POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Latvio kaj Pollando unie gvidas koncerne infanojn

 Laŭ Eurostat Latvio kaj Pollando gvidas en la Eŭropa Unio, se temas pri redukto de la minaco pri mizero kaj socia ekskludo inter infanoj, do inter personoj ĝis la 17-a vivojaro. En la jaroj 2010-2016 tiu malkreskoindico rilate Latvion egalis al 17,5 procentoj, en Pollando al 6,6 procentoj. En la listo troviĝas sekve Irlando – 5,3 procentoj, Hungario – 5,1 procentoj, Bulgario kaj Latvio – 3,4 procentoj. En la sama periodo tiu indico kreskis en Greklando – je 8,8 procentoj, sur Kipro – je 7,8 procentoj, en Svedio je 5,4 procentoj. Laŭ Eurostat fine de 2016 la meza indico de minaco pri la mizero kaj socia ekskludo rilate infanojn egalis en la unio al pli ol 26 procentoj. En 12 uniaj landoj ĝi estis pli alta, en 16 aliaj malpli alta. Al la landoj, kie tiu indico estis pli alta apartenas Rumanio (pli ol 49 procentoj), Bulgario (pli ol 45 procentoj), Greklando (pli ol 37 procentoj), Hungario (pli ol 33 procentoj), Hispanio, Italio, Litovio (pli ol 32 procentoj). Pollando apartenas al la landoj, kiu troviĝis sub  la meza unia indico same kiel Francio, Belgio kaj Luksemburgio. La plej malaltan nivelon, ĉirkaŭ 15-procentan notis du skandinaviaj landoj – Danlando kaj Finnlando. 

El la elsendo 19.12.2017. Legas Maciek – 1’35”

La Varmia aboco-libro

Al la lernejaj bibliotekoj en la distriktoj de Olsztyn, Braniewo, Lidzbark Warmiński kaj en la komunumo Reszel (la nordorienta Pollando) trafos senpage „La Varmia aboco-libro” ebliganta konatiĝi kun la loka dialekto. Eldonis ĝin la societo „La Varmia Domo”  okupiĝanta pri la popularigado de konoj pri la kultura heredaĵo de Varmio. La libron subvenciis la pola kulturministerio. Ĝi celas kreskigi interesiĝon pri la historio, tradicio  de la regiono kaj pri la varmia dialekto kaj helpos al lernantoj kaj instruistoj, gvidantaj la regiontemajn laborrenkontojn.  Post unu jaro ĝi aperos en la elektronika formo. La unua „Aboco-libro de la varmia dialekto” aperis antaŭ kvar jaroj. La nova estis vastigita je pliaj varmiaj rakontoj. Ĝi enhavas legomaterialon kun la traduko en la polan lingvon kun vortaro kaj ekzercoparton kun solvoj. La unuan fojon en la libro aperis scienca komentario pri la varrmia dialekto.

El la elsendo 19.12.2017. Legas Tomek – 1’01”

La Bet Leĥema Pacolumo

La Bet Leĥema Pacolumo ekbrilis en Pollando en la ĵusaj tagoj jam la 27-an fojon. La 31-an fojon lumigita en la ĵusaj tagoj en Bet Leĥem en la Groto de la Naskiĝo ĝi estis transprenita de polaj skoltoj el la manoj de la slovakaj skaŭtoj.  Lastdimanĉe okazis la solenaĵo de ĝia trandono en la varsovia Arkikatedralo de s-ta Johano Baptisto. Lastlunde la Bet Leĥeman Pacolumon el la manoj de polaj skoltoj transprenis la pola prezidenta paro. La Bet Leĥema Paclumo estas signo de frateco, unueco kaj paco kaj estas en Pollando nedisigebla elemento de la adventa preparo al Kristnasko. Ĝia nunjara devizo estas „En Vi estas lumo”. La unuan fojon la La Bet Leĥema Pacolumo estis transdonita antaŭ 30 jaroj en Aŭstrio, unu jaron poste la patronecon super ĝi transprenis aŭstraj skaŭtoj. Ĉiujare knabo aŭ knabino transprenas la lumon el la Groto de la Naskiĝo, de kie ĝi atingas Vienon. Dum porokaza solenajo ĝi estas transdonata al la loĝantoj de la urbo kaj al. reprezentantoj de skoltaj organizoj el multaj eŭropaj landoj. Tradicie Asocio de Pola Skoltaro ricevas la lumon de slovakaj skaŭtoj, la transdono okazas alterne en Slovakio kaj en Pollando. Sekve la lumo estas transdonata en la oriento al Rusio, Litovio, Ukrainio, Belorusio, en la okcidento al Germanio kaj en la nordo al Danlando.

