POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Elektronikaj komunikiloj de poloj

Laŭ la donitaĵoj de la pola Oficejo por la Elektronika Komunikado 70 procentoj de poloj utiligas la Interreton. Pli ol 91 procentoj aliras la reton helpe de la poŝtelefonoj. Ilin utiligas pli ol 9 je 10 respondintoj en la oficeja enketado. Pli ol la duono uzas krome en la poŝtelefonoj la bankan aplikaĵon. Iom alie aspektas la situacio, se temas pri senjoroj pli ol 60-jaraĝaj. Nur 30 procentoj de ili uzas la Interreton. Bremsas tion la timo fariĝi viktimo de la reta trompo kaj malkredo pri la kapablo lerni la retouzon. Nur 26,5 procentoj de la senjoroj deklaras la uzon de komputilo. Aliflanke preskaŭ 82 procentoj de poloj en la aĝo de 60 jaroj utiligas poŝtelefonon. Tio ne malhelpas, ke unu kvinono de la senjoroj daŭre disponas pri la firmloka, dratligita telefono. Kiel la motivon pli ol la duono de ili mencias „kutimiĝon”. Preskaŭ 90 procentoj de la instituciaj klientoj disponas pri interretaliro, kiu estas necesa por la komunikado kun la klientoj, por la interna komunikado kaj akirado de necesaj informoj. Laŭ la pola Oficejo por la Elektronika Komunikado pli ol 60 procentoj de la respondintoj konas la difinon „reto 5G”. Plimulto tamen asertas, ke la aktualaj parametroj uzi interreton el ilia firmao ne estas kontentigaj por ĝia apliko.

El la elsendo 18.02.2020. Legas Milada – 2’04”

Pozitiva bilanco de la pola eksporto

Pollando notis en 2019 pozitivan bilancon en la eksporto de la agrikulturaj-konsumaj produktoj. Ĝia valoro egalis al 31,4 miliardoj da zlotoj kaj estis je 5,8 procentoj pli bona ol en la jaro pli frua. En ĝia strukturo plej altan pozicion okupis viando, ĝiaj alifaraĵoj kaj porkaro. Pasintjare oni notis ankaŭ pli altan importon kompare al 2018 je 5,2 procentoj. Tiel la saldo de la ekonomia interŝanĝo atingis la valoron de 10 miliardoj 400 milionoj da eŭroj. La polaj nutraĵoj celas unuavice la unian merkaton. Pasinjare la eksporto tien alportis 81 procentojn de la enspezoj pro la eksporto de la agrikulturaj-nutraĵaj produktoj. La ĉefa komerca partnero de Pollando restis tradicie Germanio. Gravaj klientoj de la polaj produktoj estis ankaŭ Britio, Niderlando, Italio kaj Francio. Eksporto al la ceteraj landoj – ekster la Unio kaj la Komunaĵo de la Sendependaj Ŝtatoj – kreskis je 12 procentoj kaj ĝia valoro egalis al 4,3 miliardoj da eŭroj. En ĉi tiu grupo apartan lokon okupis Usono, Saŭda Arabio, Israelo kaj Ĉinio.

El la elsendo 18.02.2020. Legas Maciek – 1’21”

