POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Jubileo de la polaj-azerbajĝanaj rilatoj

Nunjare pasas la 550-a datreveno de la historiaj rilatoj inter Azerbajĝano kaj Pollando. Komencis ilin en 1472 la reganto de la lando Uzun Hasan direktinte leteron al la reĝo de Pollando, Kazimiro Jagelonido pri komunaj agadoj kontraŭ la otomana dinastio. Tiuj kontaktoj daŭris ĝis 1477. Ambaŭ landoj ligis la diplomatiajn rilatojn en 1992, kelkajn tagojn post la malkomponiĝo de Sovetunio.
Okaze de la 550-jariĝo de ambaŭlandaj rilatoj en la Malnova Oranĝerio de la Reĝa Łazienki-Parko funkcias fotoekspozicio „Perloj de la pola heredaĵo en Azerbajĝano”. Ĝi omaĝas la kontribuon de poloj vivantaj kaj kreantaj en Azerbajĝano fine de la 19-a jarcento. Temas pri polaj arkitektoj, kiuj partoprenis la ampleksan elkonstruon de ĝia ĉefurbo Baku. Inter aliaj Józef Gosławski (1865-1904) kaj Kazimierz Skórewicz (1868-1950) lime de la 19-a kaj la 20-a jarcento kreis multajn reprezentajn bakuajn konstruaĵojn, kiel la Urban Oficejon, Palacon kaj teatron de Tagijew, oficejan domon de Rothschild-familio, sidejon de la Nacia Banko de Azerbajĝano.
Tiuepoke Baku estis la produktoloko de preskaŭ duono de petrolo. La akirataj rimedoj estis destinitaj por la konstruado de modernaj publikaj kontruaĵoj kaj modernaj brikdomoj. Tio kaŭzis, ke dum apenaŭ kelkaj jardekoj Baku transformiĝis en „Parizon de Kaŭkazio” i.a. dank’ al polaj arkitektoj, kiuj funkciis kiel la ĉefarkitektoj de la urbo. La esploristo de la pola arkitekturo en Baku, profesoro Elchin Alijew informis ke dum la sovetunia periodo la kultura heredaĵo de Azerbajĝano estis neniigata i.a. pere de laŭplana detruado de arkivaĵoj pri la pola arkitekturo en Baku. Tiam estis konataj nur kvar nomoj de polaj arkitektoj. Nun tiu listo ĉirkaŭprenas 18 polojn kaj ĉirkaŭ 80 konstruaĵojn levitajn dank’ al polaj arkitektoj. Estas tamen sciate, ke estis ĉirkaŭ 300-400 konstruaĵoj de polaj arkitektoj. Oni kolektas informojn kaj fotojn pri tiuj fakuloj partoprenintaj la konstruadon de la azerbajĝana ĉefurbo.

El la elsendo 25.04.2022. Legis Gabi – 02’48”

Strategia kanalo tra la Vistula Terlango finkonstruita

La ĉefaj laboroj en la kluzo de la naviga kanalo tra la Vistula Terlango (pole Mierzeja Wiślana) finiĝis. La kanalo ligos la Vistulan Lagunon kun la golfo de Gdansko. Aktuale daŭras tiaj finlaboroj kiel muntado de hidroteknika ekipaĵaro kaj testoj pri trafikinfrastrukturo. Post kvin monatoj povos jam laŭe de ĝi navigi ŝipoj.
La Vistulan Terlangon konsisitigas mallarĝa kaj longa terŝutaĵo kreiĝinta pro la efikado de marondoj, apartiganta la golfon de Gdansko disde la Balta Maro. Ĝi etendiĝas de Gdansko, Pollando okcidente ĝis markolo de Pilava en Rusio nordoriente. Por uzi la markolon polaj ŝipoj ĝis nun ĉiufoje devis peti aprobon de Rusio. La ĵus konstruita kanalo ebligas pri tio rezigni. Dank’ al la kanalo mallongiĝos ankaŭ la vojo de ŝipoj navigantaj el la Gdanska Golfo al la Vistula Laguno kaj al la Balta Maro.

El la elsendo 25.04.2022. Legis Milada – 01’22”

Pliaj helpopaŝoj por ukrainoj

La pola vicministro por la internaj aferoj informis pasinstsemajne, ke je pliaj 60 tagoj estos longigita la periodo, en kiu polaj familioj povas kalkuli je financa helpo de la ŝtato por kovri la kostojn de la vivteno (loĝigo kaj nutro) de gastigataj ukrainaj rifuĝintoj. Laŭ la pola registaro la loĝigan kaj vivtenan helpon de polaj familioj utiligas 600 mil rifuĝintoj.
Baze de speciala leĝo en Pollando trovis enlaborigon 77 mil ukrainaj civitanoj. Laŭ la pola ministerio por familio kaj socia politiko plejmulto de ili laboras en varstaplejoj, gatronomiaj kaj hotelaj servoj. Baze de ĉi tiu leĝo ili ne bezonas iujn ajn laborpermesojn, tamen la dunganto devas informi pri tio koncernajn administrajn aŭtoritatojn.

