Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Manuskriptoj de Szymborska en la Jagelona Biblioteko

En la Jagelona Biblioteko en Krakovo ĝis la finaj tagoj de marto daŭras ekspozicio de manuskriptoj kaj la unuaj poezivolumetoj de Wisława Szymborska titolita „La ĝojo verki”. Troviĝas en ĝi ankaŭ la poeziaĵoj de Szymborska en la tradukoj en la ĉinan, anglan, italan, portugalan, svedan kaj serban lingvojn. La ekspozicio estas des pli interesa, ke la Nobel-premiitino ne traktis siajn manuskriptojn kun pietismo. Entute konserviĝis malmultaj, ĉar kutime post la finpoluro ŝi forigadis la pli fruajn notojn, iuj estis origine tajpitaj, kelkajn savis ŝia eksedzo eltirante el balaaĵujo.  Rigardante la manuskriptojn de Szymborska eblas spuri ne sole ŝian skribmanieron, sed ankaŭ la ĉiutagan vivon de la poetino. Videbliĝas sur ili postsignoj de la kafotaso, truetoj post ardanta cigaredo, financaj notoj. La vizitantoj havas la eblecon kompari la presitan formon de ŝiaj poeziaĵoj kun iliaj  manuskriptoj en la vitroŝarnko.  Ĉiuj klarigoj en la ekspozicio estis presitaj kun la uzo de la prestipo „Szymborska” el 2014. Parto de la manuskriptoj de Szymborska estas bitigita kaj rigardebla en la Jagelona Bita Biblioteko kaj en la Bita Nacia Biblioteko Polona.

El la elsendo 08.03.2019. Legas Maciek – 1’25”

Lumoj de Memoro por Sara Bloomfield

La direktoro de la vaŝingtona Muzeo de Holokaŭsto, Sara Bloomfield ricevis la premion „Lumoj de Memoro”, kiun la Muzeo de la germana koncentrejo Auschwitz en Pollando atribuas al personoj meritiĝintaj en la edukado pri Auschwitz kaj la ekstermo. La distingon enmanigis en Vaŝingtono la direktoro de Auschwitz-Muzeo, doktoro Piotr Cywiński en la ĉeesto de la pola ambasadoro en Usono, Piotr Wilczek. Sara Bloomfield membris en la Internacia Oświęcim-Konsilio, la konsilorgano de la pola ĉefministro pri aferoj de la eksa koncentrejo Auschwitz kaj aliaj germanaj ekstermolokoj lime de Pollando. Kiel la estrino de la vaŝingtona muzeo Sara Bloomfield partoprenis multajn intertraktojn. Dank’ al ĝiaj klopodoj en 2007 estis disponigita arkivo de dokumentoj el la periodo de Holokaŭsto en Germanio. En la 90-aj jaroj dum la milito sur Balkanoj, kunlaborante kun usona diplomataro, kroataj kaj serbaj oficistoj, Bloomfield elintertraktis interkonsenton pri la savado de dokumentoj kaj objektoj ligitaj kun holokaŭsto en Kroatio. La koncentrejon Auschwitz destinitan por poloj  germanoj establis en 1940. Auschwitz II-Birkenau kreiĝis du jarojn poste fariĝinte ekstermejo de judoj.  Pereis tie ankaŭ homoj de aliaj nacioj, almenaŭ 1,1 milionoj da homoj. En 1947 sur la terenoj de Auschwitz I kaj Auschwitz II-Birkenau kreiĝis muzeo.  

El la elsendo 08.03.2019. Legas Przemek – 1’39”

