Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Instituto de Papusza en Gorzów Wielkopolski

En la Vojevodia Biblioteko de Gorzów Welkopolski (la okcidenta Pollando) kreiĝas Instituto de Papusza, okupiĝonta pri la esplorado kaj popularigado de la kreado de la romaa poetino Papusza (Bronisława Wajs) kaj de la atingaĵoj de la romaa kulturo. Pasintjare en la biblioteko kreiĝis la Memorĉambro dediĉita al la poetino. Bronisława Wajs – Papusza naskiĝis antaŭ 110 jaroj en la orienta Pollando. Post dramecaj militvagadoj i.a. en Wołyń-regiono ŝi ekloĝis en Gorzów Wielkopolski.  Papusza, mortinta en 1987,  estas agnoskita kiel la plej elstara romaa poetino, kies verkado imitis neniujn modelojn. Siajn pensojn kaj travivaĵojn ŝi esprimadis en unika, propra por si maniero inspiriĝante de naturo, sopiro al la juneco kaj vagabonda, veturilara vivstilo.  Ŝiaj verkoj estis kolektitaj en tri volumetoj „Kantoj de Papusza” (1956), „Kantoj deklamataj” (1973) kaj postmorte „La arbaro, patro mia” (1990). En Gorzów Wielkopolski ekzistas jam du publikaj lokoj omaĝantaj la vivantan en ĉi tiu urbo poetinon. Unu el la urbostratoj portas la nomon de Papusza kaj en 2007 estis lanĉita monumento al ŝi dediĉita.

El la elsendo 06.04.2018. Legas  Barbara kaj Milada – 1’53”

La 2018, la Jaro de Władysław Hasior

La nuna jaro estis anoncita en la vintra ĉefurbo de Pollando, Zakopane kiel la Jaro de Władysław Hasior kaj la Jaro de la Loka Kreado. En 2018 pasas la 90-a naskiĝdatreveno de fama loka artisto Hasior, mortinta en 1999. La Jaro de Loka Kreado ligiĝas kun la jubileo de la plej granda regiona evento, la 50-a eldono de la Internacia Festivalo de la Montarana Folkloro. Władysław Hasior naskiĝis en Nowy Sącz, sed sian plastikistan lernadon li komencis en la Ŝtata Liceo de Plastikaj Artoj en Zakopane sub la gvido de la fama regiona kreanto Antoni Kenar. Li daŭrigis studojn en la varsovia Belarta Akademio. La arta debuto de Hasior datiĝas al la komenco de la 60-aj jaroj de la pasinta  jarcento. Hasior utiligis en sia kreado diversajn materialojn kaj teknikojn. Li praktikis kolaĝojn kaj tridimensiajn kolaĝoformojn. Li aparte famiĝis pro siaj spacaj formoj kaj spacaj monumentoj, kiel Fera Orgeno aŭ la Suna Militĉaro. Siajn verkojn Hasior prezentis en muzeoj kaj artgalerioj en la tuta mondo, i.a. en la Centro Pompidou en Parizo, Konsthall en Södertalje  – Svedio, en muzeo de moderna arto Louisiana w Humlebaek en Danlando, la Pola Instituto en Londono. Władysław Hasior partoprenis multajn prestiĝajn eventojn kiel Artbienalon en Venecio, Bienalon en San Paulo aŭ Bienalon de la Spaca Skulptaro en Montevideo. Dum ĉi lasta li ricevis Grand Prix pro la plurfigura komponaĵo „Golgota”.

El la elsendo 06.04.2018. Legas  Barbara kaj Milada – 2’15”

