La 24-an de decembro la hunagara registaro decidis, ke unika objekto el la Nacia Muzeo en Budapeŝto, kiel parto de la pola historia heredaĵo, revenu al Pollando. Temas pr renesanca kiraso de reĝido Sigismundo Aŭgusto, estonta reĝo de Pollando. Ĝi estis farita en la 16-a jarcento kiel donaco de imperiestro Ferdinando okaze de la geedziĝo de la pola reĝido kun la imperiestra filino, Elizabata. Temos plej verŝajne pri la unusola, plene konservita kiraso de pola reĝo en la nunaj kolektoj de Pollando. En ĝia fronta parto estas gravurita la mongramo „E S” por difini la nomojn Elizabeta kaj Sigismundo.
Post la 1-a mondmilito kadre de interkonsento pri divido de vienaj imperiestraj kolektoj la kiraso trafis al Budapeŝto pro erara aserto, ke ĝi estis farita okaze de la gefianĉiĝo de la nepino de imperiestro Maksimiliano, Maria kun Ludoviko, la filo de la hungara reĝo Vladislao la 2-a. Jam en 1939 ekspertoj difinis ĝian apartenon al Sigismundo Aŭgusto. Baldaŭ ĝi revenos al Pollando.

El la elsendo 02.01.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 21″