Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Muzeo de ligna religia arkitekturo

21 historiaj lignaj objektoj de la religia arkitekturo en la diocezo de Bielsko Biała – Żywiec (la suda Pollando), el inter kiuj la plej malnovaj estas 16-17-jarcentaj,  formos muzeon nesamlokan. En ili estos organizataj vaste konceptitaj kulturedukaj kaj sciencaj eventoj, kiel ekspozicioj de artverkoj, prelegoj, scienc-esploraj konferencoj, artistaj rendevuoj, muzikkoncertoj, laborrenkontoj. Ili ĉiuj estos adresitaj al tre varia publiko – sciencistoj, studentoj, kulturkreantoj, artistoj, muzikistoj kaj unuavice turistoj, pilgrimantoj kaj regionaj loĝantoj,  dank’ al kio grandiĝos iliaj ŝancoj aktive partopreni la kulturan vivon. Ĉar la diocezo ne disponas pri ekspozicia-eduka centro ĝi utiligos por la planitaj agadoj historiajn lignajn objektojn de la religia kulto, kiuj ne plu plenumas la funkcion de paroĥaj preĝejoj. En kelkaj el ili devas okazi ankoraŭ konservistaj-restaŭristaj laboroj. Dank’ al la virtualaj eblecoj la nesamloka,  specifa turisma-kultura itinero estos vastigita je 14 historiaj lignaj preĝejoj, kiuj daŭre funkcias kiel paroĥaj objektoj. Plej multo devenas el la 17-a jarcento, la plej malnova de S-ta Bartolomeo en la loko Poręba Wielka estas la 16-jarcenta.

El la elsendo 29.11.2019. Legas  Maciek – 01’30”

La mondo de la polaj Vasa-dinastiaj Regantoj

Ĝis la 14-a de oktobro 2020 en la varsovia Reĝa Kastelo daŭros la ekspozicio „La mondo de la polaj Vasa-dinastiaj Regantoj”. Temas pri la plej granda, la kvina laŭvice ekspozicio de Vasa Jaro, okaze de la 400-a datreveno de la finkonstruo de la Reĝa Kastelo en Varsovio, iniciatita de Sigismundo la 3-a Vasa. Ĝuste ĉi tiu reĝo decidis pri la transloko de la pola ĉefurbo el Krakovo al Varsovio.  La nova reĝa rezidejo fariĝis por laŭvicaj jarcentoj la centra loko de la politika, kultura kaj koretega vivo de la Respubliko. La pasanta jubileo estas la okazo por aparta omaĝo al la dinastio kaj ĝia epoko, kion reflektas la skalo de la ekspozicio. Ĝi okupas 12 salonegojn, prezentante preskaŭ 300 eksponaĵojn pruntitajn el 77 muzeoj, rafinita scenografio kaj filmo kun bita rekonstruo de Vasa-epoka Kastelo. La portreta galerio de la ĉefaj herooj estas la okazo enpensiĝi pri la fenomeno de tiu mallongdaŭra dinastio, apenaŭ trigeneracia. La eksponaĵojn formas renomaj artverkoj, dokumentoj kaj presaĵoj. Oni sukcesis almenaŭ porokaze kunmeti la erigitan dum jarcentoj artan kolekton de la dinastio. Tiucele la organizantoj kunlaboris kun la Reĝa Kastelo en la krakova Wawel kaj multaj aliaj landaj kaj eksterlandaj muzeoj i.a. en Stokholmo, Vieno, Munkeno, Romo, Parizo, ankaŭ kun privataj kolektantoj. „La mondo de la polaj Vasa-dinastiaj Regantoj” reliefigas la bunton de la Vasa regoperiodo, estante ankaŭ la okazo revizii la ĝisnunajn pritaksojn de ĉi tiu dinastio.

El la elsendo 22.11.2019. Legas  Tomek – 01’52”

