Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

10-miliona gasto ĉe Racławice-panoramo

Fine de la 2018-a jaro oni notis 10-milionan gaston ĉe Racławice-panoramo en la Nacia Muzeo de Vroclavo. La panorama pentraĵo de Jan Styka kaj Wojeciech Kossak omaĝanta la 100-jariĝon de la kontraŭcara Kościuszko-insurekcio estas rigardebla tie ekde 33 jaroj. Temas pri impona oleotolaĵo longa 114 kaj alta 15 metrojn prezentata la venkon de polaj taĉmentoj super la rusaj en la batalo apud Racławice en 1794. Ĝi kreiĝis laŭ la mendo de la urbo Lvovo dum la jaroj 1893-94. Samjare la pentraĵo estis prezentita en Lvovo okaze de la Universala Landa Ekspozicio. Ekde 1985 la verko estas ekspoziciata en Vroclavo en speciale adaptita rotondo. Kompletigas ĝin aranĝitaj antaŭ ĝi figuroj prilumatitaj tiel, ke la spektanto ne kapablu distingi ilin disde la bildo mem. Ĉiujare la Panoramon vizitas ĉ. 300 mil personoj, en 2018 temis pri pli ol 370 mil. Ĝi apartenas al la plej ofte vizitataj polaj muzeaj objektoj. Vizitis ĝin i.a. Johano Paŭlo la 2-a, la reĝino de Nederlando, Beatrix, la reĝo de beloj, Albrecht.

El la elsendo 01.02.2019. Legas Maciek  – 1’25”

Oraj kaj arĝenta moneroj por la 100-jariĝo

Komence de novembro 2018 la Nacia Pola Banko emisiis 100 ekzemplerojn de ora globforma monero kun la nominala valoro de 2018 zlotoj kaj la arĝentan globforman moneron kun la nominala valoro  de 100 zlotoj en la kvanto de 1918 ekzempleroj. La unua kostas  54 mil zlotojn, la alia 2,4 mil zlotojn. Ĉirkaŭ la globforma monero troviĝas neregule metita rubando kun citaĵo el la pola himno „Dum ni vivas Pollando ankoraŭ ne pereis”. Krome troviĝas sur ĝi bildoj de tri aliaj moneroj. Temas pri reverso de la 5-zlota monero el 1928 kun la figuro de la greka venkodiino Nike, emisiita lige kun la 10-jariĝo de la regajnita suvereneco. Reverso de la provmonero kun la nominala valoro de 100 zlotoj el 1966 kun la bildo de geprincoj Mieszko I kaj Dąbrówka, omaĝe al la 1000-jariĝo de la Pola Ŝtato. Fine temas pri reverso de aktuale cirkulanta monero kun la valoro de unu zloto.  En la dua plano troviĝas bildoj de du stilizitaj agloj. La unua devenas  el la blazono de Pollando, la alia estas simbolo de la Polaj Armeaj Fortoj de la 2-a Respubliko, el la intermilita periodo. La globformaj moneroj enhavas krome simbolojn de braveco, tio estas kverkajn branĉetojn kaj foliojn. Aldone estis emisiita ora monero kun la nominala valoro de unu zloto. Temas pri la  1-zlota monero aktuale uzata en la versio el 2017.  Ĝi havas tamen duoble pli grandan diametron kaj ĉerande la tekston „La 100-a datreveno de la regajnita suvereneco de Pollando”. Ĝi estis emisiota en la kvanto ĝis mil ekzempleroj kaj ĝia aĉetvaloro egalas al 13 mil zlotoj.

El la elsendo 25.01.2019. Legas Maciek  – 1’59”

La silezia baroko admirebla en Pekino

En la ĵusaj tagoj la artverkoj de la frua baroko el la kolektoj de la Nacia Muzeo el Vroclavo (la suda Pollando) estas rigardeblaj en la Ĉefurba Muzeo de Pekino. La unuan fojon ĉinoj havos la eblecon admiri la artfajnecon de la verkoj de i.a. pentristo Michael Leopold Willmann aŭ skulptisto Matthias Steinl, jam dum sia vivo agnoskitaj kiel artistoj elstaraj, respektataj kaj aprecataj. „Silesia rediviva” (Silezio renaskita) prezentas verkojn de elstaraj artistoj de la regiono troviĝanta en la centro de Europo ĉe la vojkruĉiĝo de la plej gravaj komercaj itineroj. La prezentataj objektoj kreiĝis en la mezo de la 17-a jarcento, kiam post la 30-jara milito (1618–1648) intense reviviĝis tie artoj. Dank’ al favoraj kondiĉoj – ambicia kaj konscia mecenateco de la nobelaj kaj burĝaj elitoj, la lastaj reprezentantoj de princoj el Piast-dinastio kaj katolika sacerdotaro – Siliezio fariĝis regiono, kiu logis vivi kaj krei talentajn kaj aprecatajn artistojn. Kadre de la kunlaboro inter la pola kaj ĉina muzeoj lime de 2017/2018 en Vroclavo estis prezentita ekspozicio „La vivo de ĉinaj loĝantoj fine de Ming-dinastio”.