Muzeo de Igor Mitraj en Italio

Daŭras laboroj en la konstruata muzeo de Igor Mitraj en Pietrasanta, Toskanio, kiu estos inaŭgurota en junio 2020. Lia unua muzeo en la mondo troviĝos en la loko,  en kiu vivis kaj laboris la mortinta en 2014 artisto. Estos en  ĝi ekspoziciataj i.a. 27 skulptaĵoj donacitaj de lia familio. La kulturministerio de Italio destinis por la muzeo du milionojn da eŭroj kaj ĝian arkitekturan modernan formon aŭtoras konata itala arkitekto Enzo Eusebi. En Pietrasanta, difinata „malgranda Ateno”, fama kiel centro de prilaborado de marmo kaj bronzo jam pli frue estis ekspoziciataj skulptaĵoj de la alte taksata en Italio artisto. Igor Mitraj estis admirata en la tuta mondo. Liaj skulptaĵoj referencantaj al la antikva arto ornamas la parizan kvartalon Defence, la florencajn Bobola-ĝardenojn, placon antaŭ la londona British Museum kaj milanan La Scala. Ankaŭ en Varsovio eblas admiri la verkon de Mitraj el 2009, nome la pordon al la preĝejo de la Favorplena Dipatrino en la Malnovurba Kvartalo. Temas pri la bronza basreliefa sceno de Anunciacio. La naskiĝinta en 1944 en Oederan en Erzmontaro Igor Mitraj estis filo de la deportita pola trudlaboristino kaj franca militkaptito, oficiro de Eksterlanda Legio. Post la milito la patrino kun la filo revenis al Pollando. Mitraj lernis en la Plastika Liceo  en Bielsko-Biała kaj en la Akademio de la Belartoj en Krakovo sub la direkto de Tadeusz Kantor. Post la studoj en 1968 li forveturis studcele al Parizo al École nationale supérieure des beaux-arts.

El la elsendo 23.03.2018. Legas  Tomek – 1’49”

Ekspozicio pri Żegota en Muzeo de Sinjoro Tadeo

En la Muzeo de Sinjoro Tadeo en Vroclavo estas prezentata ekspozicio „La mondo rigardas la krimon kaj silentas…” dediĉita al la organizaĵo „Żegota” helpanta al judoj dum holokaŭsto. Ĝian historion prezentas paneloj kun fotoj kaj priskribj kaj dokumentoj. La titolo estas ĉitaĵo el la flugfolio „Protesto”, kiu en la 1942 aperis sur la muroj de Varsovio. Ĝia aŭtoro Zofia Kossak-Szczucka, katolika verkistino, alvokis en ĝi polojn, ke senkonsidere al politikaj opinioj ili portu helpon al judoj. Zofia Kossak-Szczucka kaj Wanda Krahelska-Filipowicz, aktivulino de Pola Socialista Partio fondis Provizoran Socian Komitaton por Helpadi Judojn „Żegota”, kiu transformiĝis en 1942 en la Konsilion. Aktivis en ĝi preskaŭ 200 personoj el diversaj medioj kaj organizaĵoj, kiuj provizis judojn en la getto per nutaĵoj, medikamentoj, organizis fuĝojn kaj renkontojn kun homoj pretaj kaŝi la fuĝintojn, kolektis monon kaj organizis falsajn dokumentojn. Malgraŭ arestoj kaj reprezalioj en la tempo, kiam sur la tereno de Pollando pro helpo de judoj minacis mortopuno, la organzio funkciis dum la tuta milito. Parto de la prezetntataj sur paneloj materialoj devenas el la kolektoj de Władysław Bartoszewski, kiu aktivis en Żegota. Post la milito li okupĝis pri la esplorado kaj pridokumento de ĝia laboro. Li transdonis al Ossolineum objektojn ligitajn kun judoj, inkluzive de korespondaĵoj kun personoj savitaj de poloj dum Holokaŭsto. En la transdonitaj kolektoj troviĝas unika arkivo de la strukturo „Felicja” establita de advokato Maurycy Herling-Grudziński, kiu per la protekto ĉirkaŭprenis 340 personojn. La ekspozicio prezentata ĝis la 13-a de majo vastigas konojn pri la historio de Żegota.

El la elsendo 16.03.2018. Legas  Maciek – 1’59”

