Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La 2019 – la Jaro de Maria Szymanowska

En decembro 2019 pasos la 230-a naskiĝdatreveno de Maria Szymanowska. Tiuokaze la pola Senato proklamis ĝin kiel la jaron al ŝi dediĉitan substrekante,  ke temas pri la unua pola profesia pianistino kaj komponistino kun la eŭropa famo, la plej elstara kaj efika ambasadorino de la pola kulturo en la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento. En la periodo de bataloj kaj diplomatiaj klopodoj pri reakiro de suvereneco fare de Pollando Maria Szymanowska kune kun aktivuloj el la Reĝa Societo de Amikoj de la Scienco, la tiama Varsovia Universitato,  kaj Nacia Teatro aktivis por konservo kaj disvastigo de la pola kulturo komponante kaj plenumante i.a. mazurkojn kaj polonezojn, patriotajn kantojn. Kiel la unua ŝi komponis muzikon por kelkaj baladoj de Adam Mickiewicz. Ŝi postlasis ĉirkaŭ 120 komponaĵojn, krom mazurkoj kaj polonezoj,  ankaŭ preludojn, valsojn, marŝojn, nokturnojn kaj ankaŭ muzikon por la tekstoj de Mickiewicz, Ŝekspiro, Cervantes, Puŝkin aŭ Niemcewicz. La kreata de ŝi kaj plenumata muziko fascinis i.a. tiajn kreantojn kiel Goethe, Schuman, Chopin, Glinka influante tiel la eŭropan arton. Dank’ al sia pianista talento kaj arta ekspesio ŝi estis aprecata, rekte admirata en la tuta Eŭropo, koncertante en la plej grandaj eŭropaj muzikaj salonoj.

El la elsendo 01.01.2019. Legas Maciek  – 1’36”

La Gdanska Ŝipfarejo kiel la 100-a Historimonumento

La Gdanska Ŝipfarejo troviĝas en la listo de la lastaj 14 objektoj, kiuj riĉigis la liston de la polaj Historimonumentoj, kompletigante ĝin tiamaniere ĝis 105 objektoj. Kiel materialaj atestoj de la pola historio ili firmigas la identecon de poloj, helpas koni la propran tradicion. Origine la ideo estis, ke lige kun la 100-jariĝo de la regajnita suvereco de Pollando en  2018 la listo kreata ekde 1994 enhavu 100 objektojn. Kiel la 100-a estis notita la Gdanska Ŝipfarejo. Inter kromaj objektoj ĵus aldonitaj troviĝas i.a. preĝeja komplekso de Kristo Reĝo kaj sankta Roĥo en Bjalistoko, la plej malnova minejo de petrolo Bóbrka en la sudorienta Pollando,  Kastelo de Sileziaj Piastdinastiaj Princoj kun la kastela kapelo de s-ta Jadwiga, ilia nekropolo en Brzeg (la sudokcidenta Pollando), la Palaca-parka komplekso en Dobrzyca en la okcienta Pollando, Oblęborek, palaceto de Henryk Sienkiewicz kun historia parko kaj tilia aleo en la suda Pollando kaj Olesno, pilgrimpreĝejo de Sankta Anna en la sudokcidenta Pollando. La titolo Historimonumento estas unu el la protektoformoj de antikvaĵoj kun aparta signifo por la historio kaj kulturo de Pollando.

El la elsendo 01.01.2019. Legas Maciek  – 1’26”

Eŭropa Jaro de la Kultura Heredaĵo finiĝas

La Eŭropa Jaro de la Kultura Heredaĵo proksimiĝas al la fino. Ĝia devizo estis „Heredaĵo – renkontiĝo de la pasinteco kun estonteco”. Por partopreni en ĝi estis invititaj indiuviduaj personoj, eksterregistaraj organizoj, komunumoj kaj organizaĵoj okupiĝantaj pri la  kultura heredaĵo. En Pollando estis realigitaj kadre de ĝi 304 projektoj, kiujn partoprenis ĉirkaŭ 300 mil personoj. Kunordigis ilin  Internacia Kulturcentro. La Nacia Instituto pri la Herdaĵo kunordigis aliflanke la septembrajn Eŭropajn Tagojn de la Kultura Heredaĵo. Ili referencis unuflanke al la Jaro kaj aliflanke al la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco fare de Pollando. Kadre de ili estis organizitaj pli ol 1900 eventoj en 500 diversaj lokoj, kiujn partoprenis ĉirkaŭ 190 mil personoj. La Tagoj fariĝis okazo prezenti ne sole la materian heredaĵon, sed ankaŭ nematerian – en la formo de tradicioj kaj kutimoj.