Raporto: Seksegaleco

Dum la antaŭnelonga Monda Ekonomia Forumo en Davos oni konsideris la statuson de virinoj kaj viroj unuavice el la ekonomia vidpunkto en la monda skalo. En la egaligo de la seksoŝancoj oni rimarkas pli bonan utiligon de talentoj kaj kapabloj, kio tradukiĝas al akcelita ekonomia evoluo de la mondo. La konkludoj ne estas optimimaj. Malgraŭ ŝanĝoj en la vira-virina egaleco necesa estas ankoraŭ unu jarcento, por ke virinoj egalpaŝu kun viroj konsiderante sian ekonomian pozicion. En la forumo estis prezentita raporto ilustranta diferencojn ĉi-sfere, kiuj nun egalas al 68,6 procentoj. Vera egaleco venos, kiam ĝi estos 100-procenta. La indico pri la ekonomia seksoegaleco kreiĝas baze de detalaj informoj kaj donitaĵoj ilustrantaj la partoprenon kaj la statuson de virinoj kaj viroj en kvar sferoj. Temas pri ekonomio, politiko, edukado kaj sano. Koncerne la mezuradon de la ekonomia statuso oni utiligas tiajn donitaĵojn, kiel ekzemple strukturon de la labormerkato, diferencon en salajroj ĉe la samaj laborpostenoj, altecon de la enspezoj (kun la konsidero de la aĉetopovo en la unuopaj landoj), partoprenon de virinoj ĉe superaj menaĝeraj postenoj. La eduka statuso estas difinata baze de donitaĵoj pri skalo de analfabeteco, kvanto de viroj kaj virinoj atingantaj laŭvicajn eduknivelojn. La pritakso de la sanstato dependas de la prognozata vivodaŭro de virinoj kaj viroj en la unuopaj landoj. La politika pozicio dependas de partoprenoproporcio en la parlamentoj, ĉe la registaraj postenoj. Konsiderante ĉiuj ĉi faktorojn en 153 landoj, en la monda skalo, de multaj jaroj avanas Islando. Sur pliaj lokoj troviĝas Norvegio, Finnlando kaj Svedio. La egalecindico en Islando estas difinita je 88 procentoj. Malgraŭ tre alta partopreno de islandaj virinoj sur la labormerkato kaj ilia kvanto en la firmaaj estraroj kaj en la politika vivo daŭre aperas tie diferencoj ĉe la analogaj laborpostenoj. Pollano ne apartenas al avanuloj, se temas pri la seksa egalecnivelo. La indico egala al 73,6 procentoj estas pli alta ol la meza en la mondo, kiu egalas al 68,6 procentoj, sed metas nian landon voste de la plimulto de la eŭropaj landoj. Analogan nivelon atingis Niderlando kaj Serbio. Temas pri la 40-a loko en la mondo. De la lasta raporto pri ĉi tiu temo Pollando avancis je  2 lokoj kaj ekde 2006 la de egalrajteco pliboniĝis je 5,6 procentoj. El pli detala analizo de la donitaĵoj pri Pollando rezultas, ke la malgrandiĝanta, sed daŭranta diferenco en la statuso de viroj kaj virinoj sekvas unuavice el la ĉeesto en la publika vivo sur altaj postenoj kaj multe malpli forta ekonomia situacio de virinoj. Signifa estas ankaŭ diferenco favore al viroj, se temas pri enspezoj. La fora loko de Pollando se temas pri seksoegaleco ligiĝas krome kun malmulta partopreno de virinoj en strukturoj administrantaj la laborentreprenojn kaj la ŝtaton.

El la elsendo 11.02.2020. Legas Milada – 4’35”

Dimanĉa butikumado, ŝanĝo de kutimoj

Poloj spertis antaŭ du jaroj veran ŝokon post la decido pri femitaj vendejoj dimanĉe. La ideo celis ebligi al vendistoj – aparte en grandaj komercaj centroj kaj ĉenaj vendejretoj – ĝui dimanĉon en la familia etoso. Pasintjare eblis butikumi nur en la lastaj dimanĉoj monate kaj en kelkaj pliaj, strikte difinitaj kazoj. En 2020  enviviĝis la tria etapo de la reformo, sekve de kiu nur 7 fojojn  en la jaro eblos butikumi dimanĉe. Tiuj limigoj ŝanĝis la kutimojn kaj oni rimarkis, ke klientoj ne rezignas pri butikumado dimanĉe, sed butikumas interrete. Ankaŭ la komerca sektoro reagis je novaj decidoj aplikante alternativajn solvojn por malkreskigi siajn perdojn. Temas plej ofte pri favora varoferto en la tagoj antaŭantaj la nekomercajn dimanĉojn, aparte vendrede. La Pola Konsilio de Komercaj Centroj aperigis en novembro 2019 socidiagnozan raporton. Laŭ ĝi  multaj klientoj estas malkontentaj pro la nekomercaj dimanĉoj, kiuj malebligis al ili pasigi dimanĉon en la komercaj centroj „plurdimensie”. Ili kutimiĝis, ke grandaj komercaj vendogalerioj ebligis al ili  ligi distron kun servoj, dimanĉan tagmanĝon en restoracio kun familia butikumado. La organizantoj elmontris negativajn ekologiajn sekvojn de la pli ofta interreta butikumado. Tio iliaopinie ligiĝas kun multeco de la uzataj pakumoj kaj varliveroj.