El la elsendo 25.04.2022. Legis Milada – 01’18”

La Eŭropa Komisiono ne intencas helpi

La Eŭropa Komisiono informis, ke aktuale ĝi planas neniujn novajn fondusojn por helpi al la uniaj landoj akceptantaj rifuĝintojn el Ukrainio. Pasintsemaje la unia komisaro por la buĝero Johannes Hahn diris dum la kunsido de la buĝeta komisiono de la Eŭropa Parlamento, ke li ne kredas, ke kadre de la nuna unia buĝeto eblus krei novan financan instrumenton por tiuj uniaj landoj, kiuj akceptas ukrainajn rifuĝintojn. Li aldonis „ke estas tro frue” por destini konkretan financan helpon al la uniaj landoj akceptantaj ukrainanojn.

El la elsendo 15.04.2022. Legas Krystyna – 0′ 44″

Pliaj ukrainaj enmigrantoj

Kiel sciigis lastlunde, la 11-an de aprilo Uno, ekde la 24-a de februaro Ukrainion forlasis pli ol 4, 5 milionoj da personoj. Pollando daŭre estas la migra celloko de ukrainanoj. En la lastaj tagoj ilia migrointenseco kreskis. La limon kun Pollando transpaŝis jam pli ol 2 milionoj 700 mil personoj. La dua lando laŭ la vidpunkto de akceptataj fuĝintoj el Ukrainio estas Rumanio, al kiu venis pli ol 716 mil personoj. 470 mil ukrainanoj celis la teritorion de Rusio, 440 mil ukrainanoj translokiĝis al Hungario, 417 mil al Moldavio. Slovakio akceptis jam pli 326 mil personojn el Ukrainio kaj Belorusio 22 mil. En polaj amaskomunikiloj la informioj pri la dismetiĝo de ukrainanoj en aliaj eŭropaj landoj koncernas komencon de marto.

El la elsendo 15.04.2022. Legas Milada – 1′ 20″

Monda nutraĵkrizo

UNo akuzis Rusion pri elvoko de monda nutraĵkrizo pro ĝia invado kontraŭ Ukrainion, kio povas kaŭzi malsatplagon. Reprezentanto de la organizaĵo atentigis, ke Ukrainio kaj Rusio apartenas al la plej grandaj produktantoj de greno respondante pro 30 procentoj de la monda eksporto de tritiko, pro 20 procentoj de la monda eksporto de maizo kaj 75 procentoj de la eksporto de sunflora oleo. Preskaŭ 50 procentoj de la aĉetata greno devenis el Ukrainio. Ekzistas timo, ke pro nesufiĉo de greno en la Proksima Oriento kaj la Norda Afriko povas eksplodi malsatplago. La ĉefaj importantoj de greno el Rusjo kaj Ukrainio estas Egiptio, Turkio, Bangladeŝo, Niĝerio, landoj kun multnombra loĝantaro. La konflikto minacas ankaŭ per malpliboniĝo de situacio en la landoj jam suferentaj humanisman krizon, kiel Afganlando, Jemeno kaj en la regiono de Afrika Korno (la Somalia duoninsulo).

El la elsendo 05.04.2022. Legas Maciek – 1′ 05″

 

Polaj nutraĵoj kun pasporto

En la pola ministerio pri agrikulturo estis subskribita pilota pojekto pri Polaj Nutraĵoj kun Pasporto. Temas pri elkonstruo de sistemo ebligonta identigi la nutroproduktojn, tiel ke la konsumanto ricevu pri ili fidindan informon. En la jaroj 2021-2003 la esploroj koncernos la merkatojn de la bova kaj porka viandoj kaj de terpomoj. En la dua etapo planita por la jaroj 2023-24 oni intencas prilabori la sistemon de Informa Teknologio IT, se la unua etapo pravigos tion. La atendataj avantaĝoj pro envivigo de la projekto estas i.a. kresko de pozitiva bildo de nutraĵoj produktataj en Pollando kaj sur la internacia areno.