El la elsendo 19.12.2017. Legas Milada – 1’55”

Ekumena antaŭkristnaska renkonto en Bialistoko

 Kelkcent personoj renkontiĝis lastdimanĉe posttagmeze sur Kościuszko-placo en Bialistoko por dividi la kristnaskan oblaton, esprimi bondezirojn kaj kune kanti kristnaskajn kantojn. La societo Helpo al la Familio „Vojo” kune kun la urboaŭtoritatoj organizis ankaŭ ekumenan antaŭkristnaskan helpokampanjon, kadre de kiuj personoj en bezono ricevis tradiciajn porfestajn manĝaĵojn, en kies konsiston eniris  „pjerogoj” (boligendaj farĉitaj per fungoj kaj brasiko pastaĵoj), bigoso (kuirita acida brasiko kun diversaj ingrediencoj), haringoj, pano. La renkonto kiel la unusola en la lando havas ekumenan karakteron pro la fakto, ke en la urbo kaj en la regiono loĝas multaj ortodoksuloj. Kiel substrekis la urboprezidanto Tadeusz Truskolaski – la renkontiĝo celas unuigi homojn, kio estas eblas dank’ al multaj homoj de bona volo liverantaj produktojn kaj pretigintaj manĝojn por la antaŭkristnaskaj vespermanĝoj. Mono kolektita dum la kampanjo estos i.a. destinita al familioj, kiuj partoprenas la projekton „Reakiri la infanon”, kiu ebligas al misfunkciaj familioj revenigi iliajn infanojn al la hejmoj.

El la elsendo 19.12.2017. Legas Milada – 1’35”

Kresko de la nutraĵprezoj, emeritoj kaj pensiuloj malgajnas

La kreskantaj nutraĵprezoj koncernas ĉiujn konsumantojn, sed aktuale plej frape ili tuŝas polajn emeritiojn kaj pensiulojn. Laŭ Eurostat la prezoj de  nutraĵoj en Pollando en 2017 kreskis je pli ol 4 procentoj kompare al la pasinta jaro. Tiuj prezoj kreskis pli rapide nur en kvin uniaj ladoj, sed la ĝenerala indiko por la unio egalis sole al 2,3 prcocentoj. En Pollando en 2017 plej alte kreskis la prezo de butero – je 48 procentoj. En Germanio ĝi kostas je 70 procentoj pli ol en septemrbo 2016, tamen en Francio la buterprezo kreskis nur je 7,6 procentoj. En Pollando estis notita krome signifa prezokresko de ovoj, johurtoj kaj porka viando. En la lastaj monatoj estis notita signifa prezoaltiĝo de freŝaj fruktoj kaj legomoj. Teorie pli altaj prezoj koncernas ĉiun konsumanton, sed ili estas plej forte sentataj de personoj kun plej mallataj enspezoj.  Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo la meza enspezo pokape en Pollando en 2017 kreskis je 7 procentoj. Por Familioj utiligantaj la programon Familio 500+ tiu kresko estis preskaŭ 17 procenta, je preskaŭ 10 procentoj altiĝis la enspezoj de la  kamparaj familioj. Tiufone la enspezoj de emeritoj kaj pensiuloj kreskis apenaŭ je 4,1-4,4 procentoj. Konsiderante la malaltan enspezokreskon kaj la lastajn nutraĵajn prezoaltigojn polaj emeritoj kaj pensiuloj apartenas al la grupo aparte tuŝita pro la aktuala merkata situacio.

