La Muzeo en Pontevedra en la hispana Galicio redonos al Pollando du 16-jarcentajn tolaĵojn ŝtelitajn de germanoj dum la 2-a mondmilito, kiuj poste trafis al Hispanio. Temas pri „Dolorosa” kaj „Ecce Homo” konsisitigantaj origine religian diptikon de la flamanda pentristo Dirk Bouts.
La retrovitaj en Pontevedra artverkoj troviĝis origine en la artkolektoj de Czartoryski-princoj en la loko Gołuchów. La heredanto de la familia kolekto kaj lia edzino princino Maria de los Dolores de Borbon Dos Sicilias y Orleans post la germana invado kontraŭ Pollandon klopodis savi la artkolekton kaŝante ĝin ekster sia rezidejo. Tamen germanoj malkovris la kaŝlokon prirabante la plej valorajn objektojn. La tolaĵoj estis forveturigitaj eksterlanden en 1944 kaj aperis sur la merkato de artverkoj en Madrido en 1973. Tiam aĉetis ilin mecenato de la muzeo Fernando Lopez. Ĝi estis sekve aĉetita de la Muzeo de Pontevedra, kiu ne havis sciojn pri la deveno de la pentraĵoj. Post la marta plenda interveno de la pola flanko la direktoro de la muzeo Juan Manuel Rey konfirmis, ke sendube temas pri tolaĵoj, kies redonon postulas Pollando. Antaŭ la redono al Pollando ili estos la lastan fojon prezentitaj al la hispana publiko en januaro 2021. La temo de la ekspozicio estos la prirabado de la artverkoj, kiu okazas dum militoj.

El la elsendo 08.01.2021. Lagas Barbara kaj Maciek – 1′ 46″