Ĝis la 8-a de marto 2020 en la krakova Arkeologia Muzeo eblas rigardi pli ol 100 historiajn objektojn el la antikva Pompejo, detruita pro la erupcio de Vezuvio antaŭ preskaŭ du mil jaroj. Ekde 1997 ĝi troviĝas sur  la listo de la monda heredaĵo de Unesko. En la krakova ekspozicio „Pompejo. Vivo kaj morto ombre de Vezuvio” troviĝas objektoj diversdimensiaj. Inter ili estas tiaj eksponaĵoj kiel etaj laborinstrumentoj, sed ankaŭ  granddimensiaj marmoraj skulptaĵoj,  freskoj, fragmentoj de marmora pavimo, objektoj el arĝento, fero, bronzo kaj vitro. En la ekspozicio troviĝas ankaŭ gipsaj formoj de homaj korpoj kaj korpo de hundo. La ekspozicio „Pompejo. Vivo kaj morto ombre de Vezuvio” rekreas la realon de la antikva urbo momenton antaŭ la katastrofo. Helpe de la eksponaĵoj,  en originala scenaro estis rekreita la ĉiutaga vivo de la loĝantoj de Pompejo, ilia politika vivo, bankulturo, kuirarto kaj medicino de la tiamaj loĝantoj, ankaŭ la mondo de gladiatoroj. Estas rekreitaj privataj ĉedomaj ĝardenoj kaj internoj de publikaj domoj. Ĉiuj objektoj estas prezentataj en Pollando la unuan fojon. 

El la elsendo 15.11.2019. Legas  Tomek – 01’23”