Ĝis la 11-a de oktobro la loĝantoj de la sudorienta urbo Rzeszów kaj ĝia regiono, ankaŭ vizitantoj kaj turistoj povas rigardi en la Regiona Muzeo pli ol 250-ekzempleran kolekton de pipoj el la Orientslovaka Muzeo en Košice. La plej malnovaj devenas el la 17-a jarcento kaj estis retrovitaj sur la tereno de la aktuala prizono, iam plej verŝajne kazerno. En la 19-a kaj 20-a jarcento, kiam oni malmulton sciis pri la negativa efikado de la fumado, pipo atestis la socian pozicion de la uzanto, indikis ĝian profesion kaj interesiĝojn. Inter la historiaj pipoj troviĝas tiuj faritaj el ligno, porcelano, sepiolito, argilo. Ĉi-lastaj komence estis kovritaj de  flavaj, verdaj kaj brunaj glazuroj. Multaj pipoj estas riĉe ornamitaj, kadritaj per arĝento. Iliaj fumetoj havas diversajn formojn, i.a. de hundokapoj, cervoj kun vasta kornaro, birdoj, fantaziaj kreaĵoj kiel fluganta drako. En la 19-a jarcento, kiam pipoj fariĝis objekto de kolektado, memoraĵo pri gravaj familiaj eventoj, ekspedicioj, finita militservo aperas kiel fumetoj historiaj figuroj kiel Napoleono, Francisko Jozefo. Krom pipoj la ekspozicio prezentas kolekton de akcesoraĵoj por la fumado de cigaredoj kaj cigaroj, meblojn servantajn por la tenado kaj eksponado de pipoj.

 El la elsendo 13.09.2019. Legas  Gabi – 2’47”