La plej granda meteorito en Pollando, en Poznano

En Muzeo de la Tero de Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano eblas rigardi la trovitan pasintjare la plej grandan en Pollando kaj en ĉi tiu parto de Eŭropo meteoriton. La pezanta 271 kilogramojn meteorito ricevis la nomon „Etuleto” estis  trovita ĉe la poznana altaĵo Morask. Ĝian valoron oni taksas  je 500 mil zlotoj. Antaŭ kvin mil jaroj norde de Poznano okazis la t.n. ĉena falo de meteoritoj. Nun tiu loko estas la plej granda en Eŭropo koncentriĝo de alfrapkrateroj kreiĝintaj en la sekvo de la falo de feraj meteoritoj. Por ilia protekto estis kreita la naturrezervejo Meteoryt Morasko kun la surfaco de ĉirkaŭ 55 hektaroj. La impona „Etuleto” estis trovita ekster ĝia teritorio. La naturrezervejo Meteoryt Morasko estas unu el malmultaj konataj lokoj en la mondo, en kiu tutapude troviĝas meteoritoj kaj alfrapkrateroj kaŭzitaj de ilia falo. La unua meteorito sur ĉi tiu tereno estis retrovita en 1914 kaj pezis ne plenajn 80 kilogramojn. Ĝis nun oni kolektis jam kelkajn tunojn de meteorita materialo. Ankoraŭ ne estas konataj pliaj sortoj de „Etuleto”, kiun la retrovintoj volas vendi. Dume povas admiri ĝin ĉiu kaj la muzeo deklaras ekspozicii ĝin ĝis la 23-a de marto dum ĉiuj tagoj de la semajno inkluzive sabaton kaj dimanĉon.

El la elsendo 16.03.2018. Legas  Maciek – 1’34”

Internacia tago dediĉita al Metamorfozoj de Ovidio

Ekde 2005 en Liono, Francio okazas La Eŭropa Festivalo de Latino kaj Greka Lingvo . Pasintjare ĝi ekhavis novan, internacian formon koncentriĝante pri nur unu verko de la antikva aŭtoro, t.e. „Metamorfozoj” de Ovidio. Unu el ĝiaj elementoj estas legomaratono. En Eŭropo nunjare aliĝis al la evento 27 ŝtatoj, inkluzive de Pollando. En nia lando  temas pri Toruno, Lodzo, Poznano kaj Grodzisk Mazowiecki. Okaze de la evento la Fondaĵo „Traditio Europae” kunlaboranta kun la Filologia Fako de Kopernik-Universitato en Toruno kaj aliaj lokaj kulturinstancoj organizas en ĉi tiu urbo legomaratoron dediĉitan al la „Metamorfozoj”. En Toruno ĝi okazos la 23-an de marto. En la programo, en la tiea Etnografia Muezo, la studenta teatro „Status Quo” prezentos la enscenigon de la historio de Piramo kaj Thisbe el la 4-a libro de „Metamorfozoj” de Ovidio. Post la spektaklo okazos komuna legado de la 4-a libro en la pola lingo. Sekve la elektitajn partojn voĉlegos invititaj gastoj en diversaj lingvoj: latino, germana, nederlanda, franca, ĉeha, rusa, itala, hispana, portugala, bulgara, angla, ĉina. En Esperanto la tekston legos Maria Pokrzywnicka  el la Eduka Fako de la Muzeo. La fragmenton pri historio de Piramo kaj Thisbe el latina lingvo tradukis D-ro Vallienne,  disponigis ĝin al. torunaj esperantistoj Antonio De Salvo. Estus interese, se okaze de la Internacia Tago de Metamorfozoj en multaj universitataj filologiaj fakoj, bibliotekoj, muzeoj oni proponu pli vastskale la uzon de Esperanto.

El la elsendo 09.03.2018. Legas  Barbara – 2’17”

