POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Polaj junuloj studante gvidas sin per interesiĝoj

Plimulto de junuloj elektas studojn konforme al siaj interesiĝoj kaj la perspektivo de atrakcia laboro post la studoj okupas la sekvan lokon. Pli ol la duono de la enketitaj studentoj kontentiĝus per la unua salajro en la alteco de tri mil zlotoj (ne plenaj 700 eŭroj) kaj multe pli grava por ili estas la dungoformo. Preskaŭ 90 procentoj de la respondintoj en la esplorado de la Supera Banka Lernejo en Varsovio elmontras, ke tiu faktoro decidos pri elekto de labodonanto. Favore al realigado de siaj studinteresiĝoj deklaris sin studentoj de humanismaj kaj artaj, sociaj kaj pedagogiaj studobjektoj. Por studentoj de teknikaj, juraj kaj ekonomikaj fakultatoj  pli gravas profesiaj perspektivoj. Inter la aliaj kriterioj prenataj en konsideron fare de junuloj troviĝas la prestiĝo de la altlernejo, opinioj de la gepatroj aŭ konatoj. Inter la malplej gravaj kriterioj estis menciitaj familiaj tradicioj kaj modo. Laŭ la enketintoj inter la nuna kaj antaŭaj studentaj generacioj rimarkeblas kelkaj principaj diferencoj. I.a. antaŭe pli multe gravis modo je iu studdirekto, nun junuloj serĉas evoluŝanĉojn en fakultatoj, pri kiuj ili vere interesiĝas kaj kelkfoje jam kompetentas.

El la elsendo 19.06.2019. Legas Maciek kaj Barbara- 1’32”

Gdansko la plej granda kontenera haveno ĉe Baltiko

Shanghai Maritime University publikigis liston de 15 plej grandaj konteneraj havenoj en Eŭropo. Inter ili troviĝas la pola Gdansko. Iliaj rezultoj estas je 5,5 procentoj pli bonaj kompare al la antaŭa jaro. La plej grandaj maraj havenoj restas Roterdamo, Antverpeno kaj Hamburgo, kies transkargoj egalis al 44,5 procentoj de ĉiuj 15 havenoj. La gdanska haveno okupis en la listo la lokon de la portugala Sines. Samtempe ĝi notis la plej signifan kreson de transkargoj rilate al 2017, egalan al 23,3 procentoj. La antaŭan jaron, t.e. en 2016 tiu transkargokresko estis eĉ pli granda kaj egalis al 47, 4 procentoj. En januaro 2019 en la Gdanska Haveno la kresko de transkargoj altiĝis je 9,7 procentoj rilate al la sama periodo de 2018. Ĝi estas la unua haveno ĉe Baltiko, se temas pri la transkargitaj varoj, sed se temas nur pri la transkargado de konteneruloj Gdansko ĉe la Balta Maro avanas.

El la elsendo 19.06.2019. Legas Maciek kaj Barbara- 1’20”

Prezidento Andrezj Duda en Usono

Merkrede, la 12-an de junio komeniĝis kelktaga oficiala vizito de la pola prezidento Andrzej Duda kun la edzino en Usono. Dum la lunda gazetara konferenco la estro de la prezidenta kabineto Krzysztof Szczerski informis, ke la vizito de la prezidenta paro havas tri aspektojn – politikan, energetikan kaj rilatan al novaj teknologioj kaj ekonomia kunlaboro. La polan prezidenton akmpanas vasta delegacio, en kies konsisiton eniras i.a. ministro por la eksterlandaj aferoj kaj defendministro. Post la finiĝo de la oficiala vizito en Blanka Domo  la 13-an de junio komenciĝos labora vizito de la prezidenta paro en Usono daŭronta ĝis la 17-a de junio. Estas planitaj i.a. renkontiĝo kun usona ministro pri energio, vizito en la onkologia centro de Teksasa Universitato, kun reprezentantoj de Silicia Valo. En Nevado la pola prezidento inaŭguros Polan Semajnon de Merkatiko kaj Novumoj, kaj en Menlo Park la Polan-Usonan Forumon de Novaj Teknologioj. En Houston kaj Kalifornio okazos renkontiĝoj kun la reprezentantoj de Pola Kolonio. La pola prezidenta paro vizitos ankaŭ la sidejon de Google, dum kiu okazos ankaŭ renkontiĝo kun polaj inĝenieroj laborantaj por ĉi tiu firmao.

