POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Ĉesigo de bitiga programo en la Pola Radio

La nova estraro de la publika Pola Radio ĉesigis la bitigadon de la radia programo. La nova prezidanto de Pola Radio Barbara Stanisławczyk deklaris, ke nenio, kio jam estis konstruita kadre de la programo, estos detruita. Ekde oktobro 2013  ĝis la fino de 2015 la Pola Radio kaj ĝiaj regionaj disaŭdigejoj elspezis por la bitigado preskaŭ 53 milionojn da zlotoj.  Konstruante la emisimerkaton oni forgesis pri la klienta merkato, kiu estas proksima al nulo. Laŭ Barbara Stanisławczyk tio signifas,  ke la projekto estis nefrutoporta kaj la tuta programo nekunordigita.

El la elsendo 12.04.2016. Legas Milada – 0’52”

La 73-a datreveno de la insurekcio en la Varsovia Getto

Hodiaŭ tagmeze la prezidento de Pollando, Andrzej Duda partoprenis la omaĝsolenaĵojn lige kun la 73-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la Varsovia Getto. La 28-taga insurekcio eksplodis en 1943 reage je la decido de la germana okupaciinto likvidi la getton, kiam sur ĝia tereno troviĝis inter 50 kaj 70 mil judoj. 10 monatojn pli frue, la 22-an de julio 1942 germanoj komencis la forveturigadon de getto-loĝantoj al la nazia mortotendaro en Treblinka kadre de la tn. Operaco Reinhard. Entute estis forveturigitaj ĉ. 306 mil personoj. La operaco Reinhard celis likvidi la judan loĝantaron. Ĝia akordo estis, la t.n. Grossaktion in Warschau. Ekde la unuaj tagoj la batalantaj judoj estis armite helpataj deekstere de la polaj konsipraj militistaj  taĉmentoj de Landa Armeo kaj Popola Gvardio. La 16-an de majo Jürgen Stroop germana nazio, SS-Gruppenführer ordonis eksplodigon de la Granda Sinango ĉe Tłomackie-strato raportinte sekve, ke  „eksa juda loĝkvartalo ĉesis ekzisiti”, kio estas agnoskita kiel fino de la insurekcio.  Lige kun la datreveno la Muzeo POLIN organizis publikan kampanjon de flavaj narcizoj. La papeaj floroj, similaj al la stelo de Davido  estas disdonataj en la polaj kaj alilandaj urboj. La datrevenaj solenaĵo estis inaŭguritaj antaŭdate de la 19-a de aprilo ĉe la varsovia monumento de Komuna Martireco de Judoj kaj Poloj.

El la elsendo 19.04.2016. Legas Milada – 2’12”

Mallonge_19.04.2016

Prezidento Andrzej Duda lunde vespere revenis post la dutaga vizito en Bulgario. La lundaj interparoloj i.a. kun la prezidento de Bulgario, Rosen Plewneliew koncernis proksimiĝantan pintrenkonton de NATO en Varsovio, firmigon de la duflanka kaj regiona kunlaboro, firmigon de la infrastrukturaj kaj energetikaj ligoj kadre de la kunlaboro de la ŝtatoj de Adriatiko, Baltiko kaj la Nigra Maro. La interparoloj koncernis ankaŭ migrokrizon. Dum la dimanĉa renkontiĝo kun la pola kolonio en la pola ambasado prezidento Duda distingis ses personojn pro elstaraj meritoj en la popularigado de la pola kulturo inter poloj loĝantaj en Bulgario.

Investaĵo Baltic Pipe

Post la lunda renkontiĝo de la pola ĉefministro kun la ĉefministro de Danlando, Lars Lokke Rasmussen Beata Szydło reliefigis la strategian signifon de la investaĵo Baltic Pipe, kiun realigas kune polaj kaj danaj firmaoj. Ĝi ligos danan kaj polan gasosistemojn, laŭ kiu estos transportata i.a. gaso el norvegaj provizoj. Oni parolis ankaŭ pri la problemo de enmigrantoj kaj pri  la afero de la regiona sekureco post la incidentoj super Baltiko kun partopreno de rusaj aviadiloj. Lars Lokke Rasmussen donis la atenton al la reciprokaj polaj-danaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj koncerne kiujn ekzistas eblo de intimigo.

