POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
La festokaza karitata kampanjo de Caritas
Caritas Polska distribuos du milionojn da kandeloj kiel ornamon de la Kristnaskaj Sanktvesperaj Tabloj. La akiritaj tiuvoje rimedoj servos por la financado de nutraĵoj, somera ripozo, stipendioj, rekapabligado kaj kuracado de infanoj. Ĉiuj 10 groŝoj pro la vendo de unuopa kandelo estos destinitaj por helpi infanojn en la Proksima Oriento, kiuj suferas pro militkonfliktoj. La patrono de la kamanjo estas Pola Radio. La Sanktvespera Helpokampanjo por Infanoj estas la plej malnova kampanjo de Caritas Polska kreiĝinta en 1994. La kandeloj estas distribuataj en paroĥoj kaj diocezaj Caritas-centroj. La alia Kristnaskokaza kampanjo realigata de Caritas Polska kune kun la varsovia urbogardistaro estas „Iom da varmo por senhejmuloj”. Realigata de kvin jaroj kampanjo konsistas en liverado de varmaj manĝoj, plejdoj, ŝtrumpoj kaj dormosakoj al senhejmuloj vivantaj ekster sociaj rifuĝejoj kaj tranoktejoj.
El la elsendo 01.12.2020. Legas Milada – 0′ 24″
Loĝeja sendependeco de junaj eŭropanoj
Eurostat antaŭnelonge prezentis donitaĵojn koncerne la 2019-an jaron pri la forlasado de la gepatra hejmo fare de junaj eŭropanoj. Poloj en ĉi tiu statistiko ne apartenas al avanuloj. Ili forlasas la gepatran hejmon havante meze iom pli ol 27 jarojn, tamen polinoj faras tion je pli ol du jaroj pli frue ol poloj. Tiu diferenco malavantaĝe por viroj aperas en la tuta Unio kaj egalis en 2019 al 27,1 jaroj. La samrilata aĝo por virinoj egalis al 25,2 vivojaroj. La statistika eŭropano estis forlasanta la gepatran hejmon havante 26,2 jarojn, sed oni atentigas pri tiaj landoj kiel Svedio, Danlando, Finnlando, al kiuj laste aldoniĝis Estonio, en kiuj junaj personoj delonge karakteriziĝas per la loĝeja sendependeco. La rezultoj rilate junajn polojn elmontras ankaŭ tion, ke ili nun pli frue ol ankoraŭ antaŭ 15 jaroj rezignas pri la kunloĝado kun la gepatroj. Samtempe en la periodo inter 2009 en 2019 la rezultoj rilate Pollandon estis pliboniĝantaj trioble pli rapide ol montris la uniaj mezindicoj. En 2019 la rezultojn malpli bonajn ol polajn notis Slovenio, Rumanio, Greklando, Portugalio, Hispanio, Malto, Bulgario, Italio, Slovakio kaj Kroatio. Tio ligiĝas ankaŭ kun la fenomeno de senlaboreco de junaj homoj – aparte en tiaj landoj kiel Grekio, Portugalio, Italio aŭ Hispanio.
El la elsendo 24.11.2020. Legas Maciek – 1′ 45″
Legoma kaj frukta menuo de poloj
Dietikistoj rekomendas, ke legomoj kaj fruktoj konsistigu almenaŭ duonon de niaj ĉiutagaj manĝoj. En oktobro 2020 nur 15 procentoj de poloj observis tiun rekomendon. 40 procentoj de la enketitaj pri tio poloj manĝis legomojn kaj fruktojn 4-5 fojojn, kaj 16 procentoj dum ĉiuj el la 6 manĝajoj tage – inkluzive intermanĝajn mordaĵetojn. Tamen eĉ 29 procentoj ne konsideris legomojn kaj fruktojn en sia menuo. Baze de deklaroj pri manĝajoj de la t.n. antaŭa tago la ekzamenintoj elmontris, ke nur 15 procentoj de poloj nutris sin konforme al rekomendoj de specialistoj, se temas pri legomoj kaj fruktoj kiel duono de la menuo. 32 procentoj ĝenerale konsideras tiujn produktojn en la menuo. Tro malriĉan menuon je legomoj kaj fruktoj havas 53 procentoj de poloj, sed ĉe 40 procentoj tiuj produktoj aperis en duono de la ĉiutagaj manĝaĵoj. 13 procentoj de la ekzamenitoj manĝis tre malmultajn legomojn kaj fruktojn kaj foj-foje ili ne manĝis ilin entute. En oktobro 2020 inter la fruktoj plej grandan popularecon ĝuis pomoj, kiujn sekvis prunoj kaj piroj. Inter legomoj plej popularaj estis terpomoj, tomatoj, cepoj. Krome kukumoj, karotoj, paprikoj kaj brasikoj.
