Kulturkroniko
Tolaĵoj de Juliusz kaj Wojciech Kossak en Bjalistoko
Preskaŭ 40 bataltemajn kaj historitemajn tolaĵojn de Juliusz kaj Wojciech Kossak eblas rigardi ĝis la fino de junio en la Podlaĥia Muzeo, Bjalistoko. La ekspozicio celas prezenti la plej gravajn veftojn en la pentrista laboro de la patro Juliusz kaj lia filo Wojciech, diferencojn kaj analogaĵojn en iliaj verkoj. Juliusz kaj Wojciech Kossak devenis el fama krakova familio, kies kvar generacioj firme gravuriĝis en la pola kulturo kaj scienco. La pentrista alo de Kossak-familio per sia talento ilustris la historion de la pola nacio, kontraŭcarajn insurekciojn, la napoleonan epopeon, batalojn de la 1-a mondmilito. Ilia ĝisfunde polkaraktera arto artistoj inklinas al enpensiĝo pri la perceptado de historio. La verkoj de ambaŭ pentristoj per sia animleva karaktero kreis „imaginarium” de la pola identeco, pentrante bildon de batalema, heroa Respubliko. Krom batalmotivoj, motivoj el la historio de la polaj venkoj en iliaj pentraĵoj speguliĝis ankaŭ porokazaj scenoj referencantaj al la pola randregiona tradicio, al la apudkrakovaj kutimoj. Ambaŭ famiĝis kiel elstaraj ĉevalpotretistoj.
El la elsendo 06.03.2020. Legas Tomek – 1’19”
Bilbliotekaj novaĉetaĵoj de la Pola Sciencakademio
En la Biblioteko de la Pola Sciencakademio en Gdansko eblas rigardi ĝiajn plej novajn aĉetaĵojn. Temas pri malnovpresaĵoj, grafikaĵoj, mapoj, poŝtkartoj, fotografaĵoj, ekslibrisoj, numismatikaĵoj kaj dokumentoj. Inter ili troviĝas i.a. la 14-jarcenta vaksa tabuleto kun tribunala verdikto, porokaza presaĵo el 1597 priskibanta la veturon de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa por la kronceremonio al Svedio, portreto de Henrietta Baranius, la naskiĝinta en Gdansko 18-jarcenta stelulino de la Berlina Operejo. Apartan atenton meritas la naturscienca mapo de Pollando. Ĝi estis pretigita por la Monda Ekspozicio en Novjorko 1939 bildiganta por ĉasistoj kaj naturamantojn la ĉi-rilatajn valorojn de Pollando. Kolektistojn logas katalogo kun la ŝipobildoj eldonita de E. Wedel, bildkartoj prezentantaj famulojn de la muzika kaj teatra mondo el la komenco de la 20-a jarcento, kolekto de arĝentaj medaloj de Sebastian Mikołajczak dediĉita al la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco. La ekspozicio daŭras ĝis la 16-a de marto 2020.
El la elsendo 28.02.2020. Legas Maciek – 1’25”
La Novaj Epifanioj
Ekde la 26-a de februaro dum kvardek tagoj en Varsovio daŭros la 11-a eldono de la festivalo Novaj Epifanioj. La organizantoj pretigis por ĝi 40 eventojn inkluzive de ses teatraj premieroj, gastspektakloj, unusemajna koncertociklo de la malnova muziko, filmprezentoj, laborenkontoj kaj alispecaj kulturaj eventoj. La organizanto, Centro de la Penso de Johano Paŭlo la 2-a, apartan atenton ĉi-jare donas al la figuro de Maria el Magdala, kiu – laŭ la Evangelio – estis la unua persono renkontinta Kriston post la Resurekto kaj rakontis pri ĉi tiu fakto al apostoloj. La baza celo de la festivalo Novaj Epifanioj estas serĉado de novaj, nuntempaj epifanioj de belo. Spronado de krea artista dialogo kun la tradicia religia arto, konforme al la spirito de „Letero al artistoj” de Johano Paŭlo la 2-a.