El la elsendo 19.04.2016. Legas Krystyna – 1’39”

Ĉiu kvara eŭropano vivas rande de mizero

La unia Eurostat publikigis la raporton, en kiu ĝi elmontras, ke eĉ 122 milionoj da eŭropanoj estas minacitaj de mizero aŭ socia ekskludo. Tio signifas malpli ol ĉiun kvaran loĝanton de la Unio. La plej malbone la situacio aspektas en Rumanio kaj Bulgario. Pollando troviĝas en la mezo de la listo kaj havas la rezulton je unu procento pli bonan ol elmontris tion la antaŭa raporto, sed daŭre ĝi foras disde skandinaviaj landoj kaj eĉ Ĉeĥio, en kiu tiu problemo koncernas 14 procentojn de la loĝantoj. En Pollando 24,7 procentoj de personoj estas minacitaj de mizero aŭ ekskludo. En plimulto de la landoj la plej multe endanĝerigitaj estas infanoj, nome en la tuta unio tiu problemo rilatas al preskaŭ 28 procentoj de infanoj kaj nur al 17 procentoj de plenkreskuloj. 122 milionoj da uniaj loĝantoj vivantaj rande de mizero aŭ ekskludo signifas 24,4 procentojn de la socio. Ĉiuj donitaĵoj el la raporto devenas el esploro pri enspezoj kaj vivkondiĉoj en la eŭropuniaj landoj, okazigata ĉiujare inter ĉiuj membraj ŝtatoj.

El la elsendo 12.04.2016. LegasTomek – 1’18”

La unua paŝo por reaktivigi la ŝipkonstruan industrion

La Ministrokonsilantaro akceptis projekton de la ŝipkonstrurilata leĝo, kiu la laŭ la registaro estos la unua paŝo reaktivigonta grandan ŝipkonstruan industrion en Pollando. La registara leĝpropono – konforme al la antaŭbalotaj promesoj – antaŭvidas avantaĝajn impostoproponojn por entreprenistoj kaj kreon de specialaj ekonomiaj sferoj. Ĝi estas unu el la elementoj de la prezentita de la registaro Plano favore al Respondeca Evoluo, konforme al kiu la ŝiponkonstrua industro denove fariĝos unu el la fundamentoj de la pola mastrumao. En ŝipfarejoj kaj kunlaborantaj kun ili firmaoj laboron trovos ĉirkaŭ 3 mil personoj.

El la elsendo 12.04.2016. Legas Milada – 0’55”

La 6-a datreveno de la katastrofo apud Smolensko

Hodiaŭ pasas 6 jaroj post la plej tragedia katastrofo en la postmilita Pollando, kiam apud Smlensko la 10-an de aprilo 2010 pereis 96 membroj de la pola delegacio omaĝonta la viktimojn de Katyń krimo. En la katastrofo pereis i.a. prezidento Lech Kaczyński, lia edzino Maria, la lasta pola prezidento en elmigrejo Ryszard Kaczorowski. La saman tagon posttagmeze antaŭ la prezidenta palaco en Varsovio komencis kolektiĝi poloj por unuiĝi en funebro kaj omaĝi la memoron de prezidento Kaczyński. Lige kun la hodiaŭa datreveno sur la Prezidenta Palaco estas malkovrita tabulo omaĝanta prezidenton Kaczyński. La solenaĵoj memorigantaj la pereintajn reprezentantojn de la pola elito okazas en kelkcent lokoj en Pollando kaj eksterlande. Sur la sidejo de la Komandantaro de la Garnizono Varsovio estis muntita instalaĵo kun nigraj-blankaj fotoj de ĉiuj 96 viktimoj de la katastrofo. La nunjara solenaĵo okazas en nova situacio. Pro la laboro de la novestablita komisiono esploranta la katastrofon apud Smolensko la publika opinio estas informata pri prisilentata vero, mensogoj aj falsadoj ĉi-rilataj de la antaŭe reganta skipo.