Prestiĝa premio por la direktoro de Ŝekspira Teatro

La iniciatinto kaj direktoro de la Ŝekspira Teatro en Gdansko (la norda Pollando), Jerzy Limon fariĝis laŭreato de la nunjara premio Pragnell Shakespeare Award. Tiu ĉi prestiĝa distingo estas atribuata pro la popularigado de la verkoj de Ŝekspiro en la mondo kaj pro la popularigado de konoj pri lia kreado. La enmanigo de la premio okazos la 27-an de aprilo kiel tradicia akompana evento al la naskiĝdatreveno de Ŝekspiro en lia familia Straford. Pragnell Shakespeare Award, estas atribuata ekde 1990. Tiu ĉi internacia premio estis fondita de juvelisto George Pragnell el Stratford ĉe Avon-rivero. La ĉiujara laŭreto devas distingiĝi per gravaj sukcesoj en la popularigado de la verkoj de Ŝekspiro en tiaj branĉoj kiel teatro, kritiko, sciencaj esploroj aŭ edukado. Jerzy Limon estas anglalingva filologo, historiisto, tradukisto de la angla literaturo, teatrologo kaj verkisto. Li estas agnoskata kiel elstara konanto de Ŝekspiro kaj lia epoko. Limon estas profesoro de la Gdanska Universitato, membro de la Pola Akademio de Kapabloj kaj de la Pola Sciencakademio. Li estas ankaŭ arta direktoro de la Internacia Ŝekspir-Festivalo en Gdansko.

El la elsendo 01.03.2019. Legas Maciek – 1’17”

Muziktema habilitiga verko kun E-resumo

La Muzika Akademio de Lodzo antau kelkaj semajnoj aperigis la habilitigan verkon de doktoro Marek Nahajowski „De Printz ĝis Forkel – la vizio pri la historio de la eŭropa muziko en la historiografio de la  18-a jarcento”. La elegante eldonita, detale pridokmunentita libro enhavas dulingvan resumon en la lingvoj angla kaj Esperanto. La libro estas aĉetebla laŭ mendoj telefonaj aŭ  elektronikaj ĉe la lodza Muzika Akademio. La aŭtoro prezentos ĝin aparte dum la planita por la komenco de marto internacia muzikologia konferenco en Lodzo. D-ro Marek Nahajowski estas esperantisto interesiĝanta ankaŭ pri la muzika kulturo de la E-komunumo, kiun senhezite li prezentas al la ekstera publiko dum diversaj muzikologiaj eventoj. Unu el ili estis la pasintjara 47-a Muzikologia Konferenco de la Asocio de Polaj Komponistoj pri „Pasinteco en muziko, muziko fronte al la tradicio”. Tiam d-ro Nahajowski prelegis pri la mezepokaj kantoj en la E-muzika kulturo.  Tiuj ĉi interesiĝoj kondukos lin baldaŭ esplorcele al  la Viena E-Muzeo kaj Hodler-Biblioteko en Roterdamo.

El la elsendo 01.03.2019. Legas Przemek – 1’27”

Historia pentraĵo en la Muzeo de Varmio kaj Mazurio

La Muzeo de Varmio kaj Mazurio en Olsztyn [olŝtin], la nordorienta Pollando aĉetis la tolaĵon de Anton Hoffmann „Batalo apud Heilsberg” el ĉirkaŭ la 1907-a jaro. Ĝi estos prezentita la unuan fojon en la kastelo de Lidzbark Warmiński [liĝbark varminski] en la datreveno de la granda batalo de la armeo de Napoleono kontraŭ rusaj-prusaj trupoj, la 10-an de junio 1807. Oni planas, ke la bildo – prezentanta la plej grandan batalon de Napoleono sur la nuna pola teritorio, en kiu partoprenis 55 mil francoj kaj 80 mil rusoj kaj prusoj – fariĝu ĝermo de kolekto prezentonta la napoleonan epokon en Varmio kaj Mazurio. Pri la signifo de la batalo atestas la fakto, ke la nomo Heilsberg troviĝas sur la Triumfa Arko en Parizo menciita inter lokoj de la plej gravaj bataloj de Napoleono. Ĉiujare  en Lidzbark Warmiński kaj Jonkowo apud Olsztyn okazas historiaj enscenigoj de bataloj el tiu epoko.