Kolektistaj pasioj de Stanisław Kostka Potocki

Nunjare en Muzeo de la Palaco de reĝo Johano la 3-a Sobieski en Wilanów (Varsovio) estis inaŭgurita nova ekspozicio dediĉita al kolektistaj pasioj de Stanisław Kosta Potocki kaj liaj posteuloj. En ĝi estas prezentataj objektoj el la palaca malproksimorienta kolekto ĝis nun ne prezentataj publike. Temas pri metiartaĵoj el ceramiko, vitro, eburo kaj lako faritaj laŭ miksitaj teknikoj. En oktobro estis imaŭgurita ĝia nova parto prezentanta unikan tablon en la stilo nanban produktitan en japanaj metiejoj en la 17-a jarcento. Ornamita per lako, perlamoto, oro kaj arĝento ĝi estas la plej valora eksponaĵo ĉe la Ĉinaj Ĉambroj de la palaco. La laborojn pri ĝia restaŭro gvidis la pola-japana konservista kolektivo. La tablo estas prezentata en speciala vitroŝranko kun stabilaj aerkondiĉoj kaj lumo, sed ĝiajn detalojn eblas rigardi aldone en grandigita skalo dank’ al moderna multmedia podio. La ekspozicio estos kompletigata per laŭvicaj eksponaĵoj nun ankoraŭ restaŭrataj. La aranĝo de la nova ekspozicio referencas al la ĉina apartamento ĉe la unua etaĝo de Wilanów-placo el la komenco de la 19-a jarcento kreita de Stanisław Kostka Potocki.

El la elsendo 22.11.2019. Legas  Maciek – 01’23”

Arkeologiaj objektoj el Pompejo en Krakovo

Ĝis la 8-a de marto 2020 en la krakova Arkeologia Muzeo eblas rigardi pli ol 100 historiajn objektojn el la antikva Pompejo, detruita pro la erupcio de Vezuvio antaŭ preskaŭ du mil jaroj. Ekde 1997 ĝi troviĝas sur  la listo de la monda heredaĵo de Unesko. En la krakova ekspozicio „Pompejo. Vivo kaj morto ombre de Vezuvio” troviĝas objektoj diversdimensiaj. Inter ili estas tiaj eksponaĵoj kiel etaj laborinstrumentoj, sed ankaŭ  granddimensiaj marmoraj skulptaĵoj,  freskoj, fragmentoj de marmora pavimo, objektoj el arĝento, fero, bronzo kaj vitro. En la ekspozicio troviĝas ankaŭ gipsaj formoj de homaj korpoj kaj korpo de hundo. La ekspozicio „Pompejo. Vivo kaj morto ombre de Vezuvio” rekreas la realon de la antikva urbo momenton antaŭ la katastrofo. Helpe de la eksponaĵoj,  en originala scenaro estis rekreita la ĉiutaga vivo de la loĝantoj de Pompejo, ilia politika vivo, bankulturo, kuirarto kaj medicino de la tiamaj loĝantoj, ankaŭ la mondo de gladiatoroj. Estas rekreitaj privataj ĉedomaj ĝardenoj kaj internoj de publikaj domoj. Ĉiuj objektoj estas prezentataj en Pollando la unuan fojon. 

El la elsendo 15.11.2019. Legas  Tomek – 01’23”

La sensacia malkovro en la Gdanska Urbodomo

Dum la konservistaj laboroj de dekoracia krado en la vestilo de la urbodomo en Gdansko sub la tavoloj de nigra farbo estis malkovrita originala plurkolora polikromiaĵo el 1683. La forigo de la farbo helpe de lasero daŭris duonan jaron. La ornama krado estas unu el malmultaj elementoj de iam pompa vestiblo, kiujn konsumis incendio dum bataloj por Gdansko en 1945. La originala polikromiaĵo, kiun fine de la 17-a jarcento oni dekoraciis per fajna krado distingiĝas per pentrista majstreco. Dank’ al ĝi la plataj figuroj de kimero kaj cervo aŭ floroj kaj folioj ricevis la iluzion de la tria dimensio. Ĝi egalrangas al similaj ĉi-specaj oramaĵoj en la suda Germanio kaj Aŭstrio.  Sur la krado mem ĉeokaze estis malkovrita la forĝista monogramo IS aŭ SI kaj ĉe ĝia pinto la blazono de Gdansko kaj la dato 1683, kiu signifas la jaron,  en kiu estis finfarita la ornama elemento.

El la elsendo 15.11.2019. Legas  Gabi – 01’28”

La ensemblo de kanto kaj danco Śląsk en Japanio

Artistoj de la ensemblo de Kanto kaj Danco „Śląśk” dum pli ol unu monato – ekde la mezo de oktobro – koncertas en Japanio. En tiu ĉi periodo ili donos entute 30 koncertojn vizitante 18 urbojn. La turneo finiĝos la 20-an de novembro en Tokio, kie ili prezentos du koncertojn. La ensemblo „Śląsk” vizitis Japanion jam kelkfoje – en 2002, 2004, 2015 kaj 2016. En la nuna ampleksa konsisito ĝi vizitas Japanion post 15 jaroj tiel omaĝante la 100-jariĝon de la diplomatiaj rilatoj starigitaj inter Pollando kaj Japanio. La ensemblo estas tre varme bonvenigata de la japana publiko. Entuziasmon elvokas kantoj en la japana lingvo,  kiel la pola „Knabineto arbareton’” kaj la japana „Jidai”.

