Ĝis la 14-a de oktobro 2020 en la varsovia Reĝa Kastelo daŭros la ekspozicio „La mondo de la polaj Vasa-dinastiaj Regantoj”. Temas pri la plej granda, la kvina laŭvice ekspozicio de Vasa Jaro, okaze de la 400-a datreveno de la finkonstruo de la Reĝa Kastelo en Varsovio, iniciatita de Sigismundo la 3-a Vasa. Ĝuste ĉi tiu reĝo decidis pri la transloko de la pola ĉefurbo el Krakovo al Varsovio.  La nova reĝa rezidejo fariĝis por laŭvicaj jarcentoj la centra loko de la politika, kultura kaj koretega vivo de la Respubliko. La pasanta jubileo estas la okazo por aparta omaĝo al la dinastio kaj ĝia epoko, kion reflektas la skalo de la ekspozicio. Ĝi okupas 12 salonegojn, prezentante preskaŭ 300 eksponaĵojn pruntitajn el 77 muzeoj, rafinita scenografio kaj filmo kun bita rekonstruo de Vasa-epoka Kastelo. La portreta galerio de la ĉefaj herooj estas la okazo enpensiĝi pri la fenomeno de tiu mallongdaŭra dinastio, apenaŭ trigeneracia. La eksponaĵojn formas renomaj artverkoj, dokumentoj kaj presaĵoj. Oni sukcesis almenaŭ porokaze kunmeti la erigitan dum jarcentoj artan kolekton de la dinastio. Tiucele la organizantoj kunlaboris kun la Reĝa Kastelo en la krakova Wawel kaj multaj aliaj landaj kaj eksterlandaj muzeoj i.a. en Stokholmo, Vieno, Munkeno, Romo, Parizo, ankaŭ kun privataj kolektantoj. „La mondo de la polaj Vasa-dinastiaj Regantoj” reliefigas la bunton de la Vasa regoperiodo, estante ankaŭ la okazo revizii la ĝisnunajn pritaksojn de ĉi tiu dinastio.

El la elsendo 22.11.2019. Legas  Tomek – 01’52”