En la Nacia Muzeo de Kielce (la centra Pollando) post dujara restaŭro estis disponigita al la publiko modernigita Artgalerio de la Pola Pentroarto kaj Eŭropa Ornamarto. En 17 salonegoj kun la areo de 700 kvadrataj metroj estas prezentataj pli ol 300 tolaĵoj kaj ĉirkaŭ 600 objektoj de la artmetio. La artgalerio sinteze prezentante la historion de la pola pentroarto de la lastaj 250 jaroj troviĝas en la 18-jarcenta alo de la iama Palaco de Krakovaj Episkopoj. Unuopaj salonegoj  estas dediĉitaj al artistoj, en plejmulto ligitaj kun la regiono de la Sanktakruca Montaro. Temas pri tiaj polaj pentristoj kiel Stanisław Wyspiański, Jacek Malczewski, Józef Pankiewicz, Józef Szermentowski, Józef Brandt, Maurycy Gottlieb, Aleksander Gierymski. Inter la verkoj de artmetio troviĝas i.a. la malproksimorientaj porcelanaj vazoj,  ceramikaĵoj el Meissen, Berlino, Vieno, Korzec, Baranówka kaj Ćmielów. Atentindaj estas vitraĵoj el la periodo de baroko ĝis la intermilita jardudeko devenantaj el ĉeĥaj, sileziaj, germanaj kaj polaj fandejoj. La metiistan artgalerion kompletigas mebloj kaj horloĝoj el la prezentataj epokoj. Ĉiuj objektoj ricevis modernan ekspozicikadron kaj specializa apliko de lumo reliefigas la plej interesajn detalojn de unuopaj pentristaj verkoj.

El la elsendo 25.10.2019. Legas  Tomek – 1’34”