POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Lernolibroj de la pola lingvo por unuaklasanoj en Litovio

La unuaklasanoj de polaj lernejoj en Litovio en la nova lernojaro komencos la lernadon de la gepatra lingvo laŭ lernolibroj el Pollando. Ĝis nun la litovaj aŭtoritatoj kontraŭis tion. Nun la litova registaro destinis por ilia adapto kaj aĉeto 100 mil eŭrojn. Laŭ la prezidanto de la Societo de Polaj Instruistoj en Litovio tio ebligos altigi la instrunivelon de la pola lingvo. La lernolibroj de la pola lingvo kaj literaturo estis prilaboritaj de polaj filologoj instruantaj en Litovio kunlabore kun sciencistoj el Litovio kaj Pollando. En la sekvaj jaroj aperos lernolibroj por lernantoj de la dua kaj tria klasoj. La pola socio atendas tamen la revenigon de deviga abiturienta ekzameno de la pola lingvo, kies rezultoj gravos dum studentigaj ekzamenoj en litovaj altlerejoj. En 1998 ĝi estis sengradigita ĝis la nivelo de nedeviga ekzameno, kio negative influis la instrunivelon de la pola lingvo. En Litovio funkcias 70 lernejoj kun la pola instrulingvo, en kiuj lernas 11, 5 mil lernantoj.

El la elsendo 20.08.2019. Legas Krystyna – 1’26”

La 11-a Somera Akademio de Blovinstrumentoj

Ekde la plej proksima sabato en la loko Kalisz (la centra Pollando) dum la tuta semajno daŭros la 11-a Somera Akademio de Latunaj Blovinstrumentoj. Temas pri la unusemajna majstriga kurso por ĉiuj klasoj de la latunaj blovinstrumentoj – trumpeto, korno, trombono, eŭfono, tubjo kaj ankaŭ perkuto, saksofono, ĉasistaj kornoj kaj blovorkestroj. Oni ne sole lernos. Same  disĉiploj kiel ankaŭ  iliaj mastroj el Pollando, Argentino, Brazilo, Hispanio, Litovio kaj Usono prezentiĝos antaŭ la publiko dum senpagaj koncertoj. La Akademion organizas la Ŝtata Muziklernejo en Kalisz por ebligi al talenta junularo kontaktojn kun polaj kaj eksterlandaj solartistoj kaj pedagogoj, evoluigon de la praktikaj kapabloj ludi la instrumentojn. La evento kun ĉiu jaro plivastiĝas. En la unuaj eldonoj de la festivalo partoprenis ĉirkaŭ 70 personoj, nunjare jam 350.

El la elsendo 16.08.2019. Legas Krystyna – 1’12”

Regiona memoraĵo de Varmio kaj Mazurio

La dota kestego gajnis en la nunjara, deka eldono de la konkurso por la regiona memoraĵo el la regiono Varmio kaj Mazurio (la norda Pollando). Temas pri ĝia miniaturo mane pentrita, dekorita per plantornamaĵoj. Similaj kestegoj estis iam nemalhavebla elemento de la doto de la junedzino, kiu servis kiel ekipaĵo de la vilaĝa ĥato en tiu ĉi regiono. Por la konkurso – kiu laŭ la premiso de la organizantoj veku asociaciojn kun la valoroj de la vojevodio, simbolantaj ĝiajn kulturon, tradicion kaj kutimoj – venis 58 laboraĵoj el la tuta Pollando. Eblos ilin rigardi dum la tuta oktobro en la Vojevodia Publika Biblioteko de la urbo Olsztyn. Ekde nun la minatura dota kestego rolos por turistoj kiel kroma simpatia memoraĵo instigonta la denovan viziton de la regiono.

El la elsendo 16.08.2019. Legas Maciek – 0’58”

Libera komerco inter la Unio kaj Vjetnamio

Fine de junio la Eŭropa Unio subskribis interkonsenton pri libera komerco kun Vjetnamio. Tio estas la unua ĉi-speca interkonsento kun la disvolviĝanta azia lando. Ĝi postulas ankoraŭ aprobon flanke de la Eŭropa Parlamento. La Unio estas por Vjetnamio la dua post Usono vendomerkato, al kiu ĉi tiu lando eksportas ĉefe vestaĵojn kaj ŝuojn. La interkonsento kondukos al elimino de 99 procentoj de doganoj en la daŭro de  10 jaroj.  Por aliaj varoj, aparte agrikulturaj, estos difinotaj kvotoj. Vjetnamio jam pli frue subskibis dek kelkajn interkonsentojn pri libera komerco kun 11 ŝtatoj el la regiono de Pacifiko. Pasintjare Vjetnamio eksportis al la Unio varojn kaj servojn kun la suma valoro de 42, 5 miliardoj da eŭroj dum la valoro de la importo el la Unio egalis al 13,8 miliardoj. La vjetnama registaro informis, ke la interkonsento grandigos ĝis 2020 la unian eksporton al Vjetnamio je 15, 28 procentoj, de la vjetnama eksporto al la Unio je 20 procentoj.

