭ la prognozoj de Mastercard la elspezoj de eksterlandaj turistoj en Varsovio nunjare superos 800 milionojn da dolaroj.

El la elsendo  17.10.2017. Legas Tomek – 1’31”

Pli ol duono de poloj volas labori pli longe

La 1-an de oktobro enviviĝis en Pollando novaj reguloj koncerne emeritan aĝon, kio signifas revenon al la stato antaŭinta la reformon el 2012, kiu premisis poioman altigadon de la emerita aĝo ĝis 67 jaroj senkonsidere al la sekso. Tiuokaze la pola ĉefministro Beata Szydło deklaris, ke la ĵus reenkondukitaj reguloj estis konsultitaj kun poloj, ili konformas al ĝeneralaj atendoj kaj ili estas sekuraj por la ŝtata buĝeto.  Ŝi akcentis, ke revenigante la emeritan aĝon de 60 jaroj por virinoj kaj 65 por viroj la reformo redonis al poloj la elektoeblon. Ĉiu polo depende de sia materiala kaj familia situacio, sanstato rajtos decidi pri la daŭro de sia laboro. Tio estas suverenca decido de ĉiu civitano. Emeritiĝo estas nome la rajto kaj ne devo. Ne ĉiuj do, kiuj akiris rajton (aŭ akiros estonte) al la emeritiĝo  en la aĝo de 60, repektive 65 vivojaroj rezignos pri profesia aktiveco. Laŭ la donitaĵoj de Kantar Millward Brown por Work Service preskaŭ 54 procentoj de poloj planas post la emeritiĝo plulabori. Dominas ekonomiaj motivoj. Poloj restante sur la labormerkato planas ricevi estonte pli altan emerituron aŭ kromenspezi al la jam ricevata monservo. 

El la elsendo  10.10.2017. Legas Milada – 1’54”

Dum la Lingvistika Komitato de PAN pri Esperanto

Lastlunde, t.e. la 9-an de oktobro en Varsovio okazis la 8-a plenkunsido de la Lingvistika Komitato de la Pola Sciencakademio. En la malferma parto de la kunsido profesorino Ilona Koutny el Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano prezentis prelegon omaĝe al la 100-a mortodatreveno de la kreinto de Esperanto, d-ro Ludoviko Zamehof  pri la temo „Kiel la lingvo el provtubeto viviĝas. Tipologia konsidero de la lingvo Esperanto”. Sekvis la refereĵo de profesoro Henryk Fontański pri elektitaj problemoj el la gramatika priskribo de la lingvaĵo de karpatiaj montaranoj (lemkoj). Ĉiu el la referaĵoj elvokis riĉan postprelegan publikan diskuton de la polaj lingvistoj.

El la elsendo  10.10.2017. Legas Milada – 1’05”

Prof. Tetsuo Kanno honortitola doktoro de pola universitato

Elstara japana neŭrokirurgo, honora prezidanto de la Monda Federacio de Neŭrokirurgiaj Societoj, profesoro Tetsuo Kanno ricevis la honortitolan doktorecon de la Varmia-Mazuria Universitato en Olsztyn. Ĝia fakultato pri la Medicinaj Sciencoj dank’ al li envivigis novuman kuracmetodon de malsanuloj troviĝantaj en komato. La solenaĵo okazis dum la inaŭguro de la nova akademia jaro en ĉi tiu altlernejo. Profesoro Tetsuo Kanno estis honorita ankaŭ pro helpo donita al polaj malsanuloj utiligi modernajn teknologiojn, aparte novecajn metodojn elkondukantajn el komato, kiuj estas aplikataj en la Universitata Klinika Hospitalo en Olsztyn. Dank’ al rekomendo de profesoro Kanno en majo de la pasinta jaro okazis en ĝi pioniraj en Pollando operacioj de la enplantado de spinostimuliloj ĉe pacientoj kun minimuma konsciostato. La unuajn operaciojn faris lia disĉiplo, profesoro Isao Morita kunlabore kun olŝtinaj neŭrokirurgoj. La konoj kaj spertoj de profesoro Tetsuo Kanno kaj liaj lernantoj kreis novajn eblojn porti helpon al grupo de la plej peze malsanaj pacientoj en Pollando.

El la elsendo  10.10.2017. Legas Tomek – 1’18”

La nova akademia jaro 2017/2018

Por polaj studentoj finiĝis la feria periodo. La 2-an de oktobro tradicie en la altlernejoj okazis la solenaj inaŭguroj de la akademia jaro.  La nuna studojaro pasos sub la signo de la reformo de la supera instrusistemo. Jarosław Gowin, viĉĉefministro kaj ministro por la scienco kaj supera eduksistemo prezentis la projekton de nova leĝo fine de septembro. Aktuale daŭras la etapo de sociaj kaj interministeriaj konsultoj. Konforme al la projekto ŝanĝiĝos la maniero elekti rektorojn, la altlernejoj akiros pli grandan aŭtonomion, sed devos samtempe prepari novajn statutojn kaj nomumi altlernejajn konsiliojn. Ŝanĝigos ankaŭ la maniero akiri la sciencajn gradojn. Laŭplane la nova leĝo pri altlernejoj ekvalius ekde la venonta akademia jaro.

El la elsendo  03.10.2017. Legas Milada – 1’07”