El la elsendo 24.11.2020. Legas Milada – 1′ 48″
Pli da anasa viando de polaj produktantoj
Je kvin procentoj kreskis en Pollando la produktado de la anasa viando. La komparo koncernas la unuan jarduonon rilate al la stato de antaŭ unu jaro. Tiel Pollando preterpasis Hungarion kaj okupis la duan lokon en Eŭropo post Francio. La kresko de la produktado de la anasa viando okazis malgraŭ la pandemio. La situacio estas des pli interesa, ke kreskoj en Pollando forte kontrastas kun malkreskoj ĉe aliaj produktantoj. Ekzemple en Francio la produktado de la anasa viando malkreskis je 32 procentoj, en Germanio je 25 procentoj. Pollando estas la plej granda produktanto de la kortbirda viando en Eŭropo, kio koncernis ĝis nun la kokidan viandon. Nun al la polaj bredantoj de kokinoj aldoniĝis bredantoj de anasoj.
El la elsendo 17.11.2020. Legas Maciek – 0′ 53″
La plej granda bloko de libera komerco
Lastdimanĉe la 15 mastrumadoj de Azio kaj Pacifiko kreis la plej grandan en la mondo blokon de libera komerco, iniciatitan de Ĉinio. La interkompreniĝo estis subskribita en la fino de la 37-a pintrenkonto de ASEAN en Hanojo. Difinata kiel regiona kompleksa ekonomia partnereco, RCEP fariĝas la plej granda en la mondo komerca kontrakto laŭ la vidpunkto de landa produkto brutte kaj ĉirkaŭprenas du miliardojn da homoj, alivorte ĉirkaŭ 30 procentojn de la monda populacio. Ĝia celo estas krei gigantan sferon de libera komerco inter 10 ŝtatoj de ASEAN: Indonezio, Tajlando, Singapuro, Malajzio, Filipinoj, Vjetnamio, Birmo, Kamboĝo, Laoso kaj Brunejo unuflanke kaj aliflanke – Ĉinio, Japanio, la Suda Koreio, Aŭstralio kaj Novzelando. Hinda Unio retiriĝis el la interparoloj de RCEP en novembro de la pasinta jaro, sed la gvidantoj de ASEAN certigas, ke la pordo por ĝia aliĝo restas malferma. La interkonsento, kies ideo radikas en 2012 estas konsiderata de ekspertoj kiel ĉina reago je suspenditaj nun komercaj intertraktoj kun Usono.
El la elsendo 17.11.2020. Legas Milada – 1′ 40″
En Pollando ĉiam pli da robotoj
Kiel informis en sia plej nova raporto Internacia Federacio de Robotiko (IFR) la kvanto de robotoj en la industrio kreskas kaj baldaŭ egalos al tri milionoj. Pollando en la raporto sumiganta la vendon de robotoj en 2019 ektroviĝis ĉe la 15 loko inter landoj, kiu aĉetas industriajn robotojn. Tio estas la plej bona rezulto de Pollando. Tamen la kvanto de robotoj en la pola industrio estas daŭre tro malalta por proksimiĝi al la monda avanularo. Je unu roboto instalata en Eŭropo kalkuliĝas tri en Azio. En 2019 plej multajn industriajn robotojn instalis Ĉinio.
El la elsendo 10.11.2020. Legas Milada – 0′ 54″
Du LOT-aviadiloj flugos en Vjetnamio
La pola flugkompanio LOT direktas al Vjetnamio du aviadilojn, kiuj servos en la kadro de Bamboo Airways. La aviadiloj estis disponigitaj laŭ la formulo wet-lease, do kun la anaro, asekuro kaj vivteno por la periodo ekde la 15-a de novembro 2020 ĝis la 14-a de majo 2021. Temas pri la aviadiloj Embraer 195. La vjetnama flanko elektis la polan flugkompanion, ĉar ĝi disponas pri la konfirmatesto EASA, garantianta realigadon de la aviadoperacoj konforme al la plej altaj normoj. La vjetnama flugkompanio Bamboo Airwayes priservas landajn flugojn, krome internaciajn al Japanio, Ĉinio, Suda Koreio kaj Tajvano.
El la elsendo 10.11.2020. Legas Milada – 0′ 59″
Kovim-restriktoj kaj la unia labormerkato
Dum la dua jarkvarono de 2020 la unia merkato sentis la influon de la sekvoj ligitaj kun la restriktoj aplikataj fare de la membroŝtatoj pro Kovim-19. Evidentiĝis samtempe, ke la indicoj de enlaborigo kaj senlaboreco mezurataj flanke de la Internacia Labororganizo ne estas sufiĉaj por priskribi ĉiujn fenomenojn sur la labormerkato. Tial la unia statistika oficejo Eurostat publikigis aldonajn jarkvaronajn donitaĵojn sezone adapteblajn. Laŭ ili i.a. eblis ekscii, ke kompare al la unua jarkvarono de 2020 en la dua la stagno sur la unia labormerkato kreskis en ĉiuj membraj ŝtatoj escepte de Latvio. La enlaborigo malkresis en ĉiuj landoj escepte de Luksemburgo. En ĉiuj landoj – koncerne kiujn aperis donitaĵoj – estis notita malkresko de efektiva labortempo kalkulita kiel fakte tralaboritaj laborhoroj.
