Kulturkroniko
Riĉa arta programo de la ensemblo Śląsk (Silezio)
Ekde la jarkomenco la ensemblo „Śląsk” per siaj koncertoj engaĝiĝis en la omaĝadon de gravaj datrevenoj. Unuavice temas pri tiaj eventoj kiel la 200-a naksiĝdatreveno de la „patro de la pola opero” Stanisław Moniuszko kaj la 100-a datreveno de la eksplodo de la Sileziaj Insurekcioj. Krome temas ankaŭ pri la 100-a datreveno de la regajnita suvereneco de la pola ŝtato kaj la 100-jariĝo de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj. Apartan lokon nunjare havas eventoj ligitaj kun la proklamita en la silezia vojevodio Jaro de Stanisław Hadyna, i.a. la establinto de la ensemblo lige kun lia 100-a naskiĝdatreveno. La unua omaĝa koncerto okazis jam jarkomence, sed la sekva estas planita baldaŭ. Ĝi okazos en la loko Trzyniec la 25-an de majo. La aliajn la publiko admiros en Wisła (en aŭgusto), en la sidejo de la ensemblo Koszęcin (en septembro). En ĉi-lasta loko okazos krome du solenaj koncertoj dum la junia Festo de la ensemblo kaj en septembro, en la 100-a naskiĝdatreveno de Stanisław Hadyna. La ensemblo „Śląsk” pretigis ankaŭ vicon da artaj-edukaj programoj omaĝantaj Stanisław Hadyna kiel komponiston kaj literaturiston por la infanoj kaj junularo en lernejoj en diversaj lokoj de la lando.
El la elsendo 03.05.2019. Legas Maciek – 1’21”
La japana koruso SAKURA vizite en Pollando
Lige kun la 100-jariĝo de la starigo de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj al Pollando venos la koruso SAKURA. Ĝi estis establita porokaze kaj konsistas el artistoj, kiuj ĉiutage laboras en aliaj centroj. Inter ili estas direktisto Akira Shimizu, muzikakompanistino Misako Shimizu, mezosopranulino Taeka Hino. La ideon lanĉis elstara pollingva filologo, tradukisto kaj eksperto pri la pola kulturo Tokimasa Sekiguchi, kiu laboras pri la projekto populariganta polajn kantojn en Japanio. Dum la koncerto en la krakova Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha la 22-an de majo SAKURA prezentos repertuaron konsistantan el la japanaj kaj polaj komponaĵoj – komencante de tradiciaj kantoj ĝis muzikaj motivoj el la filmoj anime. Dum la koncerto prezentiĝos ankaŭ studentoj de japanologio de la Jagelona Universitatao, kiuj kun SAKURA kantos komponaĵojn el popularaj japanaj animitaj filmoj.
El la elsendo 26.04.2019. Legas Maciek – 1’06”
La nova Muzeo de Grunwald-Batalo 1410
Ĝis la 2020-a jaro sur la loko de la historia batalo kontraŭ teŭtonoj en 1410 kreiĝos nova, funkcianta dum la tuta jaro, muzeo. La batalkampo de Grunwald rolas en la lastaj jaroj kiel turisma atrakciaĵo loganta amase vizitantojn por la somera enscenigo de la plej granda mezepoka batalo. La funkcianta dum jaroj portempa muzea centro kreiĝis en 1960 kaj kun la tempopaso fariĝis tro malgranda konsiderante ankaŭ la gvidatajn tie en la lasta periodo arkeologiajn kaj sciencajn esplorojn. En 2010 lige kun la 600-jariĝo de la evento sur la batalkampo de Grunwald oni modernigis ĝian infrastrukturon por akcepti turistojn el la lando kaj eksterlando. Estis instalitaj por ili tendoj, amfiteatro, estis restaŭrita la postbatala kapelo, kreiĝis didaktikaj vojetoj kaj sociala-serva pavilono kun aŭtoparkejo. La nova muzeo inaŭgurota en la 610-a datreveno de la batalo en 2020 ne nur omaĝos la polan kavaliraron kaj alianĉiĝintajn trupojn, sed ankaŭ fariĝos loko, en kiu povos renkontiĝi la kavaliraj fratularoj el la tuta Eŭropo. Krom ekspozicia surfaco troviĝos en ĝi kavalira salonego por turniroj kaj rekreataj bataloj, konferenca salonego por 100 personoj, administra centro kaj butikoj por turistoj.
