Ekde la lasta merkredo ĝis la 28-a de septembro en la varsovia artgalerio Kortegarda eblas rigardi la instalaĵon de renoma pola artisto Jerzy Kalina „Paŝado en la ĉielon”.  Formas ĝin 14 figuroj tenantaj en la manoj diversajn religiajn simbolojn bakitajn el pano. Ili personigas brutale mortigitajn viktimojn de la 2-a mondmilito – infanojn, virinojn, grandaĝulojn. Kiel trudfantomoj ili vagas tra la spaco de reala vivo kalkulante je savo, je justeco, je memoro. La sorto de la murditoj estas komuna senkonsidere al la konfesata religio. Grava elemento de la instalaĵo estas pano, la baza kaj universala nutraĵo kaj ankaŭ religia simblo. Kalina traktas ĝin krome kiel artmaterialon por simboli solidarecon, komunecon kaj proksimecon. Aparte en la spaco aperas la 15-a figuro de knabo, ĉirkaŭita de terpomoj. Temas pri la metaforo de la milita geheno de infano portanta subĉemize terpomojn kaj haltigita dum la hejmirado. La ekspozicio-instalaĵo estas pretigita okaze de la gravaj septembraj datrevenoj en la historio de Pollando. 80-jariĝo de la eksplodo de la 2-a mondmilito, heroa defendo de la promontoro Westerplatte kaj de Varsovio, kaj memore al la armita agreso de Sovetunio kontraŭ Pollandon.

El la elsendo 30.08.2019. Legas  Przemek – 1’28”