La ekspozicio “Paderewski” en la varsovia Nacia Muzeo

Ĝis la 20-a de majo en la Nacia Muzeo en Varsovio funkcias la ekspozicio „Paderewski” dediĉita al la renoma pola artisto, granda patrioto, politikisto Ignacy Jan Paderewski. Ĉi tiu ekspozicio inaŭguris ciklon da eventoj en la varsova muzeo ligitaj kun la 100-jariĝo de la reakiro de suvereneco fare de Pollando. En pliaj planoj estas la junia ekspozicio dediĉita al la historitema pentroarto de Józef Brandt kaj aŭtune ekspozicio dediĉita al la arto el la periodo, kiam Pollando estis reakiranta suverenecon. Ignacy Jan Paderewski renoma pola komponisto kaj pianisto, granda patrioto sian famon kaj muzikan talenton transformis en aktvadon favore al Pollando. Ĉie kie li koncertis antaŭ la internacia publiko, antaŭ plej signifaj figuroj de sia epoko li estis deklaranta, ke li devenas el la lando, kiu ne troviĝas sur la mapo de la mondo. Pri lia grandeco atestas ankaŭ tio, ke kiam Pollando reakiris la suverenecon en 1918 li rezignis pri sia arta kariero transprenante la ĉefministran postenon. La trunkon de la ekspozicio konsistigas la deponita en la Nacia Muzeo kolekto de Paderewski, kiun li en 1930 antaŭtage de sia operacio transdonis al ĝi. La operacio sukcesis, sed Paderewski ne ŝanĝis sian decidon. En la kolekto troviĝas dokumentoj, memoraĵoj, tolaĵoj, hejmaj memoraĵoj el lia domo en la bieno Riond-Bosson ĉe Morges en Svislando. Laŭ la arta vidpunkto la plej interesa estas lia artkolekto el la Fora Oriento, aparte la ĉinaj emajlaĵoj. Ĝis nun la kolekto estis prezentata nur fragmente,  nun oni ekspozicias pli ol 600 objektojn. Kadre de la ekspozicio estas rigardebla ankaŭ fragmento de la filmo „La Luna Sonato” el 1937, en kiu Paderewski ludas polonezon La Bemol Maĵoran de Chopin, Hungaran Rapsodion de Liszt, La lunan sonaton de Beethoven kaj sian faman menueton. La muziko el ĉi tiu filmo rolas kiel muzika fono de la varsovia ekspozicio.

El la elsendo 09.03.2018. Legas  Tomek – 2’12”

Muzeo de Wojciech Kilar en lia domo en Katowice

La urboaŭtoritatoj de Katowice (la suda Pollando) decidis aĉeti domon apartenintan al la mortinta en la 2013-a jaro pola mondfama komponisto Wojciech Kilar. Kreiĝos en ĝi muzeo dediĉita al la komponisto kaj muzika edukcentro. La familio de la Wojciech Kilar deklaris transdonon de la memoraĵoj ligitaj kun la komponisto por la celoj de la muzeo. Tuj post la morto de Wojciech Kilar ili deponis en la Historia Muzeo de Katowice memoraĵojn kun li ligitajn. Wojciech Kilar kvankam ne naskiĝis en Katowive dum 65 jaroj loĝis kaj kreis tie kaj la urbo fariĝis lia hejmo. Naskiĝinte en Lvovo la plimulton de sia vivo Kilar pasigis en ĉi tiu urbo i.a. studinte en la tiea Muzika Altlernejo. Wojciech Kilar debutis en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento kadre de la festivalo Varsovia Aŭtuno. Meze de la 70-aj jaroj Kilar simpligis sian muzikan lingvaĵon klare referencante al la popola kaj religia tradicioj. Okaze de la 100-jariĝo de la Varsovia Filharmonio li komponis „Missa por pace A.D. 2000”, verkon bonvenigitan kun entuziasmo. Wojciech Kilar famas ankaŭ kiel komponisto de  muziko por pli ol 130 filmoj i.a. por „Drakula” de Francis Ford Coppola, pro kio li ricevis premion de la Societo de Usonaj Komponistoj,  por “Pianisto” de Roman Polański kaj por ĉiuj filmoj de Krzysztof Zanussi. Pro la muziko por la filmo „Sinjoro Tadeo” li ricevis la polan premion Ora Anaso kaj Platinan Diskon pro la unuaj 20 mil venditaj diskoekzempleroj.

El la elsendo 09.03.2018. Legas  Maciek – 1’48”