El la elsendo 28.02.2020. Legas Maciek – 1’04”
Pri reĝo Johano la 3-a Sobieski en la artgalerio Bielany-pordego
En la Muzeo de la X Pavilono de la Varsovia Citadelo eblis rigardi fotojn, dokumentojn, mapojn kaj portretojn, kiuj proksimigas la vivon de Johano la 3-a Sobieski, de liaj familianoj kaj lokojn ligitajn kun la reĝo. Aktuale la ekspozicio estas ĝis la 15-a de marto rigardebla en la artgalerio Bielany-Pordego. Organizis ĝin la Societo de Rapperwil-muzeo. „Johano la 3-a Sobieski – la reĝo, komandanto, politikisto” prezentas lian vivon ekde la infanaĝo. Temas i.a. pri fotoj de kastelo en Olesko, kie la reĝo naskiĝis, folio el lia lerneja kajero. Krome temas pri fotoj de la fortreso de Chocim, kie Jan Sobieski kiel granda reĝa hetmano gvidis la venkan batalon. Aldoniĝas al ili mapoj kaj krokizoj dediĉitaj al la venkoj de la reĝo apud Vieno kaj Párkány, portretoj de la reĝaj familianoj. La ekspozicio proksimigas la genealogion de Sobieski-gento. Ĝiaj posteuloj estis i.a. la lasta imperiestro de Aŭstrio-Hungario Karlo la 1-a Habsburg, la lasta reĝo de Italio, Humbert la 2-a, kaj la lasta reĝo de Bulgario, Simeon la 2-a.
El la elsendo 21.02.2020. Legas Gabi – 1’20”
Mezepokaj vitraloj en Krakovo
77 vitraloj kreitaj inter la 12-a kaj 16-a jarcentoj – el la polaj muzeaj kaj privataj kolektoj, preĝejoj kaj klostroj – estas admireblaj en la Nacia Muzeo en Krakovo. Ĝis nun tiom ampleksa prezento de la mezepokaj vitraloj en Pollando ankoraŭ ne okazis. La ekspozicio „La miraklo de lumo” estis por la organizantoj vera defio, ĉar temis pri tio, ke dank’ al konformaj lumigaj aranĝaĵoj oni reliefigu artismoplenon de la prezentataj eksponaĵoj kaj prezentu kiel ilia aspekto ŝanĝiĝas depende de la momento de la tago. Plimulto de la objektoj ne estis ankoraŭ prezentitaj publike, multaj speciale por la ekspozicio estis subigitaj al konservistaj procedoj. La vitralevoluo ne multe ŝanĝiĝis dum jarcentoj kaj aparte fascina estas la fakto, ke la mezepokaj objektoj lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis remalkovrataj kaj interpretataj novmaniere, kio videbliĝas aparte en la kreado de tiaj polaj artistoj kiel Józef Mehoffer kaj Stanisław Wyspiański. La ekspozicion kompletigas bildoj, desegnaĵoj, vitralprojektoj, grafikaĵoj, libroj kaj brodaĵoj. La vizitantoj havas la okazon krome konatiĝi kun la metiejo de mezepoka vitralisto kaj lia laboro. La ekspozicio „La miraklo de lumo” daŭros ĝis la 26-a de julio nunjare.
El la elsendo 21.02.2020. Legas Gabi – 1’26”
Festo de la dekstraborda Varsovio
La dekstraborda kvartalo de Varsovio, Praga la 10-an de februaro 1648 ricevis de la reĝo Vladislavo la 4-a Vasa la urborajtojn. Okaze de la 372-a datreveno de ĉi tiu fakto en la Muzeo de la Varsovia Praga okazis multaj eventoj, i.a. estis prezentita la plej nova mapo de metiistoj el la norda Praga. Ĝi prezentas 70 metiejojn, i.a. kudristajn, ŝuistajn kaj lignaĵistaj. Metiistoj prezentis al la publiko siajn metiejojn kaj iliajn elfaraĵojn en la stato 4 jarojn post la lasta mapoaktualigo. Alia evento kadre de la datreveno estis „La pola Loreto – memoraĵoj de la pasinteco” en la preĝejo de La Loreta Dipatrino. Ĝi ebligis konatiĝi kun la historio de la plej malnova preĝejo en ĉi tiu urboparto radikanta en la 17-a jarcento. La datreveno estis ankaŭ la okazo gvidi la publikon tra sia ĉefa ekspozicio „La Muzeaj Vizaĝoj”.
El la elsendo 15.02.2020. Legas Maciek – 01’08”
Festivalo de Barokaj Operoj
La 22-an de februaro 2020 en Varsovio komenciĝos la jubilea, 10 Festivalo de Barokaj Operoj organizata de la Varsovia Ĉambra Operejo. La tradicia jam festivalo transformiĝis en 10-jara periodo en vastskalan prezenton de la baroka muziko laŭ ĉiuj aspektoj. En la festivala programo troviĝas variaj eventoj por rafinitaj gustoj kaj atendoj de ĉiuj muzikŝatantoj. Inter la elstaraj programeroj menciinda estas i.a. la inaŭgura koncerto de la fama 1756 Salzburg, komponaĵoj de Johann Sebastian en la ĵazinterpreto de Andrzej Jagodziński, la premiero de „Castor et Pollux” de Rameau aŭ reenscenigo de „Armide”. Ĉi-lasta furis e la Varsovia Ĉambra Operejo en la sezono 1017/2018. La festivalaj konceroj daŭros ĝis la 5-a de aprilo 2020. En ĝia finalo aŭdiĝos la Pasiono laŭ sankta Johano de Johann Sebastian Bach.
