Morgaŭ komenciĝas en Varsovio Monda Kongreso de la Pola Instituto de Scienco kaj Kulturo en Usono. La debatojn kun la partopreno de pli ol 200 sciencistoj ĉefe el Usono kaj Pollando inaŭguros sesio pri Jan Karski, kiu estas la patrono de la 2014-a jaro. Dum tritagaj debatoj en la Varsovia Universitato okazos preskaŭ 50 podiaj diskutoj koncerne diversajn scienc­branĉojn. Plimulto de la debatoj estos dediĉita al la historio de la pola enmigrant­aro en Usono, ĝia aktiveco en la kultura kaj politika vivo de Usono kaj ankaŭ literaturo. Okazos sesioj dediĉitaj al ekonomio, bioteknologio kaj medicino. Pola Instituto pri Scienco kaj Arto en Usono (PIASA) kreiĝis en 1942 en Novjorko. Temas pri la polkolonia scienca kaj didaktika institucio establita de elstaraj reprezentantoj de la pola scienco kaj kulturo. Ĝiaj agadoj koncentriĝas pri la informado de la usona socio pri Pollando, ĝia kultura heredaĵo kaj firmigado de polaj-usonaj rilatoj.

El la elsendo 20.06.2014. Legas Tomek