  El la elsendo 14.12.2018. Legas Gabi  – 1’14”

Krakovo, la Eŭropa Ĉefurbo de la Gastronomia Kulturo 2019

Krakovo estis elektita fare de la Eŭropa Gastronimia Akademio, kiel la Eŭropa Ĉefurbo de Gastronomia Kulturo 2019. La Akademio faris tion la unuan fojon kaj Krakovo en ĉi tiu rivalado venkis Lisbonon. La decido estia alprenita unuanime. La Krakovaj restoracioj, krom la varsoviaj havas plurajn distingojn de Michelin, ilij estis honoritaj de  Gaullt et Millau, kaj rekomenditaj de Slow Food Polska. Kiel akcentis la prezidanto de la Eŭropa Gastronomia Akademio, Rafael Anson Oliart, Krakovo jam estis difinita la eŭropa ĉefurbo de kulturo, de literaturo, ĝi  estas tre grava loko laŭ la religia vidpunkto. Sed en ĉi tiu urbo gravas ankaŭ gastronomio, esenca konsistero de kulturo.  Dank’ al la nova titolo la tuta mondo povas ekscii, ke Eŭropo kaj en ĝi i. a. Krakovo estas grava vizitloko ankaŭ pro la kuirartaj konsideroj. Lige kun la nova titolo en Krakovo okazos pluraj, diversaj eventoj popularigantaj gastronomion. Inter ili estas i.a. Eŭropa Virtuala Vespermanĝo, Gastronomia Olimpiko, Monda Kongreso pri la Gastronomi-misio en la 21-a jarcento, konkurso por la Eŭropa Premio pri la Gastromia Kulturo. Krakovo logos lige kun tio ekspertojn  de la kuirarto el la tuta mondo, stelulojn de la monda gastronomio gvidantajn restoraciojn distinigitaj i.a. per la steletoj de Michelin. Krakovo prilaboris propran kalendaron de gastronomiaj eventoj en 2019 kaj en la sekvaj jaroj. Estos realigtaj, ligitaj kun projekto, tiaj eventoj kiel  i.a. La kuirarto de la reĝa kortego, Krakova burĝa kaj akademia.  La krakova gastronomia heredaĵo famis ankaŭ pro moviĝeblaj manĝbutikoj kun simpaj manĝoj por burĝoj, komercistoj, studentoj. La moviĝantaj manĝbutikoj reaperos sur la stratoj de Krakovo. La Eŭropa Gastronomia Akademio funkcias kadre de la Internacia Gastronomia Akademio ekzistanta ekde 1928. Ĝi okupiĝas pro vaste komprenata gastronomia kulturo kaj kunlaboras kun tiaj UN-o agentejoj kiel Unesko, FAO, WHO kaj UNWTO, kun la Eŭropa Unio.

El la elsendo 14.12.2018. Legas Tomek  – 2’19”

Krakovaj Kristnaskaj Kripetoj en Unesko-listo

La Kristnaskaj Kripetoj de Krakovo ektroviĝis en Unesko-listo de la nemateria kulturheredaĵo de la homaro. Decidis pri tio la debatinta en novembro sur Maŭricio 13-a sesio de la internacia komitato por la protektado de la nemateria kulturheredaĵo de la homaro, kiun partoprenis pli ol 800 delegitoj el 125 landoj. Tio estas la unua kulturobjekto el Pollando en la listo, en kiu troviĝas pli ol 300 aliaj i.a. rumbo el Kubo, la portugala fado kaj la ĉina kaligrafio. Pri la profesia produktado de la kristnaskaj kripetoj de Krakovo okupiĝas  ĉirkaŭ 40 kreantoj.  Temas pri okupo temporaba postulanta grandan fajnecon, en kies rezulto kreiĝas plurnivela, turoriĉa konstruaĵo karakteriza por la arkitekturo de Krakovo. Plej ofte la kripetoj imitas la lokajn preĝejojn rekreante plej ofte la fasadon de Maria-Baziliko kaj turojn kaj kupolojn de la katedralo sur Wawel-altaĵo. Apud la tradiciaj kripetfiguroj estas prezentataj en ili historiaj kaj aktualaj sociaj eventoj el Krakovo, Pollando kaj la mondo. La tradicio de la kristnaskaj kripetoj en Krakovo radikas en la 19-a jarcento kaj malsame al la tradicia Bet Leĥema kripeto ĝi estas multe pli pompa. Ekde 1937-a jaro estas organizata konkurso je la plej bela krakova kripeto. La nunjara, jam la 76-a okazis la 6-an de decembro. La rezultojn oni prezentos la 9-an de decembro kaj la postkonkursa ekspozicio daŭros en la Historia Muzeo de Krakovo ĝis la 24-a de februaro 2019.

El la elsendo 07.12.2018. Legas Gabi  – 2′

S-ro Tadeo en Litovio

Okaze de la 100-a datreveno de la regajnita suvereneco en la Palaco de la Regantoj en Vilno estis inaŭgurita fine de novembro la ekspozicio „Litvo, Patrujo mia…. Adam Mickiewicz kaj lia poemo S-ro Tadeo”.  Oni prezentas ĝian manuskripton, kiu nur la 2-an fojon estas ekspoziciata eksterlande. Oni esperas, ke la ekspozicio proksimigos la figuron de Adam Mickiewicz al la litova socio. Krom la manuskipto la ekspozicio daŭronta ĝis la 24-a de februaro 2019 prezentas la vivon kaj la kreadon de la pola poeto, lian poemon  en la historia kunteksto, pli ol 250 unikajn eksponaĵojn el la polaj kaj litovaj muzeaj centroj. Al la ekspozicio akompanas riĉa programo de kulturaj kaj edukaj eventoj t.e. koncertoj, filmprezentoj, prelegoj.