El la elsendo 15.02.2020. Legas Maciek – 0’55”
Ekspozicio pri Chopin en kvar japanaj urboj
Ekde mezo de oktobro ĝis la jarfino 2019 la japana publiko en Kobe la unuan fojon povis rigardi muzikajn manuskriptojn kaj leterojn de Frederiko Chopin en la ekspozicio „Chopin – la bildo de la artisto dum 200 jaroj”. En 2020 ĝi estos prezentita en tri aliaj urboj de Japanio. Inter la 1-a de februaro kaj la 22-a de marto eblos rigardi ĝin en la Artmuzeo de Kurume (Fukuoka), inter aprilo kaj junio en la Kvartala Artmuzeo en Nerima, Tokio kaj inter aŭgusto kaj septembro en la Artmuezeo de Shizuoka. La ekspozicio prezentanta diversajn artverkojn kaj arkivajn materialojn baziĝante sur la biografio kaj la kreado de Chopin prezentas lian portreton tra 200 jaroj post lia naskiĝo. La ekspozicitrunkon konsisitigas objektoj pruntitaj el la varsovia Muzeo de la komponisto, el aliaj lokoj, kiel Nacia Muzeo de Varsovio aŭ la nederlanda Muzeo Dordrechts. Entute temas pri 250 objektoj, kiel manskribitaj partituroj kaj leteroj, oleopentraĵoj, grafikaĵoj, artafiŝoj, skulptaĵoj, libroj kaj aliaj.
El la elsendo 08.02.2020. Legas Gabi – 01’27”
Nekonata impresionismo en Poznano
Ĝis la 29-a de marto 2020 en la poznana Kulturcentro Zamek eblas admiri grafikaĵojn de la plej elstaraj impresionistoj. Kadre de la ekspozicio „Nekonata impresionismo: Manet, Pissarro kaj iliaj nuntempuloj” eblas rigardi du muzeajn kolektojn. La unua konsistas el 34 grafikaĵoj kaj devenas el la plej signifa ekster Francio arkivejo de impresionistoj, kiu estas Ashmolean Museum en Oksfordo. Ĝi posedas imponan kolekton de la verkoj i.a. de Camille Pisarro. En la grafikaĵoj impresionistoj simile kiel en tolaĵoj aplikis modernajn teknikojn kaj zorgis pri plenumestetiko. La alian ekspoziciatan en Poznano kolekton konsisitigas 10 verkoj de moderna franca grafiko troviĝantaj en la Nacia Muzeo de Krakovo. La ekspozicio en la poznana kulturcentro ZAMEK ebligas malkovri la modernisman karakteron de grafikaĵoj, malpli konata kreokampo de impresionistoj. Estas rigardeblaj laboraĵoj de Camille Pissarro, Alfred Sisley, Paul Cezanne, Pierre-Auguste Renoir, Henri de Toulouse Lautrec, Édouard Manet, Édouard Vuillard, Pierre Bonnard. La ekspozicion akompanas edukprogramo – prelegoj, laborrenkontoj, muzeaj lecionoj, renkontiĝoj, gvidado, filmprezentoj. Por personoj blindaj aŭ kun malforta vidkapablo estis pretigitaj aŭdopriskriboj.
El la elsendo 08.02.2020. Legas Gabi – 01’29”
Kryzysztof Wodiczko en la tokia Mori Art Museum
Ĝis la 29-a de marto 2020 en la tokia Mori Art Museum daŭras la ekspozicio “Future and the Arts”, dediĉita al la estonteco de homo en la kreado de artistoj laborantaj lime de vidartoj kaj novaj teknologioj. En ĝi estas prezentataj i.a. la rezultoj de kunlaboro de la pola dojeno en ĉi tiu sfero Krzysztof Wodiczko kun Rafael Lozano Hemmer. Lozano-Hemmer estas meksika-kanada elektronika artisto aplikanta en sia laboro arkitekturajn ideojn, ideojn de teknologia teatro kaj performance. La loĝanta kaj laboranta en Novjorko, Bostono kaj Varsovio Krzysztof Wodiczko laŭ edukiteco projektisto sian inĝenierian-projektistan sperton aplikas por vastigi la artesprimon. Wodiczko estas laŭreato de multaj premioj, kiel Hiroshima Art Prize, Kepes Arts Prize, premio de Katarzyna Kobro. Lia nuna prezento en la tokia Mori Art Museum okazas kadre de la eventoj omaĝantaj la 100-jariĝon de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj.
El la elsendo 31.01.2020. Legas Maciek – 01’16”