Per historia promeno laŭ la spuroj de diplomatoj, kiuj dum la 2-a mondmilito estis savantaj judojn en Hungario, per diversrimeda elekronika prezento pri Jan Karski kaj per la ekspozicio pri la dummilita  sidejo de la nuna Pola Instituto en Budapeŝto ĝi partoprenis la Nokton de Muzeoj en Hungario okazinta inter la 21-a kaj la 22-a de junio. La programo  en signifa grado estis ligita kun la daŭranta en Hungario Memorjaro pri la hungara holakaŭsto en la 70-a datreveno de la deportado de judoj el Hungario. Dum la historia promeno la vizitantoj konatiĝis kun la historio de i.a. Henryk Sławik (sŭavik), delegito de la pola registaro en Londono, kiu gvidis la Civitanan Komitaton por Proteki Polajn Rifuĝintojn en la jaroj 1939-1944. La promeno estis la komuna iniciato de diplomatiaj centroj el Svedio, Hispanio, Italio, Portugalio, Svislando, la Apostola Ĉefurbo kaj Pollando. Vespere en la kineja salonego de  Instituto okazis i.a. elektronika, multrimeda prezento pri Jan Karski. Speciale okaze de la Nokto estis prezentita ekspozicio, memoriganta la sorton de la budapeŝtaj judoj, kiuj per dekreto el la 16-a de junio 1944 estis devigitaj loĝi en unu el 2 mil domoj kun la flava Davida Stelo. Unu el ili estis brikdomo, en kiu ekde 1964 funkcias la Pola Instituto.

El la elsendo 24.06.2014. Legas Milada