El la elsendo 04.02.2020. Legas Maciek – 1’44”

Oxfam pri sociaj malegalecoj

Internacia humaneca organizo Oxfam alarmas, ke sociaj malegalecoj grandiĝas laŭ hororiga ritmo. 1 procento de la plej riĉaj homoj en la mondo dispons pri riĉaĵoj superantaj pli ol duoble la havaĵojn de la cetera homaro. En raporto publikigita antaŭ la Ekonomia Forumo en Davos Oxfam, organizaĵo okupiĝanta pri kontraŭbatalado de malsato kaj helpo en la disvolviĝantaj landoj konstatis, ke registaroj amase malaltigas impostojn de riĉaj personoj kaj korporacioj dum la sektoro de la publikaj servoj estas subfinancita. La raporto atentigas, ke la „ekonomiaj malegalecoj eskapis la kontrolon”. En la 2019-a jaro  2153 miliarduloj havis pli da riĉaĵoj ol 4,6 miliardoj da homoj. Referencante al la esploroj de la Monda Banko Oxfam asertas, ke malkreskigo de malegalecoj havas pli grandan influon je malgrandigo de eksterma mizero ol ekonomia kresko. Laŭ ĝia analizo, se la landoj malgrandigus la enspezmalegalecojn je unu procento jare, tiam en 2030 la nombro de homoj vivantaj en ekstrema mizero malkreskus je 100 milionoj da personoj.

El la elsendo 04.02.2020. Legas Maciek – 1’25”

Monakoj laborantaj en Pollando

La pasinta lastdimanĉe religia festo de la Prezento de Jesuo en la Templo estis la okazo doni la atenon al personoj konsekritaj, alivorte gemonakoj en Pollando. La 2-a de februaro kiel Tago de la Konsekrita Vivo estis lanĉita en 1997-a jaro. La polaj gemonakoj konsisitigas ĉirkaŭ 32-milmembran socian grupon. Plimulton konsisitigas virinoj. Temas pri ĉirkaŭ 20 240 mil personoj, inkluzive de 1290, kiuj vivas en izoliteco. Monakinoj gvidas i.a. 400 antaŭlernejojn, 115 elementajn, superelementajn kaj specialajn lernejojn; 79 kleriĝejojn, kie infanoj pasigas tempon ekster la lernejaj okupoj jam post la forlaso de la hejmo, 64 protektoedukajn centrojn, inkluzive de infandomoj, 31 vivofenestrojn (kie eblas lasi bebon kun certeco, ke ĝi ricevos konforman vivprotekton); 29 protektodomojn, 33 manĝejojn por mizeruloj, 47 centrojn, en kiuj oni disponigas al bezonantoj nutraĵojn kaj 72 domojn de spirita koncentriĝo. Ĉirkaŭ 100 monakinoj laboras kun malliberigitoj. Monakinoj aktivas krome en la amaskomunikiloj gvidante ĉirkaŭ 500 interretajn portalojn, ĉirkaŭ 400 fejsbukajn  kaj tviterajn profilojn. Ili havas ankaŭ 6 eldonejojn.

El la elsendo 04.02.2020. Legas Milada – 2’04”

Ĉiuminute 30 mil novaj boteloj en Meditereaneo

La unia organizaĵo ARLEM alarmas, ke ĉiuminute en Meditereaneon enfalas 30 mil plastaj boteloj. Tio signifas endanĝerigon de la marspecioj, ekosistemoj kaj nutroĉeno, kies parto estas ankaŭ homoj.  Samtempe la meditereanea regiono varmiĝas 20 procentojn pli rapide ol la cetera mondo. La raporto de ARLEM alvokas establi organizon de la meditereaneaj landoj sub la gvido de la Unio. Ĝi kompetentus pri direktivoj validaj por ĉiuj landoj de la regiono. La raporto pro la nuna stuacio kulpigas la aktivadon de homo, prognozante krome, ke en 2050 en la maroj estos pli da plastikaĵoj ol fiŝoj.