El la elsendo 03.11.2020. Legas Maciek – 1′ 02″
Polaj vinproduktatoj povos produkti pli
Oni laboras pri dokumento ebligonta al etkvantaj vinproduktantoj grandigi la produktan vinkvanton ĝis 100 mil litroj jare. Ĝis nun rilate ilin validis la dekmillitra limigo. Samtempe estos simpligitaj registroproceduroj por malgrandaj firmaoj okupiĝantaj pri la produktado kaj distribuado de i.a. kvalitaj vinoj, medoj kaj cidroj, kvalitaj pirdevenaj alkoholaĵoj produkitaj baze de fruktoj el la propra farmbieno. Tiuj solvoj povas altigi la profitdonecon de tiu ĉi produktado, kvankam pro duma malmulteco de ĉi specaj produktantoj ne altiĝos aparte la produktado de alkoholaĵoj ĝenerale. Aliflanke tiu produktado altigos la turisman atrakciecon de regionoj, en kiuj estos produktataj sufiĉakvante lokaj vinoj, cidroj kaj pirdevenaj alkoholaĵoj.
El la elsendo 03.11.2020. Legas Milada – 1′ 11″
La nunjaraj laŭreatoj „Historiatestanto”
La Instituto pri la Nacia Memoro informis pri la nunjaraj laŭreatoj de la premio Historiatestanto, kiu estas atribuata ekde 2009. Ĝi celas personojn kaj organizojn, meritiĝintajn en la memorindigado de la historio de la pola nacio ekster la limoj de Pollando. En 2020 ricevis ĝin tri personoj kaj tri organizoj. Motivante la premiatribuon al Teruo Matsumoto la Instituto atentigis, ke li estas elstara japana historiisto interesiĝanta pri la pola historio, aparte pri la problemo de la sortoj de poloj kaj Pollando dum la 2-a mondmilito, esploranta i.a. problemon de la tiel nomataj siberiekzilitaj poloj infanoj, de la agadoj de Janusz Korczak kaj Bronisław Piłsudzki. Oni atentigis krome, ke Matsumoto disvastigas konojn pri la plej nova historio de Pollando en Japanio. Niaflanke ni aldonu, ke Teruo Matsumoto estas konata varsovia esperantisto delonge vivanta en Pollando. La premiita nunjare alia persono estas Janos Tischler el Hungario, kiu – kiel atentigite – en signifa grado kontribuis al la flegado de la hitoria memoro pri Pollando kaj poloj en Hungario kun aparta konsidero de la eventoj de la 1956-a jaro en Poznano kaj Budapeŝto. La tria persono kun la premio Historiatestanto estas Frans C.K. Ruczynski el Nederlando, la prezidanto de la fondaĵo Museum Breda-Polen 1939-1945, kies patrono estas generalo Maczek. Li distingiĝas pri flegado de la memoro pri la engaĝiĝo kaj rolo de polaj soldatoj en liberigo de Nederlando. Informante pri la nunjaraj premioj la Instituto pri la Nacia Memoro elmontris la Fondaĵon de Bonfarado kaj Helpo „Domo de la Pola Kulturo en Vilno”. Ĝi estis difinita kiel „la plej grava institucio por poloj kaj pola kolonio en Litovio pro vasta spektro de agadoj servantaj al popularigado de la pola historio, kulturo kaj lingvo. Inter la distingitoj troviĝas ankaŭ Rondo de la Pola Kulturkleriga Asocio en la ĉeĥa Cierlicko-Kościelec, kiu koncentriĝas pri memorindigado de la polaj pilotoj Żwirko kaj Wigura, kiuj peresis proksime de ĉi tiu loko, krome organizante eventojn ligitajn kun la pola historio, kulturo kaj tradicio. La lasta distingita nunjare organizo estas Muzeo-Pola Ĉambro omaĝanta kaj populariganta la heredaĵojn de la pola kolonio en Danlando. Ĝi pridokumentas la malmulte konatan historion de la polaj sezonaj laborantoj; kolektas, protektas kaj diskonigas la kulturatestojn pri la pionora generacio de la polaj enmigrantoj, zorgante samtempe pri la konigado de la historio de Pollando.
El la elsendo 30.10.2020. Legas Barbara – 3′ 22″