El la elsendo 05.04.2022. Legas Milada – 1′ 04″

Fokuso al la pola helpo por ukrainanoj

Ekde la komenco de la rusa agreso kontraŭ Ukrainion la polan-ukrainan limon transpaŝis 2 kaj duona milionoj da translokiĝantoj el Ukrainio. Laŭ la oficejo de la Alta Komiaro por Rifuĝintoj de UNo baldaŭ sur la teritorio de Eŭropo troviĝos ĝis 6, 5 milionoj kaj eĉ 7 milionoj da personoj el Ukrainio, ĉefe virinoj kaj infanoj.
Komence de aprilo la Pola Poŝto ebligis la senpagan forsendadon de pakaĵoj kun la humaneca helpo al Ukrainio. La pezo de unu pakaĵo ne povas superi 20 kilogramojn.
Ĝis nur la identigan numeron PESEL en Pollando ricevis jam pli ol 600 mil ukrainanoj. Dank’ al ĝi ili estadas en Pollando legale kaj havas cetigitan sanprotekton, eblecon legale entrepreni laboron kaj daŭrigi la lernadon. 51 procentojn de ukrainanoj kun la atribuita PESEL-numero konsistigas infanoj kaj 43 procentojn virinoj en la aĝo inter la 19-a kaj 65-a vivojaroj.
En Varsovio laŭ la aŭtoritatoj de la popola ĉefurbo estadas pli ol 300 mil personoj lastatempe venintaj el Ukrainio, inkluzive de 100 mil infanoj kaj junuloj. Aktuale jam 15 mil ukrainaj lernantoj frekventas la varsoviajn lernejojn kaj infanvartejojn. Dank’ al interkompreniĝo kun la Pola Centro de Internacia Helpo baldaŭ en varsoviaj lernejoj eklaboras ĉirkaŭ 200 ukrainaj instruistoj kiel asistantoj de polaj instruistoj helpontaj al ukrainaj infanoj integriĝi en la polaj lernejoj. La pola klerigministro informis, ke jam 3500 instruistoj el Ukrainio esprimis la deziron entepreni laboron en polaj lernejoj.

El la elsendo 05.04.2022. Legas Milada kaj Krystyna – 2′ 21″

 

Evoluoj ĉirkaŭ la milito en Ukrainio, 29.03.2022

Laŭ la hodiaŭaj donitaĵoj de la pola limgardistaro ekde la 24-a de febuaro la polan limon ĝis nun tranpaŝis 2,35 milionoj da ukrainaoj, tio estas 60 procentoj de ĉiuj translokiĝantoj. Laŭ Ylve Johansson, la unia komisaro por la internaj aferoj la Unio devas motivi ukrainanojn, ke ili el Pollando celu al aliaj uniaj landoj, ĉar alikaze – ŝiaopinie – la situacio ne estos stabila. Post la eksterordinara lunda kunsido de la ministroj por la internaj aferoj de la uniaj landoj la pola vicministro Bartosz Grodecki diris al ĵurnalistoj, ke la Unio bezonas novan finaninstrumenton konforman al la bezonoj de la landoj akceptantaj personojn venantajn el Ukrainio.
Kiel lastĵaŭde informis UNICEF ekde la militkomenco pli ol 50 procentoj de ukrainaj infanoj estis translokitaj. Tio estas 4,3 milionoj. Inter ili 1,8 transris la limojn kun najbaraj landoj, inkluzive de Pollando. Laŭ la hodiaŭaj informoj de la pola klerigministro en la pola klerigsistemo estas registrtaj jam pli ol 130 mil ukrainaj infanoj. Kreiĝas ĉiam pli da preparklasoj, en kiuj ili lernas la polan lingvon. Pli ol 900 ukrainaj instruistoj kaj pedagogoj aliĝis al la intensaj kursoj de la pola lingvo.

El la elsendo 29.03.2022. Legas Barbara kaj Krystyna – 1′ 42″

Poloj entuziasmas pri ruldomoj

Oni prognozas, ke en la nuna jaro povas esti registritaj en Pollando 8 mil ruldomoj, alivorte loĝaŭtoj, inkluzive de 3-4 mil novaj. Laŭ Campiri.pl en 2021 estis registritaj preskaŭ 5 mil tiaj veturiloj, tio estas je 60 procentoj pli ol en 2020. Laŭ prognozoj tiu tendenco konserviĝos nunjare. Sed eĉ tiu optimisma prognozo verŝajne ne kontentigos la interesiĝon de turistoj dum la printempa-somera sezono. Oni samtempe atentigas, ke la prezoj de la ruldomoj kreskas kaj liveroj prokrastiĝas, kion influas milito en Ukrainio.

El la elsendo 29.03.2022. Legas Maciek – 0′ 45″