El la elsendo 28.01.2020. Legas Krystyna – 0’49”

La 75-jariĝo de la liberigo de Auschwitz-Birkenau

Dum la lastlundaj solenaĵoj omaĝantaj la 75-an datrevenon de la liberigo de la eksa germana koncentrejo kaj mortotendaro Auschwitz-Birkenau partoprenis ĉirkaŭ 200 eksaj saviĝintaj  malliberigitoj kaj 60 delegacioj reprezentantaj ŝtatojn kaj internaciajn organizojn. Dum la porokazaj solenaĵoj la prezidento de Pollando, Andrzej Duda akcentis, ke la falsado de la historio de la 2-a mondmilito, kontestado de la krimoj de la hombuĉado, neado de holokaŭsto kaj ankaŭ instrumenta utiligado de Auschwitz por kiu ajn celo signifas senhonorigadon de la memoro de la viktimoj. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Du jarojn poste kreiĝis Auschwitz II-Birkenau, kiel ekstermoloko de judoj. Germanoj murdis tie ĉirkaŭ unu milionon 100 mil virinojn, virojn kaj infanojn, ĉefe judojn, sed ankaŭ polojn, romaojn, sovetuniajn ostaĵojn kaj homojn de diversaj naciecoj. La koncentrejon la 27-an de januaro 1945 liberigis la Ruĝa Armeo. La usona prezidento deklaris la 27-an de januaro 2020 la Nacia Tago de memoro pri la 75-a datreveno de la liberigo de Auschwitz. Li alvokis ĉiujn usonanojn soleni ĉi tiun tagon per specialaj programoj, solenaĵoj, preĝoj kaj rememoroj. La solenaĵojn sur la tereno de la koncentrejo Auschwitz finis komuna interreligia preĝo de kristanoj kaj judoj.

El la elsendo 28.01.2020. Legas Milada – 2’01”

 

Protekto de konsumantoj kontraŭ Artefarita Inteligenteco

Komisiono por la interna merkato de la Eŭropa Parlamento proklamis antaŭnelonge rezolucion, per kiu ĝi alvokas la Union, ke la evoluigon de la Artefarita Inteligenteco kaj Aŭtomata Alprenado de Decidoj (ADM) akompanu forta protekto de la konsumantoj. Aŭtomata alprenado de decidoj signifas procezojn de decidalprenado helpe de teknologiaj rimedoj sen la homa interveno (ekzemple en la interretaj bankoj). Eŭropaj deputitoj asertas, ke konsumantoj rilatantaj kun la sistemo ADM devas estis konforme informitaj kiel ĝi funkcias, kiel eblas kontakti homon kun decidkompetentoj kaj kiel eblas ekzameni kaj korekti la decidojn de la sistemo. La deputitoj alvokas ankaŭ la Eŭropan Komisionon prezenti leĝdonan propronon, alkonformigontan la uniajn sekurecregulojn rilate al produktoj por protekti konsumantojn. Ili alvokas ankaŭ prilabori taksosistemon de risko ligita kun la Artefarita Inteligenteco kaj Aŭtomata Alprenado de Decidoj. La rezolucipropono estos prezentita al la ŝtatoj membroj kaj Eŭropa Komsiono dum la plej proksima plensesio.

El la elsendo 28.01.2020. Legas Maciek – 1’18”

La 70-a datreveno de la komunista Ĉina Popola Respubliko

Hodiaŭ, la 1-an de oktobro pasas la 70-a datreveno de la proklamo de la komunista Ĉina Popola Respubliko. Tiuokaze en Pekino estis planitaj oficialaj solenaĵoj kaj granda militista parado. Ne ĉie regas festa etoso. La ĉinajn aŭtoritatojn enzorgigas la situacio en Hongkongo, kie la daŭrantaj de junio kontraŭregistaraj protestoj elvokis en ĝi  la plej grandan politikan krizon ekde kiam ĝi estis kunigita kun Ĉinio en 1997. Reuter-agentejo reference al diplomatoj laborantoj en Hongkongo informis, ke Ĉinio duobligis en la lastaj monatoj la grandecon de la militista garniozono en Hongkongo ne informante pri tio publike. Lastsabate, en la 5-a datreveno de la tiel nomata ombrelrevolucio, la pordemokrata movado, kiu en 2014 alkondukis al bloko de la urbocentro denove aperis kontraŭregistaraj sloganoj, aŭdiĝis pordemokrataj kantoj, okazis strattumultoj kaj interpuŝiĝoj kun polico. La registaro en Pekino akrigis en la lastaj monatoj retorikon pri protestoj en Hongkongo komprenigante, ke estas ebla militista interveno.

El la elsendo 01.10.2019. Legas Milada – 1’40”