Dum la nunjara eldono de la Tago de la Nacia Legado oni legos elektitajn novelojn de polaj verkistoj. La kampanjo populariganta la legadon okazos la 7-an de septembro. La pola prezidenta paro Andrzej kaj Agata Duda el la proponitaj al la prezidenta kancelario 100 elektis 8 tekstojn. Aŭtoras ilin Eliza Orzeszkowa, Maria Konopnicka, Bolesław Prus, Bruno Szulc, Władysław Reymont, Stefan Żeromski, Henryk Sienkiewicz kaj Henryk Rzewuski. Temas pri tekstobukedo, kies komuna denominatoro estas poleco kunlige kun la universalaj enhavoj, enpensiĝo pri homo kaj socio. Kelkaj el la proponitaj tekstoj aperis en la literaturaj elsendoj de la E-Redakcio de Pola Radio. I.a. temas pri la novelo „Dym” (La Fumo) de Maria Konopnicka. Tiu ĉi novelo estis eĉ du fojojn esperantigita. En 1956 aperis la traduko de S. Guterman. En 1964 la traduko de redaktoro Jerzy Grum. Ambaŭ tradukojn eldonis Pola E-Asocio. De multaj jaroj Bjalistoka Esperanto-Societo eldonas la legaĵojn de la Nacia Legado, kaj same okazos nunjare. La 7-an de septembro en la Centro Ludoviko Zamenhof BES, Bjalistoka Kulturcentro kaj E-libraro/ Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki estos prezentitaj libroforme ok polaj noveloj proponitaj por la Tago de la Nacia Legado en Esperanto-traduko. Ekde la komenco la Tagon de la Nacia Legado partoprenas esperantistoj el diversaj landoj. Ĉi-rilate multajn mertiojn havas Maria Majerczak el Krakovo.

El la elsendo 30.08.2019. Legas  Przemek – 1’45”