El la elsendo 13.08.2019. Legas Maciek – 1’10”

Polaj altlernejaj institutcioj inter laŭreatoj de Eŭropaj Universitatoj

Kvin polaj universitatoj estis kvalifikitaj en junio kiel laŭreatoj de la konkurso de la Eŭropa Komisiono „Eŭropaj Universitatoj”. Entute estis elektitaj 17 konsorcioj de la altlernejaj institucioj, kiuj ricevis rimedojn por evoluigi kunlaboron i.a. koncerne klerigon, esplorojn kaj peradon de teknologioj, intersanĝon de sciencistoj, studentoj kaj administraciaj laborantoj. El Pollando temas pri Adam Mickiewicz-universitato en Poznano, la universitatoj en Opole kaj Gdańsk, Jagelona Universitato en Krakovo kaj la Varsovia Universitato. En la daŭro de tri jaroj la altlernejaj konsorcioj ricevos sume 85 milionojn da eŭroj, maksimume 5 milionojn por ĉiu. Ekzemple la Varsovia Universitato apartenas al la konsorcio 4EU+, en kiu troviĝas ankaŭ la Sorbona Universitato, la universitatoj en Heidelbergo kaj en Prago kaj universitatoj en Kopenhago kaj en Milano. La Jagelona Universitato el Krakovo estas parto de la konsorcio UNA Europa, kiun formas sep altlernejoj – la Katolika Lovena Universitato, la franca Universitato Paris 1, Universitato Complutense en Madrido, Libera Berlina Universitato, Universitatoj en Edinburgo kaj Bolonjo.La elektitaj altlernejaj konsorcioj reprezentas vastan gamon de altlernejaj institucioj el la tuta unio komencante de universitatoj okupiĝantaj pri aplikataj sciencoj tra teknikaj altlernejoj kaj belartaj akademioj ĝis esplorcentroj.

El la elsendo 16.07.2019. Legas Milada – 2’18”

Polaj jaktoj ĉiam pli popularaj

Laŭ Eusrostat en 2018 la pola eksporto de jaktoj en la Eŭropa Unio konsistigis 60 procentojn de la ĝenerala valoro de la unia jaktoeksporto. En la daŭro de 4 jaroj (2014-2018) ĝia valoro en Pollando duobliĝis de 184,8 milionoj ĝis 395,8 milionoj da eŭroj. Longe post Pollando lokiĝas Finnlando (60 milionoj da eŭroj, kio egalas al 9,1 procentoj de la unia eksporto) kaj Italio (36,7 milionoj da eŭroj, kio egalas al 5,6 procentoj de la unia eksporto). La polaj jaktofarejoj apartenas al la plej modernaj en Eŭropo kaj produktas ĉirkaŭ 22 mil ekzemplerojn de navigunuoj. Pro ilia alta prezo egala de kelkcent mil ĝis kelkaj milionoj da eŭroj ilia aĉetateco en la lando estas malgranda. Tiel do 95 procentoj de la polaj jaktoj estas eksportataj. Iliaj ĉefaj klientoj estas Usono, Norvegio, Francio, Germanio, Rusio kaj la Proksima Oriento. Oni aĉetas ilin ankaŭ en Aŭstralio, Japanio kaj Ĉinio.  La pola specializo estas motorjaktoj kaj ĉi rilate Pollando estas la dua post Usono produktanto de tiaj jaktoj kun la longeco ĝis 9 metroj. La atuto de la pola jaktoproduktado estas ne sole sperto kaj ofte unikaj kvalifikoj de polaj jaktofaristoj, sed ankaŭ teknologiaj ebloj de niaj jaktofarejoj, la polaj dezajno kaj konstrufinaj elementoj.

