Lastsabate en la Parko Agrykola en Varsovio okazis Korea Festivalo lige kun la starigo de la reciprokaj diplomatiaj rilatoj, kio okazis antaŭ 25 jaroj la 1-an de novembro 1989. Ekde tiam inter ambaŭ landoj intensiĝis kunlaboro merkatista, kultura kaj kleriga. En 2012 dank’ al la subteno de la Instituto „Adam Mickiewicz” multaj polaj artistoj kaj reĝisoroj prezentiĝis en Koreio, ekzemple dum   Jarasum International Jazz Festival, International Film Festival en Busan kaj aliaj.  Aldonendas, ke la plej granda en la mondo fakultato pri la pola lingvo ekzistas en Seŭlo. La lastsabata Pikniko kun la korea kulturo omaĝis ne sole la starigon de la diplomatiaj rilatoj, sed krome ebligis al poloj „gustumi” Koreion en speciale tiuokaze organizita korea urbeto en la centro de la pola ĉefurbo. Okazis bunta kultura programo, en kiu oni spektis i.a. koreajn dancojn kaj prezenton de Taekwondo fare de la majstro Kang kaj liaj studentoj. Por la aranĝo venis el Koreio  la muziktrupo SOREA Band kaj projekt­antino de la tradicia korea kostumo „Hanbok”, So-jung Lee. Multis pliaj atrakciaĵoj i.a. ligitaj kun la korea kuirarto. Oni povis ili ne sole gustumi originalajn koreajn manĝaĵojn, sed ankaŭ aĉeti necesajn ingrediencojn. Eblis konatiĝi kun la korea literaturo en la pola lingvo ĉe la stando de la eldonejo „Floroj de Oriento”.

El la elsendo 27.06.2014. Legas Milada