El la elsendo 25.01.2019. Legas Maciek  – 1’29”

Pentraĵoj de Mela Muter en la kataluna Girona

En la Artmuzeo de la kataluna Girona daŭras granda ekspozicio de la pola pentristino Mela Muter. Fininte pentrokurson en Krakovo en 1901 ŝi forveturis al Parizo. Jam unu jaron post la alveno, Mela Muter estis invitata kun siaj tolaĵoj al ekspozicioj en Parizo, Krakovo, Lvovo, Varsovio. En 1923 ŝian grandan monografian ekspozicion organizis la varsovia artgalerio Zachęta. Ŝi ofte vizitadis Bretonion pentrante pejzaĝojn kaj ankaŭ ekspresiplenan senvivan naturon. Per aparta amo ŝi rilatis al Katalunio, kie ŝi ofte pentris kaj ekspoziciis enportinte en la tiean medion vivigan artetoson de la kosmopolita Parizo. Ŝia pejzaĝo „Domoj ĉe la rivero l’Onyar en Girono” spegulas en maniero elstara same la individuajn trajtojn de la pentristino, kiel ankaŭ la ĉefan fluon de la tiamaj serĉadoj de artistoj el vaste komprenata Pariza Skolo. Krom la menciita ekspozicio la loka teatro en Girono prezentas speciale verkitan spektaklon pri la pola artistino en Katalunio. De sur la scenejo aŭdiĝas la vortoj de Mela Muter „No sóc dona, sóc pintora!” (mi ne estas virino, mi estas pentristino).

El la elsendo 18.01.2019. Legas Maciek  – 1’23”

La 2019-a i.a. kiel la Jaro de Stanisław Moniuszko

La pola Senato proklamis la nunan jaron i.a. la Jaro de Stanisław Moniuszko. Per tio oni omaĝas la 200-an naskiĝdatrevenon de la komponisto, kiu sian vivon kaj kreadon dediĉis al la popularigado de la pola muziko. Stanisław Moniuszko naskiĝis en la pola nobela familio kun patriotaj tradicioj. En la jaroj antaŭantaj la eksplodon de la kontraŭcara januara insurekcio en 1863 kaj rekte post ĝi – malgraŭ malfacilaj sociaj kaj politikaj kondiĉoj – li komponis siajn plej famajn operojn „Halka” kaj „Fantoma nobeldomo”. Lia genio konsisitis en la talenta ligo de la pola folkloro kun la elementoj de la eŭropa opero. Unu el la plej konataj kolektoj de liaj malgrandaj komponaĵoj estas ciklo de dek du „Hejmaj kantlibroj” kun kantoj por la verkoj de polaj kaj por tradukoj de eksterlandaj poetoj. Moniuszko komponis ankaŭ religian muzikon, orgenkantojn. Lia entombrigo en 1872 en Varsovio transformiĝis en nacian manifestacion. Ekde la 5-a de januaro 2019 lian nomon ricevis la Centra Stacidomo en Varsovio.

El la elsendo 18.01.2019. Legas Maciek  – 1’22”

Valoraj portretoj de Branicki jam rigardeblaj

Post la konservistaj laboroj en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko eblas jam admiri la portretojn de la urbofondinto, hetmano Jan Klemens Branicki kaj lia edzino Izabela de domo Poniatowski, granda kulturmecenato de la urbo. La tre valoraj portretoj aĉetitaj pasintjare dum la munkena aŭkcio apartenas al tre maloftaj memoraĵoj pri la magnata paro. Plej verŝajne ili devenas el la 18-a jarcento.  Ilia aŭtoro ne estas konata, sed ne eblas dubi, ke temas pri altklasa artisto. La tolaĵoj estas tre zorgeme pentritaj, kio speguliĝas en la vestodetaloj de la geedza paro kaj subtila peniktuŝo por redoni la belecon de la vizaĝo kaj manplatoj de Izabela Branicki. La portretoj kreiĝis en la sama periodo kun la intenco, ke unu apudu la alian. Atestas pri tio kohereco en la komponaĵo, stilo kaj kolornuancoj. La portreto de Klemens Branicki prezentas lin kun distingoj, dum tiu de Izabelo prezentas ŝin kun malfermita libro ĉe la portreto de ŝia frato, Stanisław August Poniatowski. En aprilo 2019 en la muzeo estos inaŭgurita ekspozicio „En la rondo de Branicki-familio”.

