En la lastaj tagoj de novembro komenciĝis laboroj pri unu el la plej grandaj en Pollando mekanikaj kristnaskaj kripetoj (kun la moviĝantaj figuroj) en la baziliko de Dipatrino la Anĝela en la fama pola pilgrimejo en Kalwaria Zebrzydowska. Ĉiujare ĝi logas tien amason da religiuloj kaj turistoj. Al la komencaj laboroj apartenis la instalo de ampleksa nokta panoramo de la ĉirkaŭaĵoj de Bet Leĥem (11 je 8 metroj), kiu rolos kiel fono por la kripeto. Ĉiujare iom ŝanĝiĝas la fono kaj la aspekto de la kripeto kaj tiuj laboroj estis entreprenitaj  jam komence de novembro. Konstantaj vizitantoj volonte elserĉas ĉiujn ĉi modifojn. Aliflanke neniujn novumojn oni proponas koncerne la aranĝon de la kripeto mem. Estos neniuj aludoj al la nuntempo. La pilgrimantoj kaj  turistoj daŭre raviĝas pro la dimensio kaj kvanto de la figuroj – ĉiujare aldoniĝas novaj – inkluzive de la moviĝantaj kaj ilia fajneco. Entute la kripeto konsistas el 150 elementoj, inter kiuj 50 estas moviĝantaj. Fine estos enmetitaj kripeto kaj trogo, servinta al Jesuo-Infaneto kiel lulilo.  La religiuloj ekvidos la kripeton rekte antaŭ la paŝtista, noktomeza meso la 24-an de decembro. La aranĝado de kristnaskaj kripetoj havas plurjarcentan tradicion. La unuan en 1223 aranĝis sankta Francisko en la itala Greccio (greĉjo). La sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska devenas el la 17-a jarcento. Fondis ĝin Zebrzydowski-familio kaj ekde la komenco zorgas pri ĝi monakoj de la Sankt-Bernardana Ordeno.

El la elsendo 06.12.2019. Legas  Gabi – 01’59”