El la elsendo 15.11.2019. Legas  Maciek – 01’52”

La simpozio „Planlingvoj kaj Lingvoplanado” en Vieno

La 24-an kaj la 25-an de oktobro en la viena Esperantomuzeo okazis scienca simpozio „Planlingvoj kaj Lingvoplanado”. La eventon kunorganizis Aŭstria Nacia Biblioteko kaj Esperantic Studies Foundation. Partoprenis ĝin esploristoj el pluraj eŭropaj landoj kaj Usono. La prelegantoj reprezentis diversajn fakojn, kio igis la konferencon vere interbranĉa. Partoprenis ĝin, interalie interlingvistoj, esperantologoj, historiistoj, geografoj kaj politologoj. La unua tago de la konferenco estis dediĉita ĉefe al planlingvoj kaj lingvoplanado ĝenerale. Prelegoj dum la dua tago koncentriĝis pri Esperanto kiel kultura fenomeno. Ĉar la listo de la temoj (kune kun la resumoj) estis publikigita en la retejo de la viena biblioteko, mi decidis fokusiĝi nur pri tiuj el la prezentitaj tezoj, kiujn mi trovis plej inspiraj kaj gravaj por mi kiel Esperantisto. La konferencon malfermis interesa prezento de Ottar Grepstad, la direktoro de la Norvega Centro de Lingvoj kaj Literaturo. Li prelegis pri lingvaj muzeoj de la mondo. Analizante statistikon evidentiĝis, ke inter 79 tiaj institucioj 5 estas dediĉitaj al Esperanto. Grepstad pridiskutis ankaŭ la rolon, kiun lingvomuzeoj plenumas en la socio. Laŭ li ili ne povas teni politikan neŭtralecon, ĉar ilia tasko estas trakti ne nur pure lingvistikajn aferojn, sed ankaŭ sociajn, kulturajn kaj politikajn. En ĉi tiu kunteksto Grepstad substrekis la signifon de Esperanto kaj ĝian rolon kiel portanton de etikaj valoroj kaj de internacia kulturo. Dum la simpozio abundis temoj lingvistikaj. Mian interesiĝon vekis precipe prelegoj pri interligvistiko kiel scienca disciplino, kaj pri la loko de Esperanto inter aliaj planlingvoj. Sabine Fiedler proponis pridiskuti tiajn projektojn en kunteksto de la celoj, kiujn starigis antaŭ si iliaj kreintoj. La du ĉefaj kategorioj, kiujn ŝi distingis estas helplingvoj (kiel Esperanto aŭ Ido) kaj tiel nomataj fikciaj lingvoj, kreitaj por la bezonoj de fantaziaj aŭ sciencfikciaj libroj aŭ filmoj. Pri la nuna populareco de la lastaj prelegis Federico Gobbo. Li rimarkigis, ke instruado pri „holivudaj lingvoj” tre bone taŭgas por veki interesiĝon pri interlingvistiko kiel scienca disciplino, kaj sekve pri Esperanto. Dum la unua tago tre impresis min ankaŭ klera prelego de historiisto Michael Gordin traktanta la figuron de Max Talmey. Ĉi tiu juddevena okulisto kaj amiko de Albert Einstein, en la intermilita periodo estis obsedita de la ebleco krei la plej bonan kaj science bazitan artefaritan lingvon. Li forte kredis, ke nur vere perfekta projekto havas ŝancon gajni favoron de la publiko, kaj ke la procezo de la lingvoperfektigado nepre devas esti senĉesa. Talmey ankaŭ opiniis, ke uzado de artefaritaj lingvoj devus limigi sin nur al praktikaj formoj de komunikado en scienco aŭ komerco. Ĉi tiujn principojn li aplikis al sia projekto nomita Gloro. La planlingvo de Talmey ne sukcesis kaj ne povus sukcesi. La kialojn klarigis sociologo Roberto Garvia. Laŭ li la planlingva projekto povas transformiĝi en vere vivantan lingvon nur kiam ekestos