La 24-an kaj la 25-an de oktobro en la viena Esperantomuzeo okazis scienca simpozio „Planlingvoj kaj Lingvoplanado”. La eventon kunorganizis Aŭstria Nacia Biblioteko kaj Esperantic Studies Foundation. Partoprenis ĝin esploristoj el pluraj eŭropaj landoj kaj Usono. La prelegantoj reprezentis diversajn fakojn, kio igis la konferencon vere interbranĉa. Partoprenis ĝin, interalie interlingvistoj, esperantologoj, historiistoj, geografoj kaj politologoj. La unua tago de la konferenco estis dediĉita ĉefe al planlingvoj kaj lingvoplanado ĝenerale. Prelegoj dum la dua tago koncentriĝis pri Esperanto kiel kultura fenomeno. Ĉar la listo de la temoj (kune kun la resumoj) estis publikigita en la retejo de la viena biblioteko, mi decidis fokusiĝi nur pri tiuj el la prezentitaj tezoj, kiujn mi trovis plej inspiraj kaj gravaj por mi kiel Esperantisto. La konferencon malfermis interesa prezento de Ottar Grepstad, la direktoro de la Norvega Centro de Lingvoj kaj Literaturo. Li prelegis pri lingvaj muzeoj de la mondo. Analizante statistikon evidentiĝis, ke inter 79 tiaj institucioj 5 estas dediĉitaj al Esperanto. Grepstad pridiskutis ankaŭ la rolon, kiun lingvomuzeoj plenumas en la socio. Laŭ li ili ne povas teni politikan neŭtralecon, ĉar ilia tasko estas trakti ne nur pure lingvistikajn aferojn, sed ankaŭ sociajn, kulturajn kaj politikajn. En ĉi tiu kunteksto Grepstad substrekis la signifon de Esperanto kaj ĝian rolon kiel portanton de etikaj valoroj kaj de internacia kulturo. Dum la simpozio abundis temoj lingvistikaj. Mian interesiĝon vekis precipe prelegoj pri interligvistiko kiel scienca disciplino, kaj pri la loko de Esperanto inter aliaj planlingvoj. Sabine Fiedler proponis pridiskuti tiajn projektojn en kunteksto de la celoj, kiujn starigis antaŭ si iliaj kreintoj. La du ĉefaj kategorioj, kiujn ŝi distingis estas helplingvoj (kiel Esperanto aŭ Ido) kaj tiel nomataj fikciaj lingvoj, kreitaj por la bezonoj de fantaziaj aŭ sciencfikciaj libroj aŭ filmoj. Pri la nuna populareco de la lastaj prelegis Federico Gobbo. Li rimarkigis, ke instruado pri „holivudaj lingvoj” tre bone taŭgas por veki interesiĝon pri interlingvistiko kiel scienca disciplino, kaj sekve pri Esperanto. Dum la unua tago tre impresis min ankaŭ klera prelego de historiisto Michael Gordin traktanta la figuron de Max Talmey. Ĉi tiu juddevena okulisto kaj amiko de Albert Einstein, en la intermilita periodo estis obsedita de la ebleco krei la plej bonan kaj science bazitan artefaritan lingvon. Li forte kredis, ke nur vere perfekta projekto havas ŝancon gajni favoron de la publiko, kaj ke la procezo de la lingvoperfektigado nepre devas esti senĉesa. Talmey ankaŭ opiniis, ke uzado de artefaritaj lingvoj devus limigi sin nur al praktikaj formoj de komunikado en scienco aŭ komerco. Ĉi tiujn principojn li aplikis al sia projekto nomita Gloro. La planlingvo de Talmey ne sukcesis kaj ne povus sukcesi. La kialojn klarigis sociologo Roberto Garvia. Laŭ li la planlingva projekto povas transformiĝi en vere vivantan lingvon nur kiam ekestos ĉirkaŭ ĝi socia bazo kaj kulturo. La aŭtoroj de Volapuko, Ido aŭ Gloro faris