El la elsendo 07.12.2018. Legas Gabi  – 1’01”

De pergamenaj rulaĵoj ĝis la elektronika versio

En la ĵusaj tagoj en la Pomeria Libroeldonejo en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) eblas rigardi senpage diverajn eldonojn  de la Sankta Skribo ekde la pergamenaj rulaĵoj tra presaĵoj de antaŭ kelkcent jaroj ĝis la plej novaj bitaj eldonoj. Laŭ la organizanto de la ekspozicio pastoro Tytus Gudzowski eĉ se la Biblio ne diferencas kiel libro disde la aliaj, aliflanke temas pri la verko, kiu influas la mondon kaj homojn de tri kaj duona mil jaroj.La ekspozicio rakontas kiel estis verkata la Biblio, kiel kopiata, ĝi rakontas pri la kanonoj de la Malnova kaj Nova Testamentoj. La vizitantoj ekscias, kiel tio eblis, ke la Sankta Skribo ne ŝanĝiĝis de tiom da jarmiloj. Ili konatiĝas kun internaj pruvoj kiel plenumiĝintaj profetaĵoj, kaj ankaŭ kun arkeologiaj pruvoj, kiuj konfirmis la priskribitajn en la Biblio lokojn kaj eventojn. La ekspozicion akompanas lekcioj ligitaj kun la Biblio, traktantaj i.a. ĝiajn profetaĵojn aŭ instruon.

El la elsendo 30.11.2018. Legas Gabi kaj Barbara – 1’19”

Barbórka sur la listo de nemateria kulturheredaĵo

Barbórka, tradicia minista festo solenata la 4-an de decembro ektroviĝis sur la landa listo de nemateria kulturheredaĵo. Kunordiginto de tiuj klopodoj estis Muzeo de la Ŝtona Karbominado en Zabrze (la suda Pollando). La 4-a de decembro, la festo de s-ta Barbara, patronino de ministoj estas solenata en minejoj de la ŝtona karbo en la Supra Silezio ekde la komenco de la 19-a jarcento kiel evento religia, profesia kaj familia. Barbórka estas elemento de pli vasta fenomeno, la kulto de s-ta Barbara inter ministoj. Tio manifestiĝas kiel altaroj kun bildoj kaj figuroj de s-ta Barbara subtere. Barbórka en la minindustrio estas tago laborlibera kaj abundo de la akompanaj eventoj kaŭzas, ke la porokaza festado daŭras inter la mezo de novembro kaj decembro. La Babórka-festado estas la okazo por koncertoj, paradoj de ministaj orkestroj, porokazaj diservoj kaj mesoj, preĝoj, florornamado de s-ta Barbara-altaroj, organizado de  profesiaj jubileoj, ministaj solenaĵoj, bankedoj kaj familiaj festoj. De 70 jaroj Barbórka la Minista Tago akiris la statuson de branĉa festo de ĉiuj laborantoj de minindustrio, kiuj elterigas ankaŭ aliajn krudaĵojn. Tio popularigis la feston en la tuta lando.

El la elsendo 30.11.2018. Legas Gabi kaj Barbara – 1’40”

Speciala eldono de la kroniko de Gall Anonim

Okaze de la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco de Pollando al la Instituto de Ossoliński-familio estis transdonita la unua ekzemplero de la porkolektista eldono de la kroniko de Gall Anonim el la komenco de la 12-a jarcento. La origine latina kroniko estis aperigita en la pola lingvo laŭ la traduko de Zygmunt Komarnicki el 1873. Ĝi estis eldonita en 966 ekzempleroj, kio referencas al la dato de la kristianigo de Pollando. La kroniko inspirita per la 11-jarcentaj manuskriptoj estis provizita per centjaraj kverkaj lignokovriloj, ene de kiuj troviĝas duonkilograma arĝenta medalo. Por ĝin verki estis aplikita Karolida minuskla skribo kaj ĝi estis presita sur pergameno.  La laboro daŭris du jarojn. Oni antaŭvidas ĝian prezenton fine de la jaro en la vroclava Muzeo de S-ro Tadeo, kiu estas parto de Ossolineum. 

El la elsendo 23.11.2018. Legas Maciek – 1’01”

Interpreto de muzikverko – universaleco kaj naciaj valoroj

La 27-an/28-an de novembro en la Muzika Akademio de Feliks Nowowiejski en Bydgoszcz (la norda Pollando) okazos la 4-a Internacia Konferenco dediĉita al la temo „Interpretatio artis musicae” – Interpreto de la muzikverko – universaleco kaj naciaj valoroj. Partoprenos ĝin dudeko da prelegantoj el diversaj muzikcentroj de Pollando kaj eksterlando. En la merkreda matena sesio de la konferenco d-ro Marek Nahajowski parolos pri „La interna ideo de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj ĝia resonanco en la muzika E-kulturo”.

El la elsendo 23.11.2018. Legas Barbara – 0’46”