ĉirkaŭ ĝi socia bazo kaj kulturo. La aŭtoroj de Volapuko, Ido aŭ Gloro faris do tre elementajn erarojn, provante aŭtokrate direkti procezon de lingva evoluo kaj senĉese reformadi siajn projektojn. Ĉi tiujn erarojn ne faris Zamenhof, kio ebligis al Esperanto venki en „la batalo de internaciaj lingvoj” jam en la intermilita periodo. Multaj prezentoĵoj traktis la historion de Esperanto. Ili estis dediĉitaj, inter alie, al fruaj tradukoj de la Unua Libro, al la rolo de Esperanto en la internacia pacmovado aŭ al la svisa lingvopolitiko en la frua 20-a jarcento. Inter la prelegoj pri la Esperanta kulturo forte impresis la publikon prezentaĵo de Humphrey Tonkin pri la Budapesta Skolo. En sia prelego li traktis la ekeston de la revuo „Literatura Mondo” kaj la verkaron de Julio Baghy, Kalman Kalocsay kaj Tilvadir Soros. Tonkin esprimis la opinion, ke ĝuste ilin oni devas rekoni kiel la aŭtorojn de la unuaj arte altkvalitaj E-poemoj kaj romanoj. Pri literaturo prelegis ankaŭ franca historiisto Pascal Dubourg-Glatigny. Analizante verkojn pri milito li starigis hipotezon pri ekzisto de specife esperantista pensmaniero kaj mondkoncepto. Tamen Dubourg-Glatigny nur antaŭnelonge komencis sian esplorprojekton, kaj pli detalajn rezultojn necesas ankoraŭ atendi. Malgraŭ tio la temo estas sendube tre interesa, ankaŭ por neesperantistoj. La simpozion fermis prezentaĵo de Seán Ó Riain pri antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto en eŭropuniaj institucioj. Kvankam lia prelego ne estis strikte scienca, ĝi bone montris al la publiko problemojn de lingvopolitiko el perspektivo de diplomato. Ó Riain citis multajn mitojn pri Lingvo Internacia, kiujn daŭre kredas eŭropaj politikistoj (ekzemple: „ĉiuj scias, ke ne ekzistas ajnaj libroj en Esperanto). Laŭ li lingvopolitiko fariĝis en bruselaj institucioj tabuo, kaj ĉiuj provoj komenci malfermajn diskutojn pri la temo estas tuje blokataj. Li ankaŭ rimarkigis, ke la multlingvismo en Eŭropa Unio funkcias nur surpapere, kaj praktike gravas nur la angla. Aliajn lingvojn oni malfavoras, kaj tio rilatas eĉ al tiaj laborlingvoj kiel la franca kaj la germana. Seán Ó Riain esprimis la esperon, ke akcepto de neetna komunikilo, kiel Esperanto, povus helpi integri eŭropajn landojn kaj krei inter iliaj civitanoj senton de komuna sorto. Kiel ekzemplon de tiudirekta agado li proponis al la publiko kune kantplenumi „Odon al ĝojo” kun Esperanta teksto de Umberto Broccatelli. Finante indas mencii absolute perfektan organizon de la simpozio fare de Bernhard Tuider kaj la viena biblioteka teamo. La elekto de la temoj donis al la aŭskultantaro, precipe la neesperantista, tre vastan trarigardon de problemoj ligitaj kun lingvoplanado kaj E-historio. Kiel aparte gravajn mi rekonas prelegojn pri kulturaj temoj, ĉar ĝuste ili plej bone helpas dispeli negativajn mitojn kaj stereotipojn pri la Lingvo Internacia. Indas ankaŭ mencii, ke kvankam la angla estis la oficiala lingvo de la konferenco, dum la malantaŭkulisaj diskutoj ofte kunregis Esperanto. Ankaŭ ĉi tiun socian videblecon de la Zamenhofa lingvo oni devas rekoni kiel unu el gravaj atingoj de la viena konferenco.