El la elsendo 16.07.2019. Legas Maciek – 1’34”

Vizito de la nova prezidento de Litovio

La novelektita prezidento de Litovio, Gintas Nausėda la 16-an de julio, do kvar tagojn post la ĵurenoficigo,  por sia unua eksterlanda vizito direktiĝas al Varsovio. Ankoraŭ antaŭ la balotoj Gitanas Nausėda deklaris sian intencon – kaze de la gajno – dum sia unua eksterlanda vizito veni al Varsovio. Sian decidon li pravigis per granda potencialo, kiun li rimarkas en plua evoluo de la rilatoj kun Pollando koncerne kunlaboron ekonomian, socian, en la sfero de sekureco kaj defendo. Laŭ la estro de la litova ministerio por la eksterlandaj aferoj, Linas Linkeviczius, post la ŝanĝo ĉe la prezidenta posteno en la eksterlanda politiko de Litovio „povos okazi etaj taktikaj ŝanĝoj”, sed oni ne atendu „ŝanĝojn strategiajn”. Jam pli frue la litova prezidento-elektito anoncis pluan dialogon kun Belorusio kaj ŝanĝon de retoriko rilate Rusion.

El la elsendo 09.07.2019. Legas Milada – 1’20”

Pola starpunkto pri la unia industria politiko

La unia horarplano pri la industria politiko kreiĝos aŭtune. Dume unuopaj ŝtatoj-membroj pretigas siajn rilatajn starpunktojn. Faris tion jam Francio kaj Germanio. La pola starpunkto akceptita jam de Komitato por la Eŭropaj Aferoj estos bazo por pli profunda diskuto. Pollando deziras, ke la politiko koncerne klimaton kaj energetikon konsideru diferencojn en la evolunivelo de la uniaj landoj proponante konkretajn instrumentojn. Unu el ili estas Fonduso de Justa Energetika Transformiĝo direktota al sektoroj, regionoj kaj ŝtatoj, por kiuj la transformo signifus plej gravajn kostojn sociajn aŭ politikajn. La pola starpunkto en aparta maniero integras diversajn sferojn de la unifunkciado.  Temas en ĝi pri politiko de konkurenco, novaj teknologioj, natura medio kaj eksteraj defioj por la Unio ligitaj kun la komerca politiko. Pollando atentigas pri la bezono establi Eŭropan Kontraŭmonopolan Oficejon, precipe koncerne la ciferecan mastrumadon.

El la elsendo 09.07.2019. Legas Maciek – 1’03”

Amendo de la leĝdona dekreto Bruselo II bis

Konsilio de la Eŭropa Unio amendis la leĝdonan dekreton Bruselo II bis, reguligantan la familiajn aferojn sur la tereno de la Unio. La korekto celas i.a. lertigi la decidojn pri protekto de infano en la translimaj disputoj koncerne la gepatran respondecon. Temas pri aferoj ligitaj i.a. kun la protekto super la infano, rajto al la personaj kontaktoj kun la infano aŭ forkonduko de la infano. Unu el la plej gravaj modifoj en la leĝdona dekreto estis enkondukita pro la interveno de la pola justicministerio. Dank’ al ĝi infano forprenita de la gepatroj sur la tereno de la Unio estos lokita en vicfamilio religie, kulture kaj lingve identa kun ĝi. La nova leĝo enviviĝos post tri jaoj.

El la elsendo 02.07.2019. Legas Przemek – 0’54”

Irano superis provizojn de malaltgrade riĉigita uranio

Irano rompis la nuklean interkompreniĝon el 2015 superinte la provizojn de malaltgrade riĉigita uranio.  Informis pri tio lastlunde la irana ministro por la eksterlandaj aferoj.  La nuklea interkonsento de antaŭ 4 jaroj antaŭvidis limigon de la iranaj provizoj de 12 tunoj ĝis 300 kilogramoj. Dum 15 laŭvicaj jaroj ĉi tiu lando ne plu estis kolektonta provizojn de peza akvo kaj la produktata nuklea fuelo ne povis esti uzita por la produktado de nuklea armilaro. En majo Irano suspendis la observadon de kelkaj devontiĝoj rezultantaj el la interkompreniĝo kun la mondaj ŝtatpotencoj (Usono, Rusio, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio). Tio estis reago je maldeklaro de la interkompreniĝo fare de Usono en majo 2018 kaj poste restarigo de ĝiaj ekonomiaj sankcioj. La decido pri la grandigo de la produktokvanto estis alprenita de Teherano antaŭ kelkaj tagoj kaj celas eldvigi ĉe la eŭropaj sigelintoj de la nuklea interkompreniĝo tujajn agadojn  ebligontajn al Irano vendi petrolon. La aferprezentanto de la irana ministrio deklaris, ke tiuj agadoj estas renverseblaj. Aliflanke eĉ grandigante la povizojn de riĉigita uranio Teherano ne kapablas produkti nuklean armilaron.

El la elsendo 02.07.2019. Legas Milada – 1’52”