El la elsendo 12.12.2017. Legas Milada – 2’11”

Veturilo 2017

La bicikla sezono 2017 finiĝis kaj la vintra paŭzo daŭros ĝis la komenco de marto 2018. Nunsezone en la pola ĉefurbo en la sistemo Veturilo oni luis biciklojn pli ol 5 milionojn da fojoj. Tiel estis starigita rekordo en la kvinjara historio de la varsovia publika biciklo. 610 mil uzantoj disponis pri 5 mil bicikloj. Temas pri preskaŭ triobliĝo kompare al 2016. Kreskis ankaŭ la nombro de bicikloluantoj je 164 mil persono. Plej ofte la bicikloj estis luataj en junio, sed la rekorda estis la 20-a de majo, kiam oni luis biciklojn pli ol 42 mil fojojn. En la oferto estis ankaŭ duoblaj bicikloj, infanaj bicikletoj kaj ankaŭ elektraj bicikloj. Por ĉi lastaj kreiĝis 10 specialaj stacioj.  Veturilo estas la plej granda biciklolua sistemo en Pollando kaj la kvina laŭ la grandeco en Eŭropo. En 2018 kreiĝos 11 novaj stacioj. La longeco de la biciklaj itineroj en Varsovio egalas nun al 530 kilometroj.

El la elsendo 12.12.2017. Legas Maciek – 1’14”

Nobla donacpakaĵo

Dank’ al la nunjara kampanjo „Nobla donacpakaĵo” pli ol 20 mil polaj familioj ricevis antaŭfestan helpon kun la valoro de 54 milionoj da zlotoj. Ĝi unuigis preskaŭ unu milionon da poloj – volontulojn, donacintojn kaj pridonacitojn. La kampanjo fariĝis la antaŭfesra tradicio de poloj. Dum la lasta „semajnfino de mirakloj” la donacpakaĵoj adresitaj al konkretaj familioj trafis al preskaŭ 700 staplejoj en la tuta lando kaj sekve estis liveritaj al adresitoj fare de volontuloj. La kampanjon „Nobla donacpakaĵo” organizas ekde 2001 la krakova societo Wiosna (printempo). En la unua eldono grupo de studentoj el la akademia animprizorgado gvidita de pastro Kacek Stryczek pridonacis 30 malbonstatajn familiojn. Post 16 jaroj temas pri evento en la landa skalo. En la kampanjo partoprenas homoj de politiko kaj kultura mondo. Nunjare inter la donacintoj estis i.a. Prezidenta Paro, sed krome futbalistoj el la pola reprezentantaro, nacia teamo de polaj skisaltistoj, policistoj, fajrobrigadistoj, soldatoj, lernejoj, universitatoj.

El la elsendo 12.12.2017. Legas Milada – 1’39”

La krakovaj kristnaskaj kripetoj

Tradicie lastĵaŭde (t.e. dum la unua ĵaudo de decembro) sur la soklo de Adam Mickiewicz-monumento en Krakovo ĉe la krakova foirplaco estis prezentitaj la nunjaraj kristnaskaj kripetoj,  de kie ili estis transportitaj por ekspozicio en la Historia Muzeo de la urbo. Entute temas pri 171 verkoj (120 realigitaj de infanoj kaj gejunuloj kaj 51 de plenkreskuloj kaj senjoroj). Dimanĉe estos anoncitaj rezultoj de la 75-a eldono de krakovaj Jesukripetoj, post kio la postkonkursa ekspozicio daŭros ĝis la 25-a de februaro. La nunjara eldokonkurso okazas en aparta etoso, ĉar la tradicio de ĝia elfarado povas trafi sur la Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. La herooj de la nunjaraj kripetoj, krom la tradiciaj figuroj de la Sankta Familio estas i.a. la mortintaj nunjare krakovanoj Anna Szałapak kaj Zbigniew Wodecki. Anna Szałapak ĉiujare troviĝis en la ĵurio de la konkurso, kiel la unusola en Pollando doktoriĝinta kripetologo. Zbigniew Wodecki estis tre populara kaj ŝatata  kantisto. En la nunjaraj laboraĵoj videbliĝas ankaŭ referencoj al la Jaro de Kościuszko (pola nacia heroo) kaj Stanisław Wyspiański (eminenta pola pentristo kaj verkisto). La krakova Jesukripeto signife diferencas disde la ĝenerale konataj kristnaskaj kripetoj. Ĝi devas esti turohava konstruaĵo enhavanta karakterizajn por  la krakova arkitekturo detalojn. Tial ofte estas rekreata la frontono de la Maria-Baziliko, turoj kaj kupoloj de Wawel-katedralo. Krom la S-ta Familio,  tradiciaj, (historiaj) figuroj estas ankaŭ legendecaj – Lajkonik, Wawel-drako, trumpetisto, krakovanoj. La konkurso je la plej bela krakova Jesukripeto estas organizata ekde 1937, kiam rivalis 86 personoj kaj ĝi estis tuj reorganizita en 1945 post la milita interrompo. La plej malnova kripeto en la krakova Historia Muzeo devenas el ĉ. 1900-a jaro kaj estis farita de Michał Ezenekier.