El la elsendo 10.04.2016. Legas Barbara – 1’41”

Skanalo ĉirkaŭ donitaĵoj el Mossack Fonseca

El dokumentoj, kiuj traiĝis el la panama kancelario Mossack Fonseca rezultas, ke ne sole korporacioj, sed ankaŭ politikistoj kaj privataj personoj laŭ giganta skalo evitas la impostopagadon. Internacia Konsorcio de Esplorĵurnalistoj analizis 11, 5 milionojn da domkumentoj, kiuj koncernas la periodon de la lastaj 40 jaroj. Inter la klientoj de la kancelario troviĝas 143 politikistoj kaj iliaj proksimuloj. Inter ili estas 12 eksaj kaj aktualaj estroj de la ŝtatoj kaj registaroj. Ĵurnalistoj taksas ekzemple la aktivojn de Vladimir Putin en la impostparadizoj je du miliardoj da dolaroj. La servojn de Mossack Fonseca estis utiligontaj i.a. prezidento de Ukrainio aŭ ĉefministro de Islando, la plej gravaj membroj de  ĉina komunista partio. En la skandalo difinita kiel „Panama Papers” aperas nomoj de homoj el la mondo de sporto, aperas ankaŭ nomoj de poloj.

El la elsendo 05.04.2016. Legas Milada – 1’20”

Pliboniĝo sur la pola labormerkato

En la lasta jarkvarono de 2015 sur la pola labormerkato estis notita videbla pliboniĝo. Laŭ raporto de la Nacia Pola Banko senlaboreco proksimis al la historia minimumo dum kreskanta profesia aktiveco. Samtempe ĉiam pli da personoj estis enlaborigitaj baze de kontraktoj tempe ne limigitaj.  Denove kreskis bezonateco je laboro, ĉefe pro pli alta profesia aktivco de personoj antaŭ la emerita aĝo. Pliboniĝo de la situacio ligiĝas kun la progresanta ekonomia vigliĝo kaj konstanta kresko de merkata bezonateco je laborantoj. Laŭ la donitaĵoj de la Oficejo de Investaĵoj kaj Ekonomiaj Cikloj (BIEC) daŭre malkresos senlaboreco. Elmontras tion tendencoj sur la labormerkato notitaj en la lasta jaro.

El la elsendo 05.04.2016. Legas Milada – 1’02”

Usono grandigos siajn kontinentajn fortojn en Eŭropo

La usona armea komandantaro en Eŭropo –  EUCOM informis, ke Usono en februaro 2017 komencos firmigi siajn kontinetajn fortojn en Eŭropo per kontinua, rotacia alidirektado de blendbrigadoj,  sekve de kio ili kreskos ĝis tri blendbrigadoj. Estis ankaŭ decidite, ke la kontinentaj trupoj de Usono komencos ankaŭ stapladi militistajn akcesoraĵojn en siaj ekstrmsituantak staplejoj en Eŭropo por la uzo kaze de neceso. La aferprezentanto de la Pentagono, Laura Seal deklaris, ke tio signfas kontinuan ĉeeston de blendbrigado en la Orienta Eŭropo. La partoprenontaj en la 9-monataj rotaciaj brigadoj estos ekipitaj per propra moderna ekipaĵaro. Tiu plano emfazas firman kaj ekvilibran rilaton de Usono al la demando pri garantioj por ĝiaj aliancanoj.

El la elsendo 05.04.2016. Legas Tomek – 0’49”

Post atencoj en Bruselo

La urbestro de Bruselo Yvan Mayeur deklaris hodiaŭ, ke post la lastaj teroristaj atencoj la ĉefurbo de Belgio povas ne reveni al. normaleco. Li interparolis kun la prezidanto de Parizo Anne Hidalgo pri enteprenitaj agadoj post la pasintjaraj islamistaj atencoj en la franca ĉefurbo, sekve de kiu pereis 130 personoj. La interparolon antaŭmis minuto de silento omaĝanta la viktimojn de la bruselaj atencoj el la 22-a de marto, sekve de kiuj mortis 35 personoj kaj ĉ. 340 estis vunditaj. Estis omaĝitaj la viktimoj de la  lastdimanĉa terorista atenco en Pakistano.

El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada – 0’54”