El la elsendo 08.11.2019. Legas  Maciek – 7’33”

Restaŭritaj tolaĵoj de polaj pentristoj en Ĉikago

Kadre de la solenaĵoj ligitaj kun la 80-jariĝo de la Monda Ekspozicio en Novjorko en 1939 Instituto POLONIKA renovigis 30 tolaĵojn de polaj kreantoj, i.a. de Olga Boznańska, Jan Styka, Tadeusz Cieślewski, Andrzej Pronaszko. La verkoj el la kolektoj de la ĉikaga Pola Muzeo en Usono ekde la 11-a de oktobro estas rigardeblaj en la ekspozicio „Polish Imagination – The World of Tomorrow” (Pola imagopovo – la mondo de morgaŭo). Ĉiuj tolaĵoj en la kolektoj de la ĉikaga Pola Muzeo en Usono havas apartan lokon en la polaj historio kaj kulturo. Ili estis prezentitaj dum la Monda Ekspozicio en Novjorko en 1939 en la pola pavilono, tiam disponanta pri 12 salonegoj. 30 el la pentraĵoj  estis nun restaŭritaj por la bezonoj de la porokaza ekspozicio. Oni i.a. forigis polvotavolon kaj flaviĝintan lakon, kompletigis mankojn de pentrista materio kaj entute protektis la tolaĵojn kontraŭ estontaj etdamaĝoj. 

El la elsendo 08.11.2019. Legas  Gabi – 1’15”

Azia filmarto en Varsovio

Inter la 13-a kaj 20-a de novembro nunjare filmŝatantoj de la kinoarto el Azio kaj el tiaj landoj, kiel Japanio, Tajlando, Suda Koreio, Butano kaj Vjetnamio rigardos preskaŭ 40 belartajn filmojn dum la 13-a Azia Festivalo de Kvin Gustoj. Ĝiaj gastoj estos i.a. reĝisoroj Noboru Iguchi kaj Fruit Chan. Nunjare aparta atento estos donita al Hongkong. En Varsovio gastos Fruit Chan, unu el la plej originalaj reprezentantoj de la nova ondo de la tiea filmarto. Konata kiel la kreanto de nomumitaj al Ora Leono filmoj “Hollywood Hongkong” kaj “Liulian piao piao” li ricevis specialan premion dum la festivalo en Lokarno pro „Eta Cheung”. Kun la varsovia publiko li renkontiĝos same post la prezento de siaj filmoj kiel ankaŭ dum la lekcioj masterclass.  En la sekcio „Japanio: Out of Focus” eblos konatiĝi kun la kreado de  junaj japanaj kreantoj. Unu el la esencaj festivalaj eventoj estos internacia premiero de la filmo „Floroj de malbono” de Noboru Iguchi. La pola akcento estos la premiero de „Gusto pho” inspirita de la kinoarto de Yasujiro Ozu. Reĝisorita de la devenanta el Japanio kaj diplomiĝinta el la lodza Filmlernejo Mariko Bobrik ĝi estas dediĉita al la medio de la varsoviaj vjetnamaoj. En la programo de Kvin Gustoj troviĝos ankaŭ la plej novaj verkoj kreitaj de artistoj delonge ligitaj kun la festivalo. Krome eblos rigardi filmonjn nomumitajn kaj premiitajn pasintjare de la Akademio de la Aziaj Filmpremioj. La azia filmarto estos prezentita krome en Vroclavo inter la 15-a/17-a de novembro 2019.

El la elsendo 08.11.2019. Legas  Maciek – 2′

Stanisław Moniuszko la patrono de la Bjalistoka Operejo

Lige kun la daŭrantaj solenadoj de la 200-a naskiĝdatreveno de la elstara pola komponisto Stanisław Moniuszko, kadre la daŭranta Moniuszko-Jaro, la Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio, kiel la patronon ricevis ĝuste tiun ĉi komponiston. La funkciado de la Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio – Eŭropa Artcentro en nova, moderna konstruaĵo okazis en 2012. Inaŭguris ĝin tiam la enscenigo de „Fantoma nobeldomo”. La nunjaran solenaĵon inaŭguris la horloĝmelodio el ĉi tiu opero, kiu ekde tiam akompanas la spektantojn kiel signalo inaŭguranta la enscenigajn partojn en la nova konstruaĵo. La nunjatajn nomumsolenaĵojn krom landaj kaj regionaj altranguloj partoprenis i.a. la posteuloj de Moniuszko. Lia pra-pra-pranepino Elżbieta krom dankvortoj pro ĉi tiu fakto esprimis ankaŭ la opinion, ke la nomo de ŝia praulo por la Podlahia Operejo kaj Filharmonio rolos kiel simbolo liganta kulturojn kaj ke ĝi kiel Eŭropa Kulturcentro disradiados la muzikon de Moniuszko en la eŭropa skalo.

El la elsendo 08.11.2019. Legas  Maciek – 1’18”