Ĝis morgaŭ, t.e. la 14-a de junio en la varsovia ekspozicia salono Kordegrda daŭras la ekspozicio dediĉita al la franca subteno por la Solidareco. Inaŭguris ĝin la veninta por la soleado de la 25-jariĝo de la unuaj parte demokrataj balotoj en Pollando prezidento Fran­ço­is Hol­lan­de. La kunteksto de la ekspozicio estas grandaj manifestacioj en Francio okazintaj la sekvan tagon post la proklamo de la milita stato en Pollando la 13-an de decembro 1981. Tiam pli ol 100 mil personoj sur la stratoj de la francaj urboj manifestis kontraŭ la proklamo de la milita stato en Pollando. La nomo de la ekspozicio “So­li­da­ri­té Fran­ce Po­lo­gne” referencas al unu el la unuaj francaj hel­organizoj, kiuj subtenis polojn dum la milita stato. La helpo de Francio estis eksterordinara, ne temis pri helpo de unu ŝtato al la alia, sed helpo de la sindikataj organizaĵoj por la pola Solidareco, helpo de la francaj preĝejaj grupoj por la pola Eklezio, helpo de franca junularo kaj individuaj francoj. La aŭtoroj de la ekspozicio utiligis i.a. la eldirojn de la partoprenintoj de la tiamaj eventoj, de la agantoj de Solidareco kaj de aktivuloj de la francaj sindikataj centraloj.

El la elsendo 13.06.2014. Legas Gabi