El la elsendo 12.06.2019. Legas Milada – 1’53”

Polaj programistoj inter la plej bonaj

En la rangolisto HackerRank pritaksanta la kvaliton de specialistoj pri Informa Teknologio IT, en kiu  partoprenis 300 mil programistoj el la tuta mondo poloj okupis la trian lokon. Pli bonaj estis ĉinoj kaj rusoj. Malantaŭ poloj lokiĝis japanoj (la 6-a loko), germanoj (la 14-a), koreanoj (la 22-a), usonanoj (la 28-a) kaj britoj (la 29-a loko). En prilaborado de algoritmoj poloj lokiĝis tuj post rusoj ĉe la dua loko. Laŭ direktoro de la Pola Ekonomika Instituto Pollando fieras pri grandega personala potencialo, dank’ al kiu ni povas tre aktive partopreni la kreadon de la artefarita inteligenteco. Se tiu potencialo estos konforme utiligita tiam de informadiko kiel sciencbranĉo eblos transiri al vera industrio 4.0, inkluzive de la kreado de necesa komponaĵo por konstrui aŭtonomiajn veturilojn.

El la elsendo 12.06.2019. Legas Maciek – 1’05”

La datreveno de la abolo de la registaro de Jan Olszewski

Hodiaŭ pasas la 27-a datreveno de la abolo de la unua postmilite nekomunista registaro, formiĝinta sekve de plene liberaj balotoj en aŭtuno 1991, kiun gvidis ĉefministro Jan Olszewski. La faligo okazis nokte inter la 4-a kaj la 5-a de junio 1992. Ĝia ĉefa kaŭzo estis afero de senkomunismigo de la publika vivo kaj dividoj en la solidareca tendaro. La 4-an de junio 1992 la ministerio por internaj aferoj publikigis liston de  64 deputitoj, senatanoj kaj membroj de la registaro, kiuj kunlaboris kun la komunista sekurecservo. Inter ili estis prezidento Lech Wałęsa. Reage en la Sejmo komenciĝis tuj hastaj konsultoj de prezidento Wałęsa kun gvidantoj de kontraŭregistaraj postsolidarecaj grupiĝoj. La kreiĝinta koalicio, en kiun eniris ankaŭ Pola Kampanara Partio kaj kiu ricevis subtenon de Alianco de Demkrata Maldekstrularo sukcesis voĉdoni la malfidesprimon. La senkomunismigo estis ĉesigita por pli ol 20 jaroj. Hodiaŭ antaŭ la kancelario de la ĉefministro estis metita fondoŝtono por la omaĝa monumento honore al Jan Olszewski.

El la elsendo 04.06.2019. Legas Barbara – 1’38”

Rekonstruo de la kabineto

Hodiaŭ matene en la Prezidenta Palaco okazis solenaĵo de rekonstruo de la pola kabineto. Tiu paŝo estis necesa, ĉar eĉ 9 ministroj de la nuna kabineto  akiris mandadojn dum la lastaj balotoj al la Eŭropa Parlamento. Antaŭ la nomumo de la novaj vicĉefministro kaj ministroj okazis revoko de la malnovaj politikistoj.La reganta Juro kaj Justeco havos en la Unia Parlamento dudek sep mandatojn, la kreiĝinta por la balotoj el diversaj grupiĝoj Eŭopa Koalicio havos en Bruselo dudek du parlamentantojn, la partio Printempo havos tri. 

El la elsendo 04.06.2019. Legas Barbara – 0’46”

La 30-jariĝo de la unuaj parte liberaj balotoj en Pollando

Antaŭ 30 jaroj, la 4-an de junio 1989 okazis la unua raŭndo de parte liberaj balotoj al la pola Sejmo (deputita ĉambro) kaj plene liberaj balotoj al la Senato. Ili okazis laŭ principoj difinitaj dum la t.n. „Rondtablaj debatoj” kaj signifis venkon de „Solidareco”. La balotoj estis unu el la faktoroj kondukintaj al faligo de komunismo kaj demokrataj transformiĝoj en Pollando kaj en la tuta Centra-Orienta Eŭropo. Inter multaj eventoj ligitaj kun la tiuokazaj solenaĵoj troviĝas specialaa kunsido de la Senato, kiun partoprenis i.a. prezidento Andrzej Duda kaj ĉefministro Morawiecki. Instituto pri la Nacia Memoro pretigis du sciencajn konferencojn. I.a. hodiaŭ en Gdansko komenciĝis dutaga konferenco „La reĝima transformiĝo: genezo, mekanismoj, sekvoj”, kiun partoprenas krom polaj specialistoj ankaŭ esploristoj el Danlando, Germanio, Hungario kaj Slovakio. 