El la elsendo 26.04.2019. Legas Maciek – 1’32”
Matheus Pompeu la venkinto en la kantkonkurso de Adam Didur
La brazila tenorulo Matheus Pompeu akiris la unuan premion en la 4-a Internacia Operkanta Konkurso de Adam Didur en Bytom kaj Katowice (la suda Pollando). Temas pri la prestiĝa en la opera mondo konkurso kun 40-jara tradicio, kiu logis ĉi-jare al la rivalado 63 junajn kantistojn el dek kelkaj landoj de la mondo. Ili prezentis tre varian repertuaron, en kiu aŭdiĝis komponaĵoj kreataj ekde la 16-a jarcento ĝis nun. La konkurso estas destinita por personoj malpli ol 32-jaraĝaj, ĉefe diplomitoj kaj studentoj de la muzikaj akademioj kaj universitatoj, lernantoj de la muzikaj lernejoj, operaj kaj muzikteatraj solkantistoj kaj membroj de profesiaj korusoj. Krom poloj venis por ĝi junaj kantistoj el Aŭstralio, Belorusio, Brazilo, Ĉinio, Ĉeĥio, Kroatio, Libano, Litovio, Israelo, Rusio, Ukrainio kaj Usono. Ĝis nun okazis jam 10 konkursaj eldonoj, el inter kiuj kvar, inkluzive la nunan – havis plene internacian karakteron. La lasta konkurso okazis antaŭ 6 jaroj. La patrono de la konkurso Adam Didur (1874-1946), unu el la plej renomaj basuloj el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kantis i.a. en la milana La Scala kaj Metropolitan Opera en Novjorko. Li estis ankaŭ la unua direktoro de la opera teatro en Bytom, majstro de operscenoj, pedagogo kaj kreinto de la loka opera scenejo.
El la elsendo 19.04.2019. Legas Gabi – 1’49”
La Sanktvendredaj Tomboj
Dum la antaŭpaskaj Grandaj Vendredo kaj Sabato miloj da personoj en la tuta Pollando vizitas preĝejojn por rigardi, por enpensiĝi ĉe la aranĝataj tie simbolaj Tomboj de Jesuo. Tradicie ili estas konstruataj dum Sankta Vendredo, kien – post la sanktvendreda liturgio – la korpo de Kristo (en la formo de oblato en hostiujo kovrita per diafana vualo) estas transportata al simbola tombo en flanka kapelo ĉe kiu daŭras la adora preĝado ĝis la sabata Paska liturgivespero. La kutimo deriviĝas el mezepoko, sed en 18-a jarcento ĝi malaperis preskaŭ en la tuta Eŭropo transdaŭrinde en Aŭstrio, Hungario, suda Germanio kaj Pollando. La kutimo aranĝadi kaj ornami la simbolan Tombon de Kristo en preĝejoj en Pollando disvolviĝis aparte ĉiam enhvante aktualajn ornammotivojn ligitajn kun la kuranta historia situacio. Tiel estis en la periodo de la 18-jarcentaj dispartigoj, la germana okupacio kaj la milita stato.