El la elsendo 01.03.2019. Legas Gabi – 1’16”

Historiaj instrumentoj de la Helmonta Klostro renovigitaj

Preskaŭ 10 jarojn daŭris la renovigado de ĉirkaŭ 200 historiaj muzikinstrumentoj el la Helmonta Klostro en Częstochowa [ĉenstoĥova]. Tiun laboron efektivigis specialistoj de la Konservista Laborejo funkcianta ĉe la Nacia Muzeo en Poznano (la okcidenta Pollando). Ludis ilin dum la celebrado de liturgio, ankaŭ okaze de bonvenigo de eminentaj gastoj de la klostro, muzikistoj de la paŭlana Helmonta Kapelo, establita meze de la 16-a jarcento. En plimulto temas pri lignaj blovinstrumentoj, sed estas inter ili ankaŭ violonoj, kontrabasoj aŭ violonĉeloj, kiel violono de Helmer aŭ kontrabaso de Hofman. Temas krome pri netipaj instrumentoj kiel naturaj trumpetoj, korno, bekfluto aŭ hobojoj da caccia [da kaĉja]. Ĉe la Helmonta Klostro troviĝas du el tri ĉi-specaj instrumentoj en la mondo.  Al la votoferitaj instrumentoj kalkuliĝas la 19-jarcena citro, la unusola en Pollando trumpeto clarino (klarino) el 1693 farita de Heronymus Starck [stark]  kaj ankaŭ la 18-jarcenta harpo farita de Sébastien Erard [sebastjen erar]. La historiaj monumentoj estas prezentataj en la konstanta ekpozicio en la Muzeo de 600-jariĝo sur Jasna Góra [jasna gura], (Hela Monto). Ĉiu renovigita instrumento estis detale dokumentita kaj estos prezentita en speciala gvidkatalog.

El la elsendo 22.02.2019. Legas Gabi – 1’45”

”La heredaĵo de Edyta Stein”

Komence de februaro 2019 estis inaŭgurita en la familia domo de Edyta Stein en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) la programo „Heredaĵo de Edyta Stein”. Laŭ la deklaro la programo pere de edukokupoj, kulturaj eventoj kaj disponigo de ŝia familia domo al la vizitantoj popularigos la heredaĵon de ĉi tiu monakino, karmelanino beatigita kaj kanonizita de Johano Paŭlo la 2-a, proklamita – patronino de Eŭropo. La deklaron subskribis la pola vicministro pri kulturo Jarosław Selin, direktoro de la Centro pri Memoro kaj Estonteco Marek Mutor kaj la prezidanto de la Societo Edyta Stein, pastro Jerzy Witek. Kiel akcentis ministro Selin la figuro kaj biografio de la sankta Edyta Stein en maniero aparta estas enkadrita en la historio de la urbo, en la drameca historio de la homaro kaj Eŭropo de la 20-a jarcento. Ĝis nun pri ŝia domo kaj heredaĵo en Vroclavo okupiĝis unuavice noblaj sociaj agantoj, nun tiun devon kunpartoprenos la pola ŝtato deklarinte sian plenan subtenon. En 2019 en la familia domo de Edyta Stein kreiĝos konstanta ekspozicio dediĉita al la patronino de Eŭropo, estas planitaj 24 diversspecaj eventoj kaj krome la domo estos disponigitaa por ĉiutagaj vizitoj. Tio havas apartan emfazon lige kun la planita por decembro Taizé-renkontiĝo en Vroclavo. La societo de Edyta Stei estis establita en 1989 laŭ iniciato de personoj fascinitaj pri ŝia biografio kaj filozofia heredaĵo. En 1995 ĝi fariĝis la posedanto de ŝia familia domo, en kiu troviĝas ankaŭ ĝia sidejo. Edyta Stein estas la unua judino, kiu post la konvertiĝo, estis proklamita sanktulino de la Romkatolika Eklezio.

El la elsendo 15.02.2019. Legas Maciek – 1’59”