do tre elementajn erarojn, provante aŭtokrate direkti procezon de lingva evoluo kaj senĉese reformadi siajn projektojn. Ĉi tiujn erarojn ne faris Zamenhof, kio ebligis al Esperanto venki en „la batalo de internaciaj lingvoj” jam en la intermilita periodo. Multaj prezentoĵoj traktis la historion de Esperanto. Ili estis dediĉitaj, inter alie, al fruaj tradukoj de la Unua Libro, al la rolo de Esperanto en la internacia pacmovado aŭ al la svisa lingvopolitiko en la frua 20-a jarcento. Inter la prelegoj pri la Esperanta kulturo forte impresis la publikon prezentaĵo de Humphrey Tonkin pri la Budapesta Skolo. En sia prelego li traktis la ekeston de la revuo „Literatura Mondo” kaj la verkaron de Julio Baghy, Kalman Kalocsay kaj Tilvadir Soros. Tonkin esprimis la opinion, ke ĝuste ilin oni devas rekoni kiel la aŭtorojn de la unuaj arte altkvalitaj E-poemoj kaj romanoj. Pri literaturo prelegis ankaŭ franca historiisto Pascal Dubourg-Glatigny. Analizante verkojn pri milito li starigis hipotezon pri ekzisto de specife esperantista pensmaniero kaj mondkoncepto. Tamen Dubourg-Glatigny nur antaŭnelonge komencis sian esplorprojekton, kaj pli detalajn rezultojn necesas ankoraŭ atendi. Malgraŭ tio la temo estas sendube tre interesa, ankaŭ por neesperantistoj. La simpozion fermis prezentaĵo de Seán Ó Riain pri antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto en eŭropuniaj institucioj. Kvankam lia prelego ne estis strikte scienca, ĝi bone montris al la publiko problemojn de lingvopolitiko el perspektivo de diplomato. Ó Riain citis multajn mitojn pri Lingvo Internacia, kiujn daŭre kredas eŭropaj politikistoj (ekzemple: „ĉiuj scias, ke ne ekzistas ajnaj libroj en Esperanto). Laŭ li lingvopolitiko fariĝis en bruselaj institucioj tabuo, kaj ĉiuj provoj komenci malfermajn diskutojn pri la temo estas tuje blokataj. Li ankaŭ rimarkigis, ke la multlingvismo en Eŭropa Unio funkcias nur surpapere, kaj praktike gravas nur la angla. Aliajn lingvojn oni malfavoras, kaj tio rilatas eĉ al tiaj laborlingvoj kiel la franca kaj la germana. Seán Ó Riain esprimis la esperon, ke akcepto de neetna komunikilo, kiel Esperanto, povus helpi integri eŭropajn landojn kaj krei inter iliaj civitanoj senton de komuna sorto. Kiel ekzemplon de tiudirekta agado li proponis al la publiko kune kantplenumi „Odon al ĝojo” kun Esperanta teksto de Umberto Broccatelli. Finante indas mencii absolute perfektan organizon de la simpozio fare de Bernhard Tuider kaj la viena biblioteka teamo. La elekto de la temoj donis al la aŭskultantaro, precipe la neesperantista, tre vastan trarigardon de problemoj ligitaj kun lingvoplanado kaj E-historio. Kiel aparte gravajn mi rekonas prelegojn pri kulturaj temoj, ĉar ĝuste ili plej bone helpas dispeli negativajn mitojn kaj stereotipojn pri la Lingvo Internacia. Indas ankaŭ mencii, ke kvankam la angla estis la oficiala lingvo de la konferenco, dum la malantaŭkulisaj diskutoj ofte kunregis Esperanto. Ankaŭ ĉi tiun socian videblecon de la Zamenhofa lingvo oni devas rekoni kiel unu el gravaj atingoj de la viena konferenco.

El la elsendo 08.11.2019. Legas  Maciek – 7’33”