Krzysztof Penderecki kaj Sinfonia Varsovia kune kun la turka pianisto Hüseyin Sermet inaŭguris lastsabate la 28-an Internacian Muzikan Festivalon en Izmiro, kiu daŭros ĝis la 3-a de septembro. En la koncerto okazinta en la Granda Teatro en Efezo estis plenumitaj du komponaĵoj de Beethovena “Verkoj de Prometeo” kaj la 5-a Fortepiana Konĉerto kaj la 2-a Simfonio de Penderecki. Last­merkrede kadre de la festivalo prezentiĝis la pola baroka grupo Arte dei Suonatori kun la brita violon­istino Rachel Podger. La koncerto “Alla Turca Alla Polacca” okazinta en unu el la plej gravaj objektoj de Efezo enhavis komponaĵojn de Telemann, Haydn, Mozart kaj verkojn kreiĝintajn en la periodo de la Otomana Imperio. La prezentiĝo de la polaj artistoj okazis kadre de la solenado de la 600-jariĝo de la polaj-turkaj diplomatiaj rilatoj pasanta en 2014.

El la elsendo 20.06.2014. Legas Tomek