Skulptaĵoj de August Zamoyski en Królikarnia

La Nacia Muzeo en Varsovio aĉetis 89 skulptaĵojn kaj aŭtorajn rajtojn al la arta heredaĵo de skulptisto August Zamoyski. La skulptaĵoj post la renovigo estos prezentitaj la unuan fojon publike en majo en la varsovia Muzeo de Literaturo de Adam Mickiewicz kaj poste transdonitaj al la Muzeo de Skulptarto de Xawey Dunikowski en la palaceto Królikarnia, en Varsovio. La mortinta en Francio August Zamoyski estis en la intermilita periodo, aparte en la arta medio,  figuro tre populara. Lia kreado dum jaroj en Pollando ne multe konata kaj subtaksata dividiĝas je tri periodoj formisma, realisma kaj ekspresia en nova interpreto. La skultpisto relative abrupte pasis de unu periodo en la sekvan, i.a. detruante siajn pli fruajn skulptaĵojn. La 2-an mondmiliton August Zamoyski pasigis en Brazilo, poste – ĝis la morto – li loĝis en la suda Francio. Inter skulptaĵoj de August Zamoyski, kiuj restis en Brazilo la plej populara estas monumeto de Frederiko Chopin en Rio de Janerio kaj la skulptaĵo „Nu”, la virina akto nun troviĝanta en la Artmuzeo de Belo Horizonte. La religiaj temojn en lia kreado reprezentis tiaj verkoj kiel „Sankta Johano Baptisto”, „Pieta” aŭ la destinita por la propra tombo „La Resurekto”.

El la elsendo 15.02.2019. Legas Maciek – 1’30”

Interesa projekto inspirita de Bronisław Piłsudzki

Komence de januaro Danuta Onyszkiewicz, antropologo kaj vojaĝantino inaŭguris vojaĝon laŭ la spuroj de sia praonklo, Bronisław Piłsudzki, pola Siberiekzilito, etnografo okupiĝanta pri homoj kaj kulturoj de la Fora Oriento, aparte esplorante Ajno-popolon sur Saĥalino kaj poste sur Hokkaido. Kun japonologo, Joanna Baranowska kaj kreanto de komputilaj ludoj, Michał Jakubowski ili iniciatis „Projekton Bronek (Bronĉjo)”, kiu prezentos la historion de la fama polo en la reto. Danuta veturas nur surkontinente aŭ mare por fideli al la epokspirito de sia praonklo. La vojaĝo daŭronta eĉ du jarojn ebligos malkovri lokojn kaj faktojn ligitajn kun Bronisław Piłsudzki. Unue ŝi haltis en Petersburgo, kie Bronisław studis, esperante trovi en la loka arkivejo pliajn informojn aŭ perdiĝintajn familimemoraĵojn. En Japanio ŝi renkontiĝos kun parenco Kazuyasku Kimura-Piłsudzki, la lasta persono portanta la  nomon de la pola etnografo. Oni esperas retrovi nekonatajn pli frue faktojn, esplori kaj priskribi lokojn en kiuj vivis Bronisław Piłsudzki, kolekti nekonatajn dokumentojn kaj baze de ili krei interretan ludon. En ĝi ĉiu ludanto povos roli figurojn el la vivo de la heroo, konatiĝi kun la biografio de Bronisław Piłsudzki kaj ekscii kiel aspektis la mondo antaŭ 100 jaroj.

El la elsendo 08.02.2019. Legas Maciek  – 1’40”

Du albumoj pri kutimoj de la polaj tataroj

Ĵus aperis du albumoj kun fotoj kaj priskribo de la tradicioj de la polaj tataroj. Unu estas ligita kun la festoj de la tatara socio, la alia estas dediĉita al kutimoj ligitaj kun la enkonduko de la infano en la muzulmanan socion. Por ilia eldono la Muzulmana Religia Asocio en Pollando ricevis subvencion de la pola ministerio por la internaj aferoj. Ĉiu eldonaĵo aperis en la kvanto de 500 ekzempleroj. La publikaĵoj en la bita versio troviĝas en la paĝoj de la Tatara Biblioteko de la Asocio. Polaj tataroj, kredantoj de islamo vivas sur la teritorioj de Pollando de pli ol 600 jaroj kaj aktuale apartenas al la plej malgrandaj etnaj grupoj. Ilian nombron oni taksas je ĉirkaŭ 2-3 mil personoj. Plej multnombre ili vivas en la nordorienta Pollando, la tiel nomata Podlaĥia Regiono. Muzulmana Religia Asocio de Pollando estas la plej malnova kaj plej grava organizaĵo de la polaj kredantoj de islamo.

El la elsendo 08.02.2019. Legas Gabi  – 1’08”