El la elsendo 08.12.2017. Legas Barbara – 2’53”

Nova estro de la Eŭropa Platformo de Memoro kaj Konscienco

Doktoro Łukasz Kamiński, historiisto kaj eksa prezidanto de la Instituto pri la Nacia Memoro (2011-2016) estis elektita kiel la nova estro de la Eŭropa Platformo de Memoro kaj Konscienco. Temas pri la senprofita eksterregistara organizo, okupiĝanta pri popularigado de konoj pri la dudekjarcentaj totalismoj. Lia oficperiodo daŭros du jarojn. Inter la plej gravaj taskoj de la platformo la nova prezidanto menciis i.a. realigon de la projekto „projektu “Justice 2.0”, estanta provo ellabori internacian mekanismon juĝi komunistajn krimojn,  konforme al kiu ili ne subiĝas al preskriptiĝo. Al la platformo (The Platform of European Memory and Conscience) apartenas preskaŭ 60 organzaĵoj el la tuta Eŭropo,  inkluzive la polan Instituton pri la Nacia Memoro, kiu estis ĝia kunfondinto. La plej grava tasko de la platformo estas kunlaboro favore al disvastigo de konoj pri totalismaj reĝimoj kaj memorindigo de iliaj viktimoj. Ĉiujare ĝi atribuas premion pro kontribuo al agadoj kontraŭ la renaskiĝantaj totalismaj reĝimoj.

El la elsendo 05.12.2017. Legas Maciek – 1’18”

Okupoj pri regiona eduko en Chorzów

Pli ol 11 mil lernantoj el la bazaj kaj superbazaj lernejoj kaj el antaŭlernejoj en Chorzów (la suda Pollando) unu fojon monate povas partopreni lecionojn pri regiona eduko. La lernejoj estis provizitaj per ekzempleroj de la sileziparola abco-libro. Ĝi donas la okazon al junaj personoj konatiĝi kun la historio de la regiono, lokaj tradicioj kaj kutimoj, kaj ankaŭ lerni unuopajn vortojn. Instruistoj preparas i.a. parolkonkursojn aŭ urbovizitojn. Por la pli junaj infanoj estas realigata projekto „Dancanta Silezio”, danc- kaj kantokupoj,  organizitaj kun la ensemblo de kanto kaj danco „Śląsk”. La eldono de la 100-paĝa Suprasilezia abco-libro estis subvenciita de la ŝtata buĝeto. De  kelkaj jaroj la regionaj medioj referencante al la sileziaj tradicioj postulas agnoski la silezian parolon la regiona lingvo. La urbooficejo en Chorzów kunlaboras kun la Societo por la Flegado kaj Disvastigado de la Silezia Parolo. La celo de la agadoj, koordinitaj de la societo kadre de la programo “Godomy po ślonsku” (Ni parolas silezie),  estas favori la uzon de la silezia parolo en la publikaj lokoj, vendejoj, servofirmaoj, oficejoj, lernejoj, kulturinstitucioj kaj simile.

El la elsendo 05.12.2017. Legas Tomek – 1’26”