El la elsendo 19.04.2019. Legas Barbara – 1’33”
Karol Wojtyła – la literaturaj kaj teatraj verkoj
En Palaco de la Krakovaj Episkopoj estis prezentita la kritika eldonprojekto de la eldonaĵo „Karol Wojtyła – la literaturaj kaj teatraj verkoj”. Ĝia unua volumo „Juwenilia” enhavas la plej fruajn verkojn el la jaroj 1938-1946 inkluzive de neniam publikigita teksto „Mi daŭre troviĝas ĉe la sama bordo”. La teksto konserviĝinta en la Arkivo de la Metropolitana Kurio en Krakovo kreiĝis inter februaro 1941 kaj oktobro 1942. Ĝi rilatas al aparta momento en la vivo de la aŭtoro – la meditado pri la homa amo. La herooj estas Łukasz kaj Maria kaj Wojtyła aplikas en ĝi internan monologon, kiun formon li ripetos i.a. en sia verko „Antaŭ la vendejo de juvelisto”. La kritika eldono de literaturaj verkoj de Karol Wojtyła kaj Johano Paŭlo la 2-a estos triparta. La dua enhavos liajn poeziaĵojn, la tria dramverkojn. Ĝi kiel la lasta aperos en 2020 por la 100-a naskiĝdatreveno de Karol Wojtyła. La ideo de la eldonaĵo aperis jam en la 90-aj jaroj, sed povis realiĝi nur en 2015, kiam venis konsento uzi la ekleziajn arkivaĵojn de Krakovo kaj kreiĝis eldonkomitato. En la volumo Juwenalia krom literaturaĵoj troviĝas ankaŭ leteroj de Karol Wojtyła al Mieczysław Kotlarczyk kaj lia amiko el Wadowice Wincent Białys, pentrito kaj skulptisto. Enestas ankaŭ verkoj ne signitaj, kies stilo montras tamen, ke ili povus esti skribitaj de juna Wojtyła. Ĉiu el la tekstoj estas detale pridokumentitaj kaj priskribitaj.
El la elsendo 12.04.2019. Legas Gabi – 2’11”
La 23-a Paska Festivalo de Ludwig van Beethoven
La 7-an de aprilo komenciĝis en Varsovio la 23-a Paska Festivalo de Ludwig van Beethoven. En la daŭro la festivalo okazanta sub la devizo „Beethoven kaj romantika kanto” estis planitaj 21 koncertoj, inkluzive de 13 simfoniaj, 4 ĉambraj, du kantrecitaloj, koncerto por infanoj kaj akompanaj aranĝoj. Krom Varsovio la festivalaj koncertoj okazas en dek kelkaj urboj de Pollando. La festivalon inaŭguris la 7-an de aprilo koncerto de Matthias Goerne [matjas gerne], al kiu akompanis pianisto Markus Hinterhaeuser [markus hintehojser] en la varsovia Reĝa Kastelo. Konforme al la tradicia festivala ciklo prezentanta malmulte konatajn aŭ forgesitajn operojn oni planis la operon „Paria” de Stanisław Moniuszko en la itala lingvo. Tiel oni omaĝos la solenatan nunjare 200-an naskiĝdatrevenon de la komponisto. Inter la akompanaj festivalaj eventoj troviĝas i.a. ekspozicio de muzikaj manuskriptoj en la Jagelona Bibliotko en Krakovo, internacia scienca simpozio traktanta la festivalan devizon „Beethoven kaj romantika kanto”.