El la elsendo 11.01.2019. Legas Maciek  – 1’16”

Sonorilo por la kartvela nacio

La pola sonorilo por Kartvelio jam baldaŭ eksonoros el la sonorilturno de la katolika katedralo en Tbilisi. La sonorilo portantanta la subskribon „La donaco de Pollando por la kartvela nacio” kaj elementojn karakterizajn por la katolika eklezio en Kartvelio estis muldita en la Muldista Laborejo de Jan Felczyński en Przemyśl (la sudorienta Pollando) kaj la firmao   Rduch Bells & Clocks en Czernicy. La pezanta 130 kilogramojn sonoltilo estas simbolo de la Pola-Kartvela Industria-Komerca Ĉambro, kronante pli ol 10-jaran kunlaboron de ambaŭ firmaoj. En Pollando kreskas interesiĝo  pri Kartvelio, ĝia naturbeleco, riĉa historio kaj unuavice ĝia ekonomia potencialo. Komunuaj investaj-komercaj entreprenoj servas al koheriĝo de la pola kolonio en Kartvelio kaj subtenas ĝiajn iniciatojn. La prezento de la sonorilo havas ankaŭ por ĝi historian signifon, ĉar estis fondita en la 100-a datreveno de la regajnitaj suverenecoj fare de Pollando kaj Kartvelio.

El la elsendo 04.01.2019. Legas Maciek  – 1’12”

Parado de la Tri Reĝoj en Varsovio

La 11-an fojon la plej proksiman dimanĉon tra la stratoj de Varsovio moviĝos parado de la Tri Reĝoj.  Dum la festo de la Epifanio la kolora marŝantaro post la Anĝeluso ĉe la Kastela Placo kune kun kardinalo Kazimierz Nycz, la reĝoj, paŝtistoj, anĝeloj, veraj animaloj startos tagmeze direktiĝante al la stalo ĉe Piłsudzki-placo. Tie Jesueton omaĝos paŝtistoj, sekve la reĝoj, kiuj transdonos al la Di-Infaneto donacojn. La infanoj partoprenantaj la Paradon  ricevos trezorskatolojn kun bombonoj kaj surprizoj. Ili povos ankaŭ en speciala stalo rigardi vivajn bestojn, kiel kamelon, alpakojn, azenon, kapron, ŝafidojn kaj birdojn. La Paradoj de la Tri Reĝoj okazas nunjare ankaŭ en 750 aliaj loĝlokoj en Pollando kaj en 22 eksterlande en 13 ŝtatoj. Kompare al la pasinta jaro en Pollando la Parado estis organizata en 106 pliaj lokoj.

El la elsendo 04.01.2019. Legas Milada kaj Barbara  – 1’20”

La 25-a Internacia Festivalo de Kristnaskaj Kantoj

Pli ol  120 amatoraj ensembloj kaj solistoj partoprenos en la komenciĝonta la 10-an de januaro en Będzin (la suda Pollando) 25-a Festivalo de Kristnaskaj Kantoj. La kvalifikojn partoprenis 1625 solartistoj, grupoj kaj korusoj. Nun dum tri priaŭskultaj tagoj oni prezentos kelkcent kristnaskajn kantojn. Ne nur tradiciajn polajn komponaĵojn, sed ankaŭ nuntempajn inluzive   de eksterlandaj aŭtoroj. Plenumos ilin infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj senjoroj, korusoj, junularaj grupoj, solartistoj kaj kantgrupoj. En la ĵurio troviĝas polaj muzikologoj  el la akademiaj centroj en Bydgoszcz, Poznano, Lublino kaj Katowice. La solena, finala koncerto okazos la 13-an de januaro. La festivalo estas destinita por amatoroj kaj organizata ekde 1994. Plej junaj partoprenantoj havas 6 jarojn. La celo de la festivalo estas popularigi tradiciajn polajn kristnaskajn kantojn.

El la elsendo 04.01.2019. Legas Milada kaj Barbara  – 1’24”

La arĝenta pola monero Mikołaj Kopernik premiita

Meze de novembro la porkolektista monero Mikołaj Kopernik el la serio „Grandaj polaj ekonomikiistoj” akiris la ĉefpremion en la kategorio „monero klasika” en la internacia konkurso “Coin Constellation – 2018”. La 12-an eldonon de la konkurso, kadre de la internacia konferenco en Moskvo, partoprenis 41 kunvenintoj el 26 landoj. Oni anoncis por ĝi 220 monerojn emisiitajn nur  en 2017. La rivalado okazis en 9 kategorioj. La arĝenta monero kun la valoro de 10 zlotoj, omaĝanta la elstaran polan astronomon kaj ekonomikiiston, Mikołaj Kopernik estis emisiita de la Nacia Pola Banko en aprilo 2017. Ĝi prezentas la profilon de la pola astronomo kaj fragmenton de lia originala manuskripto pri la emisiado de moneroj troviĝanta en la Nacia Muzeo en Krakovo. La fragmento de lia traktato troviĝas ankaŭ sur la reverso de la monero. Ĝi inaŭguris la serion „Grandaj polaj ekonomikiistoj”.

El la elsendo 01.01.2019. Legas Gabi  – 1’19”