La Nacia Biblioteko solenas la 90-jariĝon

La pola Nacia Biblioteko la 24-an de februaro 2018 solenis sian 90-jariĝon en la sendependa Pollando. Ĝiaj tradicioj estas pli malnovaj kaj referencas al la biblioteko de polaj nobeloj Jędrzej kaj Józef Załuski disponigita al la publiko en 1747. Komence ĝi enhavis 200 mil volumojn, inkluzive de la plej valoraj historiaj dokumentoj el i.a. tiel nomataj reĝaj kolektoj. Post la morto de la fondintoj la protekton super ĝi transprenis Komisiono por la Nacia Edukado. Jam en 1780 la Sejmo decidis pri ĝia rajto ricevi senpage ĉiujn presaĵojn aperantajn en la Respubliko. Post la falo de Kościuszko-insurekcio en 1795 la librokolektoj en la kvanto de 400 mil volumoj – kiel militpredo – estis transportitaj al Peterburgo, kie ili fundamentis la Caran Bibliotekon. La ideo de la nacia librejo revenis post la reakiro de la suvereneco en 1918. Ĝia ideodoninto kaj la unua direktoro Stefan Demby – ankoraŭ antaŭ ĝia lanĉo – certigis al ĝi la privilegion ricevi ĉiun ekzempleron de presaĵoj aperantaj en la lando. Al la bibliotekaj kolektoj eniris parto de Załuski-biblioteko reakirita baze de Riga-Traktato (1921) kaj ankaŭ privataj bibliotekoj, krome tiuj kreataj dum la aneksoperiodo kun la penso de la sendependiĝonta Pollando. En 1939 la kolektoj de la Nacia Biblioteklo enhavis 700 mil objektojn, inkluzive de malnovpresaĵoj, muziknotoj, grafikaĵoj, mapoj kaj atlasoj kaj 24 mil manuskriptojn el la plej frua periodo de la pola presarto. Aŭtune de la 1939 la plej valorajn librojn eblis veturigi al Kanado kaj deponi en la montreala banko. Multaj el tiuj, kiuj restis en Varsovio estis rabveturigitaj al germanaj bibliotekoj. Dum la germana okupacio dum ka celkonscia detruado de la polaj kolektoj en Varsovio estis forbruligitaj preskaŭ 80 mil malnovpresaĵoj, 26 mil manuskriptoj, 2500 inkunabloj, 100 mil desegnaĵoj kaj grafikaĵoj, 50 mil muziknotoj kaj teatrodokumentoj, riĉaj kartografiaj kolektoj, parto de katalogoj. I.a estis forbruligita tiam la manuskripto de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Aktuale la kolektoj de la Nacia Biblioteko havas pli ol 9 milionojn da objektoj. Krom presaĵoj kaj manuskriptoj temas pri mapoj,  muziknotoj, krome son- kaj aŭdovidaj dokumentoj. Dum la pasintjara aŭtuno La Bita Nacia Biblioteko Polona.pl festis la aldonon de la dumiliona objekto, kiun ĉe la ĵus menciita adreso (polona.pl) eblas konsulti kaj utiligi ankaŭ komerccele. 

El la elsendo 02.03.2018. Legas  Barbara – 3’40”

Koncertoj por la 100-jariĝo de sendependeco de Pollando

Inter eventoj planitaj por omaĝi la 100-jariĝon de la suverena Pollando troviĝas i.a. koncertoj en Vieno, Budapeŝto kaj Hongkongo, ekspozicioj, teatraj spektakloj kaj interbranĉaj projektoj. La proklamita pasintjare  registara programo „La suverena Pollando” planita por la jaroj 2017-2021 efektiviĝos sur kelkaj platformoj – loka, regiona, centra la eksterlanda. Inter la muzikaj eventoj eksterlande troviĝas Hong Kong Arts Festivalo (inter la 4-a kaj la 22-a de marto). Dum tiu renoma arta evento en Azio estos prezentita pola ĵazo kaj krome la projekto „Fortuna plays Szymborska”. La nunjara septembra Festivalo Bridging Europe en Budapeŝto estos dediĉita al la kulturo de Pollando kaj de la baltiaj landoj. Dum la inaŭgura koncerto de la festivalo Sinfonia Varsovia ligos la muzikan kulturon de Pollando kaj la baltiaj landoj. Krom aŭdiĝonta tiam Koncerta Simfonio de Karol Szymanowski okazos du pliaj koncertoj kaj multimedia instalaĵo dediĉita al la figuro kaj kreado de Ignacy Jan Paderewski. Komponaĵoj de Stanisław Moniuszko kaj Ignacy Jan Paderewski aŭdiĝos en septembro en Wiener Musikverein. La koncerton de la Nacia Simfonia Orkestro de Pola Radio gvidos ĝia arta direktoro, unu el plej estaraj direktistoj de la generacio Alexander Liebreich. Unu el la plej interesaj projektoj estas muzikspektaklo pri Ignacy Jan Paderewski produktota en Usono. La 11-an de novembro 2019 en Usono okazos la finalo de la projekto „Paderewski Cycle”, kadre de kiu naŭ usonaj kreantoj produktos 15-20 minutajan minispektaklojn muzikajn, inspiritajn per la vivo kaj heredaĵo de la pola komponisto, pianisto kaj politikisto.

El la elsendo 02.03.2018. Legas  Barbara – 3’40”