El la elsendo 12.04.2019. Legas Gabi – 1’21”
La malnovpresaĵo de Piaj Kantoj de F. Karpiński en la Podlaĥia Librejo
La malnovpresaĵon de „Piaj Kantoj” de Franciszek Karpiński el 1792 aĉetis aŭkcie la bjalistoka Poldlaĥia Librejo. La enstantajn en ĝi kantojn „Kiam la matena aŭroro leviĝas”, „Ĉiujn niajn tagajn zorgojn” kaj ankaŭ la kristnaskan „Di’ naskiĝas” la poeto verkis en Bjalistoko. Temas pri la unua eldono de ĉi tiu verko, kiu cetere estis eldonita en la presejo de bazilianoj en la proksima Supraśl. La libro estis subigita al enkondukaj konservistaj laboroj, kaj troviĝas en tre bona stato. Nun ĝi estis bitigita kaj disponigita en ĉi tiu formo al la publiko. La originalon rajtos konsulti laborcele esploristoj kaj sciencistoj. La ligita kun la bjalistoka regiono 18-jarcenta poeto krom religiaj kantoj aŭtoris ankaŭ bukolikojn „Laŭra kaj Filono”. Liaj plej famaj – komence menciitaj – religiaj kantoj kreiĝis dum lia gastvizito ĉe Izabela Branicka, la edzino de la urbofondinto Jan Klemens Branicki. Nunjare la Podlaĥia Librejo kune kun la bjalistoka filio de la Katolika Societo „Civitas Christiana” – atribuanta literaturan premion, kies patrono estas la poeto – organizos popular-sciencan konferencon dediĉitan al Franciszek Karpiński.
El la elsendo 05.04.2019. Legas Przemek – 1’26”
Komunaj polaj-francaj poŝtmarkoj
Okaze de la 100-jariĝo de la restarigitaj diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Francio la Pola Poŝto kaj la franca La Poste eldonis „ĝemelajn” poŝtmarkojn kun bildoj de generalo Józef Haller kaj de kapitano – la posta generalo kaj prezidento de Francio – Charles de Gaulle. En 1919 kiel kapitano li troviĝis en la grupo de militistaj instruktoroj vizitintaj Pollandon. Dum la porokaza solenaĵo en la pola ambasado en Parizo reprezentantoj de ambaŭ poŝtaj firmaoj rekonis la komunan emision de la poŝtmarko kiel pruvon ne sole de interŝtataj rilatoj, sed ankaŭ kiel ateston de ekonta kunlaboro inter ambaŭ firmaoj. La solenaĵon partoprenis ankaŭ altrangaj francaj oficiroj. Inter ili estis direktoro de la pariza Supera Militista Akademio, kolonelo Marc-Henri Wronski, la filo de kapitato de la pola Landa Armeo, elmigrinta al Francio en 1948. Li prezentis sin kiel vivantan simbolon de la ligoj inter Francio kaj Pollando kaj kiel vivantan simbolon de la valideco de la devizo „por nia kaj via libereco”. Kolonelo Wronski aldonis, ke antaŭ la fino de la 2-a mondmilito generalo de Gaulle el inter pluraj distingoj alkroĉitajn portis nur tri – Honoran Legion, la polan Krucon de Bravuloj kaj la polan Virtuti Militari.
El la elsendo 05.04.2019. Legas Przemek – 1’31”
La plej belaj suprasileziaj paskaj ovoj
Fine de marto finiĝis la nunjara eldono de la tradicia konkurso pri la plej belaj ornamitaj paskoovoj, organizita de la Suprasilezia Muzeo en Bytom. Oni taksis iliajn artajn kaj estetikajn valorojn, aplikon de tradiciaj teknikoj kaj ornamaĵoj. La konkurson partoprenis 43 personoj kaj la ĵurio taksis entute 253 konkursaĵojn; La taksado okazis en kvar kategorioj depende de la plenumtekniko – skrapado, vaksoskribado, surgluado, modernaj ornamteknikoj. En Silezio la plej populara estas la skraptekniko. La kolorigita ovo estas ornamata per elskrapita dekoraĵo. La venkintaj verkoj kaj 30 el la pasintjaraj konkurseldonoj – pro la 30-jariĝo de la konkurso – ĝis la 28-a de aprilo estas rigardeblaj dum la porokaza ekspozicio en la Muzeo de Bytom. La konkurso kaj ekspozicio estas elemento de la festivalo de la silezia kulturo, kadre de kiu ĝis la 22-a de aprilo en la Suprasilezia Muzeo okazas 19 eventoj – ekspozicioj, koncertoj, kermesoj, laborrenkontoj kaj familiaj amuzeventoj.
El la elsendo 05.04.2019. Legas Gabi – 1’30”