El la elsendo 04.06.2019. Legas Krystyna – 1’08”

Leĝo pri la ukraina lingvo

La malgajninta en la prezidentaj balotoj la ĝisnuna ŝtatestro de Ukrainio Petro Poroszenko subskribis leĝon pri la ukraina lingvo en la publika vivo. Ĝi devantigas uzi ĝin en la ŝtataj institucioj, komunumaj organoj kaj aliaj sferoj de la publika vivo. Post la proklamo de la leĝo la prezidento-elektito Wołodymyr Zełenski informis, ke post la transpreno de la povo li analizos ĝin por kontroli ĉu ĝi konformas al la konstitucio kaj interesoj de ĉiuj civitanoj. La hungara ministo por la eksterlandaj aferoj deklaris, ke ĝi lezas la rajtojn de la hungara malplimulto en Ukrainio. Reprezentanto de la rusa ministerio por la eksterlandaj aferoj esprimis la opinion, ke la leĝo signifas „trudan ukrainigadon” kaj multaj ĝiaj decidoj malkongruas kun la internaciaj normoj. La ukraina leĝo ne koncernas la religiajn ceremoniojn, nek lingvon uzatan private. Ĝi garantias, ke en la infanlerejoj kaj komencaj lernejaj klasoj la instrudo de la naciaj malplimultoj okazos en iliaj gepatraj lingvoj egale kun la ŝtata lingvo.  La ukrainan lingvon devos regi i.a. personoj klopodantaj akiri la ukrainan civitanecon. La amaskomunikiloj devas destini por ĝia uzo ne malpli ol 90 procentojn de sia elsendotempo. En unu eldonejo ne malpli ol 50 procentoj de libroj jare devas aperi en la ukraina lingvo.

El la elsendo 28.05.2019. Legas Krystyna – 1’42”

Pola ministro gvidos la mondan Antidopan Agentejon

La pola sportministro, Witold Bańka fariĝis komuna kandidato de la reprezentantoj de la kontinentoj por la nova estro de la Monda Antidopa Agentejo (WADA). Oficiale li estos aprobita en novembro. Sian postenon li plenumos ekde la 1-a de januaro.  Lia antaŭulo,  brito Craig Reedie oficanta ekde 2014 gvidis la Agentejon kiel reprezentanto de la olimpika movado.  Konforme al la principo de alternado nun la prezidenton de la Agentejo elektis reprezentantoj de la ŝtatoj. Witold Bańka, eksa leĝeratletikisto en 2015 fariĝis ministro pri sporto kaj turismo. Li iniciatis vicon da esencaj programoj popularigantaj sporton inter infanoj kaj gejunuloj, subvenciantaj elstare talentajn sportemulojn. Li estis ideodoninto de leĝo pri kontraŭbatalado de dopado en la sporto kaj de la Pola Antidopa Agentejo (POLADA). Ekde majo 2017 Witold Bańka estas membro de la Plenumkomitato de la Monda Antidopa Agentejo. Ekde sia membriĝo li postulas grandigi financajn rimedojn por la kontraŭdopa batalo.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Przemek – 1’17”

Pola prezidento en Usono

La pola prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino en junio faros viziton en Vaŝingtono. Kiel informis la Blanka Domo la 12-an de junio okazos renkontiĝo de la usona prezidento Donald Trump kun la pola gasto. La vizito konfirmas historiajn kaj kulturajn ligojn inter Usono kaj Pollando, kio alprenas apartan signifon en la kunteksto de la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. Ambaŭ prezidentoj traktos dum la renkontiĝo la disvolviĝantan strategian partnerecon kaj vicon da aliaj problemoj i.a. pri la defendo, sekureco, energio kaj komercaj aferoj. Post la vizito en Vaŝingtono Andrzej Duda en la akompano de merkatistoj kaj reprezentantoj de startfirmaoj faros viziton ĉe la Okcidenta Marbordo en Teksaso, Nevado kaj en  Silicia Valo, Kalifornio. Dum la usona vizito de la pola prezidenta paro en San Francisco okazos renkontiĝo kun la tiea pola kolonio.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Milada – 1’20”